|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mendel la komercisto rakontas al sia amiko:
"Hieraŭ mi revenis hejmen frue kaj trovis mian edzinon kun mia komerco-partnero sur la salona sofo."
Amiko: "Nekredeble! Vi devas divorci!"
Mendel: "Estas facile diri tion, sed kio okazos kun la infanoj?"
Amiko: "Do almenaŭ sendu vian partneron al la Diablo."
Mendel: "Mi ne povas, ĉar li estas tiu, kiu alportis la monon al nia komuna firmao."
Amiko: "Do, ĉu vi intencas fari nenion?"
Mendel: "Certe mi faros: hodiaŭ mi vendos la sofon…"
Kiel vi eble rimarkis, inter la judaj humuraĵoj malmultaj estas la "malĉastaj" ŝercoj.
Aldone al la lastafoja ŝerco pri la "sofa partnero", mi sendas nun plian "neprudan" ŝercon.
Lastatempe oni rimarkis, ke la ventro de fraŭlino Bejle dikiĝadas. Tiam oni demandis ŝin: "Ĉu vi gravediĝis? De kiu?"
Respondis ŝi: "De la rabeno."
Kiam la rabeno aŭdis tion, li tuj vokis ŝin.
Rabeno: "Mia filino, mi aŭdis ke vi estas graveda."
Bejle: "Jes."
Rabeno: "De kiu?"
Bejle: "De vi, Rabeno."
Rabeno: "De mi? Sed mi neniam renkontis vin ĝis nun!"
Bejle (plorante): "Rabeno, antaŭ kelka tempo venis al vi mia onklino, kiu petis helpon pro tio, ke ŝi ne sukcesas gravediĝi. Tiam vi donis al ŝi sanktan akvon por trinki. Unu tagon ankaŭ mi ŝteltrinkis de tiu ĉi botelo."
Rabeno (ridante): "Filino mia, tiu ĉi sankta akvo utilas nur kiam estas ankaŭ viro…"
Bejle: "Nu, rabeno, ĉu mankas viroj en nia urbeto?"
Abrahamo, loĝanto de malproksima urbeto, estis sendita de sia komunumo al la granda urbo.
Li atingis la urbon, enhoteliĝis kaj decidis tuj viziti la ĉefstraton. Antaŭ ol foriri li ŝlosis la valizon per pendseruro.
Reveninte poste al sia ĉambro li vidis, ke sur la valizo pendas du seruroj.
Li tuj vokis la hotelestron kaj plende diris:
"Mi ligis unu seruron, por ke oni ne prenu ion ajn el mia valizo. Sed kion signifas tiu ĉi dua seruro?"
Hotelisto: "Ĝin mi metis: por ke oni ne metu ion ajn en vian valizon."
La juda religio permesas malplenumon de la religiaj ordonoj nur en la jena kazo: kiam homo troviĝas en vivdanĝero kaj oni povas savi lin.
Ekzemple, se judo severe malsaniĝis dum Ŝabato, oni rajtas veturigi lin al hospitalo (malgraŭ ke estas malpermesate veturi per aŭtomobilo dum tiu ĉi sankta tago).
Alia ekzemplo: se kuracisto decidas, ke malsanulo nepre devas manĝi/trinki dum la tre sankta fastotago Jom Kipur, tio religie ebligas al la malsanulo ne fasti. La homa vivo ja superas ĉion ajn!
Tio okazis en Pollando antaŭ kelkaj jarcentoj, kiam judoj servis kiel imposto-kolektantoj por la polaj nobeloj (terposedantoj).
Tia judo vizitis "sian" grafon kaj trovis lin manĝanta ŝinkon kaj trinkanta vinon.
Grafo: "Bonvolu sidiĝi kaj manĝi kun mi."
Judo: "Mi ne rajtas manĝi porkaĵon."
La grafo finis manĝi la ŝinkon kaj plenigis du glasojn da vino: unu por li kaj unu por la judo.
Judo: "Ankaŭ vian vinon mia religio ne permesas al mi trinki." (ĉar trinkado de "fremda vino" estas malpermesata)
Grafo: "Strangaĵo! Kaj se vi troviĝus en la vojo kaj restus sen iuj ajn manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, ĉu ankaŭ tiam vi rifuzus preni ilin de mi?"
Judo: "Ne, tiukaze mi ne rifuzus, ĉar savo de homa vivo estas pli grava ol plenumo de la religiaj ordonoj."
Tiam la koleriĝinta grafo eksaltis, prenis sian revolveron, celis la koron de la judo kaj diris: "Se vi ne trinkos nun la vinon, mi pafmortigos vin!"
La judo ektimis kaj tuj eltrinkis la tutan glason.
Grafo: "Ne koleru je mi. Mi nur ŝercis kun vi."
Judo (balbutanta): "Koleri? Tute ne. Sed estas domaĝe, ke vi ne ŝercis kun mi iom pli frue: kiam vi manĝis la ŝinkon…"
Du "talmudistaj" judoj veturis per ĉaro kaj atingis iun lokon, kie la vojo estis barita per ŝtonegoj. Tiam ili, laŭ la talmudista maniero, komencis diskuti, kion ili devos fari por povi daŭrigi la veturon.
Post kelkaj minutoj alvenis de la alia direkto ĉaro kun du gojoj. Vidinte la ŝtonegojn ili tuj elĉariĝis kaj komencis translokigi la ŝtonojn kaj per tio liberigi la pasejon.
Diris unu judo al sia amiko: "Berl, vidu tiujn gojojn: ili faras ĉion nur per forto!"
Tre malriĉa juda vilaĝano veturis al la granda urbo. Tie li venis al la hejmo de sia tre riĉa parenco kaj petis de li monhelpon.
La parenco donacis al li grandan monsumon, sed tuj diris al li: "Mi petas vin reveni NUR kiam okazos ĉe mi granda ĝojfesteno!"
La judo foriris, sed post kelkaj horoj revenis.
Riĉulo: "Sed mi petis de vi reveni, nur kiam okazos ĉe mi ĝojfesteno!"
Malriĉulo: "Jes, sed dumvoje mi ekpensis, ke nun vi kaj via edzino certe ĝojfestas pro tio, ke mi foriris kaj ne restis ĉe vi por la nokto, do mi decidis reveni…"
Al ĉiuj judaj legantoj mi deziras Feliĉan Novan Jaron! (hebree: ŜANA TOVA)
Josi
Dum multaj jaroj suferegis Gecel de sia malbonkora edzino, kiu senĉese blasfemis kaj insultis lin.
Finfine ŝi malsaniĝis kaj mortis.
Dum la enteriga ceremonio, kiam la akompanantoj transiris ponton, la portilo ("lito") de la mortinto falis teren. Pro la forta bato la "morta" virino tuj vekiĝis kaj reviviĝis.
Ŝi revenis hejmen kaj daŭrigis ĉikani la edzon kaj detrui lian vivon.
Post unu jaro ŝi mortis. Kiam la portistoj de la lito atingis la ponton, diris al ili la edzo: "Ĉi tie atentu bone. Tio estas danĝera loko!…"
Kiel vi eble rimarkis, Google ofte metas ĉe sian hejmpa ĝon iun specialan desegnaĵon por noti datrevenojn de historiaj okazintaĵoj, naski ĝoj de famaj personoj k.s.
{Vi povas vidi ekzemplon ĉe http://www.scpr.org/programs/airtalk/2009/09/21/google-doodles-cool-controversial/ }
Ekzistas bona ebleco, ke, almenaŭ en selektitaj landoj (ekz-e Pollando), oni rekonos la 150-an datrevenon de Zamenhof, la 15-an de decembro -- se esperantistoj tion proponus.
Bonvolu proponi tion prefere en simpla anglalingva mesaĝo ĉe proposals@google.com, kaj konvinki aliajn samon fari.
"Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas." (LLZ)
Riĉulo admonas ĝenantan almozulon sojle de la pordo:
"Vi denove venis? Hieraŭ vi diris, ke vi estas bankrotinta komercisto. Kial do hodiaŭ vi diras, ke vi estas bankrotinta muzikisto?"
Almozulo: "Ĉio-ĉi estas vero. Nuntempe, dum malfacilaj tempoj, ne eblas travivi per nur unu profesio."
(dankon al Nina el Pollando)
S-ro Kohn invitas al sia hejmo s-ron Kovacs, la estron de la juda komunumo en Hódmezővásárhely.
Kohn: "Lastatempe mi fartas tre malbone kaj mi sentas, ke mi baldaŭ mortos. Tial mi volas skribi testamenton kaj heredigi 500,000 forintojn al nia komunumo, por helpi al malriĉuloj, orfoj kaj malsanuloj."
Kovacs: "Sed, pardonu, s-ro Kohn. Ĉu vi entute havas tiom da mono?"
Kohn: "Ne, mi ne havas eĉ unu groŝon."
Kovacs: "Do kial vi testamentas?"
Kohn: "Por ke ĉiuj vidu, ke mi havas bonan judan koron!"
(dankon al Gabi el Israelo)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.