|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kara legant(in)o,
Mi esperas ke vi ne enuis dum la lastaj 34 tagoj…
Josi
Rabeno Ŝmarjahu rimarkis en la sinagogo, ke la preĝtuko de Simĥa, la tajloro, estas ŝirita.
Rabeno: "Simĥa, ĉu vi ne hontas preĝi en tiom malbelaspekta preĝtuko? Vi estas ja tajloro, do kial vi ne mem flikas la ŝiraĵojn?"
Simĥa: "Mi estas tiom okupata per mia pagata laboro, ke mi ne havas tempon kudri mian propran preĝtukon".
Rabeno: "Se tiel estas, riparu ĝin je mia kosto. Mi pagos al vi unu rublon se vi faros tiun ĉi laboron!".
Pasis kelkaj tagoj kaj la rabeno rimarkis, ke nenio ŝanĝiĝis.
Rabeno: "Simĥa, mi vidas ke vi ne volas perlabori unu rublon!"
Simĥa: "Mi ĵuras al vi, rabeno Ŝmarjahu, ke tiom ŝiritan preĝtukon mi ne povas ripari kontraŭ malpli ol 2 rubloj!"
Grumblis Abrahamo al sia rabeno:
"Mi eraris kiam mi edzinigis mian filinon kun nehonesta junviro. Mi nun volas ke ŝi divorcu de li."
Rabeno: "Kio okazas kun li?"
Abrahamo: "Li ne scias ludi kartojn." *
Rabeno: "Ĉu vi konsideras tion kiel mankon? Mi tre ĝojus se neniu Israelido scius kartludi!"
Abrahamo: "Vi pravas, rabeno, sed la problemo estas, ke mia bofilo ludas!"
______________________________________________________________
* En la parola lingvo (en la jida lingvo kaj ankaŭ en kelkaj aliaj eŭropaj lingvoj) la frazo "Li ne scias ludi" ofte signifas ankaŭ: "Li malbone ludas".
("tiu futbalisto ne scias ludi"; "tiu kuiristo ne scias kuiri"; "tiu kantisto ne scias kanti")
Ŝolem, judo el Bjalistoko, fanfaronis al sia amiko:
"Dum la lastaj 20 jaroj mi ne estis kun virino."
Ekmiris la amiko: "Kaj kion diras pri tio via edzino Bluma?"
Ŝolem: "Ĉu mi devas ĉion rakonti al mia edzino?"
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.