La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XXI

2.6.2010

Denove pri juda edzino

Juda edzino pardonos (ŝian edzon) kaj forgesos. Sed ŝi neniam forgesos pri kio ŝi pardonis…

6.6.2010

"Ĉarmeco estas trompa kaj beleco estas vantaĵo." (Sentencoj de Salomono 31) *

Konsilo donata al judaj fraŭloj:

Ne edziĝu al bela virino ĉar ŝi poste forlasos vin. Edziĝu al malbela virino. Ankaŭ ŝi forlasos vin, sed en tiu kazo al kiu gravas?…

Rimarko al la leganto: Vi povas libere anstataŭigi "virinon" per "viro" ("ne edziniĝu al bela viro ĉar li…").

(dankon al d-ro Jicĥak el Israelo)


* Sentencoj de Salomono: Proverbaro Biblia.

Vi povas konatiĝi kun ĝi ĉi tie: http://www.site-berea.com/c/sb/

9.6.2010

La kavo de la malsaĝuloj

Jen anekdoto pri la malsaĝuloj de Ĥelem: *

En la ĉefa enirejo al Ĥelem estis granda kavo meze de la vojo. Kiam la ĉaristoj kaj kaleŝistoj veturis tie nokte, la veturilo ĉiam eksaltis kaj tiam la pasaĝeroj ege suferis. Kelkfoje ili vundiĝis pro la batoj kaj tiam oni devis transporti ilin al malsanulejo. Kelkaj homoj eĉ mortis rezulte de tiu ĉi kavo.

Iun tagon la urbestro kunvenigis la urban Konsilion de Saĝuloj por trovi solvon al tiu ĉi obstaklo.

Tiam diris la direktoro de la malsanulejo:

"Mi proponas starigi postenon de kuracisto ĉe la kavo por ŝpari la tempon de la veturigo al la malsanulejo kaj per tio savi vivon de multaj vundotoj."

Respondis la urbestro: "La ideo estas bona sed ne sufiĉe bona."

Diris la urba defend-oficiro:

"Mi proponas starigi ĉe la kavo, dum 24 horoj, ĉaron kun la plej rapida ĉevalo, por ke ĝi rapide transportu la vunditojn al la malsanulejo kaj per tio savos ilian vivon."

Respondis la urbestro: "La ideo estas bona sed ne sufiĉe bona."

Diris la urba inĝeniero:

"Mi proponas konstrui novan malsanulejon apud la kavo. Tiel ni savos vivon de multaj homoj."

Respondis la urbestro: "La ideo estas bona sed ne sufiĉe bona. Mi havas pli bonan ideon: Plenŝtopi tiun ĉi kavon kaj fosi novan kavon proksime de la urba malsanulejo."

(dankon al Uri el Israelo)


* Ĥelem:

Estis (kaj plu estas…) urbeto en orienta Pollando nomata Ĥelem (pole: Chelm; germane: Cholm). Multaj judoj loĝis tie dum jarcentoj. Laŭ la juda folkloro ili estis "tute nesaĝaj" kaj tial multaj rakontoj aperis pri ili, parole kaj skribe.

Paralelaj urboj/vilaĝoj en aliaj lingvoj:

Gotham- angle; Kocourkov- ĉeĥe; Molbo- dane; Schilda- germane; Abdera- malnovgreke; Holmola- finne; Kampen - nederlande.

13.6.2010

Minimumo

Du judoj renkontiĝas.

Moris: "Kiel vi fartas?"

Boris: "Bone. Kaj vi?"

Moris: "Mi konstruigas domon."

Boris: "Bonege. Kiom da ĉambroj?"

Moris: "Unu."

Boris: "Vi pravas. Malpli da ĉambroj ne havas sencon."

(dankon al Claus el Germanujo)

16.6.2010

Ŝupolurado

Juda soldato en la rusa armeo devis ĉiumatene purigi kaj poluri la ŝuojn de la oficiro. Li kompreneble tute ne ŝatis tion…

Unu matenon demandis lin la oficiro: "Ĉu vi ankoraŭ ne poluris miajn ŝuojn?"

Abrahamo: "Ĝuste nun mi poluras la duan ŝuon."

Ivan: "Do, intertempe donu al mi la unuan."

Abrahamo: "Mi ĉiam poluras la unuan ŝuon en la fino."

20.6.2010

Enkonduko

Dum parto de la 19-a jarcento en la Cara Ruslando oni devigis la judojn militservi. La judoj ne ŝatis la armean servon en la antisemita subpremanta reĝimo kaj klopodis forliberiĝi de ĝi per diversaj manieroj.

Parenteze, en la okcidenta Eŭropo okazis la malo: tie la militservon multaj judoj rigardis kiel "enirbileton" al la germana, aŭstrohungara aŭ franca socioj.

Juda vidkapablo

Judo estis vokita al komisiono kiu ekzamenas la kandidatojn por servo en la rusa armeo.

Tie li pretendis, ke li apenaŭ vidas. "Mi estas preskaŭ blinda", li diris al la membroj.

Doktoro (membro de la komisiono): "Ĉu vi vere nenion vidas?"

Judo: "Jes! Ekzemple, ĉu vi vidas tie la hokon, kiu pendas de la plafono? Do, mi tute ne vidas lin."

23.6.2010

Almozpetantoj kaj piano

Du judaj almozpetantoj renkontiĝis en Kieva strato.

Pesaĥ: "Mi ĵus venas el la palaco de Lev Brodsky."

Fajbel: "Kiom da mono vi ricevis de li?"

Pesaĥ: "Unu rublo."

Fajbel: "Kial tiom malmulte?"

Pesaĥ: "Mi ne volis tro premi ĉar mi vidis ke lia ekonomia stato malboniĝis."

Fajbel: "????"

Pesaĥ: "Mi rigardis la salonon kaj vidis, ke liaj du filinoj ludas kune unu pianon."

27.6.2010

Ĉio estas afero de kredo

Diris pastro al Ĥasido (membro de judreligiula grupo, kiu estas arda adepto kaj granda admiranto de lia rabeno):

"Vi, judoj, vi estas tre strangaj. Vi ne kredas je la reviviĝo de Jesuo Kristo, sed vi kredas je la diraĵo, ke via rabeno transiris la riveron sur la toltuko."

Ĥasido: "Jes, sed tio estas ĝusta!"

30.6.2010

Eraro kiu kostas

Tio okazis en Usono.

Moris venis al la rabeno por peti konsilon.

Moris: "Rabeno, ĉu tio estas honesta kiam homo profitas de eraro farita de alia homo?"

Rabeno: "Ne. Homo nepre ne havu profiton pro eraro de alia!"

Moris: "Ĉu vi certas, Rabeno?"

Rabeno: "Tutcerte!"

Moris: "Do, se vi estas tiom certa, kial vi ne redonu al mi la 100 dolarojn, kiujn mi pagis al vi por edzigi min?"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.