|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Karaj gelegantoj,
Mi ĝojas renovigi la dissendadon de la judaj ŝercoj post la ferioj. Tre verŝajne post kelkaj semajnoj(?) mi devos ĉesigi tion por longa tempo, sed ni esperu ke mi povos estontece daŭrigi tion!
Amen! (origine hebrea vorto…)
Amike salutas,
Josi
Kiam oni rakontis al la judo Sigmond Freud en majo 1933, ke oni forbruligis liajn librojn en la centro de Berlino kune kun verkoj de aliaj famaj judoj (Heine, Schnitzler, Wassermann ktp), komunistoj (Marx…) kaj liberaluloj (Thomas Mann, Erich Kastner…), li diris:
"Fine mi estis bruligita en la plej bona societo…"
Hitler iris al ciganino-divenistino kaj demandis: "Kiam mi mortos?"
Divenistino: "vi mortos je juda festo."
Hitler: "En kiu festo?"
Divenistino: "Ĉiu tago je kiu vi mortos, estos festo por la judoj."
Kiam oni unuafoje publikigis la Teorion de la Relativeco, komenciĝis internacia diskuto inter ĝiaj subtenantoj kaj malsubtenantoj. Einstein mem ne partoprenis la diskuton.
Li diris: "Se mia teorio pruviĝos vera, la germanoj diros, ke mi estas germano, kaj la francoj diros, ke mi estas civitano de la tuta mondo. Sed se oni fine pruvos, ke temas pri malprava teorio, la francoj diros ke mi estas germano dum la germanoj diros ke mi estas judo."
Pri Einstein en Esperanto: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Albert_Einstein&stable=0
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.