La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

III

3.12.2008

Denaska komercisto…

Tio okazis en la 19-a jarcento.

La pola grafo Wilczynski venis el sia bieno al la urbo kaj petis voki "sian judon". (= la judon, kiu kolektis por li la impostojn de la polaj terkulturistoj)

Grafo: "Mendel, la sinjorino ordonis, ke vi aĉetu por ŝi belan `Foks`. Ĉu vi povas aĉeti ĝin tuj?" *

Mendel: "Tute simple. Kiom da zlotoj la sinjoro pretas pagi por bela `Foks`?"

Grafo: "Dudek."

Mendel: "Tio ne eblas, sinjoro grafo."

Grafo: "Diru do kiom da?"

Mendel: "Almenaŭ tridek zlotoj."

Grafo: "Nu, bone. Mi konsentas. Iru do aĉeti!"

(Mendel restas staranta, gratante sian nukon)

Grafo (kolere): "Kion vi atendas! Mi diris tridek, do iru jam!"

Mendel (tusetante): "Pardonu min, sinjoro Grafo, sed kio estas `Foks`?"


* "Foks" = Fox, speco de hejma hundo. Ekzemple: "Fox Terrier".

7.12.2008

Letero al la mastro

Vespere, post la laboro, foriris kune la sekretario kaj la kasisto.

Sekretario: "jam tedis al mi nia estro. Dum 20 jaroj mi servas lin suferante de lia malbonkoreco, sed ĝis nun mi nenion diris al li. Mi ĉiam retenis min. Sed hodiaŭ mi perdis la paciencon kaj skribis al li leteron."

Kasisto: "Kion vi skribis en ĝin?"

Sekratario: "Mi skribis ĉion! Mi skribis ke li estas terura homo, tirano, malbonkonduta. Mi skribis ke ĉiuj laboristoj malamas lin. Mi libere verŝis mian koleron je li."

Kasisto: "Stultulo vi! Kion vi faris? Hodiaŭ vi skribis al li kaj morgaŭ li maldungos vin!"

Sekretario (timigita): "Kial li maldungos min?"

Kasisto: "Li maldungos vin tuj post kiam li legos tion, kion vi skribis pri li."

Sekretatio: "Kion signifas `kiam li legos tion, kion vi skribis pri li`?" Kiumaniere mia letero atingos lin?"

Kasisto (mirigite): "Ĉu vi ne diris ke vi skribis al li leteron?"

Sekretario (kvietiĝinte): "Certe mi skribis, sed ĉu mi diris ke mi sendis?"

10.12.2008

Bonstata (?) bopatro

Iom post la geedziĝo kunpromenas la komercisto kaj sia nova bofilo en la strato apud la borsejo.

Subite li diras al la junulo: "Ĉu vi vidas tiun ĉi altan rufharulon? Mi ŝuldas al li 10,000."

Pasas kelkaj minutoj kaj li diras al sia bofilo: "Rigardu tiun ĉi ventrohavan etulon. Al li mi ŝuldas 15,000."

Post momento, denove: "Tiu ĉi maljuna malbonulo, kiu staras ĉe la ombro - mi havas 20,000 kiujn li pruntis al mi."

Miregis la bofilo kaj demandis: "Paĉjo, eble anstataŭ ol rakonti al mi pri tio, kion vi ŝuldas, vi rakontu al mi pri tio, kion vi posedas?"

Respondis la bopatro: "Tutegale, mia filo. Ĉio, kion mi ŝuldas, estas tio, kion mi havas."

14.12.2008

Beigel

La judoj en orienta Eŭropo kutimis manĝi beigel, kiu estas ringoforma panspeco farita el tritika faruno. Mi ne trovis la vorton en Esperanto, sed angle oni diras bagel, en Aŭstrujo Beugel kaj ruse bublik.

Judoj kutimis ŝerce demandi: Ĉu beigel estas pana ringo, kiu havas grandan truon en sia mezo, aŭ eble ĝi estas granda truo, kiu havas panaĵon ĉirkaŭ ĝi…?

Ŝerco

Iu vilaĝano aĉetis ĉiumatene beigelojn ĉe la bakisto. Li rimarkis ke dum la tempo la beigeloj fariĝas pli kaj pli malgrandaj.

(en la hebrea originalo aperas: "Li rimarkis ke la grandeco de la beigeloj iom post iom malpliiĝas")

Unu tagon li diris al la bakisto: "Avrum, mi miras pri vi. Mi povus kompreni, ke malgrandigante panon, vi havus pli grandan profiton. Sed kiun gajnon vi havas kiam vi malgrandigas la truon de la beigelo?"

17.12.2008

Ĉio estas relativa…

Diras la vidvino de la rabeno al sia servistino:

"Oni rakontas en la vilaĝo ke vi planas forlasi min. Ĉu vere?"

Servistino: "Jes, mi trovis fianĉon."

Mastrino: "Mazal Tov! Kiu estas li?" *

Servistino: "Ĥajim la akvoportisto."

Mastrino (primoke): "Li? Kian edzon vi elektis?"

Servistino: "Ŝajnas al mi, ke pli bona estas vivanta akvoportisto ol morta rabeno!"


* Mazal Tov (jide: Mazel Tov): Juda gratulo dirata okaze de geedziĝo, nasko, datreveno de naskiĝo ktp.

21.12.2008

Antaŭparolo

Pro mia dusemajna ferio en Esperantujo, okazos paŭzo pri la dissendo de miaj ŝercoj.

Mi deziras al vi agrablajn jarŝanĝajn festojn!

Josi

Enkonduko al la juda ŝerco

La virinoj en la tiamaj judaj komunumoj ne estis instruitaj pri la juda religio: malsame al la viroj, ili ne studis Talmudon kaj hebrean lingvon. Ili ankaŭ ne estis devigitaj iri al la sinagogo ĉiutage por publike preĝi, krom dum la plej gravaj festotagoj.

Tikla korekto

En iu urbeto vivis virino, kiu estis escepte instruita pri la religiaj skribaĵoj, kaj kiu frekventis la sinagogon dum ĉiuj sabatoj kaj festotagoj por aŭskulti la regulan publikan voĉlegadon de la Torao ( = la kvin unuaj libroj de la Biblio).

Ŝi ĉiam sidadis tie en la aparta loko destinata por virinoj, kiu situis en la pli supra nivelo de la sinagogo.

Ĉar ŝi estis tiel kompetenta pri la teksto de la sanktaj libroj kaj ankaŭ tre severa, ŝi kutimis korekti tre laŭte ĉiun prononc-eraron faritan de la voĉleganto de la Biblia teksto.

Unu sabaton decidis la tiutaga voĉleganto "venĝeti" ŝin. Kiam li dum la voĉlegado atingis la tekston pri Jozefo kaj la edzino de Potifar (libro Genezo, 39) * li intence eraris ĉe unu vorto:

Anstataŭ ol laŭtlegi "la edzino de lia sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon kaj diris: Kuŝiĝu kun mi" li voĉlegis: "la edzino de lia sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon kaj diris: Kuŝiĝu kun ŝi".

Tiam aŭdiĝis de supre la laŭtega rezoluta voĉo de la virino: "kun mi, kun mi!"


* Jozefo kaj la edzino de Potifar

La hebreo Jozefo (hebrelingve: Josef), filo de Jakob, estis vendita de siaj fratoj kaj fine aĉetita de Potifar, nobelulo de la Faraona Egiptujo. La edzino de Potifar enamiĝis je la bela hebreo kaj seksallogis lin. Sed Jozef rifuzis kuŝi kun ŝi kaj tiam ŝi rakontis kalumnie, ke li perfortis ŝin. Tiam oni enmetis lin en malliberejon, kie li poste signifoklarigis la sonĝojn de kelkaj gravuloj, kaj poste ankaŭ tiujn de Faraono. Tiam li fariĝis grava ŝtatisto ktp.

En 1926 aperis la originale verkita libro de la fama nederlanda Esperanto-verkisto Hindrik Jan Bulthuis (1865-1945): Jozefo kaj la edzino de Potifar.

Bulthuis estis honorata per salon-omaĝo dum la ĵus okazinta Roterdama UK oni nomis laŭ li unu de la kongresaj salonoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.