|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– "Izak, nia Sara estas graveda."
– "Ne eblas! Ŝi ĉiam sidas hejme, neniun viron ŝi vidas."
– "Kaj la juna ĝardenisto, kiu unu monaton loĝis en ŝia ĉambro?"
– "Ne eblas. Inter ili estis ekrano."
– "Kaj se li ŝovis ĝin flanken?"
– "Do eble tiel."
Klarigo: Tiu ĉi anekdoto (anekdoto, ne ŝerco) estas tipe juda, ĉar ĝi konsistas el demandoj kaj respondoj kaj el asertoj kaj esprimado de duboj. Tio karakterizas la manieron de la (religia) studado de la Talmudo ĉe la judoj: diskuto inter du aŭ pli da lernantoj, kiuj klopodas konvinki unu la alian, prezentas "cerbo-akrigajn" demandojn kaj kontraŭopiniojn, serĉas logikaĵojn ktp.
"Demandoj kaj respondoj" estas grava elemento ĉe la juda religio. Temas pri demandoj rilate la religian leĝaron, kiuj tuŝas ĉiujn aspektojn de la vivo kaj kiuj estis prezentitaj al la prasaĝuloj kaj al la rabenoj laŭlonge de la lastaj 2,000 jaroj.
Granda parto de la Talmudo inkludas debatojn kaj respondojn sekve de demandoj faritaj de la saĝuloj mem aŭ eĉ de simplaj homoj. Ĉar la leĝoj de la juda religio estas tre komplikaj kaj tuŝas ĉion ajn, disvastiĝis en la Diasporo tuta ampleksa "ĝenro" de demandoj (far la "simplaj" homoj) kaj respondoj (far la rabenoj) kaj aperis centoj da libroj kun demandoj kaj respondoj.
Jen tri tute hazardaj ekzemploj por demandoj:
– Ĉu invitito rajtas iri al geedziĝa festo, se ĝi okazas ĝuste en la datreveno de la morto de lia patrino?
– Ĉu estas permesate veturi per lifto dum Ŝabato eĉ se ĝi funkcias aŭtomate ("Ŝabata lifto")?
– Ĉu oni rajtas ne manĝi kaj ne trinki vinon dum sabato ĉar la postan tagon oni havas medicinan ekzamenon, kiu postulas fastadon dum 24 horoj?
Kelkfoje oni duonŝerce diras inter judoj, ke pli bone estas ne demandi, ĉar se oni faras iun agon tute naive, sen antaŭdemandi, oni ne estas pekanto…
La jena moderna ŝerco tute ne estas ligita al religio, sed ĝi aludas je tiu diraĵo.
Pasaĝero: "S-ro ŝoforo, ĉu oni rajtas fumi en la buso?"
Ŝoforo: "Nepre ne!"
Pasaĝero: "Sed mi vidas, ke sur la planko de la buso kuŝas multaj cigaredaj restaĵoj. Kiel do tio povas esti?"
Ŝoforo: "Tio apartenas al pasaĝeroj, kiuj ne faras demandojn."
(nu, tio okazis antaŭ 30 jaroj…)
Renkontiĝis germano, ruso kaj judo. Malsupreniris al ili la anĝelo de Dio kaj diris:
– Mi povas plenumi po unu vian deziron.
– Mi deziras, ke ne estu komunistoj, diras la germano.
– Mi deziras, ke ne estu faŝistoj, diras la ruso.
– Nu, kion diri? - diras la judo. Se Vi plenumos iliajn dezirojn, do mi petas por mi taseton da kafo.
(dankon al Boris el Usono)
Tio okazis en la ĉirkaŭaĵo de Krynica, fama kurac- kaj ripozloko en Pollando. Laŭ kampa vojeto iris rabeno kun pedelo de sinagogo. Subite de apuda vilaĝana korto forkuris hundego kaj komencis boji laŭte.
Tiam la rabeno komencis forkuri en la direkton de la kuracloko.
Pedelo: "Rabbi, kial vi forkuras? Ja la Talmudo (la juda leĝaro) diras, ke hundo ne tuŝos per dentoj instruitulon."
Rabeno (plukurante): "Ĉi-tio estas vero, sed ĉu hundoj legas Talmudon?"
(dankon al Nina el Pollando)
Unu sabaton en la sinagogo la rabeno anoncis, ke la venontan sabaton li predikos pri la peko de mensogado. Li diris: "Mi petas vin legi hejme ĝis tiam ĉapitron 28 el la libro Levidoj (la tria libro de la Malnova Testamento)."
Venis sabato. Post la matena preĝo, tuj antaŭ la prediko, diras la rabeno al la vira publiko: "Kiu el vi legis hejme ĉapitron 28 el Levidoj?"
Tiam ĉiuj manoj estis supren levitaj.
Ridetis la rabeno kaj diris: "Levidoj havas nur 27 ĉapitrojn. Nun mi komencos paroli pri la peko de mensogado!"
Du maljunuloj venis al restoracio kaj mendis unusolan pladon de kokinaĵo, terpomoj kaj salato. Ricevinte la pladon, la edzo tranĉdividis la kokinaĵon en du egalajn partojn kaj metis la duonon en la edzinan teleron. Poste li prenis duonon de la terpomoj kaj duonon de la salato kaj metis ilin en ŝian teleron.
La rigardanta kelnero ne povis plu elteni (nu, ankaŭ li estis judo…) kaj demandis la edzon: "Sinjoro, kial vi ne mendis du pladojn?"
Respondis la edzo: "Mia edzino kaj mi ĉiam dividas ĉion!"
Tiam la edzo komencis manĝi dum la edzino estis sidanta trankvile kaj ankoraŭ ne manĝis.
Denove la kelnero ne povis elteni kaj demandis ŝin: "Sinjorino, kial vi ne manĝas?"
Respondis ŝi: "Mi atendas la dentojn".
Tio okazis en malgranda israela urbo. La urbestro kaj lia edzino preterpasis konstruatan domon, ĉe kiu staris grupo da masonistoj.
Unu el ili kriis al la edzino de la urbestro: "Hej, Sara, kiel vi fartas?"
Respondis ŝi: "Tre bone, Avi. Mi ĝojas vidi vin denove." Kaj ŝi prezentis la viron al sia edzo.
Kiam ili daŭrigis marŝi, demandis la edzo: "De kie vi konas lin?"
Edzino: "Ni lernis en la sama klaso. Tiam mi eĉ deziris edziniĝi kun li."
Edzo (ridetanta): "Nu, ĉu vi vidas kiom bonŝanca vi estas? Se mi ne estus aperinta tiam, vi estus hodiaŭ edzino de masonisto!"
Edzino (senhezite): "Ne vere: Se mi edziniĝus kun li, li nuntempe estus urbestro!"
Teroristoj invadis sinagogon dum juda festotago kaj prenis garantiulojn (ostaĝojn). Sed ĉar la aŭtoritatoj rifuzis plenumi iliajn postulojn, ili prenis el la kaptitoj tri judajn postenulojn kaj deklaris, ke ili baldaŭ murdos tiujn. Temis pri la loka rabeno, la sinagoga administranto (hebree: Gabaj) kaj la sinagoga pedelo (hebree: Ŝamaŝ).
Diris la ĉefteroristo al la triopo: "Antaŭ ol esti mortigataj, vi rajtas fari vian lastan peton."
Unue parolis la maljuna rabeno: "Dum la tuta vivo mi revis, ke mi predikas dum tiu ĉi grava festotago, kaj mi decidis plenumi tiun revon ĉi-jare. Do, dum la lasta jaro mi preparis min tre multe kaj la teksto estas jam preta. Permesu al mi do fari hodiaŭ la predikon."
Poste parolis la administranto: "Mi la tutan vivon enviis la belvoĉan sinagogan kantoron (hebree: Ĥazan). Nun estas mia unua kaj lasta okazo kanti de sur la podio la ĉefan preĝon de tiu ĉi tago. Bv. permesi tion al mi."
Nun venis la vico de la pedelo, kiu diris: "Mia deziro estas, ke oni mortigu min unua."
La lernanto Mordĥe demandas la saĝan instruiston-rabenon:
"Pro kio estas la teo dolĉa: ĉu pro la sukero aŭ pro la kirlado?"
Rabeno: "Pro la kirlado, kompreneble."
Mordĥe: "Do, tiukaze, pro kio ni metas en ĝi sukeron?"
Rabeno: "Por ke ni sciu ĝis kiam ni devas kirli."
(dankon al Gabi el Israelo)
* Kirli: Komuniki al likvo rapidan turniĝan movon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.