|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Rabinovic renkontas sian amikon Goldberg en la strato.
– Ni ne vidis unu la alian jam delonge. Kiel vi fartas?
– Bone. En ĉi tiu momento mi skribas miajn vivmemoraĵojn.
– Estas grandioze! Ĉu vi jam atingis la momenton, kiam mi pruntedonis al vi 500 rublojn?
(dankon al Claus el Germanio)
Josef estis tre malriĉa judo. Unu tagon li decidis turni sin rekte al Dio.
Josef: "Dio?"
Dio: "Jes, Josef."
Josef: "Ĉu mi rajtas prezenti demandon?"
Dio: "Kompreneble!"
Josef: "Dio la Eternulo, kio estas por vi miliono da jaroj?"
Dio: "Unu sekundo."
Josef: "Kaj miliono da dolaroj?"
Dio: "Unu cendon."
Josef: "Dio, ĉu vi povas doni al mi unu cendon?"
Dio: "Jes. Nur atendu dum sekundo."
(dankon al Clair el Francujo)
Interparolo inter du judoj en tramo de Odeso: *
– Ĉu vi eltramiĝos en la sekvonta haltejo?
– Tio estas mia afero.
– Sed mi eltramiĝos.
– Tio estas via afero.
– Jes, sed vi baras la elirejon!
– Ah, tio estas alia afero.
(dankon al Claus el Germanujo)
Antaŭ kelkaj semajnoj mi sendis al vi la ŝercon "Eltombiĝo", kiu temis pri la eltombiĝo de Jesuo tri tagojn post lia enterigo.
Iom poste mi ricevis de unu el vi samteman ŝercon:
Paro el Eŭropo vizitis Israelon sed dum la vizito en Jerusalemo la edzo subite mortis. La edzino iris al la enteriga kompanio kaj ricevis de la direktoro la jenajn du ofertojn:
1. Entombigi la edzon en Jerusalemo. Prezo: 500 EUR.
2. Entombigi lin en ilia loĝlando. Prezo: 5,000 EUR.
La vidvino tuj elektis la duan eblecon.
"Kial?", demandis la direktoro.
Respondis ŝi: "Ĉar antaŭ 2,000 jaroj iu mortis ĉi tie kaj revenis post 3 tagoj. Tion-ĉi mi timas!"
Konkludo: Paco ne havas prezon.
(dankon al Sylviane el Francio)
Maljuna judo sidis en sia ĝardeno kaj rigardis sian nepon, kiu estis ludanta en la korto:
"Ho, nia knabeto Moĉjo estas mirinda! Se mi nur certus, ke li estas mia nepo!"
La patro de la knabeto aŭdis tion kaj diris:
"Paĉjo, kiel mi komprenu vin? Ĉu vi ion scias pri mia edzino?"
Trankvilige respondis la maljunulo: "Ne,ne! Ne pri la via…"
(dankon al Grigorij el Moskvo)
Skribis al mi kataluna samideano:
En Hispanio la etna-kultura kolizio inter katalunoj kaj hispanoj estas ofte tre vigla. La hispanoj diras, ke la katalunoj similas al judoj: ruzaj, avaraj ktp.
Sendube vera antisemita opinio.
En la sekva ŝerco rakontata de katalunoj, ili ŝercas pri tiu ĉi malagrabla opinio.
Judo diras al sia kataluna amiko:
"Mi scias manieron por manĝi senpage."
"Vi, judoj", reagas la Kataluno, "Kiel vi faras tion?"
Judo: "Mi iras al la restoracio en malfrua horo, mendas salaton, ĉefan pladon, fromaĝojn, deserton, kafon kaj konjakon. Fine mi fumas bonan havanan cigaron kaj atendas ke ili fermu la restoracion.
Ĉar mi ne moviĝas eĉ kiam la servistoj aranĝas tablojn kaj metas seĝojn sur ili, la kelnero venas al mi por demandi ĉu mi povas pagi, ĉar ili estas jam pretaj foriri. Tiam mi respondas: "Sed mi ja pagis al la kelnero, kiu jam iris for."
Kataluno: "Ho, brila kaj grandioza strategio! Ĉu ni kune provu ĝin morgaŭ?"
Judo: "Bone!"
Je la sekvonta vespero ambaŭ amikoj iras al la restoracio kaj mendas salaton, supon, fromaĝojn, deserton, vinon kaj konjakon.
Post la manĝo, kiam la kelnero petas de ili pagi, diras la judo: "Sed ni jam pagis al via kolego kiu estas jam foririnta."
Kaj la Kataluno aldonas: "Bonvolu, ni atendas ke iu el vi redonu al ni la monan diferencon…"
(dankon al Xavier el Hispanio)
Malriĉulo eniras restoracion kaj demandas la kelneron kiom kostas rostita hepato.
Kelnero: "150 zlotojn."
Malriĉulo: "Kaj kiom kostas pano kaj saŭco?"
Kelnero: "Tio estas senpaga."
Malriĉulo: "Do donu al mi nur panon kaj saŭcon!"
Du judoj transiris la ŝoseon en malpermesata loko. Tiam policano aliris ilin kaj komencis skribi monpunan raporton.
Demandis lin la unua judo: "Ĉu ankaŭ eksa ministro devas pagi punmonon?"
"Ne, pardonon", diris la policano, disŝiris la dokumenton kaj foriris.
Tiam la dua judo demandis la unuan: "Ĉu vi vere estis ministro?"
Respondis li: "Tute ne, sed ĉu oni ne rajtas demandi?"
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.