|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En pollanda urbeto la filo de la judo Ajzik lernas en ŝtata lernejo.
Dum renkontiĝo kun Ajzik la instruisto plende diras al li:
"Mi prezentis al via filo dum la leciono la jenan demandon: `Kiu skribis Pan Tadeusz?` Tiam li respondis: `Ne mi.` Mi tiam ege koleris je li." *
Ajzik: "Nu, tio estas ĝusta. Mi bone konas mian filon: Se li diris, ke li ne skribis ĝin, tio signifas ke vere li ne skribis ĝin!"
Irante eksteren Ajzik rakontas tion al du polaj patroj.
Diras la unua: "Se judo diras, ke tio ne okazis, supozeble tio jes okazis. Kial? Ĉar judoj ofte mensogas."
Diras la dua: "Eble li tamen skribis ĝin, do pli bone ke li konfesu tion."
* Pan Tadeusz (en Esperanto: Sinjoro Tadeo)
Pola nacia eposo de Adam Mickiewicz skribita en la jaroj 1832-1834. Ĝi estas nobelara historio de la jaroj 1811 kaj 1812, kiu konsistas el 12 libroj.
Antoni Grabowski tradukis ĝin al Esperanto en 1918.
Judo vizitis sian amikon Zelig sabate posttagmeze kaj trovis lin fumanta cigaredon.
Gasto: "Kiel okazas, ke judo fumas dum ŝabato?" **
Zelig: "Mi ĵuras al vi ke mi forgesis!"
Gasto: "Kion vi forgesis? Vi forgesis ke hodiaŭ estas ŝabato?"
Zelig (ofendita): "Kiel povas judo forgesi la ŝabaton?"
Gasto: "Kion do vi forgesis? Ĉu vi forgesis, ke estas malpermesate fumi sabate?"
Zelig: "Ĉu vi konsideras min infano, kiu forgesus tiom simplan aferon?"
Gasto (kolere): "Kion do vi forgesis?"
Zelig: "Mi forgesis ke mi estas judo…"
* Ŝabato: La "juda sabato", kiu daŭras ekde vendredo fruvespere ĝis sabato vesperiĝe. Tiam estas (laŭ la juda religio) la sankta tago, dum kiu oni ne rajtas labori, oni diservas ktp.
** La juda religio malpermesas bruligon de fajro dum Ŝabato kaj ankaŭ fumadon.
Diras la juda patrino al sia filo:
"Baldaŭ vi estos 6-jara kaj iros al la lernejo."
Diras la filo:
"Kion mi faros tie? Mi ne scias legi kaj skribi…"
En la sinagogo de Ĥelem, la urbo de la malsaĝuloj, rompiĝis fenestro.
Kunvenis la Ĥelmanoj por trovi kion fari.
Sugestis unu el ili: "Ĉar estas multaj fenestroj en la sinagogo, ni prenu fenestron de alia loko kaj instalu ĝin anstataŭ la rompita fenestro."
Judo venis al la rabeno por peti konsilon. Elirinte de la rabena ĉambro li demandis la pedelon: "Kial la rabeno senĉese klakigas la fingron?"
Tuj respondis la saĝa pedelo: "Tio protektas la judojn kontraŭ sovaĝaj rabobestoj."
Judo: "Mi ne aŭdis lastatempe pri judo, kiu estis trafita de sovaĝa besto?"
Pedelo: "Nu, ĉu vi vidas? Tio funkcias!"
Herŝele estas fama figuro en la orient eŭropa juda folkloro. Li baziĝas sur vera amuzanta judo, kiu vivis en la dua duono de la 18-a jarcento en la urbo Ostropol, Galicio (Osterpolye. Nun en Ukrainio).
Mortanta judo kuŝis sur la lito. La familianoj vokis Herŝele: "Eble vi sukcesos savi lin? La kuracistoj ne sukcesas helpi!"
Edzino: "Eble uzi kupon?" **
Herŝele: "Tio ne helpos."
Filo: "Eble ordinara sango-eligo?"
Herŝele: "Ne helpos."
Filino: "Eble hirudojn?" ***
Herŝele: "Ankaŭ tio ne helpos."
Najbaro: "Eble fari al li klisteron?"
Herŝele: "Ne indas."
Edzino: "Eble tamen faru klisteron?"
Herŝele: "Nu, bone. Se vi tiom volas, mi faros al li klisteron. Sed sciu, ke kiam li ekkuros al la necesejo, li jam estos en la "Venonta Mondo." (transmondo, postmorto, laŭ la juda kredo).
* Klistero: injekto de likvo (precipe akvo) per kanulo (tubeto kun ŝprucigilo) en la kojlon (la loko ĉe la rektumo) de malsanulo, jen por fek-incitado, jen nutrcele.
** Kupo: Malgranda "glaso", kiun oni almetas sur la korpon por levi la haŭton kaj altiri tien la sangon. (estis uzata en medicino)
*** Hirudo: Speco de vermo, kiu suĉas sangon kaj estis medicine uzata.
Antisemitoj ofte primokis kaj ŝercis pri "juda nazo". En tiama norda Eŭropo tre ofte la judoj, kiuj geedziĝadis nur inter si, aspektis alie ol la lokanoj. En Ruslando kaj Pollando, ekzemple, oni multfoje distingis facile la judojn, pro ilia malhela hararo kaj ankaŭ pro… la konturoj de la nazo.
La israela verkistino-sciencistino Ilana Gomel, kiu naskiĝis en Kievo, rakontis en 2007 dum intervjuo:
"Mia patrino estas juda sed mia patro ne. Mi heredis de li la aspekton kaj tial mi tute ne aspektis juda. Mi estis blonda kaj tute ne havis "judan nazon". Pro tio estis facile al mi kreski en Kievo. Kun mia avino, kiu aspektis juda, mi kiel knabino neniam renkontiĝis apud la lernejo, ĉar ŝi ne volis proksimiĝi al ĝi: `Por ke oni ne vidu, ke vi havas judan avinon`, ŝi diris."
Tio okazis en tiama Pollando.
Judo volis aĉeti birdon por sia edzino. La vendisto prezentis al li papagon, sed la prezo estis tre alta.
Judo: "Tiel multekosta?"
Vendisto: "Nu, li parolas multajn lingvojn! Jen mi montros al vi."
Li turnis sin al la papago: "Parlez-vous Francais?"
Papago: "Oui, Monsieur!"
Vendisto: "Do you speak English?"
Papago: "Yes, Mister."
Vendisto: "Sprechen Sie Deutsch?"
Papago: "Ja, mein Herr."
Vendisto: "Czy pan mówi po polsku?"
Papago: "Tak, proszę pana."
(La vendisto deziras daŭrigi sed la judo ĉesigas lin)
Judo: "Sed la jidan lingvon li certe ne konas."
Tiam respondis la papago jidlingve: "Ke mi ne scipovu la jidan? Kun tia nazo?"
(jide: "Az iĥ zol niŝt kenen jidiŝ? Mit aza noz?")
Alta edukado (prefere universitata) de sia fil(in)o estis ĉiam la alta deziro de ĉiu juda liberpensulo en Eŭropo dum la lastaj 1-2 jarcentoj. Malgraŭ la leĝaj kvoto-limigoj, kiuj ekzistis en kelkaj landoj rilate akcepton de judoj al universitatoj ("Numerus Clausus"), troviĝis en ili multaj judaj studentoj.
Juda tajloro havis lernokapablan filon kaj tial li permesis al li plustudi post la gimnazio. Unue la filo studis juron en fama universitato. Poste li deziris plustudi kaj elektis kursojn pri ekonomiko en alia fama universitato. Sed tio ne sufiĉis por la filo, kiu petis de la patro ebligi al li studi psikologion. La patro ĉiam konsentis kaj pagis la studkotizojn, malgraŭ ke li tute ne estis riĉa.
Post 9 jaroj revenis la filo al sia patro portante 3 diplomojn kaj diris: "Paĉjo, sufiĉas por mi studi!" Respondis la patro: "Bone, filo mia. Nu, kion vi decidas nun? Ĉu tajloro por virinoj aŭ por viroj?"
(dankon al Francine el Belgujo)
Malriĉa judo iras al rabeno:
"Mi havas plendon. Kun ŝarĝita ĉaro mi iris sur landvojo. Venis renkonte grafo en sia kvarĉevala kaleŝo.
`Donu vojon, judo!` li kriis jam en malproksimo.
`Deturniĝu Vi, Grafa Moŝto! Vi ja vidas: mia ĉaro estas kun ŝarĝo.`
Li deturniĝis. Sed kiam li pasis preter mi, li subite klakigis sian vipon sur mian vizaĝon. Ĉu mi pravis, kiam mi petis lin deturniĝi?"
Rabeno: "Vi pravis, sed por judo ne sufiĉas esti prava, li devas esti ankaŭ saĝa."
[ El la libro de Tivadar Soros (Teodoro S. Ŝvarc) "Maskerado ĉirkaŭ la morto"]
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.