La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XIII

4.10.2009

Pli bona deklaro ol ŝtelaro

"Mia kara", diras Sara al sia edzo, la aferisto. "Tiu ĉi kasisto via, pri kiu vi opiniis, ke li estas honesta homo…"

Edzo (ekkriante): "Aj, mia koro! Kio okazis?"

Sara: "Li hodiaŭ faris al mi am-deklaron…"

Edzo: "Ho, dank' al Dio!… Kaj mi jam pensis, ke li forkuris kun mia mono…"

(dankon al Nina el Pollando)

7.10.2009

Kokinoj kaj konsiloj

Tio okazis en la urbeto Dąbrowa Białostocka. Juda kokinaro-posedanto venis al la rabeno:

"En la lastaj tagoj mi trovas ĉiumatene mortan kokinon. Kion mi faru?"

Rabeno: "Jen mia konsilo: prenu ajlo-bulbon, envolvu ĝin en tolaĵon kaj metu ĝin ĉe la pordo de la kokinejo. Espereble tio helpos!"

Post kelkaj tagoj revenas la judo al la rabeno:

"Tio ne helpis. Daŭre mortas kokino ĉiutage."

Rabeno: "Jen nova konsilo: farbu la kokinejan barilon per verda koloro."

Post kelkaj tagoj reaperas la judo: "Ankaŭ la farbado ne helpis. La kokinoj daŭre mortas."

Rabeno: "Do, aldonu pli da paneroj al la nutraĵo de la kokinoj."

Pasis semajno. La judo denove aperas ĉe la rabeno kun la sama grumblo.

Rabeno: "Diru al mi, ĉu restis al vi ankoraŭ multaj kokinoj, ĉar konsilojn mi havas ankoraŭ multajn."

11.10.2009

Salitaj terpomoj

Malriĉulo gastis dum kelkaj tagoj ĉe malproksima parenco. Li manĝis kaj trinkis kaj aspektis tre kontenta, tute ne montrante emon forlasi.

Tiam tro tedis la afero al la dommastrino kaj ŝi demandis lin: "Kiun manĝaĵon vi tute ne amas?"

Respondis li: "Terpomojn."

Tiam la virino komencis kuiri al la gasto nur terpomojn, tri fojojn tage. Sed je ŝia granda miro li manĝis tion kun granda apetito.

Virino: "Kiel povas esti, ke vi diris al mi, ke vi ne amas terpomojn?"

Gasto: "Ĝuste tiel estas. Sed terpomoj kun salo? Ilin mi amegas!"

14.10.2009

Juda limonado

Internacia firmao deziris reklami en Israelo sian limonadon. Ili preparis belan grandegan ŝildo-reklamon, kiu konsistis el la jenaj tri "kronologiaj" bildoj, kiuj aperas unu apud la alia:

Unua bildo: Viro kuŝas en suna tago sur la plaĝo de Tel-Avivo, senforta kaj duonsvenanta.

Dua bildo: La sama viro trinkas tiun limonadon.

Tria bildo: La sama viro, plene refreŝiĝinta kaj energiplena.

Post kelkaj tagoj telefonas la brita ĉefdirektoro de la firmao al lia reprezentanto en Tel-Avivo, ankaŭ brito: "Nu, kiaj estas la rezultoj de nia reklamado?"

Respondis la brito: "Mi bedaŭras, sed ni fuŝis: ni forgesis, ke la judoj legas de la dekstra flanko maldekstren…"

(dankon al Barry el Usono)

18.10.2009

Fiŝo en bazaro

Vendrede en la bazaro. Gitel (= virina nomo) vendas fiŝojn. Ĉirkaŭ ŝi estas multe da klientoj. Apud la bankuvo de la fiŝoj cirkulas judo en kitelo (kitelo: vasta manikhava vesto, kiu estis - kaj plu estas - uzata de la judaj piuloj). Li ofte kliniĝas, rigardas la fiŝojn kaj demandas pri la prezoj. Li ne scias, ke Gitel tre atente rigardas lin.

Subite li malrapide foriras de la loko. Gitel kuras post li, kaptas lian manikon kaj diras: "Ho ve! Aŭ vestu pli longan kitelon aŭ ŝtelu pli mallongan fiŝon!…"

(dankon al Nina el Pollando)

Aldono:

Mi konfesas, ke tiu ĉi ŝerco ne estas aparte ridiga, sed tamen ĝi havas kelkajn trajtojn de la juda humuro:

1. Vivo de la "simplaj" judoj en la bazaro, kiam oni faras la nutraĵ-aĉetojn por sabato.

2. Vivsaĝeco kaj ruzeco de la judaj vendistinoj.

3. Kaŝita kritiko de la pia judo, kiu malgraŭ lia pieco pekas ŝtelante fiŝon.

21.10.2009

"Ĥucpe"

Multaj el vi konas la jidan vorton ĤUCPE (hebree: ĤUCPA), kiu signifas senhontan impertinentecon.

Ĝi estas uzata nuntempe en la usonangla kaj kelkfoje ankaŭ en aliaj lingvoj.

(angle: http://en.wikipedia.org/wiki/Chutzpah;
Germane: http://de.wikipedia.org/wiki/Chuzpe;
Ruse: http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A5%D1%83%D1%86%D0%BF%D0%B0 )

Jen anekdoto pri "Ĥucpe", rakontita antaŭ multaj jaroj en Novjorko:

Maljuna judino staris ĉiutage (escepte de sabato kaj dimanĉo) en la stratangulo kaj vendis kukojn kontraŭ 25 cendoj. Ĉiutage tagmeze pasis juna viro, kiu laboris en apuda oficejdomego kaj iris tiam tagmanĝi. Li ĉiutage donis al la virino 25 cendojn, sed neniam prenis kukon. Tiel okazis dum tri jaroj. La vendistino kaj la "kliento" neniam parolis unu kun la alia.

Unu tagon, kiam la viro donis al ŝi la monerojn, ŝi diris al li: "Sinjoro, dankon al vi. Vi estas bona kliento. Sed mi devas diri al vi, ke ekde hodiaŭ la prezo de la kuko plialtiĝis al 30 cendoj."

(Ĥucpego, ĉu ne?…)

(dankon al d-ro Jicĥak el Israelo)

25.10.2009

Amu vian proksimulon kiel vin mem (Levidoj 19)

Juda komercisto havis kelkfoje "bonajn jarojn" kaj kelkfoje "malbonajn jarojn". Kiam li sukcesis multon gajni, li petis de sia edzino bruligi vendredvespere malgrandajn ŝabatajn kandelojn. Sed kiam li havis komercajn malsukcesojn, li petis de ŝi bruligi grandajn ŝabatajn kandelojn.

Demandis lin lia filo: "Paĉjo, kial vi petas tion de panjo?"

Respondis la komercisto: "En la Biblio estas skribata "Amu vian proksimulon kiel vin mem", do ĝuste tiel mi agas: Kiam miaj negocoj prosperas kaj mi ĝojas, mi bruligas etajn kaj mizerajn kandelojn, por ke niaj najbaroj kredu, ke mi perdis monon kaj tiam ankaŭ ili ĝojos. Sed kiam mi perdas monon kaj estas malĝoja, mi bruligas grandajn kandelojn, por ke niaj najbaroj pensu, ke mi havis grandajn profitojn kaj tiam ankaŭ ili malĝojos.

28.10.2009

Kiu filo estas mia?

Diras Izak al sia edzino:

"Sara, tiu ĉi nia kvara filo aspektas tute alie ol la tri antaŭaj. Konfesu, Sara, ke li ne estas mia!"

Sara:"Ne freneziĝu, Izak. Ĝuste tiu-ĉi estas la via!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.