|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Rabeno Moŝkovitz revenas hejmen pli frue ol kutime, malfermas la pordon kaj jen… li vidas sian plej bonan amikon Mojŝele kuŝantan en la lito apud lia (la rabena) edzino. Dum momentaj silento kaj surprizo la rabeno rigardas la paron per malfermita buŝo. Poste li balbutas: “Sed…. Mojŝele…. por mi tio estas precepto *(hebree: MICVA)…. sed por vi?…”
(dankon al Mauro el Italujo)
* Precepto (hebree: MICVA): Obeenda religia ordono aŭ regulo.
Berl: "Ĉu vi forgesis pri la mil rubloj kiujn mi pruntedonis al vi?"
Ŝmerl: "Tute ne! Tio apartenas al miaj plej agrablaj memoroj."
(dankon al Teddy el Israelo)
Max (Maks) Goldberg estas ege malfeliĉa. Li trovis sian edzinon en la lito kun Jozef Blum. Hazarde li renkontas Joshua'n Silverstein. - Kio okazis al vi, Max? Kial vi aspektas tiel ĉagrenita? - Kiel mi ne estu? Mi iris al la granda urbo por unu semajno. De tie mi telegrafis al mia edzino: "Mi alvenos hejmen ĉi-vespere." Kaj vespere, kiam mi alvenis hejmen, mi trovis la edzinon en la lito kun Jozef Blum! Ĉu vi povas imagi tian senhontaĵon? Mi divorcos! - Max, neniel faru ion tian! Eble via edzino havas ekskuzon. - Kiun? - Eble ŝi ne ricevis la telegramon. (dankon al Ionel el Rumanujo-Nederlando)
La ĉefrabeno estis senespera okaze de la kristaniĝo de lia sola amata filo, lia heredanto.
Li turnis sin al Dio: "Kion mi faru nun?"
Dio: "Faru ĝuste tion, kion mi faris kiam mia filo iĝis kristano antaŭ dumil jaroj: mi verkis Novan Testamenton!"
* testamento: Deklaro, kutime skriba laŭ leĝe difinita formo, per kiu persono esprimas sian lastan volon rilate siajn havaĵojn.
Testamento: Nomo de ĉiu el la du partoj de la kristanaj kolektoj de sanktaj libroj: la Malnova Testamento (hebrea) kaj la Nova Testamento (de la kristanoj).
Tri viroj - unu judo kaj du gojoj - sidis unu apud la alia en trajno. La judo menciis al la gojoj ke li iros al la necesejo, kaj proponis ke, per la sama vojo, li povus alporti de la restoracio ion por ili. La gojoj dankis pro la afablaĵo kaj petis po glaso da teo.
Post kiam la judo foriris, unu gojo rimarkis, ke li postlasis siajn ŝuojn ĉe la sidloko. Li kubutpuŝis sian amikon kaj proponis kraĉi en la ŝuojn. Ili kraĉis.
Kiam la judo revenis kun la teo, la gojoj abunde dankis, kaj rekomendis al li reenŝuiĝi, pro la baldaŭa alveno. La judo surmetis la ŝuojn, sidis momenton silente, kaj poste turnis sin al la rid-retenaj gojoj. Li diris mallaŭte, malĝoje: "Kiam do finiĝos ĉio ĉi: la malamo, la venĝoj, la murdoj, la kraĉado en la ŝuojn, la pisado en la te-glason?"
(dankon al Iŝtvan el Eŭropo)
La jena anekdoto, aŭ io simila, estas konata al preskaŭ ĉiuj judoj de la ekskomunismaj landoj. Ĝi spegulas la tiaman politikan kaj socian ordon.
Tio okazis en 1930. La ĉefrabeno de Kievo (Ukrainio) mortis, kaj la loka Centra Komitato devis elekti anstataŭanton.
Kompreneble la kondiĉoj estis tiuj, ke la novelektoto posedos diplomon de rabeno, kaj samtempe estos membro de la komunisma partio.
La oficiala respondeculo pri la elekto devis raporti al la Centra Komitato pri la rezultoj.
Post kelkaj tagoj li skribis raporton: "Ni trovis taŭgan kandidaton, kiu finis seminarion de rabenoj. Sed la problemo estas, ke li ne apartenas al la partio. Do, ni ne povis akcepti lin."
Post semajno li sendis alian raporton: "Ni trovis taŭgan kandidaton, kiu apartenas al la partio. Sed la problemo estas, ke li ne finis seminarion de rabenoj. Do, ni ne povis akcepti lin."
Post semajno venis plia raporto: "Ni trovis taŭgan kandidaton: li finis seminarion de rabenoj kaj apartenas al la partio. Sed la problemo estas, ke li ne estas judo."
Du judoj renkontiĝas.
Berl: "Mi legis ke en Eŭropo la virinoj vivas pli longe ol la viroj."
Ŝepsl: "Ĝuste! Precipe la vidvinoj."
(Klarigo: Temas pri "talmudista" akra-cerba pensmaniero…)
Izako baldaŭ havas rendevuon kun la direktoro, kaj li estas sidanta en la atendejo. Subite li aŭdas la direktoron krii.
Izako (al la sekretariino): "Kial li tiel laŭte krias?"
Sekretariino: "Ĉar li parolas kun Varsovio."
Izako: "Kio, ĉu li ne havas telefonon?"
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.