La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

I

6.10.2008

Ŝmirita pano

(La leĝo de Murphy) *

Berl: "Kial oni diras, ke kiam pantranĉo ŝmirita per butero falas teren, ĉiam la ŝmirita flanko tuŝos la teron? Ja ĵus falis teren mia pantranĉo, kun la butero supren!"

Herŝl: "Sentaŭgulo, mi bone konas vin: vi certe ŝmiris la malĝustan flankon."


*Leĝo de Murphy estas vivsaĝaĵo, kiu esprimas eldiron pri la misiro, respektive la erarfonto en kompleksaj sistemoj. La originala formulo fare de la usona inĝeniero Murphy jenas:

Kiam ekzistas du aŭ pli da vojoj kiel ion fari, kaj unu de tiuj povas finiĝi per katastrofo, tiam oni elektas por si tiun ĉi vojon.
(el Vikipedio)


Aldono: La diraĵo pri la falanta pantranĉo estas la plej konata ekzemplo de la Leĝo de Murphy.

9.10.2010

Apud kiu kuŝi?

Tri judoj diskutas pri problemoj de vivo kaj morto.

Post kiam ili interkonsentis pri tio, ke sendepende de nia riĉeco aŭ malriĉeco, ni ĉiuj fine mortos, komenciĝas diskuto pri la jena grava temo:

Apud kiu vi volus kuŝi post la morto?

Diras Fajbel: "Mi dezirus kuŝi apud la imperiestro Napoleono."

"Kiucele?", demandis la aliaj.

Fajbel: "Ĉar kiam alvenos vizitantoj, ili diros: `Ĉi tie kuŝas Fajbel kaj apud li kuŝas Napoleono`. Do, granda honoro kaj famo postmortaj!"

Diras Motel: "Mi volus kuŝi apud Rotŝild, ĉar kiam alvenos liaj familianoj kaj miaj familianoj, oni povos fari kune interesajn financajn negocojn."

Venas la vico de la tria, Ŝlejml: "Vi estas stulta, Motel! Kiucele mi klopodus pri mono post la morto?

Motel: "Do, apud kiu vi dezirus kuŝi postmorte?"

Ŝlejml: "Mi mem volus kuŝi apud VIA edzino."

Motel: "Nu, nun vi estas vere stulta. Ŝi ja ankoraŭ vivas!"

"Ankaŭ mi!", respondas Ŝlejml.

(dankon al Jolanta el Pollando)

13.10.2008

Plenumanto

Du disputantaj komercistoj venis al la juĝanta rabeno.

Akuzanto: "Rabeno, tiu ĉi ulo ricevis de mi varon sed ne pagas por ĝi."

Akuzito: "Mi ege bedaŭras, sed ĉi-monate mi ne pagos ĉar mi ne havas monon."

Akuzanto (kolera): "Sed lastan monaton vi diris al mi precize la samon!"

Akuzito: "Nu, kaj ĉu mi ne plenumis tiam mian vorton?"

16.10.2008

Enkonduko:

Multaj piaj judoj tra la tuta mondo vizitas ĉiutage la sinagogon ne nur por preĝi komune sed ankaŭ por partopreni la instruadon de la "Taga Paĝo" de la Talmudo. (Taga leciono)

Ripeto

Viro venadis regule al la leciono de la Taga Paĝo, gvidata de la sinagoga rabeno. Liaj kunuloj rimarkis, ke li ĉiam dormas dum la tuta leciono.

Unu fojon oni demandis lin: "Kial vi venas? Vi povas dormi hejme!"

Respondis la judo: "Hejme mi ripetas la lecionon."

Por iomete ĝui kaj ankaŭ por iomete judsaĝiĝi, jen fama frazo el la Biblio, "kvazaŭ ligita" al nia ŝerco:

"Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; kaj ripetadu ilin…" (Readmono 6)

20.10.2008

Mendis unu - ricevis du!

Tio okazis antaŭ multaj jaroj. Veturanta agento, kiu reprezentas faman komercan firmaon, atingis la grandan urbon kaj iris tuj al la loko de unu el siaj klientoj.

"Ĉu alvenis telegramo adresita por mi?", li demandis lin.

"Jes, ĵus alvenis", respondis la kliento kaj transdonis al li la paperpeceton.

La agento legis la mesaĝon kaj ekpaliĝis. "Diable", li diris malĝoje, "Mia edzino naskis ĝemelojn!"

Tiam la kliento ŝultrofrapis lin dirante: "Aha! Tre bone! Ekde nun vi scios kiel sentas homo, kiu ricevas de sia varliveranto pli ol li deziris!…"

23.10.2008

Kompreni ion de io

La judaj saĝuloj de la Talmudo-volumoj, kiuj debatis antaŭ 2,000 jaroj pri "preskaŭ ĉiuj temoj de la mondo", uzis interalie la jenan metodon:

Lerni/kompreni ion de io. Tio iusence similas al la filozofiaj metodoj de dedukto kaj indukto, sed ĉefe temas pri la jena afero: Krei logikajn konsekvencojn por iu afero.

Jen la anekdoto:

Riĉa judo dungis serviston kaj klarigis al li: "Mi ne havas tempon kaj paciencon por longaj paroloj. Mi postulas de vi kompreni ion de io kaj ne tro peti de mi detalajn klarigojn."

Respondis la servisto: "Mi faros kaj obeos". *

La morgaŭan tagon la riĉulo sentis kapdolorojn kaj petis de la servisto voki kuraciston.

Post horo li revenis, sekvata de doktoro, sangoĉerpisto, malsanula flegistino, 4 enterigistoj kaj tajloro portanta kadavrokovran tolaĵon.

La riĉulo eksaltis terurigite: "Kial vi kunportis ilin?"

Respondis la servisto: "Ĉu vi ne instruis min kompreni ion de io?"


* "Mi faros kaj obeos":

Laŭ tio, kion diris la Israelidoj al Moseo, kiam li transdonis al ili la vortojn de Dio pri la akcepto de la dekalogo: "Kaj li prenis la libron de la interligo kaj laŭtlegis ĝin al la popolo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos." (Eliro 24)

27.10.2008

Grandanimeco

Drinkejestro en la apudvarsovia urbeto Kołbiel, kies klientoj estis tre malriĉaj, turnis sin al la ĉielo:

"Dio, helpu min per loterio gajni milionon. Fakte sufiĉas nur 500 mil. La aliajn 50 procentojn Vi povas mem gardi!"

(dankon al Roman, Pollando)

30.10.2008

Ne forgesu min…

Juda brutkomercisto sendis leteron al lia aliurba kliento:

"Estimata samgentano,

Ĉar vi havis grandan sukceson - dank` al Dio - vendinte la tutan varon en la lasta foiro, kaj nun vi bezonas denove brutojn - bonvolu ne forgesi min!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.