|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Juna judo demandis rabenon, ĉu estas vere, ke viro, kiu geedziĝos vendrede, estos malfeliĉa.
"Jes", respondis la rabeno, "vendredo estas same, kiel en ĉiu alia tago".
(dankon al Max el Ĉeĥujo)
* La juda semajno komenciĝas en dimanĉo. Do, dimanĉo estas la "Unua tago", lundo estas la "Dua tago" kaj vendredo – la "Sesa tago".
Por tiuj, kiuj ne scias: la laborsemajno en Israelo komenciĝas en dimanĉo. La israela "semajnofino" estas vendredo-sabato.
En 1934 organizis Julius Streicher (unu el la gvidantoj de nazia Germanujo kaj unu el la plej ekstremaj antisemitoj) tutlandan devigan bojkoton je vendejoj de judoj.
Post du tagoj atingis lin telegramo sendita el urbeto en la norda parto de la lando: "Sendu tuj judojn, ĉar alie ne estos bojkoto".
Interparolas juda patrino kun filino antaŭ ŝia edziniĝo:
– Mi scias, filineto, ke ĝi estas ĝena afero… Proksimiĝas via edziniĝo kaj mi devas vin instrui…
– Sed panjo, mi ĉi tion ne bezonas.
– Sara, silentu, ne kontraŭu. Vi junulinoj pensas, ke vi ĉion jam scias… Jen, dum ordigado de via hejmo vi neniam kovru ŝrankajn bretojn per gazetoj. Ĉar tiam ĉiuj scios, kiam vi lastfoje ordigis vian hejmon!
(dankon al Nina el Pollando)
Vi ĵus ricevis la 600-an judan ŝercon, kiun mi dissendis ĝis nun.
Josi
Judo aĉetis pecon da ŝtofo (finaĵo de ŝtof-rulo). Kun ĝi li venis al tajloro kaj petis lin kudri por li kostumon.
La tajloro kelkfoje tramezuris la ŝtofon kaj fine decidis, ke ĝi ne sufiĉos nur por kompleta kostumo.
La judo decidis iri al alia tajloro, kiu ankaŭ kelkfoje tramezuris la ŝtofon kaj fine decidis… kudri la kostumon.
Dum la festa novjara tago la judo venis al la sinagogo vestita per la nova kostumo. Subite li rimarkis, ke la fileto de la dua tajloro havas kostumeton de la sama ŝtofo.
"Kiel tio ĉi eblis?", li demandis la unuan tajloron. "Vi diris, ke ne sufiĉos por kostumo al mi. Kaj vidu, li faris la kostumon por mi kaj sufiĉis ankaŭ por kostumeto al lia fileto ! ? "
Tajloro: "Nu, jes, sed mi havas… ĝemelojn."
(dankon al Nina el Pollando)
Berlino. 1938.
Nazia policano en parko: "Judaĉo! Ĉu vi ne vidis la ŝildon `Eniro malpermesata por judoj kaj hundoj?` "
Judo: "Jes, sed mi eniris, ĉar mi vidis ke vi tamen eniris."
Okazis en Vieno dum la dua mondmilito.
Jacobson: "Ĉu vi aŭdis? Cohen sin mortigis."
Rabinovic: "Nu, se homo povas plibonigi sian staton, kial do ne?"
Sufiĉe aĝa viro vizitis rabenon kaj diris: "Rabeno, vi estas saĝa kaj mi bezonas vian konsilon. Mi konatiĝis en la gimnastikejo kun junulino kaj mi volas impresi ŝin. Kiu aparato en tiu ejo estos por mi la plej bona?"
Respondas la rabeno: "Neniu aparato en la gimnastikejo. Nur la mona aŭtomato de la banko."
(dankon al Max el Ĉeĥio)
Ŝlomo staras ĉe tombo de sia edzino kaj diras: "Ho, mia plej amata Gitla! Pro kio vi foriris de mi?! Mi ŝatus vidi vin eĉ unu fojon!"
Ĝuste en tiu momento talpo movas grundon, kiu kuŝas sur la tombo.
Ekvidinte ĉi tion krias la vidvo: "Gitla, ĉu vi ne komprenas ŝercojn …" ?
(dankon al Nina el Pollando)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.