|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Du judoj preĝas laŭte ĉe la Muro de Plorego en Jerusalemo.
La unua: "Dio, helpu min per miliono da dolaroj por saviĝi de mia bankroto, por rekonstrui mian negocon!"
La dua: "Dio, helpu min per 10 dolaroj por povi nutri miajn infanojn! Dio, faru ion por mi!"
Tiam la unua aliras la duan: "Jen 10 dolaroj. Foriru kaj lasu Dion koncentriĝi."
(dankon al Ionel el Nederlando)
Sinjoro demandis judon: "Ĉu vi kredas je Dio?"
Judo: "Ne, mi ne kredas sed mi ŝajnigas ke jes."
Sinjoro: "Kial?"
Judo:
"Ĉar se Dio ne ekzistas, tiam `Dank` al Dio!`
Sed se li hazarde ekzistas, tiam `Gardu min Dio`!"
Virino venis al la rabeno kaj diris: "Mia filo havas lakson (diareon) dum la lastaj tri tagoj."
Rabeno: "Legu hejme Psalmaron."
La virino obeis kaj post 2 tagoj la filo resaniĝis.
Pasis monato kaj ŝi denove venis al la rabeno: "Mia filo havas konstipon."
Rabeno: "Legu Psalmaron."
Virino: "Sed legadon de Psalmaro kaŭzas konstipon!"
Oni ofte diras, ke judoj kaj italoj parolas "kun la manoj", nome ili dumparole faras gestojn kun la manoj. Ĉefe dum diskutado…
Ŝipo dronis en la maro kaj du pasaĝeroj, judaj, sukcesis sin savi kaj atingi iun bordon.
Tiam la surprizitaj lokanoj diris al ili: "Kian mirindan naĝo-kapablon vi havas!"
Respondis unu de la judoj: "Ni tute ne scias naĝi. La tutan tempon ni nur interkverelis."
Jom Kipur estas la plej sankta tago por judoj. Dum ĝi oni fastas, oni multe preĝas en sinagogo kaj oni ne rajtas amuzi sin kaj okupiĝi pri sekularaj agoj. Certe ne pri seksumado kaj simile.
La rabeno eliras de la sinagogo dum Jom Kipur kaj vidas ekstere unu el la judaj junuloj parolante kun pola (nejuda) knabino.
Rabeno (al la junulo): "Kiel vi aŭdacas amindumi gojinon dum nia sankta tago?"
Junulo: "Nenio malbona. Ĉu vi pensas ke mi interkonsentis kun ŝi pri rendevuo por hodiaŭ? Ni interkonsentis por la venonta semajno."
Rimarko: ĉe religiaj judoj la amrilatoj de juda viro(in)o kun nejuda vir(in)o estas konsiderataj kiel malbona ago.
En la sinagogo oni honorinvitis la riĉulon de la urbeto laŭtlegi el la libro la ĉapitron de la Torao dum iu grava festotago.
Post kiam li finis li demandis la rabenon: "Ĉu mi bone voĉlegis?"
Respondis la rabeno: "Mi alte aprezas vian mirindan memoron."
La judo ege ekĝojis, sed subite la rabeno aldonis: "Vi faris precize la samajn erarojn kiel antaŭ jaro."
Patro al filo: "Edziĝu nur al juda virino, kiu havas la samajn kredojn kiel nia familio."
Filo: "Paĉjo, kial mi prenu edzinon, kiu kredas ke mi estas idioto?!"
(dankon al d-ro Jicĥak el Israelo)
Jakobo: "Abrahamo, ĉu vi scias, kiu estas Karlo Markso?"
Abrahamo: "Ne."
Jakobo: "Aŭskultu, se vi iros kun mi al la komunista klubo ĉiun merkredon kaj vendredon, vi ekscios kiu li estas."
Abrahamo: "Kaj vi? Ĉu vi scias, kiu estas Mojŝe Fajnberg?"
Jakobo: "Ne."
Abrahamo: "Se vi ne irus al via komunista klubo, vi scius kiu venas al via edzino ĉiun merkredon kaj vendredon."
(dankon al Claus el Germanujo)
Ĉar judoj ofte primokis sin mem per rakontado de ŝercoj, ili interalie primokis la judan edzinon, kiu laŭdire regas la edzon ktp…
(temo konata ankaŭ ĉe aliaj popoloj, ĉu ne?…)
Demando:
Kiam edzo promenas sola en la parko kaj laŭte esprimas opinion dum neniu alia aŭdas lin -- ĉu ankaŭ tiam li eraras?
(dankon al d-ro Jicĥak el Israelo)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.