La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XXXIII

1.6.2011

Laboro por la tuta vivo

Enkonduko

Male al la kredo de la kristanoj, laŭ la juda kredo ankoraŭ ne venis la Mesio, kiu savos la mondon. Dum du mil jaroj la judoj preĝis – kaj ankoraŭ preĝas – por la alveno de la Mesio.

La gvidantoj ("saĝuloj") de Chełm (Ĥeŭm, Ĥelm), la "Urbeto de la malsaĝuloj", kunvenis kaj decidis nomumi homon, kiu sidu ĉe la urba pordego kaj tuj sciigu la loĝantojn, kiam li vidos la Mesion alproksimiĝi. Kial? Por ke ili havu sufiĉe da tempo por paki siajn havaĵojn, antaŭ ol iri kun la Mesio al Israellando.

Ili aperigis do anoncon pri la nova posteno kaj tiam venis kandidato. Sed kiam li eksciis pri la salajro li diris: "Ĝi estas tro malalta." Respondis la ĉefsaĝulo: "Vi pravas, sed aliflanke vi havos laboron por la tuta vivo…"

Rimarko: Eble la plej bona titolo por nia ŝerco estas "pesimismo"?…

5.6.2011

Du antisemitoj kaj unu judo

En 1933 en Germanujo sidis en la vagonaro du germanoj. Inter ili sidis judo.

Subite diris unu el la germanoj al la judo: "Diru al mi, ĉu vi estas bandito aŭ malsaĝulo?"

Respondis la saĝa judo: "Mi estas io inter tiuj du".

12.6.2011

Konkurantino de la edzino

"Izako, se mi mortos, ĉu vi denove edziĝos?", demandas la tre malsana Rebeka.

– "Jes, kara."

– "Oh… Kaj ĉu via nova edzino loĝos en mia domo?"

– "Jes, kara."

– "Oh… Kaj ĉu ŝi dormos en mia lito?"

– "Jes, kara. En via lito."

– "Oh… Kaj ĉu ŝi vestos sin per mia bela ruĝa mantelo?" – "Ne, ne. Ŝi estas multe pli svelta (maldika) ol vi."

(dankon al Max el Ĉeĥio)

15.6.2011

Anekdoto el Ruslando

En la rusuja militakademio oni prelegas pri la temo "Strategiaj problemoj de la Tria mondmilito". Fine la generalo-preleganto petas demandojn.

Unu oficiro demandas: "Se okazas la Tria Mondmilito, kiu estos nia plej verŝajna malamiko?"

La generalo: "Plej verŝajne tio estos Ĉinujo."

Ĉiuj aŭskultantoj estas ŝokitaj: "Kion do ni faru? Ĉinujo havas 1,500 milionojn da loĝantoj, sed Rusujo nur 140!"

La generalo: "En la milito gravas ne kvanto, sed kvalito. Vidu jen: 5 milionoj da judoj sukcese kontraŭstaras 50 milionojn da araboj."

La oficiro, post iom da medito, demandas: "Tamen, ĉu ni havas sufiĉan kvanton da judoj?"

(dankon al Mikaelo el Ruslando)

19.6.2011

Kasinfano

Rebeka kaj Izako festis la dudekkvinan jubileon de sia geedziĝo.

Rebeka: "Izako, hodiaŭ mi malkovros al vi mian grandan sekreton. Josefo ne estas via filo."

Izako: "Kial?"

Rebeka: "Vi scias, ke dum multaj jaroj ni ne sukcesis ekhavi infanon. Tial mi havis rilatojn kun alia viro kaj tiel naskiĝis Josefo."

Izako: "Kiu, konkrete, estis la viro?"

Rebeka: "Via eksamiko, Laube."

Izako: "Ĉu tio estis senpaga, aŭ ĉu vi pagis al Laube?"

Rebeka: "Mi pagis. Treege, treege multe da mono."

Izako: "Sed de kie vi havis la monon?"

Rebeka: "Mi prenis ĝin el la via kaso."

Izako: "El mia kaso?… Do Josefo estas ankaŭ mia filo!"

(dankon al Max el Ĉeĥujo)

22.6.2011

Kvindekprocenta kredo

Stein: "S-ro Laube, ĉu vi kredas al kartaŭguristoj?"

Laube: "Jes, sed nur je kvindek procentoj."

Stein: "Kial nur la duonon?"

Laube: "Ĉar antaŭ unu jaro mia edzino vizitis kartaŭguristinon, kaj ŝi diris, ke nia filino dum jaro edziniĝus kaj naskus infanon. Nu, la infanon ni jam havas."

(dankon al Max el Ĉeĥujo)

25.6.2011

Ĉu ili ludis kartojn?

Enkonduko:

En la komunista Rumanujo pokero estis malpermesita kaj homoj kaptitaj dum ludado estis punitaj.

Rabeno ludas pokeron kun tri kristanaj pastroj: ortodoksa, katolika kaj protestanta. Ilin kaptas policano, kiu alparolas unue la ortodoksan popon: "Vi estis ludanta pokeron, ĉu ne?"

Popo: "Tute ne, Dio mia. Mi neniam farus ion tian."

Tiam li turnas sin al la katolika pastro: "Ĉu vi estis ludanta pokeron?"

Pastro: "Mia Dio ne pardonus al mi tian pekon."

Poste li demandas la protestantan pastron: "Vi estis ludanta pokeron, ĉu?"

Pastoro: "Sinjoro, ĉu vi ne scias, ke nia religio ne permesas hazardludojn?"

Fine la policano turnas sin al la rabeno: "Nu, certe vi ludis pokeron!"

Rabeno: "Kun kiu povis mi ludi pokeron?"

(dankon al Ionel el Nederlando)

29.6.2011

Vendi brandon

Berel, konata en Stanisławów * kiel drinkemulo kaj vagabondo, ofte demandis tiel:

"Ĉu vi scias kiuj judoj estas la plej malsaĝaj " ?

– Judoj el CHEŁM.

– Ne.

– Do kiuj?

– Drinkejestroj.

– Pro kio?

– Nur imagu: ili havas brandon kaj vendas ĝin al aliaj…

(dankon al Nina el Pollando)


* Stanisławów: Stanislawuw, iama Polujo. Nuntempe Ivano-Frankivsk, en Ukrainio.

En la komenco de la 20-a jarcento ĉirkaŭ duono de la enloĝantoj de la urbo estis judoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.