La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XXII

4.7.2010

Karaj amantoj de judaj ŝercoj,

Morgaŭ mi flugos al Ameriko, kie atendos min la Universala Kongreso kaj pliaj esperantistaj eventoj. Tial ni havu longan ripozon de la ŝercoj. La venontan ŝercon vi ricevos la 8-an de aŭgusto.

Agrablan someron! (en la suda hemisfero: agrablan vintron!)

Hipokondrio

Mi ne scias ĉu tio estas vera, sed multaj homoj opinias, ke judoj estas hipokondria popolo. Eble pro tio, ke ili ĉiam timas, ke io malbona okazu…

Jen koncerna ŝerco:

Italo, franco, ruso, germano, meksikano kaj judo vagadas en la dezerto.

Diras la italo: "Mi estas laca kaj soifa. Mi nepre bezonas vinon."

Diras la franco: "Mi estas laca kaj soifa. Mi nepre bezonas konjakon."

Diras la ruso: "Mi…. Mi nepre bezonas vodkon."

Diras la germano: "Mi…. Mi nepre bezonas bieron."

Diras la meksikano: Mi…. Mi nepre bezonas tekilon."

Diras la judo: "Mi estas laca kaj soifa. Mi verŝajne havas diabeton."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.