La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XXXVIII

2.11.2011

Filantropio

Turisto vizitis en israela urbo la novan aŭditorion je la nomo de Moskoviĉ.

Tre plaĉis al li la arkitekturo kaj la akustiko kaj li demandis la ĉiĉeronon: "Ĉu tiu ĉi mirinda ejo nomiĝas post la fama kaj grava rabeno Ĥajim Moskoviĉ?"

Ĉiĉerono: "Ne, post Sam Moskoviĉ la verkisto."

Turisto: "Mi neniam aŭdis pri li. Kion li skribis?"

Ĉiĉerono: "La ĉekon".

9.11.2011

Ĉu nigra kaj blanka estas koloroj?

Du disputantaj judoj venas al la rabeno.

Judo: "Rabeno, ĉu nigra estas koloro?"

Rabeno: "Vidu miajn vestaĵojn. Ĉu ili ne estas nigraj? Do, nigra estas koloro."

La du foriras kaj daŭre disputadas… Sed la morgaŭan tagon ili revenas.

Judo: "Rabeno, ĉu blanka estas koloro?"

Rabeno: "Vidu mian ĉemizon. Ĉu ĝi ne estas blanka? Do, blanka estas koloro."

La du foriras kaj tiam unu diras al la alia: "Ĉu vi vidas nun, ke mi vere vendis al vi koloran televidilon?!"

(dankon al Christiane el Germanujo)

13.11.2011

Grasa edzino

Enkonduko:

Ŝajnas ke estis iu mito en Rumanio, ke la judaj virinoj estas [tro] grasaj.

En vortaroj de la rumana lingvo aperas pluraj vortoj pri judaj virinoj/edzinoj, kiuj havas ankaŭ la figursencon "dikulino". *

Schwarzman (Ŝvarcman) revenas hejmen post vizito ĉe la kuracisto. La edzino tre scivolas pri la rezulto.

– Nu, kion diris la kuracisto?

– Ekde hodiaŭ ni ne plu havos "intimajn rilatojn".

– Kial, do?

– La kuracisto malpermesas al mi tuŝi grasaĵojn.

(dankon al Ionel el Nederlando)


* En 1930 vivis en Rumanio 757,000 judoj.

16.11.2011

Fama

Direktoro de kompanio intervjuas libroteniston, kiu kandidatiĝis kiel dungito.

Direktoro: "Kio estas via nomo?"

Kandidato: "Albert Einstein."

Direktoro: "Sed, diru al mi, vi havas faman nomon!"

Kandidato (modeste): "Vi scias, sinjoro direktoro, mi jam dum 21 jaroj laboras sur tiu ĉi kampo."

20.11.2011

Veturi sen bileto

Malriĉa Avrom entrajniĝis en Krakovo, sed bileton li ne havis. Vojmeze aliras lin konduktoro. Kiam tiu ĉi komprenas, ke Avrom ne havas bileton kaj ankaŭ ne havas monon, li piedbatas lin en la postaĵo kaj forpelas lin en la proksima stacidomo.

Post kelkaj minutoj Avrom suriras alian trajnon, ĉiam sen bileto. Post kelka tempo venas al li la sama konduktoro, kiu ankaŭ ŝanĝis trajnon. La konduktoro denove piedbatas lin forte en la postaĵo, forpelas lin de la trajno kaj transdonas lin en la manojn de la inspektoro.

Tiu ĉi piedbatas la judon en la postaĵo kaj diras: "Diru al mi, ulo. Ĉu tio daŭros ankoraŭ longe?"

Avrom: "Ĝis Varsovio, sinjoro inspektoro, kondiĉe ke mia postaĵo eltenos tion."

23.11.2011

Veneno

Bluma Goldstern plendas ĉe la rabeno: "Mia edzo volas venenigi min."

La rabeno promesas paroli kun la edzo.

Post kelkaj tagoj la rabeno telefonas al Bluma: "Mi vidis vian edzon kaj parolis kun li. Prenu la venenon!"

Rimarko: Eblas ŝanĝi la rolojn tiel ke la edzo plendu pri sia edzino kaj fine la rabeno diru al li: "Mi vidis vian edzinon. Prenu la venenon!".

(dankon al Peter el Danujo)

27.11.2011

Ploristino

En unu pollanda vilaĝo la judoj konservis tre malnovan kutimon, laŭ kiu dum enterigoj deĵoris profesiaj ploristinoj.

Unu el tiuj virinoj estis Raĥel, kiu ĉiam emociis la ĉeestantojn per sia korŝira funebra lamentado.

Iam mortis iu gravulo kaj oni sendis la helpanton de la rabeno por venigi Raĥel al la enteriga ceremonio.

Post duonhoro li revenas kaj diras: "Raĥel ege bedaŭras, sed ŝi ne povas veni hodiaŭ por plori, ĉar ŝia edzo mortis hieraŭ."

XXXIX

1.12.2011

Nia Dio kaj via Dio

Dum la mezepoko okazis en Eŭropo multaj religiaj diskutoj (diskursoj) inter kristanaj kaj judaj saĝuloj (rabenoj, episkopoj ktp).

Jen unu el ili:

Episkopo: "Vidu la diferencon inter ni kaj vi: La domo de nia Dio (preĝejo) estas pura kaj luksa, dum tiu de via Dio estas simpla kaj malpura. Krome, ni preĝas silente, dum vi preĝas tre laŭte kaj kriege. Trie, niaj enterigoj estas belaj kaj la ceremonio estas luksa kaj digna, dum la viaj estas tre simplaj."

Rabeno: "Mi respondos al vi laŭvice.

Via Dio havas virinon* kaj tial Lia domo estas pura kaj bonorda, dum nia Dio ne havas virinon.

Due, via Dio estas juna kaj kapablas aŭdi, kiam ni preĝas flustre, dum nia Dio estas tre maljuna kaj tial ni devas laŭte krii preĝante.

Trie, rilate enterigojn: Mi konfesu, ke ankaŭ mi pli ĝuas viajn enterigojn…"


* Sankta Maria, la Dipatrino

4.12.2011

Svisa fromaĝo

Juna "talmudista" judo demandis la rabenon: "Rabeno, kiu diferenco estas inter optimismo, pesimismo kaj realismo " ?

Rabeno: "Ĉu vi jam vidis svisan fromaĝon?"

Junulo: "Jes, tio estas la grandega fromaĝo kun la grandaj truoj, ĉu ne?"

Rabeno: "Jes. Homo, kiu vidas nur la fromaĝon sed ne la truojn, estas optimisto. Homo, kiu vidas nur la truojn sed ne la fromaĝon, estas pesimisto. Sed homo, kiu vidas la fromaĝon kaj la truojn, estas realisto . "

(dankon al Max el Ĉeĥujo)

7.12.2011

Schwartz, Schwartz, Schwartz kaj Schwartz

Kliento telefonvokas oficejon de advokatoj en Brooklyn (Novjorko).

Respondas viro: "Oficejo de advokatoj Ŝvarc, Ŝvarc, Ŝvarc kaj Ŝvarc. Bonan matenon."

Kliento: "Mi deziras paroli kun s-ro Ŝvarc."

Viro: "Li ferias."

Kliento: "Do mi petas paroli kun s-ro Ŝvarc."

Viro: "Mi bedaŭras, sed li golfludas hodiaŭ."

Kliento: "Bv. do igi min paroli kun s-ro Ŝvarc."

Viro: "Li estas nun en juĝejo."

Kliento: "Do mi deziras paroli kun s-ro Ŝvarc."

Viro: "Parolas!"

11.12.2011

Klezmeraj kantoj

En iu maljunulejo interparolas du 80-jaraj virinoj - judino kaj italino.

Ĥaje: "Ĉiusabate min vizitas mia amiko, Jankel. Ni iom manĝas, trinkas ruĝan vinon, poste enlitiĝas kaj kantas klezmerajn kantoj." (http://eo.wikipedia.org/wiki/Klezmero)

Allegra: "Ankaŭ min ĉiusabate vizitas amiko mia, Giovanni. Do ankaŭ ni manĝas iomete, trinkas ruĝan vinon, poste enlitiĝas kaj amoras." (http://eo.wikipedia.org/wiki/Amoro)

Ĥaje: "Ĉu amoras?"

Allegra: "Nu jes, ni ja ne konas la klezmerajn kantojn."

(dankon al Mikaelo el Rusio)

14.12.2011

Impertinenteco (Ĥucpe)

Multaj el vi konas la jidan vorton ĤUCPE (hebree: ĤUCPA), kiu signifas senhontan impertinentecon, fiaŭdacon, eĉ arogantecon.

Ĝi estas uzata nuntempe en la usonangla kaj kelkfoje ankaŭ en aliaj lingvoj {germana, pola, nederlanda (gotspe) k.a.}.

La klasika ekzemplo por Ĥucpe estas pri la murdisto, kiu petas de la juĝisto kompati lin pro tio, ke li estas orfo.

Jen anekdoto pri "Ĥucpe":

Judo enbusiĝis kaj trovis, ke ĉiuj sidlokoj estas okupataj. Li turnis sin al sidanta sinjorino kaj diris: "Sinjorino, se vi havus kion mi havas, vi lasus min sidi anstataŭ vi."

La virino estis embarasita, sed fine ekstaris kaj lasis al li sidiĝi.

Post kelka tempo turnis sin "nia" judo al viro, kiu posedis poŝtelefonon: "Sinjoro, se vi havus kion mi havas, vi lasus min uzi vian telefonon por kelkaj minutoj".

La viro ŝajnis esti konfuzita, sed fine transdonis la aparaton al la judo.

Post kvaronhoro paŝas la judo al la ŝoforo kaj diras: "S-ro ŝoforo, se vi havus kion mi havas, vi ebligus min elbusiĝi ĉi tie."

La ŝoforo estis tre surprizita sed fine ekhaltis en tiu mezvoja loko kaj malfermis la pordon. Antaŭ ol la judo finforlasis, demandis lin la ŝoforo: "Sinjoro, eble vi malkaŝu al mi kion vi havas?"

Respondis la judo: "Ĥucpe!", kaj foriris.

18.12.2011

Korekto de la lasta mesaĝo

En mia lasta mesaĝo ("Impertinenteco, Ĥucpe") mi menciis la klasikan ekzemplon de "Ĥucpe", sed la frazo ne estis kompleta. Jen ĝi denove:

La klasika ekzemplo por Ĥucpe estas pri la akuzito, kiu murdis sian propran patron kaj petas de la juĝisto kompati lin pro tio, ke li estas orfo.

(dankon al Zvik el Vieno pro la korekto)

Kriantaj edzinoj

Franco, italo kaj judo interparolis pri siaj edzinoj.

Diris la franco: "Mi ŝmiris buteron sur la vizaĝo de mia edzino kaj tiam ŝi kriis dum 20 minutoj."

Diris la italo: "Mi verŝis saŭcon de spagetoj sur mian edzinon kaj tiam ŝi kriegis dum unu horo."

Venis la vico de la judo: "Mi frotis mian edzinon per oleo kaj ŝi kriegis dum tri horoj."

Ekmiris la du aliaj kaj demandis: "Tri horojn? Kial tiel longe?"

Judo: "Ĉar mi poste viŝis miajn manojn per la kurteno."

21.12.2011

Maljunulino kun bastono

Al la atendejo ĉe la kliniko de d-ro Bloom (Blum), konata specialisto pri artrito, eniris maljunulino. Ŝi apogis sin per irbastono kaj estis tre tre kurbiĝinta. Ŝi tiom kliniĝis, ke ŝajnis ke ŝia kapo baldaŭ tuŝos ŝiajn genuojn.

Kiam ŝi eliris de la kuracista ĉambro, la atendantoj surprizitaj vidis, ke ŝi fariĝis malkurba kaj pli bone marŝas, kun la kapo supre.

Demandis ŝin unu el la pacientinoj: "Kiun miraklon faris al vi la doktoro?"

Respondis la maljunulino: "Miraklo-Ŝmiraklo. Li donis al mi pli longan bastonon."

(Dankon al Merle el Kanado)

25.12.2011

Perfido

La komercisto Samuel (hebree, do origine: Ŝmuel) forestis de sia hejmo dum semajno. Reveninte li aŭdis, ke lia edzino tiutempe ne estis fidela al li.

Kolere li turnis sin al ŝi: "Kun kiu vi kokris min? Ĉu kun tiu sentaŭgulo Goldstein?"

Edzino: "Ne kun Goldstein."

Edzo: "Ĉu kun la muknazulo Morris Cohen?"

Edzino: "Ankaŭ ne kun Morris Cohen."

Edzo: "Ĉu kun la maljuna idioto Feldman?"

Edzino: "Ne estis Feldman."

Edzo (kolerkriante): "Ĉu neniu el miaj amikoj estas sufiĉe bona por vi?"

(Dankon al Merle el Kanado)

28.12.2011

Matematiko kaj poŝoj

En ĥedero (tradicia juda studo-"ĉambro") okazas leciono pri matematiko. La etulo Ĥaim ne kapablas ellerni adicion.

"Do ni provu ankoraŭfoje", diras la instruisto. "Tri plus kvin – kiom tio estas?"

Ĥaim: "Mi ne scias…"

Instruisto: "Ĥaim, imagu ke vi trovis en la maldekstra poŝo de via pantalono tri kopekojn, sed en la dekstra – kvin kopekojn. Tio signifas, ke…"

Ĥaim: "Tio signifas, ke mi vestis min ne per mia pantalono."

(Dankon al Mikaelo el Rusio)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.