La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XVI

3.1.2010

Kaŝkaŝ`…

Ĉe riĉaj judaj familioj estis kutimo dungi privatan instruiston por la eta infano anstataŭ ol sendi lin al la baza lernejo.

Pri tio oni ŝercrakontis jene:

Kiam la privata instruisto alvenas, la infano kaŝas sin; Kiam oni devas pagi al la instruisto, tiam la patro kaŝas sin; Kaj kiam la patro deziras vidi kion la infano lernis kaj konas, tiam la instruisto kaŝas sin.

6.1.2010

Monavida fraŭlo

Fraŭlo venis al svatisto (edzperanto). *

Svatisto: "Mi havas por vi belan riĉan fraŭlinon."

Fraŭlo: "Kiom da centoj da rubloj ŝi havas?

Svatisto: "Egale al la nobro de ŝiaj jaroj."

Fraŭlo: "Kiom da jaroj ŝi havas?"

Svatisto: "Dudek."

Fraŭlo: "Do, ŝi estas tro juna por mi."


* Svatado:

Ruse: Сватовство.

Angle: Matchmaking

Germane: Heiratsvermittlung

Svede: Äktenskapsförmedling

Hebree: Ŝiduĥ

10.1.2010

Balbutanta kandidato

Svatisto vizitas la gepatrojn de iu fraŭlino kaj proponas al ili junan viron, kiu havas multajn bonajn kvalitojn. "Li havas nur unu mankon", diras la svatisto. "Li balbutas."

Demandas la patrino: "Ĉu ĉiam?"

Respondas la svatisto: "Ne, nur kiam li parolas."

13.1.2010

Kiam kato promenas, la musoj festenas (LLZ)

Dum vojaĝo tra okcidenta Galicio (en Pollando) Jakobo, la komercisto, atingis iun urbeton kaj venis al la sola hotelo de tiu ĉi loko.

Jakobo (al la posedanto): "Ĉu vi havas ĉambron por du noktoj?"

Hotelisto: "Jes. Ni havas ĉambrojn por 10 zlotoj kaj ĉambrojn por 15 zlotoj."

Jakobo: "Kio estas la diferenco inter tiuj kaj la aliaj?"

Hotelisto: "En la 15-zlotaj ĉambroj troviĝas ankaŭ muskaptilo."

17.1.2010

Denove pri svatisto

Svatisto (al la patro de juna fraŭlo): "Mi havas por via filo eksterordinaran junulinon-fraŭlinon. Ŝi estas belega!"

Patro (suspektema): "Sed ŝi certe ne havas monon, ĉu ne?"

Svatisto: "Male! Ŝiaj gepatroj estas riĉegaj kaj ŝi ricevos altsuman doton."

Patro: "Do eble ŝi estas malsaĝa?"

Svatisto: "Ŝi estas la plej inteligenta virino, kiun mi renkontis en mia vivo."

Patro: "Do eble ŝi estas malsana?"

Svatisto: "Ŝi havas `sanon el fero`!"

Patro: "Sed tiu ĉi riĉa, bela, inteligenta kaj sana fraŭlino certe havas ankaŭ iun malbonaĵon."

Svatisto: "Nu, jes. Ŝi estas nur iomete graveda."

20.1.2010

Kisado

Katolika pastro, protestanta pastoro kaj rabeno estas invitataj al aŭdienco ĉe la ĉefepiskopo de iu katolika lando.

Diras la ĉefepiskopo al la katoliko: "Vi kiel membro de nia eklezio rajtas kisi mian manon."

Poste li turnas sin al la protestanta pastoro: "Malgraŭ ĉio vi estas kristano. Mi permesas al vi kisi mian piedon."

Nun la ĉefepiskopo turnas sin al la rabeno. Sed antaŭ ol li sukcesas diri ion ajn, la rabeno eliras dirante: "Mi jam konas vian respondon. Mi foriras."

(dankon al Claus el Germanujo)

24.1.2010

Kie la judoj ploras

Usona judo planas viziti Israelon. Lia amiko konsilas al li viziti en Jerusalemo la Okcidentan Muron (Muro de Plorego), "kie la judoj ploras."

Alveninte en Jerusalemo la turisto forgesis la nomon de la loko. Li haltigas taksion kaj diras al la ŝoforo: "Bonvolu veturigi min tien, kie la judoj ploras”.

Ili veturas. Antaŭ la imposto-oficejo la ŝoforo haltas.

(Dankon al Claus el Germanujo)

27.1.2010

Eltombiĝo

Oni demandis al rabeno, ĉu hodiaŭ judoj permesus, ke Jesuo estu entombigita en juda tombejo.

Respondis li: "Ni certe povus indulgi kaj elteni tion, ĉar li ja restus tie nur dum tri tagoj." *


* Laŭ la kristana kredo Jesuo Kristo leviĝis el la mortintoj 3 tagojn post lia krucumado.

31.1.2010

Perfekta helpanto de svatisto

En orient eŭropaj ŝtetloj (judaj urbetoj) svatisto (edzperanto) foje dungis helpanton, por ke liaj laŭdoj aspektu pli verŝajnaj. Tial iu svatisto dungis la junulon Jankele, por ke tiu konfirmu kaj eĉ pligrandigu la kvalitojn de la onta fianĉino, pri kiuj la svatisto rakontas.

Jen tio, kio okazis dum renkontiĝo kun fraŭlo:

Svatisto (al juna fraŭlo): "Mi trovis eksterordinare belan fianĉinon por vi. Ŝi havas mirindajn okulojn."

Jankele (entuziasme): "Vere, kiaj okuloj! Ili estas pli brilaj ol la steloj en la ĉielo!"

Svatisto: "Kaj vere admirindajn harojn."

Jankele: "Vere, kiaj haroj! Ili estas pli delikataj ol silko!"

Svatisto: "Nu, se diri la veron, ŝi ankaŭ havas tre malgrandan difekton… hm… nu, ja…. ŝi havas ĝibon."

Jankele: "Vere, kia ĝibo! Ĝi estas pli granda ol monto!"

(dankon al Mauro el Italujo)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.