|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Abrahamo plendas al sia konatulo Izako:
"Mi malbone dormas."
Izako: "Bone, vi devus enlite nombri ŝafojn por ekdormi."
Abrahamo: "Kio? Ĉu nombri ŝafojn?"
Izako: "Jes, vi nombras la ŝafojn saltantajn trans barilon, kaj post certa numero vi povos ekkdormi!"
Unu semajnon poste Abrahamo renkontas Izakon denove:
"Sciu, ke mi nombris la ŝafojn kiel vi diris, sed tio ne funkcias."
Izako: "Ĉu? Sed kial?"
Abrahamo: "Ĉar kiam mi atingis la 5000-an ŝafon, mi decidis ke mi havas bonan okazon gajni monon. Do, mi eltondis la tutan lanon de la ŝafoj kaj faris el ĝi mantelojn. Kaj nun mi rompas al mi la kapon kie trovi malmultekostan subŝtofon." *
(dankon al Claus el Germanujo)
* Subŝtofo: La ŝtofo, ordinare malpeza, supla kaj glata, kiun oni kudras sur la interna flanko de vesto.
Juda komercisto iras ekster la urbo. Subite aperas antaŭ li armita rabisto.
Rabisto: "Donu al mi vian monon aŭ mi pafmortigos vin!"
Judo: "Mi donos al vi mian tutan monon, sed mi havas hejme suspekteman edzinon, kiu opinios, ke mi malgajnis la monon ĉe kartludado. Do, por ke ŝi kredu al mi ke kaptis min rabisto, mi petas vin unue pafi tra mia mantelo. La paftruo estos mia pruvo al ŝi."
Rabisto: "Bone. Mi pafas tra la mantel-rando."
(li pafas)
Judo: "Nun mi petas vin pafi denove tra mia mantelo, por plia certeco."
Rabisto: "Jen!
(li pafas)
Judo: "Denove, mi petas, nun tra la rando de mia ĉapelo."
(la rabisto pafas)
Judo: "Kaj nun plian fojon, ĉar mia edzino estas tre suspektema."
(la rabisto pafas)
Judo: "Plian pafon, mi petas."
Rabisto: "Sed mi ne plu havas kuglojn."
Judo: "Se vi ne plu havas kuglojn, kial do mi donu al vi la monon?…"
Ĝi okazis antaŭ pli ol 100 jaroj en Dvinsk * . La juna judo Izaak iris al sia dunganto – nejuda fabrikestro – kaj diris:
"S-ro direktoro, mi ne plu povas labori por vi. Ĉiuj viaj nejudaj laborantoj estas antisemitoj."
Estro: "Kio? Kion vi rakontas? Se estas unu aŭ du, tio eblas, sed certe ne ĉiuj."
Izaak: "Mi diras al vi, ke ĉiuj estas antisemitoj. Cetere, mi faris teston: Mi prezentis al ili la saman demandon kaj ĉiuj respondis same. Ĉiuj estas antisemitoj!"
Estro: "Sed kio estis via demando?"
Izaak: "Mi demandis al ili, kion ili opinius se oni ekstermus ĉiujn judojn kaj ĉiujn frizistojn?"
Estro: "Ĉu frizistojn? Sed kial frizistojn?"
Izaak: "Nu, vi vidas: ankaŭ vi!"
Dankon al Claus (Germanujo)
* Dvinsk (Двинcк, Dźwińsk): urbo en Latvio, kiu nuntempe nomiĝas Daugavpils.
En 1897 ĝi apartenis al Ruslando kaj loĝis tie 79,000 homoj, el kiuj 32,000 estis judoj.
La origino de la ŝerco estas anglalingva. La anglalingva vorto "Iceberg" ludas gravan rolon en la fino de la ŝerco kaj mi estis devigita lasi ĝin sen esperantigo. Cetere en pliaj eŭropaj lingvoj "glacimonto" estas "iceberg", aŭ alia tre simila vorto (en la franca, portugala, hispana, itala kaj kataluna: iceberg; en la germana: eisberg; en la dana: isbjerg; en la nederlanda: ijsberg; en la latva: aisbergs; en la rumana: aisberg; en la sveda: isberg; en la rusa: AJSBERG)
La piloto Grinberg (Greenberg, Grunberg) estas usona judo. La subpiloto Yang estas ĉindevena usonano. Ili flugas kune por la unua fojo. En la komenco ili tute ne interparolas kaj ŝajnas, ke ne regas granda harmonio inter la du pilotoj.
Post duonminuta malagrabla flugo en aerpoŝo murmuras Grinberg (anglalingve):
"La ĉinoj igas min malsana".
Yang: "Kial la ĉinoj?"
Grinberg: "Ĉar ili bombardis Pearl Harbour." *
Yang: "Ne, ne la ĉinoj faris tion sed la japanoj."
Grinberg (kolerete): "Ĉinoj, japanoj, ĉu tio gravas? Vi ĉiuj estas la samaj!"
(Ekregas silento. Neniu el ili parolas dum kelkaj minutoj)
Yang: "Mi…, mi ne amas judojn."
Grinberg: "Kial?"
Yang: "Ĉar la judoj dronigis la ŝipon Titanic." **
Grinberg: "Sed ne la judoj faris tion. Faris tion ICEBERG."
Yang: "Iceberg, Goldberg, Rosenberg, Steinberg… Vi ĉiuj estas la samaj!"
* Pearl Harbour: http://eo.wikipedia.org/wiki/Pearl_Harbor
** Titanic: http://eo.wikipedia.org/wiki/RMS_Titanic
Natan estis tre malriĉa judo.
Unu tagon dum la matena preĝo li subite ekkriis, rigardante la ĉielon:
"Dio la Eternulo, mi petegas vin sendi al mi 1,000 frankojn. Mi promesas transdoni duonon de tio al aliaj mizeruloj. Sed se vi hazarde ne fidas min, tiam sendu al mi nur 500 frankojn!"
Max (Maks) estis riĉa komercisto. Serĉante edzon por sia filino li iris al svatisto (edzperanto) kaj diris al li:
"Mi serĉas junan viron por mia filino. Ne necesas ke li estu riĉa ĉar mia filino havas sufiĉe da mono. Li ankaŭ ne devas esti bela ĉar mia filino estas sufiĉe bela. Ne necesas ke li scipovu danci ĉar mia filino estas bonega dancistino. Li ankaŭ ne devas esti alta ĉar mia filino estas sufiĉe alta. La sola kondiĉo estas, ke li estu inteligenta."
David estis "bona junulo de bona juda familio".
Li venis al la svatisto kaj diris: "Mi volas konatiĝi kun la plej bonkvalita knabino de la urbo."
Svatisto: "Oh, mi havas por vi la plej bonan junulinon. Ŝi pentras modele, dancas perfekte, pianludas majstre, kantas belegvoĉe kaj rajdas ĉevalojn lertege."
David: "Nu, sufiĉas paroli pri ŝiaj malbonaj kvalitoj. Ĉu vi povas nun prezenti ŝiajn bonajn ecojn?"
En Francujo, en la komenco de la dua mondmilito iris soldatoj de domo al domo por serĉi virojn, kiuj ne armeaniĝis.
Salomon, 70-jara judo, aŭdis ke soldatoj batas forte lian pordon kaj rapide kaŝis sin sub la lito.
Edzino: "Ŝlojme, kion vi timas? En via aĝo?"
Salomono: "Oni neniam scias. Eble ili prenas ankaŭ miajn samaĝulojn por fari ilin generaloj?"
Dum jaroj la malriĉa Jankel (Jakobo) kutimis veni ĉiun monaton al la hejmo de la riĉa ŝtofvendisto Lejb por ricevi mondonacon.
Unu fojon la servistino de Lejb diris al li, ke li ne plu ricevos monon ĉar ŝia mastro estas elspezonta multege da mono por la geedziĝfesto de sia filino kaj por ŝia doto. *
Malkontenta Jankel: "Bone, sed bonvolu diri al li, ke li estus povinta doni al sia filino SIAN monon kaj ne MIAN."
* doto: donaco okaze de geedziĝo, kiun la gepatroj de la edzino donas al ŝia nova edzo, aŭ la gepatroj de la edzo donas al lia nova edzino.
Hispane, itale kaj portugale: dote. Angle: dowry, trousseau, tocher. France: dot. Germane: Mitgift. Nederlande: bruidsschat. Kroate: dota, miraz. Finne: myötäjäiset. Svede: hemgift. Litove: kraitis. Pole: posag. Ruse: Приданое. Hebree: Nedunja.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.