|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Juna judo aĉetis matene ruĝan pantalonon.
Posttagmeze li redonis ĝin al la vendejo. "Ĝi ne plaĉas al mia amikino", li diris al la vendistino.
Post semajno li revenis denove kaj petis la saman ruĝan pantalonon.
"Ĉu via amikino ŝanĝis sian opinion?" demandis la vendistino.
"Ne", respondis la junulo, "mi ŝanĝis la amikinon."
(Dankon al Max el Ĉeĥujo)
Ŝmuel sidis vespere en la drinkejo longe rigardante sian plenan bierglason. Tiam pasis grandega bubviro, kiu subite prenis la glason de Ŝmuel, eltrinkis ĝin kaj komencis ridegi.
Ŝmuel komencis plori laŭte. "Kio okazas al vi, ulo", demandis la grandegulo, "mi nur iom ŝercis."
Ŝmuel: "Vi eĉ ne povas imagi al vi kiom teruran tagon mi havis. Matene mia estro sciigis min, ke li maldungas min. Mi kuris hejmen kaj trovis tie mian edzinon kun mia plej bona amiko. Mi eliris kaj trovis ke oni ŝtelis mian veturilon kun la monujo kaj kun ĉiuj miaj dokumentoj. Hodiaŭ estis la plej terura tago en mia vivo. Mi decidis memmortigi, aĉetis venenon, venis ĉi tien, metis la venenon en la bieron kaj intencis baldaŭ trinki ĝin, sed tiam vi venis kaj trinkis ĝin. Nu, sufiĉe pri mi. Rakontu vi kiel pasis via tago."
(dankon al Merle el Kanado)
Ĉe la ekstremaj ultra-ortodoksaj (tre piaj) judoj la ordonoj pri la ĉiutaga vivo de la viroj devigas ilin teni distancon de virinoj (krom de sia propra edzino). Tiuj viroj ne rajtas tuŝi fremdan virinon, eĉ ne por manpreme saluti; ne rajtas aŭskulti kantistinojn; ne rajtas spekti televidon, ĉar tie aperas virinoj; ne rajtas sidi apud virino en publika transportilo aŭ en iu atendejo; kaj… ne rajtas rigardi la vizaĝon de fremda virino, por ke pensoj pri "pekado" ne venu en la kapon de la viro.
Pri tiu ĉi lasta malpermeso parolas la sekva mallonga ŝerco.
Juna viro, lernanto de JEŜIVAO (lernejo de religiaj studoj/seminario por rabenoj), estis invitita al tagmanĝo en la hejmo de riĉa judo. La juna (kaj bela…) servistino alportis la pladon al la tablo kaj tiam ŝi rimarkis, ke la gasto ekrigardas la plankon (por ne rigardi ŝin). Tiam ŝi diris al li: "Pli bone, ke vi rigardu min kaj pensu pri la planko, ol ke vi rigardu la plankon kaj pekpensu pri mi."
– Halo! Ĉu estas vi, Jakobo?
– Jes, mi estas Jakobo.
– Sed via voĉo ne sonas kiel tiu de Jakobo.
– Nu, sed mi estas Jakobo.
– Ĉu vi vere estas Jakobo?
– Certege!
– Aŭdu, Jakobo, mi estas David. Ĉu vi povas pruntedoni al mi kvindek dolarojn?
– Jakobo ĵus eliris. Mi diros al li, ke vi vokis.
(dankon al Claus el Germanujo)
Salomono promenis en la ĉefa strato de Spišská Sobota * kaj subite trovis monujon. Li malfermis ĝin, kalkulis la monon kaj diris al si mem: "Ĉi tie iom mankas."
(dankon al Max el Ĉeĥujo)
* Spišská Sobota (hungare Szepesszombat, germane Georgenburg) estas eksurbo, nun urboparto de Poprad (urbo) en Regiono Prešov, en Distrikto Poprad, Slovakujo.
La fama esperantisto Tibor Sekelj (1912-1988) naskiĝis tie. Laŭdire li estis judo.
Jen pri li: http://en.wikipedia.org/wiki/Tibor_Sekelj
La knabo Motel revenis hejmen de la lernejo kaj rakontis fiere al sia patro:
"Paĉjo, mi ŝparis hodiaŭ tri kopekojn!"
Patro: "Kiumaniere?"
Motel: "Mi ne eniris la tramon sed postkuris ĝin."
Patro: "Moĉjo, vi estas stulta. Se vi postkurus taksion, vi ŝparus multege pli!"
(dankon al Max el Ĉeĥujo kaj Claus el Germanujo)
La hodiaŭa ŝerco memorigas alian, kiun mi dissendis antaŭ du jaroj:
Ŝparo *
Juda eksterurbano portanta pakaĵojn kaj sakojn eliras de la stacidomo en tiama pola urbo. Li trafas kaleŝiston kaj demandas lin:
"Kiom da mono por iri al strato Zilbernikova?"
Respondas la ĉaristo: "25 kopekoj".
"Bonege!", diras la judo kaj komencas marŝi piede. "Nun mi scias, kiom da mono mi ŝparas irante tien piede."
________________________________________
* "Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone." (LLZ)
Zelig estis tre timida (timema, hontema) juna fraŭlo. Ĉar li deziris edziĝi, li venis al la svatisto (edzperanto), s-ro Ŝadĥanovski.
La fakulo donis al li la jenan konsilon: "Kiam vi renkontos la kandidatinon, parolu kun ŝi pri la jenaj tri temoj: amo, familio kaj filozofio."
Venis la tago kiam Zelig renkontis la unuan fraŭlinon, Bejle. Li sidiĝis apud ŝi kaj memoris la tri temojn.
Zelig (pensante pri la temo "amo"): "Ĉu vi amas fromaĝon?"
Bejle: "Ne."
Zelig (pensante pri la temo "familio"): "Ĉu vi havas fraton?"
Bejle: "Mi ne havas."
Zelig (pensante pri la temo "filozofio"): "Se vi havus fraton, ĉu li amus fromaĝon?"
Kaj tiel elĉerpiĝis ĉiuj temoj…
(dankon al Teddy el Israelo)
Karaj gelegantoj,
La venontan ŝercon mi sendos nur post mia reveno el al Internacia Festivalo de Esperanto (IF, en Germanujo), do la 5/1/2011.
Feliĉan Novan Jaron!
Abrahamo fariĝis mensmalsana. Li kredas ke li estas la reĝo Ludoviko* la 14-a. Oni lin sendas al mensmalsanulejo.
Kiam la rabeno ricevis la novaĵon, li diris al la familianoj de Abrahamo: "Mi kuracos lin!".
La rabeno iris al la malsanulo kaj pasigis longan tempon kun Abrahamo en lia ĉambro. Post tri horoj alvenis la familianoj kaj demandis Abrahamon: "Kiu vi estas?"
Abrahamo: "Mi estas Ludoviko la 13-a."
Rabeno (kun ĝojo): "Ĉu vi vidas? Li jam progresas. Lasu min viziti lin ĉiun tagon kaj post kelka tempo li resaniĝos plene!"
________________________________________
* Ludoviko
- Lajos, Ludvig – hungare
- Luis - hispane
- Lluís – katalune
- Lodewijk – nederlande
- Louis – angle, france, estone
- Ludovic – angle, france
- Ludovicus – latine
- Ľudovít – slovake
- Ludwig – germane
- Ludwik – pole
- Luigi – itale
- Luís – portugale
- Ludvik - ĉeĥe
- Ludvig - svede, norvege, finne
- Ludovicus - latine
- Luj - kroate
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.