La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

VI

1.3.2009

("Talmudista" cerbo-akriga ŝerco)

Stelaro

Judo A: "Kiu malkovris la stelojn?"

Judo B: "La astronomoj."

Judo A: "Sed kiel ili distingas inter ili?"

Judo B: "Laŭ la nomoj."

Judo A: "Sed de kie ili scias iliajn nomojn?"

4.3.2009

Kia la kapo, tia la ĉapo (LLZ)

Du amikoj kunpromenas.

Lejbel: "Stultulo, vi portas la ĉapon kun la viziero dorsdirekten!"

Zejdel: "Ne gravas. Ni ĉiukaze baldaŭ direktiĝos (turnos nin) hejmen."


* Viziero: Antaŭrandaĵo de kapvesto, servanta por ŝirmi la okulojn kontraŭ la sunlumo.

9.3.2009

Bona novaĵo

Ŝlomo renkontas konaton surstrate.

Ŝlomo: "Mi aŭdis ke via edzino mortis kaj tial mi kondolencas vin."

Betzalel: "Ne mia edzino mortis sed mia bopatrino."

Ŝlomo: "Ankaŭ bone!"

11.3.2009

Sin-aranĝado

Du samurbaj judoj elmigris Israelon. Post 2 jaroj ili renkontiĝas surstrate.

Meirson: "Nu, ĉu vi bone vin aranĝis?"

Davidzon: "Ne, mi ankoraŭ laboras."

15.3.2009

Komisio

La infano estas tre tre malsana, fakte mortanta, kaj ĉirkau lia lito staras liaj familianoj kaj kelkaj najbaroj.

Patrino: Avrejml, kiam vi estos ĉe Dio, petu de li, ke via fratino trovu bonan kaj riĉan edzon, ke via patro ĉiam havu prosperon, kaj ke viaj 3 fratoj trovu bonan laboron.

Najbarino: Sara, se oni havas tiom da aferoj por diri al Dio, oni ne sendas la infanon, sed oni mem iras!

(dankon al Jolanta el Polujo)

18.3.2009

Enkonduko: LEVI (LEVY)

La familia nomo Levi (Levy) estas la dua plej ofta nomo ĉe judoj (la unua estas Cohen/Kohen). Tiuj, kiuj portas la nomon Levi, konsideras sin prafiloj de Levi, la tria filo de la hebrea prapatro Jakobo.

La idoj de la biblia Levi, kiuj apartenis al la tribo Levi ("Levidoj"), plenumis diversajn taskojn en la jerusalema Templo. Ĝis nun ili havas kelkajn "privilegiojn" kaj devojn, ĉefe en la sinagogo.

Levidoj estas la tria libro de la Malnova Testamento.

Kompreneble ekzistas dekoj da variaĵoj de la nomo Levi. Ekzemploj: Levin, Levinson, Levinzon, Levinberg, Lehman, Levenŝtein, Levizon, Levinger, Halevi, Levias, Levajev…

Sinjorino Levi

S-ro Levi venis al la rabeno kaj plendis pri sia edzino:

"Mi deziras eksedziĝi, ĉar ŝi kondutas tre malvarme al mi, kaj tute ne amas min."

La rabeno tiam petis sian helpanton tuj voki s-inon Levi. Kiam ŝi alvenis la rabeno diris al ŝi:

"S-ino Levi, bv. kisi s-ron Levi."

Tiam la virino eksaltis sur la viron kaj tre pasie kaj arde kisis lin.

Rabeno: "Kiel vi aŭdacas tiom trompi min, s-ro Levi? Ĉu vi ne vidis, kiom amoplena ŝi estas?"

S-ro Levi: "Jes, certe. Sed ŝi estas la edzino de Natan Levi. Mi estas Izidor Levi!"

(dankon al Christiane el Germanujo)

22.3.2009

Moderna knabo

Enkonduko pri "amen"

Ĝenerale, la Bibli-hebrea vorto amen signifas "konfirmon, konsenton, deziron". Oni povas traduki ĝin kiel: vere; vero; kredo; ke tiel estu!; ke tio plenumiĝu! Ĝi estas uzata por plifortigi esperon aŭ deziron, sed precipe por konfirmi benon, malbenon aŭ preĝon ĵus aŭditan.

En la juda religio ekzistas striktaj reguloj pri amen. Religi-praktikanta judo devas scii, post kiu beno aŭ preĝo, kiuj estas voĉlegataj en la sinagogo, li devas laŭte respondi amen. Li devas ankaŭ scii, kiam estas malpermesate diri amen (ekzemple- post beno far gojo…).

La Kristanoj kaj Islamanoj adoptis tiun ĉi vorton. Ankaŭ ĉe ili ĝi estas ofte uzata, kiel lasta vorto de preĝoj.

Tradukante la Biblion, Zamenhof akceptis la hebrean originan vorton amen. Li ankaŭ uzis la esprimon "Diri amen al io" (= aprobi ĝin), kiu estas uzata en ĉiuj (?) eŭropaj lingvoj.

Tre plaĉas al mi lia jena diraĵo (mi trovis ĝin en NPIV): Se ne ekzistus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen.

Ŝerco: Moderna knabo

6-jara sekulara israela knabeto vizitis sinagogon unuafoje en sia vivo. Survoje hejmen post la preĝo demandis la komputilmania filo sian patron: "Paĉjo, ĉu la ofte ripetita vorto amen signifas `ENTER`?"

(dankon al Xavier el Hispanujo)

("Stranga Josi! Por tiel mallonga ŝerco li kreis tiel longan enkondukan tekston!")

25.3.2009

"Talmudista" anekdoto:

Pri ĉevaloj kaj bovoj

Diris judo el Konotop (Ukrainio) al sia amiko:

"Ĝenas min la jena afero: Bovojn oni buĉas kaj manĝas, dum ĉevalojn oni ne buĉas kaj ne manĝas. Pro tio, laŭ la logiko, devas ekzisti multe pli da ĉevaloj ol bovoj. Sed ni scias, ke tamen pli multas bovoj ol ĉevaloj!"

Respondis la amiko:

"Vi estas malsaĝa! Estas pli da bovoj ĉar ĉevalojn oni forŝtelas dum bovojn oni ne forŝtelas."

Redemandis la unua judo: "Sed se tiel estas, kial do malmultas la ĉevaloj eĉ en tiuj lokoj, kien oni ŝtelportas ilin?"

Respondis la amiko: "Stultulo! Ankaŭ de tie oni forŝtelas ilin…"

30.3.2009

Bona vino al la fino

Zalman fartis tre malbone, kaj iris al la kuracisto, kiu avertis lin: "Ĉesu drinki alkoholaĵojn, se vi ne volas endanĝerigi vian vivon!"

Zalman kapjesis kaj foriris. Survoje li renkontis amikon, kaj rakontis al li pri la averto de la doktoro. Dum ili promene parolis, ili eniris drinkejon, kaj Zalman mendis plenan glason da vino.

Amiko: "Ĉu vi decidis memmortigi?"

Zalman: "Tute ne! Ni simple kondutu, kvazaŭ mi iris al la kuracisto morgaŭ kaj ne hodiaŭ."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.