|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Judo, kiu deziris veturi al la vilaĝo Kigyos, venis al ĉevalvendisto por aĉeti ĉevalon.
La vendisto montris al li ĉevalon kaj diris: "Mi rekomendas ĝin al vi. Ĝi marŝas 10 mejlojn sen halti."
Respondis la kliento: "Mi neniel povas aĉeti ĉi tiun ĉevalon ĉar la distanco ĝis Kigyos estas nur 7 mejloj."
En la orienteŭropa juda mondo dum jarcentoj estis kutimo, ke malriĉaj judoj manĝis kaj eĉ tranoktis ĉe judaj riĉuloj.
Ekzemple, mia patrino (1922-2004), kiu kreskis en juda riĉa familio en la regiono Transkarpatio (aliaj nomoj: Rutenio, Subkarpatio, Karpato-Rus, Ukraina, Podkarpatska Rus, Zakarpatia, Ruténföld ktp), rakontis al mi, ke ili regule havis malriĉajn manĝgastojn je certaj tagoj de la semajno.
Malriĉulo gastis dum kelkaj tagoj ĉe riĉa malproksima parenco. Tiam tro tedis la afero al la riĉula edzino kaj ŝi diris al la gasto:
"Mi ege miras pro tio, ke vi ne sopiras je via edzino, kiu restis sola hejme."
Ekbrilis la okuloj de la malriĉa gasto kaj li respondis:
"Vi bele parolis. Mi tuj sendos al ŝi telegramon kaj invitos ankaŭ ŝin."
Du malsanuloj kuŝas samĉambre en la kirurgia fako de la hospitalo. Ambaŭ suferas de doloroj pro malsano ĉe la gambo.
Matene alvenis la kuracisto. Li iris al David, prenis lian gambon, palpis kaj premis ĝin forte, batetis ĝin per iu instrumento kaj igis la pacienton forte kriegi pro doloroj.
Poste li iris al Zusja, prenis lian gambon kaj faris la samon. Sed Zusja ne nur ne kriis sed eĉ ne aŭdigis voĉon.
Post la foriro de la kuracisto diris David al Zusja:
"Mi ege envias vin pro tio ke vi sukcesas toleri la dolorojn kaŭzitajn de la doktoro."
Zusja: "Temas nur pri saĝo!".
David: "Pri kio vi parolas?"
Zusja: "Ĉu mi estas tiel stulta ke mi donu al li la dolorantan gambon?"
Kliento eniris drinkejon kaj mendis bieron. Li vidis ke la glaso entenas nur du trionojn da biero; la cetera triono estis nur ŝaŭmo.
Gasto (al la posedanto): "Kiom da biero vi vendas dum semajno?"
Drinkejestro: "Unu barelon plimalpli."
Gasto: "Ĉu vi volas ke mi instruu vin kiel vendi plian trionon?"
Drinkejestro: "Kompreneble!"
Gasto: "Tre simple: sufiĉas ke vi plenigu ĉiam la glason de la kliento."
Oni demandis al saĝulo:
Kiu estas pli grava en la okuloj de la Eternulo: kuracisto aŭ bankisto?
Respondis li:
Kuracisto estas pli grava. Jen la pruvo: en la dekalogo * (Dek ordonoj de Moseo) la Eternulo aperigis "Ne mortigu" antaŭ "Ne ŝtelu!"
* Dekalogo (Malnova Testamento, libro Eliro, ĉapitro 20)
"Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.
Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
Ne mortigu.
Ne adultu.
Ne ŝtelu.
Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
Ne deziru la domon de via proksimulo; Ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo."
Kliento eniras gastejon kaj mendas fiŝon. Post la unua gustumo li kuntiras la nazon kaj diras al la mastrino:
"Terura gusto!"
Gastejestrino (ofendita): "Hodiaŭ vi parolas tiele, sed antaŭ du semajnoj vi manĝis kaj laŭdis la fiŝojn!"
Gasto: "Certe, ĉar la fiŝoj de antaŭ du semajnoj estis bongustaj."
Gastejestrino: "Stranga judo! Ja de la samaj fiŝoj mi donis al vi hodiaŭ…"
Peter Goldberg sentis doloron ĉe la koro kaj vizitis la kuraciston.
Kuracisto: "Kion vi drinkas?"
Peter: "Du botelojn da Oporto-vino dumtage kaj ankaŭ unu botelon da biero."
Kuracisto: "Fumas?"
Peter: "Jes, mi fumas cigaredojn dum la tuta tago kaj ne malofte ankaŭ dum la nokto."
Kuracisto: "Sinjoro Peter, vi devas ĉesi drinki kaj fumi. Tio estas mia sola konsilo."
Peter: "Dankon al vi kaj saluton, doktoro."
(Peter deziras forlasi la ĉambron)
Kuracisto: "Bonvolu pagi al mi 5 zlotojn por la vizito."
Peter: "Vi eraras, sinjoro doktoro. Mi tute ne intencas akcepti vian konsilon."
La reĝo de Gojlando decidis dungi personan gardiston, kiu estu la plej bona glav-uzanto en la mondo.
Liaj konsilistoj serĉis kandidatojn tra la tuta mondo, kaj fine trovis tri bravulojn, kiuj devis pruvi sian glavo-regan kapablon antaŭ la reĝo: Du japanaj samurajoj kaj unu judo.
En la fiksitaj tago kaj horo stariĝis la glavista triopo antaŭ la reĝo.
La japano Saki estis la unua. Li elskatoligis muŝon, kaj kiam la insekto estis fluganta aere, Saki fulmrapide batis ĝin per sia glavo kaj tranĉis ĝin en du pecetojn.
La reĝo estis ege impresita.
La dua japana kandidato estis Jaki. Ankaŭ li liberigis muŝon de skatolo, levis sian glavon aeren kaj ektranĉis la besteton en 4 pecetojn.
Nun la reĝo estis eĉ pli impresita!
Tiam venis la vico de Mojŝe. Li malfermis tolan saketon kaj tiam el ĝi flugis vespeto. Levis la judo sian glavon, batis la vespon sed tiam la besteto flugis plu, tute viva.
Reĝo: "Kiel vi sukcesis trafi la vespeton per via glavo kaj tamen restigi ĝin viva?"
Mojŝe: "Nu, tre simple: Cirkumcidado neniam mortigas!"
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.