La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XXVIII

5.1.2011

Trompi judon?

Katoliko iras al sia preĝejo por konfesi siajn pekojn.

Li diras al la pastro: "Patro, mi pekis. Mi trompis judon."

Pastro (post iom da silentado): "Tio ne estas peko. Tio estas miraklo."

(dankon al Max el Ĉeĥujo)

9.1.2011

Elefantoj kaj judoj

Profesoro de zoologio havis tri asistantojn: germano, franco kaj israelano.

Li donis al ili taskon: verki raporton pri la heredeco de la elefantoj.

Post tri monatoj la franco liveris al li 50-paĝan raporton kun la titolo "La sekseco ĉe elefantoj".

Post kvar monatoj la germano transdonis al la profesoro raporton de 500 paĝoj: "La organizado ĉe la elefantoj."

Post ses monatoj alvenis la israelano kun raporto de 2,000 paĝoj, kies titolo estas: "La elefantoj kaj la juda-palestina problemo."

(dankon al Claus el Germanujo)

12.1.2011

Serĉas edzinon

Anonco en usona juda gazeto:

Mi estas 34-jara fraŭlo: sukcesanta, diligenta, vigla kaj memstara. Mi serĉas junulinon, kies patro dungos min.

(dankon al Barry el Usono)

16.1.2011

Ĉu vi dormas?

– Jakobo, ĉu vi dormas?

– Ne, mi ne dormas.

– Bonvolu prunti al mi mil zlotojn.

– Mi profunde dormas.

(dankon al Teddy el Israelo)

19.1.2011

Li dormas rapide

Oni rakontis, ke la tre fama rabeno, Gaono Eliahu el Vilno (1720-1797), dormis tre malmulte dum la nokto (du horojn, kvar horojn ktp - ekzistas diversaj versioj…).

Foje unu el liaj konatoj demandis lin: "Rabeno, kial vi dormas tiom malmulte?"

Respondis la Gaono: "Nu, ekzistas homoj, kiuj legas rapide, kaj mi apartenas al tiuj, kiuj dormas rapide."

23.1.2011

Denove pri dormo de rabeno

Rabeno: "Mi dormas 6 horojn tage."

Lernanto: "Kaj nokte?"

26.1.2011

Mesaĝo al Dio

Dum la soveta tempo ruso, litovo kaj judo volis aniĝi al la Komunista partio.

De ili estis postulata plenumo de nur unu tasko: direkti al la ĉielo pugnon kun elŝovita polekso (signo de moko, malrespekto). Tio por montri, ke ili ne kredas je ekzisto de Dio.

La tri kandidatoj venis antaŭ la komisiono. La ruso kaj la litovo tuj montris pugnojn ĉieldirekten, kaj sekve ili tuj estis membrigitaj al la Komunista partio.

Sed la judo rifuzis tion fari kaj diris: "Ho, kial mi devas montri tien la pugnon, se tie estas nenio?“

(dankon al Max el Ĉeĥujo)

30.1.2011

Filinojn aŭ monon

Du lernantoj de rabena lernejo interdiskutas:

Diras Reuven (Ruben): "Diru al mi Jona, kion vi ŝatus havi: 7 filinojn aŭ 7 milionojn da dolaroj?"

Jona: "Kia stulta demando! Kompreneble 7 milionojn!

Reuven: "Malbone, ĉar se vi havus 7 milionojn da dolaroj, vi certe dezirus havi pli multe. Sed se vi havus 7 filinojn, tiam vi certe ne dezirus havi pli…"

(Dankon al Nina el Pollando)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.