La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XXIX

2.2.2011

Ĉu vi denove komencas?

Du malamikaj judoj renkontiĝas en sinagogo. Tiam la rabeno diras:

"Baldaŭ estos la sankta tago Jom Kipur, antaŭ kiu oni devas pardonpeti kaj fari pacon."

La du judoj premas la manon unu al la alia kaj tiam unu el ili diras al la alia:

"Moŝe, mi deziras al vi ĉion, kion vi deziras al mi."

Respondas Moŝe: "Ha, ĉu vi denove komencas?"

(dankon al Claus el Germanujo)

6.2.2011

"Atentu: Li vidas vin"

Jeĥezkel (Ezekielo) la kaleŝisto veturigis rabenon al urbeto. La ĉefa vojo serpertumis laŭlonge de grenkampoj kaj florriĉaj herbejoj. Sur la herbejoj staris ĵus falĉitaj fojnostakoj.

La veturigisto sen longa pripenso haltigis la ĉevalon kaj post momento revenis kun granda fojnofasko.

"Jeĥezkel, Li vidas vin!", vokas la rabeno.

La kaleŝisto tuj ĵetis teren la faskon kaj ĉirkaŭrigardis tre terurigita. Sed kiam li rimarkis neniun, li metis la fojnon en la kaleŝon, vipis la ĉevalon kaj daŭrigis la veturadon. Kiam ili troviĝis for de tiu loko Jeĥezkel demandis la rabenon:

"Rabeno, kiu vidis min tie, sur la herbejo " ?

Rabeno: "Kiu vidis vin? Dio la Eternulo, kiu vidas ĉion "!

Jeĥezkel: "Tfu ! Prenu vin pesto !…. Kaj mi jam pensis, ke la proprietulo".

(dankon al Henryk el Pollando)

9.2.2011

Ĉinaj judoj aŭ Ĉina suko

(Juda ŝerco por anglalingvanoj)

Izak kaj Moŝe manĝas en ĉina restoracio en Londono.

Izak demandas Moŝe: “Ĉu estas judoj en Ĉinujo?”

Moŝe: “Mi ne scias, sed kial ni ne demandu la ĉinan kelneron? Mi mirus, se ne estus judoj en Ĉinujo. Nia popolo estas disa en ĉiuj landoj.”

Kiam la kelnero pasas, Moŝe demandas lin: “Ĉu estas Chinese Jews?” (angle: ĉinaj judoj. prononco: “dĝus”, same kiel “juice”, suko)

La kelnero foriras kaj revenas post kelkaj minutoj: “Ne, sinjoro, ne Chinese juice (= ĉina suko). Pruna juice, tomata juice sed neniu iam aŭdis pri ĉina juice”.

(dankon al Claus el Germanujo)

13.2.2011

Enkonduko:

Multaj judoj kredas, ke la hebreoj ("Israelidoj"), kiuj vivis en Egiptujo kiel sklavoj, konstruis la piramidojn.

La Biblio rakontas, en la libro Eliro: "Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn."

Sed tute ne ekzistas scienca pruvo pri tio, ke la hebreoj konstruis ĝuste la piramidojn. Tamen la juda tradicio ŝatas mencii tion…

Juda averto

(aktuala ŝerco, almenaŭ ĝis la lastaj tagoj…)

Jen urĝa mesaĝo sendita de la prezidanto de Israelo al la ĉefplaco de Kairo:

"Karaj egiptaj manifestaciantoj!

Bonvolu ne damaĝi la piramidojn! Ilin ni ne rekonstruos.

Amike,

La judoj"

(Dankon al Betty el Danujo)

16.2.2011

Esti singarda

Judo venas al konata kartdivenistino (aŭguristino).

Divenistino: "Kio estas via nomo?"

Judo: "Jan Kowalski."

Divenistino (post dismeto de kartoj):

"Oh ve, sinjoro Kowalski! Malbonon mi vidas! Via edzino seksumas kun najbaro kaj baldaŭ naskos al vi filon, kiu certe ne estas via. La najbarino, kun kiu vi amindumas, havigos al vi hontindan malsanon. Financaj aferoj iĝos fatalaj. Amikoj forlasos vin. Mortos vi neatendite kun teruraj turmentoj."

Minuto da silento. Fine la kliento viŝas gutojn da ŝvito de sia frunto kaj diras:

"Dank' al Dio! Kiom bone esti singarda! Mia nomo ja tute ne estas Jan Kowalski, sed Avraham Kohen."

(Dankon al Olena el Ukrainio)

20.2.2011

Enkonduko

Esploristoj de juda humuro diras, ke la judaj ŝercoj penetris la politikan sovetan humuron (ŝercoj rakontataj pri la reĝimo ktp) kaj fakte multaj ŝercoj rakontitaj dum la soveta tempo en Ruslando ktp, fontas de judaj ŝercoj. La influo de la juda humuro en la komenco de la 20-a jarcento estis granda en tiuj landoj.

Jen ekzemplo de konata juda ŝerco, kiu estis rakontata ankaŭ kiel soveta.

Ĝuu ilin!

Sablo

(unua versio)

Homo laboris en granda fabriko (uzino). Ĉiun tagon, fine de la labortago, li eliris tra la pordego kun plena kovrita ĉarumo. La gardisto ĉiam kontrolis la enhavon kaj ĉiam trovis tie nur sablon. Do, li permesis al la laboristo pluiri.

Post kelka tempo demandis kolego la laboriston: "Kion vi faras? Kial vi portas ĉiam senvaloran sablon?"

Respondis li: "Mi kontrabandas ĉarumojn."

Sablo

(dua versio)

Foje judo kun sako preterpasis bicikle ŝtatliman doganiston, kiu demandis lin:

"Kio estas en la sako?"

"Sablo", respondis la judo.

Ekzamenante la sakon, la doganisto vidis, ke vere estis sablo.

Ĉiun tagon okazis la sama, kaj la oficisto estis delonge ĉesinta kontroli lin.

Unu tagon li renkontis la bicikliston en baro kaj demandis lin:

"Kion diable vi kontrabandis? Ni estas solaj kaj mi rakontos nenion al aliuloj."

"Biciklojn”, estis la respondo de la judo.

23.2.2011

Molkorulo

Rosenbaum havas la koron molan, kiel vakso. Li estas tre, fakte tro sentema. Neniu povas tiom kompati la proksimulon kiom faras li.

Foje li veturis per tramo kaj komencis interparolon kun la biletkontrolisto:

"Oj, malfacilaj tempoj, ĉu ne?"

Kontrolisto: "Jes, terure! La salajro apenaŭ sufiĉas, la homo dronas en ŝuldoj kaj dum la tuta tago sin turmentas en tiu ĉi tramo. Forto mankas kaj hejme malsana edzino kaj kvar infanetoj!"

La koro de Rosenbaum krevas pro kompato kaj li diras al la mizerulo: "Dio mia! Kion vi diras? Vendu al mi kroman bileton."

(dankon al Olena el Ukrainio)

27.2.2011

Enkonduko:

La plej grava afero por judaj gepatroj estis ĉiam la zorgo pri tio, ke iliaj filoj kaj filinoj edzi(ni)ĝu al jud(in)o. Fakte tiuj ĉi tradicio kaj religia devo, konservita ĉe la judoj dum 2,000 jaroj de Diasporo, certigis la kontinuecon kaj pluekzistadon de la judoj kiel popolo.

Ekde la 18-a jarcento komenciĝis ĉe la judoj la asimiliĝo, nome miksitaj geedziĝoj kun nejudoj (unue en okcidenta Eŭropo kaj poste en aliaj lokoj), kaj nuntempe la fenomeno estas tre vasta ĉe granda parto de la judaro. En Usono, ekzemple, pli ol duono de la judaj gejunuloj edzi(ni)ĝas al nejudoj.

Pri tiu ĉi temo kreiĝis en Usono multaj ŝercoj. La sekva ŝerco estas unu el ili.

Ĝojo de juda patrino

Linda estis bona juda patrino el Brooklyn. Ŝi ĉiam timis, ke sia 20-jara filo Marc, enamiĝu al ŝikse (jidlingve, subestime: juna nejudino). Ŝi senĉese spionis la filon provante ekscii kun kiu li pasigas siajn vesperojn, kaj ŝi malbone dormis nokte pro tio.

Unu tagon ŝi (kiel kutime) serĉis en la poŝoj de la pantalono de Marc kaj trovis tie lipŝminkilon (ruĝigilon). Ŝi prenis ĝin enmane kaj subite vidis sur ĝi skribaĵon: Helena Rubinstein (tipe juda familinomo).*

"Ho, kia feliĉo!", ŝi kriis ĝojplene. "Li havas judan amikinon!"

(dankon al Triksini el Germanujo)


* Helena (Ĥaja) Rubinstein (1870-1965) – Poldevena judino, kiu vivis en Aŭstralio, Londono, Parizo kaj Usono. Ŝi fondis la gigantan imperion de kosmetikaĵoj "Helena Rubinstein". Ŝi famiĝis kiel tre talenta aferistino kaj estis unu el la plej riĉaj virinoj en la mondo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.