La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XV

2.12.2009

Judo neniam mortas pro malsato

La servisto rakontis al la rabeno en la juda "Ŝtetlo" * Radzilow, ke iu loka judo mortis pro malsato.

Rabeno (kolere): "Ne estas eble, ke judo mortu pro malsato! Kial li ne venis al la komunumo por peti monhelpon?"

Servisto: "Ĉar li hontis."

Rabeno: "Nu, ĉu mi ne diris al vi, ke judo neniam mortas pro malsato?! Li ja mortis ne pro malsato, sed pro fiereco!"

(dankon al Gabi el Israelo)


* "Ŝtetlo":

En la jida lingvo oni prononcas Ŝtetl aŭ Ŝtetel aŭ Ŝtjetl. Signifo: (juda) urbeto.

La vorto estas paralela al la germana Städtle (malgranda Stadt, do eta urbo). Dum la generacioj oni komencis nomi tiumaniere ĉiun malgrandan loĝlokon (urbeton, vilaĝon), en kiu la plimulto de la loĝantoj estis judoj.

Temas pri la tipa loĝloko de la judoj en orienta Eŭropo (ĝis la dua mondmilito, kompreneble), ĉefe en teritorioj de la historia Pollando, antaŭ ĝia disdivido. Tiuj teritorioj apertenas nuntempe al la jenaj ŝtatoj: Pollando, Ukrainujo, Belaruso, Litovujo kaj Latvujo kaj parte ankaŭ al Rumanujo kaj Hungarujo.

En la Ŝtetlo oni parolis jide, oni travivis (religian, kulturan, socian, edukan ktp) judan vivon en komunumo kaj oni ankaŭ… rakontis ŝercojn pri judoj kaj gojoj…

6.12.2009

Soldato en la Armeo de Dio

En Jom Kipur, la plej sankta tago por judoj, renkontas la rabeno en la sinagogo s-ron Frum, kiu vizitas la sinagogon nur unu fojon dum la jaro.

Rabeno: "Mi ĝoje bonvenigas vin, Blum. Mi invitas vin aliĝi al la Armeo de Dio kaj viziti nin pli ofte." *

Frum: "Mi jam apartenas al la Armeo de Dio."

Rabeno: "Kiel tio povas esti? Vi ja alvenas nur unu fojon jare."

Frum (flustre): "Mi apartenas al la Sekreta Servo!"

(dankon al Merle el Kanado)


* Armeo de Dio: "virtuala" nomo de tiuj, kiuj adoras kaj servas Dion: tiuj, kiuj preĝvenas al la sinagogo ĉiutage ktp.

Ah, pardonon. Eraro mia. Temas pri la sama homo. Blum alvenis ERARE el alia ŝerco…

Mi esperas ke la aliaj legantoj ne atentu tiun ĉi kontraŭdiron…

Amike salutas,

Josi

9.12.2009

Estu/Ne estu sana

Froim (Efraim) Goldberg intencas veturi al Varsovio. Dum lia foresto en la vendejo lin anstataŭos lia bopatro. Antaŭ ol foriri li diras al sia bopatro: "Estu sana, paĉjo, kaj prizorgu bone la aferojn!"

Post duonhoro li revenas al la vendejo, tre nervoza, kaj ĉe la sojlo laŭte diras: "Paĉjo, ne estu sana! Mi maltrafis la trajnon!"

(dankon al Nina el Pollando)

13.12.2009

Tipa juda respondo

Joske demandas sian amikon:

"Diru, Mojŝe. Kiom da mono vi bezonas en unu monato por kovri ĉiujn viajn elspezojn?"

Mojŝe: "Mi ne scias precize: mi neniam havis tiom multe…."

(dankon al Gabi el Israelo)

16.12.2009

Iri, veturi kaj sidi

Oni akuzis Herŝel pri ŝtelado, juĝis lin kaj tiam li ricevis la jenan punon: sidi en malliberejo en la proksima urbo. Oni instrukciis lin mem veturi tien per la trajno.

Kiam li atingis la stacidomon, li renkontis amikon.

Amiko: "Kien vi iras, Herŝele?"

Herŝel: "Mi iras veturi por sidi".

20.12.2009

Enkonduko

Iom antaŭ la festo SUKOT ("Festo de la Laŭboj") ĉiu juda familio devas konstrui laŭbon * por tie almenaŭ manĝi dum tiu ĉi 7-taga festo. Temas pri ordono kiu aperas en la Biblio: En laŭboj loĝu dum sep tagoj. Tio okazas por memorigi la eliron de la hebreoj el Egiptujo, ĉar ili loĝis en laŭboj en la dezerto.

Juda laŭbo

Pia judo, kiu loĝas en tre riĉa kvartalo en Novjorko, konstruis laŭbon (hebree: SUKA) sur sia balkono por la festo Sukot. Li konstruis ĝin jam kelkajn tagojn antaŭ la festo.

Lia najbaro plendis, dirante ke tio malbeligas la aspekton de la domo. Sed la judo rifuzis malmunti la laŭbon, dirante ke lia religio devigas lin fari tion ĉiujare dum 7 tagoj.

Tiam la najbaro procesis kontraŭ la judo ĉe "rapida juĝejo".

La kunsido okazis unu tagon antaŭ la komenciĝo de la festo. Juĝisto Ginsburg (ankaŭ judo…) aŭskultis ambaŭ flankojn kaj tiam diris riproĉe al la judo: “Ĉu vi ne komprenas, ke vi loĝas en luksa najbarejo? Vi respektu tion! Vi ne rajtas munti malbelan kabanaĉon sur tia bela strato! Mi ordonas, ke vi devas malkonstrui la laŭbon plej malfrue post naŭ tagoj!


* Laŭbo: Artefarita konstruaĵo el folioj aŭ arbetoj en ĝardeno.

23.12.2009

Ŝvito

"Kiu ŝvitas, tiu profitas." (Zamenhof)

Natan estis tre riĉa judo el Ĥerson (Херсон) sed li estis ankaŭ tre tre avara. Foje li severe malsaniĝis. Tiam s-ro Felĉer, kiu vartis lin ĉelite, ripetadis konstante, ke nur forta ŝvitado povas savi la riĉulon de la glavo de la Anĝelo de la Morto. Sed bedaŭrinde la frunto de la malsanulo estis ĉiam seka kiel pergameno, kaj la piedoj kaj manoj restis malvarmaj kiel glacio.

Tiam Natan decidis verki testamenton, kaj por ricevi difavoron, li decidis dediĉi parteton de siaj posedaĵoj por filantropia agado. Li alvokis la sekretarion de la juda komunumo kaj suspirante peze diktis al li: "Skribu! Mi donacas por domo de maljunaj…"

"Por domo de maljunaj…", ripetis la sekretario.

Tiam la malsanulo svingas la manojn kaj diris: "Oj, ne skribu plu! Mi jam ŝvitas!…"

(dankon al Nina el Pollando)

27.12.2009

Dieto al ĉevalo

Enkonduko:

En Israelo tiu ĉi juda anekdoto estas tre konata, sed tamen oni konas ĝin ankaŭ ĉe kelkaj aliaj popoloj.

Avara judo havis laborĉevalon. Unu tagon li pensis: mi povos ŝpari monon se mi donos al la ĉevalo iom malpli da nutraĵo. Kaj li decidis malaltigi la kvanton je 100 gramoj.

La postan tagon li rimarkis, ke nenio okazis al la ĉevalo kaj ke li daŭrigas labori kiel antaŭe.

Tiam li pensis: Eble mi malpliigos la kvanton de la nutraĵo je pliaj 100 gramoj, kaj per tio mi ŝparos pli da mono.

Kaj tiel li faris. Kaj li rimarkis poste, ke tio ne influis la laborkapablon de la ĉevalo.

Tiam li denove pensis: Eble mi malpliigos la kvanton de la nutraĵo je pliaj 100 gramoj.

Kaj tiel li faris. Kaj li rimarkis poste ke tio ne influis la laborkapablon de la ĉevalo.

Kaj same okazis ankaŭ en la postaj tagoj kaj semajnoj. Kaj ĉiam la mizera ĉevalo daŭre bone laboris.

Tiel pasis multaj tagoj, ĝis kiam venis tiu tago, en kiu la tre maldika ĉevalo de la avarulo mortis pro malsato.

Klarigo: kompreneble ne temas pri ŝerco, sed pri anekdoto kun moralo.

30.12.2009

Pneŭmonio

Tio okazis antaŭ pli ol 100 jaroj. Du lernantoj de JEŜIVO (juda ortodoksa lernejo en kiu oni studas la religiajn skribaĵojn: Torao kaj Talmudo) interdiskutas pri diversaj temoj.

Jankel: "Estas pli bone esti malsanulo je pneŭmonio ol milionulo."

Berl: ????

Jankel: "Ĉar en la fino ĉiuj milionuloj mortas, dum de pneŭmonio mortas nur 37%!"

Al ĉiuj legantoj, kiuj festas la novjariĝon je la 1/1/2010, mi deziras Feliĉan Novan Jaron!

Josi


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.