La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XXIII

8.8.2010

Karaj amantoj de judaj ŝercoj,

Hodiaŭ mi sendas la 500-an (kvincentan!) judan ŝercon. Nekredeble, ĉu ne?

Mi komencis dissendi la ŝercojn antaŭ proksimume 3 jaroj. En la komenco la listo de ricevantoj konsistis el 10-20 personoj. Iom post iom ĝi kreskis, ĉar kelkaj ricevantoj volis punsuferigi siajn malamikojn, kaj tial petis de mi aldoni ilin al mia listo. Nun troviĝas en la listo ĉirkaŭ 220 homoj, plejparte el Eŭropo, Israelo kaj Norda Ameriko. Inter ili troviĝas ankaŭ esperantistoj mondfamaj, fifamaj, funkciuloj de la tutmonda movado, verkistoj ktp.

Mi opinias ke ne ĉiu el vi legas ĉiujn ŝercojn, sed mi esperas ke vi legas almenaŭ parton…

Tiuj, kiuj legas la tuton, estu benataj!

Amike kaj tostante salutas,

Josi

Marĉando

Judo venas al vendejo de ŝuoj, mezuras paron da ŝuoj kaj demandas kiom ĝi kostas.

Vendisto: "19.50."

Kliento: "Tro multe. Mi estas preta pagi 15."

Vendisto: "Mi ne malaltigas la prezon. Temas pri tre bonkvalitaj ŝuoj."

Kliento: "Mi donos al vi 17."

Vendisto: "Mi ne povas malaltigi eĉ unu groŝon. La varo venas el eksterlando."

Kliento: "Prenu do 19.50. Sed ĉu vi ne povis diri tuj en la komenco ke tio kostas 25?"

11.8.2010

Leki mielon

Tio okazis en la urbeto Ostrowiec Świętokrzyski, Pollando. Judo edziĝis kun belega judino. Ĉar ŝi estis escepte bela, multaj viroj deziris amindumi ŝin, kaj tiel okazis ke ŝi ofte perfidis sian edzon.

La kolera edzo ne plu povis elteni tion kaj decidis eksedziĝi. Post kelka tempo li prenis tre malbelan fraŭlinon kiel edzinon. "Tiel mi almenaŭ certigos, ke ŝi ne perfidos min, ĉar neniu viro deziros ŝin", li diris.

Post kelkaj jaroj renkontis lin malnova amiko.

Amiko: "Nu, kiel nun? Ĉu via nuna geedza vivo estas pli bona?"

Edzo (malĝoje): "Kion diri al vi? Estas pli bone leki mielon kun la aliaj ol manĝi sekan panon sola."

15.8.2010

Ne zorgu, ili trovos nin!

(Tipa juda ŝerco el Usono)

Abrahamo kaj Ester estas juda paro el Brooklyn, Novjorko. Ili faras vojaĝon al Aŭstralio por festi sian 40-an datrevenon de geedziĝo.

Dum la flugo super la oceano okazas paneo ĉe la motoro de ilia aeroplano. Tiam la piloto sukcese alterigas la aviadilon sur iu malproksima insulo.

La pasaĝeroj estas ŝokitaj kaj tre embarasitaj. Post unu horo diras Abrahamo al sia edzino: "Ester, ĉu ni pagis al la sinagoga funkciulo por la menditaj sidlokoj?"

Ester: "Ne, mi ne havis la tempon por fari tion."

Abrahamo: "Kaj la mondonacon al la juda helpa fonduso?"

Ester (honteme): "Oh, Dio! Mi simple forgesis aranĝi la pagon."

Abrahamo: "Kaj la mondonacon al la juda religia seminaro, ĉu vi sendis?"

Sara: "Mi preparis la koverton sed ankoraŭ ne enpoŝtigis ĝin."

Abrahamo (ĝojplene kaj krie): "Oh, mi ĝojegas! Ni estas savitaj! Ili trovos nin! Ne zorgu, ili serĉos nin kaj fine trovos nin!"

18.8.2010

Juda muziko

Malriĉa judo venis al la hejmo de riĉulo por almozpeti.

Almozulo: "Mi petas vin helpi min. Mi havas nur malbonŝancon en mia vivo. Mi ludis en muzikista bando sed ĝi malfondiĝis, kaj tiam mi restis en fremda urbo tute sen mono."

Riĉulo (suspektema): "Kiun instrumenton vi ludis?"

Almozulo (post iom da pensado): "hobojo". *

Riĉulo (iras al la apuda ĉambro kaj revenas kun hobojo): "Jen. Prenu ĝin kaj ludu iomete!"

Almozulo: "Ĉu vi vidas kiom malbonŝanca mi estas? El ĉiuj instrumentoj vi havis en via hejmo ĝuste hobojon!…"


* hobojo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Hobojo

22.8.2010

Paroli al la Muro

Judo el Jerusalemo rakontas al amiko:

"Hieraŭ mi preĝis ĉe la Muro de Plorego * kaj petis de Dio sanon por mia edzino, multe da mono por mi kaj multajn infanojn por miaj gefiloj."

Amiko: "Kio estis la respondo?"

Judo: "Ĉu la muro respondas?"

(dankon al Giorgio el Italujo)


* Muro de Plorego ("Okcidenta Muro") en Jerusalemo.

Hebree: Kakotel Hamaaravi; arabe: Ĥaat il mabka; france: Mur occidental, mur des Lamentations; germane: Klagemauer; angle: The Wailing Wall; ruse: Стена Плача, Западная Стена; pole: Ściana Płaczu; hispane: Muro de las Lamentaciones; katalune: Mur de les Lamentacions; itale: Muro occidentale; nederlande: westmuur, klaagmuur; hungare: Siratófal; ĉeĥe: Zeď nářků, Západní zeď; svede: Västra muren; dane: Grædemuren; litove: Raudų siena; portugale: Muro das Lamentações, Muro Ocidental; kroate: Zid plača; serbe: Зид плача; finne: Itkumuuri; euxske: Aieneen Harresia.

25.8.2010

Bonkorulo

Judo nervoza sidis sur benko en la parko senĉese sakrante kaj blasfemante.

Demandis lin preterpasanto: "Kio okazis, sinjoro?"

Respondis la judo: "Sidiĝu kaj mi rakontos al vi."

La homo tuj sidiĝis kaj tiam la judo rakontis: "Vidu kiom da stultuloj estas en la mondo: Iu frenezulo ĵus farbis tiun ĉi benkon sen meti averto-ŝildon pri FREŜA FARBO!"

29.8.2010

Sekretoj de la firmao

Ŝepsl, posedanto de galanteriejo, maldungis sian vendiston Josel.

Amiko: "Kial vi maldungis Josel? Li estas tre laborema knabo."

Ŝepsl: "Tiu ĉi aĉulo rakontis hieraŭ pri mi, ke mi estas idioto!"

Amiko: "Ha, mi komprenas. Se li malkaŝis sekretojn de la firmao, vi ne povis agi alie."

(dankon al Nina el Pollando)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.