La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XXXI

3.4.2011

Skeptika edzino

Malsana Rabinoviĉ kuŝas en sia lito kaj ĉiuj atendas lian morton.

Li vokas sian edzinon: "Sara, antaŭ mia morto mi petas vin rakonti al mi sincere, ĉu vi foje trompis min."

Sara: "Vi volas ke mi rakontu al vi la veron, sed kio okazos, se fine vi ne mortos?"

6.4.2011

Postulema judo

Tipa soveta/rusia juda ŝerco:

Maljuna Rabinoviĉ vokas telefone la ĉefstabon de Pamjat (Память. ekstreme naciisma, rasisma kaj antisemita organizaĵo en Ruslando). Li parolas kun forta jida akĉento:

"Diru al mi: ĉu veras, ke la judoj vendis Ruslandon?"

Pamjatano: "Jes, kompreneble tio estas vera, judnazulo."

Rabinoviĉ: "Oh, tre bone. Ĉu vi povas diri al mi, kie mi povas ricevi mian parton de la sumo?"

10.4.2011

Einstein iros al Ameriko

Du judoj renkontiĝas en Odeso.

Jozef: "Ĉu vi aŭdis ke "nia" Einstein estas ironta al Ameriko?"

Emil: "Oh, kiucele?"

Jozef: "Ĉar li kreis tiun Teorion de Relativeco."

Emil: "Kion tio signifas?"

Jozef: "Nu, vi scias: 5 haroj sur via kapo ne estas multaj dum tiom da haroj en via supo estas relative multaj."

Emil: " Kaj pro tio li iras al Ameriko?"

13.4.2011

Karaj gelegantoj,

Antaŭ tri tagoj vi ricevis la ŝercon "Einstein iros al Ameriko".

Tuj poste mi ricevis de Anna el Italujo leteron, kiu prezentas alian ĉarman version de la sama ŝerco (dankon al vi, Anna).

Jen ŝiaj letero kaj serĉo:

Mia patro foje rakontis version de tiu ŝerco, inter junulo kaj ties patro. Li rakontis ĝin tre bele, kun orient eŭropa prononco por la maljuna judo kaj usona prononco por la moderna junulo.

Patro: Moris, kiu estas ĉi tiu Ejnstejn, pri kiu oni tiom parolas?

Moris: Li estas fama judo, kiu inventis la teorion de relativeco.

Patro: Kaj pri kio temas?

Moris: Nu, vidu, paĉjo, estas ĉi tiel. Se vi sidus kun bela junulino sur via genuo, unu horo ŝajnus kiel kvin minutoj. Sed se vi sidus sur varmega fero, kvin minutoj ŝajnus kiel unu horo.

Patro: Kaj ĉu vi volas diri, ke oni pagas al li pro tio?

17.4.2011

La fonto sekiĝis

Bronka sidas antaŭtagmeze en tel-aviva kafejo. Pasas ŝia ekskolegino Henja, kiu vidas, ke ŝi estas tre malgaja.

Henja: "Kio okazis, karulino?"

Bronka: "Nu, se vi jam demandas, mi rakontos al vi. Antaŭ 3 monatoj mia patrino mortis kaj postlasis al mi 50,000 siklojn.

Henja: "Ho, mi bedaŭras aŭdi. Mi kondolencas vin."

Bronka: "Kaj antaŭ 2 monatoj mia patro mortis, postlasante al mi 30,000 siklojn.

Henja: "Ho, terure. Akceptu miajn kondolencojn."

Bronka: "Kaj antaŭ unu monato mia onklino mortis kaj postlasis al mi 20,000 siklojn.

Henja: "Kion vi rakontas?! Tri kazoj de morto dum 3 monatoj. Terure!"

Bronka (preskaŭ ploranta): "Jes. Kaj ĉi-monate nenio!"

(dankon al d-ro Jicĥak el Israelo)

Ĝojan pasko-feston!

20.4.2011

Juda najbaro

Usona judo aĉetis terenon tuj apud tre luksa vilaego de iu fama nejuda miliardulo, kiu estis konata kiel antisemito.

La judo konstruigis tie vilaon, kiu tre similis al tiu de la miliardulo. Krome li konstruigis ĝardenon, naĝbasenon, tenisejon kaj golfludejon, kiuj ege similis al tiuj de lia najbaro.

Unu tagon la miliardulo renkontis sian novan najbaron kaj diris al li:

"S-ro Cohen, nun, kiam vi havas ĉion kion mi havas, ĉu vi sentas vin kiel mi?"

Cohen: "Mi sentas min multe pli bone."

Miliardulo: "Kiel tio povas esti?"

Cohen: "Mi ne havas judan najbaron!"

24.4.2011

Nia popolo vivos eterne!

Joseph Goebbels, la nazia ministro pri propagando, vizitas lernejojn tra Germanio. En unu el ili li petas la lernantojn volontule diri patriotismajn sloganojn.

"Heil Hitler", krias knabo.

"Tre Bone", respondas Goebbels.

"Deutschland über alles", deklamas alia.

"Bonega", reagas la ministro. "Nun io pli profunda, pli forta, pli… potenca!", li defias.

Tiam eta knabo levas sian manon. Goebbels petas lin paroli .

Diras la knabo: "Nia popolo vivos eterne!"

"Mirinda", ekkrias Goebbels. "Kiel nomiĝas la knabeto ? "

Instruistino: "Israel Goldberg."

(dankon al Xavier el Hispanio)

27.4.2011

Ludi kun judo

Malgranda Jean de la Rosefoucart revenis hejmen de la lernejo kaj rakontis al sia patrino pri la meritoj de sia nova samklasa amiko, kun kiu li ludas dum la paŭzoj.

"Kio estas lia nomo?", demandis Panjo.

Jean: "Isaac."

Panjo: "Do li devas esti judo. Ni malpermesas al vi ludi kun li!"

La morgaŭan matenon dum la paŭzo diras Jean al Isaac: "Miaj gepatroj ne volas ke mi ludu kun vi, ĉar vi estas juda."

Isaac: "Ah, mi komprenas. Klarigu al ŝi, ke ni ne ludas por mono!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.