|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Rosenblum staras en la strato kaj vidas la edzinon de sia amiko ĉe la fenestro de ŝia ĉambro.
– “Sara, ĉu via edzo estas hejme?”
– "Ne".
– "Ĉu mi povas do suprenveni por esti kun vi dum momento?”
– "Ĉu vi konsideras min "fivirino"?”
– “Kiu parolis pri pago?”
(Dankon al Claus el Germanujo)
Kohen devas skribi oficialan leteron, sed li neniel kapablas komenci ĝin. Lia amiko Levy deziras helpi al li kaj diras:
"Komencu simple per la vortoj `Tre estimata sinjoro…`."
Kohen: "Tre estimata sinjoro? Sed tiu homo estas unu el la plej friponaj sentaŭguloj!"
Levy: "Do tiukaze komencu simple tiel: `Kara kolego`."
(dankon al Claus el Germanujo)
Du judaj knaboj enuas dum la lecionoj kaj kaŝe forlasas la klason. Joel: "Kiam niaj patroj ekscios tion, ili certe batos nin."
David: "Ha, tiam ni rebatu ilin!"
Joel: "Sed vi konas la ordonon el la dekalogo de Moseo: `Respektu vian patron kaj vian patrinon.` "
David: "Do, eble vi batu mian patron kaj mi batu la vian."
(Juda kapo, ĉu ne?…)
Siatempe tre piaj judoj apenaŭ konis la gregorian kalendaron. Dezirante mencii daton, ili uzis ofte datojn de religiaj festoj. Ekzemple: "Ni translokiĝis ĉi tien 3 tagojn post la lasta tago de Pasko".
Suferanta Bluma petis konsilon ĉe la fama juda kuracisto d-ro Kischkefresser. Post medicina esploro la kuracisto demandas ŝin:
"Ĉu vi havas dolorojn?"
Bluma: "Oj, jes…"
Doktoro: "En kiu parto de via korpo?"
Bluma: "En la tuta dekstra parto."
Doktoro: "De kiam?"
Bluma: "De TIŜEA BEAV." (= ĉiujare memorigata religia datreveno de la detruo de la jerusalema Dua Templo far la Romianoj
Doktoro: "Mi ne komprenas."
Bluma: ""Kion vi ne komprenas, doktoro? Mi havas dolorojn ekde TIŜEA BEAV."
D-ro Kischkefresser ne konis bone la kalendaron de la judaj festoj, do li tuj telefonis al sia iama kunlaboranto, d-ro Hertz, kiu estis pia judo.
D-ro Kischkefresser: "D-ro Hertz, bonvolu diri al mi kio estas TIŜEA BEAV."
D-ro Hertz: "La dato, kiam oni detruis la Duan Templon en Jerusalemo."
D-ro Kischkefresser demetis la aŭskultilon kaj kun rideto diris al la pacientino:
"Do, mi ne povas helpi al vi! Tio ĉi estas longedaŭra malsano…"
Klarigo: Unu de la celoj de la verkintoj de tiu ĉi ŝerco estis primoki tiujn judojn, kiuj malproksimiĝis de la tradicio kaj tial ne multe scias pri la judaj religio kaj kutimoj.
Sabaton matene en la sinagogo Ŝmerl konatiĝis kun fremdulo, veninta el alia urbo. Laŭ la kutimo de la judoj en la tiama tempo, li invitis lin al sia hejmo por la sabata tagmanĝo.
La gasto alvenis ĝustahore kaj sidiĝis apud ĉiuj familianoj. Tiam venis Fruma, la edzino de Ŝmerl (la dommastrino) kaj diris al la gasto: "Mi tuj servos haringon kun panetoj kaj marinitaj kukumoj."
Gasto: "Dankon al vi, sed mi ne estas malsata. Mi jam sufiĉe multe manĝis."
Fruma: "Nu, estu afabla kaj gustumu la haringon."
La gasto konsentis kaj manĝis kun granda apetito.
Post kelka tempo venis Fruma kun alia plado: "Estimata gasto, bv. manĝi nun miajn farĉitajn fiŝojn."
Gasto: "Mi petas vian pardonon, sed mi estas sata kaj ne plu povas manĝi."
Fruma: "Prenu, mi petas. La fiŝoj estas tre bongustaj, kune kun kreno kaj kuirita karoto."
La gasto prenis la pladon kaj manĝegis la tuton.
Tiam Fruma revenis kun granda supujo kaj turnis sin al la gasto: "Jen mi havas por vi la plej bonan supon, faritan el kokinaĵoj kaj enhavantan knedaĵbulojn."
Gasto: "Ne, nepre ne. Mi ne plu povas manĝi. Koran dankon al vi, sed mia stomako estas `plenŝtopita.` "
Fruma: "Tamen manĝu la bonan supon, petas mi de vi."
La gasto ne plu rifuzis kaj enbuŝigis la tutan supon."
Post kelkaj minutoj revenis la virino kun giganta pleto: "Jen la ĉefplado ŝabata, Ĉolnt *. Ĉar vi estas nia gasto, vi estos la unua."
Gasto: "Mi estas tre danka, sed mi sincere ne deziras manĝi. Mi estas jam ege ege sata."
Fruma: "Nu, la ĉefan pladon vi nepre manĝu!"
La gasto ne plu diskutis. Li plenigis sian teleron kaj manĝis ĝis la fino.
Proksimiĝis la fino de la familia manĝo. Nun venis Fruma kun vitra ujego, aliris la gaston kaj diris: "Sinjoro, ĉu vi dezirus manĝi kompoton?"
Gasto: "Jes, tion ĉi mi povas manĝi."
* Ĉolnt (jide) - Juda manĝaĵo (en diversaj variaĵoj), kiun oni kuiris longatempe sur malgranda fajro. Oni surfajrigis la kuirpoton en vendredo vespere kaj tie ĝi restis ĝis sabato vespere.
Ingrediencoj: viando, ovoj, farĉitaj intestoj, terpomoj, fazeoloj ktp.
Hebree: ĥamin; germane: tscholent; ruse: ĉont; pole: czulent; france kaj portugale: tcholent; angle: cholnt; hispane: cholent.
Deveno de la vorto: el la antikva franca: chault-lent (malrapide varmiĝanta).
Abrahamo: "Kalman, ĉu vi volas pruntedoni al mi 20 florenojn?"
Kalman: "Jes, mi volas, sed ne povas."
Abrahamo: "Do eble vi povas prunti al mi 10?"
Kalman: "Tio estas alia afero. Tion-ĉi mi povas fari, sed ne volas."
Leon, junulo el tre riĉa familio, deziris edziĝi. La svatisto rekomendis al li junulinon el najbara urbeto. Tiam Leon deklaris, ke li ne intencas "aĉeti katinon en sako" kaj volas unue vidi la kandidatinon sen vestoj.
La gepatroj de la junulino estas konsternitaj, sed ne volante lasi forfuĝi la bonan okazon ili fine konsentas, ke ilia filino senvestiĝu antaŭ la estonta bofilo.
Post detala priesplorado Leon deklaras:
"Mi ne volas tiun ĉi fraŭlinon. Ŝia nazo estas tro granda!"
(dankon al Claus el Germanujo)
Juda riĉulo fariĝis 80-jara kaj estis ankoraŭ mirinde tre sana.
"Kiel okazas ke vi havas tiom bonan sanon?", demandis lin unu el liaj amikoj.
Riĉulo: "Nu, mi havas paciencajn heredontojn…"
(dankon al Nina el Pollando)
La riĉega juda bankisto Rothschild (Rotŝild) sidis en sia oficejo. Li estis tre okupata per la surtablaj paperoj.
Eniris vizitanto. Rothschild, sen levi la kapon, diris: "Prenu seĝon!"
Post kelkaj minutoj la senpacienca vizitanto diris: "Sed s-ro Rothschild, mi estas la Grafo Von Westphalen."
Rothschild: "Do prenu du seĝojn!"
(dankon al Claus el Germanujo)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.