|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En usona lernejo oni petis la klasanojn rakonti, kiel ili festas Kristnaskon.
John: "Ni komencas en la preĝejo, kie ni legas kaj kantas psalmojn kaj aŭskultas la noktomezan meson. Poste ni revenas hejmen, manĝas bone, enlitiĝas kaj atendas la matenon, esperante trovi tiam sub la abio multege da donacoj kaj ludiloj."
Mary: "Ĉiuj familianoj iras al la preĝejo kaj kantas kantojn. Poste ni revenas hejmen kaj manĝas kukojn kun ĉokolado. Ni klopodas resti vekaj dum la tuta nokto atendante la Kristnaskan Viron *, kiu venos kun sako plena da donacoj kaj ludiloj."
Isaac (juda knabo): "Ĉe ni Kristnasko estas tre granda festeno." (la instruistino preskaŭ svenas tiam pro miro…)
"Ni restas vespere hejme atendante paĉjon. Kiam li revenas de la oficejo ni ĉiuj eniras la aŭtomobilon Rolls-Royce kaj kantas kantojn de Kristnasko survoje al nia fabriko de ludiloj. Kiam ni alvenas tien kaj vidas la malplenajn magazenojn ni tre ĝojas. Ni ekkantas "Kristo estas nia amiko" kaj veturas rekte al la apuda flughaveneto, kie atendas nin nia privata aviadilo. Kaj ni flugas al familia ferio en la Karibioj!"
(dankon al d-ro Jicĥak el Israelo)
*Kristnaska Viro: Avo Frosto, Patro Kristnasko, Sankta Nikolao, Святой Николас, Santa Claus, Weihnachtsmann, Père Noël, Kerstman, Jultomten, Babbo Natale, Mikulás, Papá Noel, Moș Crăciun, Kalėdų Senelis, Pater Natalis, Pater Natalis, Święty Mikołaj …
Ŝmulik el Ĥelem (la urbo de la malsaĝuloj) vizitis alian urbon. Lokano prezentis al li demandon: "Kiom da kuketoj vi povas manĝi kun malplena stomako?"
Ŝmulik: "Kvin."
Lokano: "Vi eraras. Nur unu kuketon, ĉar post tio via stomako ne plu estas malplena…"
Post la reveno al Ĥelem Ŝmulik renkontis amikon kaj demandis lin: "Kiom da kuketoj vi povas manĝi kun malplena stomako?"
Amiko: "Du."
Ŝmulik: "Estas domaĝe, ke vi ne diris `kvin`, ĉar tiam mi havus tre bonan ŝercon por vi."
Eta David sidas en la klaso kaj lernas kalkuli.
Demandas lin la instruistino: "Kiom estas 5 oble 2?" David: "Tio dependas de tio, ĉu mi aĉetas aŭ vendas."
(dankon al Peter el Danujo)
Kuracisto prelegis antaŭ publiko de judaj emeritoj feriantaj en Florido (Usono).
Li parolis pri diversaj maĝaĵoj kaj pri variaj materioj uzataj en la kuirado, substrekante iliajn malbonajn konsekvencojn.
Ekzemple, li diris ke ĉinaj manĝaĵoj entenas multe da damaĝa MSG, ke ruĝa viando estas tre danĝera, ke lakto estas terura ktp.
Dum longa tempo li prezentis diversajn "danĝerajn" manĝaĵojn kaj fine li diris: "Sed ekzistas unu manĝaĵo, kiu estas la plej danĝera el ĉiuj, kaj kiu kaŭzas suferadon eĉ post multaj jaroj. Kiu divenas pri kio temas?"
Post kelkaj sekundoj levis la manon maljuna viro kaj diris: "Geedziĝfesta kuko".
(Hochzeitstorte; bryllupskage; wedding cake; tarta nupcial; bruidstaart; Свадебный עוגת חתונה; ; торт; bröllopstårta 結婚蛋糕; Gâteau de mariage; ウエディングケーキ; 웨딩케이크 )
Karaj gelegantoj,
En la venontaj semajnoj (eble eĉ monatoj) mi ne povos dissendi la judajn ŝercojn. Espereble la paŭzo ne estos tre longa.
Ĉi-sube mi sendas la ŝercon por hodiaŭ.
Amike salutas,
Ĝis la relego estontece!
Josi
Judo revenas hejmen malfruhore kaj subite haltigas lin junulo.
Junulo: "Mi pardonpetas sinjoro, ĉu vi vidis ie ĉi tie policanon ?"
Judo: "Kion? Policiston? Je la unua nokte, en la juda kvartalo Brooklyn ?"
Junulo: "Nu, do bonvolu levi la manojn "!
(dankon al Nina el Pollando)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.