La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

Enkonduko

מבוא

La ŝercoj kaj anekdotoj de juda humuro, kiujn Josi sendadis ĉiusemajne al pli ol ducent sekvantoj ĉirkaŭ la mondo, fariĝis ege popularaj. Antaŭ sia operacio Josi skribis, ke estos paŭzo de du monatoj en la ŝercoj … bedaŭrinde tiu paŭzo ankoraŭ daŭradas…

Du tagojn post lia forpaso atingis min tiu mesaĝo de unu el liaj "abonantoj":

From: Miroslav Malovec
Sent: Sunday, April 01, 2012 11:52 PM
To: amri@huji.ac.il
Subject: Josef Ŝemer kaj liaj anekdotoj

Estimata samideano,
mi apartenas al 240 esperantistoj, kiuj dum
tri jaroj ricevadis de Josef Ŝemer liajn anekdotojn.
Mi kolektis ilin kun datoj de dissendo,
Eble ili estos utilaj por tiuj, kiuj kolektos
lian verkaron.
Amike
Miroslav Malovec

Krom teknika redaktado mi lasis ĝin tiel kiel ĝi estis ricevita (kaj verkita de Josi).

Amri

Juda Humuro – kelkjara projekto de Josi

Dum kelkaj jaroj Josi kolektadis ŝercojn kaj anekdotojn sub la titolo “juda humuro”. Li ricevadis tiujn ŝercojn kaj anekdotojn de amikoj en la tuta mondo, kaj ankaŭ tradukis multajn el la hebrea, la jida kaj aliaj lingvoj, en Esperanton.

La humuraĵojn li kutimis sendi ĉiusemajne (du aŭ tri ŝercojn aŭ anekdotojn ĉiusemajne) al amikoj, abonantoj de lia reto de juda humuro.

Josi kaj mi (t.e. Eldad) kutimis legi kelkfoje anekdotojn el tiu kolekto dum klubaj vesperoj en Tel-Avivo; mi daŭrigas ĉi tiun tradicion ankaŭ post lia forpaso.

Eldad


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.