La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XXX

2.3.2011

Kristo aŭ Panjo?

Kio estas preferinda: juda filino aŭ kristana filino?

Respondo: juda!

Kial?

Ĉar kiam en tiama Pollando kristana filino estis atakita de fremda viro, ŝi laŭte kriis "Jezus Chrystus!" (Jesuo Kristo), kaj tiam neniu venis por savi ŝin. Sed kiam judan filinon atakis fremda viro, ŝi kriis laŭte "Panjo!", kaj tiam ŝia patrino ekaperis kaj savis ŝin.

(dankon al Triksini el Germanujo)

6.3.2011

La hundo mortis

En la epoko de la Tria Regno en Germanujo grupo da amikoj sidis en kafejo. Iuj rigardis tra la vitra fenestrego kaj ekvidis, ke la tre konata hundo de la apude loĝanta urbestro estis mortigita de pasinta aŭtomobilo.

"Ho!", ekkriis unu el la amikoj. "Oni devas sciigi la urbestron pri la morto de lia tre amata hundo."

Diris alia: "Mi estas preta iri al lia hejmo kaj sciigi lin pri la tre malagrabla okazaĵo."

Post 10 minutoj li revenis kun granda rideto, tenante multekostan cigaron en sia buŝo kaj skatolon da ĉokolado mane.

"Kiel li reagis?" demandis la scivolaj amikoj.

Respondis la kuraĝulo: "Mi diris al li: `Heil Hitler! La hundo mortis.` Aŭdinte tion li fervore brakumis min, kisis min kaj donacis al mi cigarojn kaj dolĉaĵojn."

(dankon al Christiane el Germanujo kaj Teddy el Israelo)

9.3.2011

Kion farus Rotŝild se…

Du "talmudistaj" (akracerbaj, diskutemaj, spertaj pri studado de Talmudo) judoj sidas en sinagogo kaj revas.

– Aŭskultu Icek: Kion vi farus, se vi estus tiel riĉa kiel Rotŝild (Rotschild)?

– Kiom stulta demando! Vi pripensu pli bone, kion farus Rotŝild, se li estus tiom malriĉa kiom mi!

(dankon al Nina el Pollando)

13.3.2011

Denove pri rapida dormo

{ El la rakontoj de Chełm (Ĥeŭm, Ĥelm), la duonjuda pollanda "Urbo de la malsaĝuloj" } *

Gasto venis al Chełm en malfrua horo de la vespero kaj ekloĝis en la plej altkvalita gastejo de la urbo.

Unue li vespermanĝis. Post kelkaj minutoj venis al lia tablo la estro de la gastejo kaj tre afable petis lin laŭeble fini rapide la manĝon. "Kio okazis?", demandis la gasto. Respondis la estro: "Mi bezonas vian tablotukon por alia gasto."

Kiam poste la tre laca gasto iris al la ĉambro, li ekdormis rapide. Sed noktomeze vekis lin la estro .

Estro: "Mi ŝatus peti vin dormi pli rapide. Mi bezonas vian kusenon por alia gasto."

(dankon al Nina el Pollando)


* Chełm: http://eo.wikipedia.org/wiki/Che%C5%82m

16.3.2011

Pri la eliro de la Israelidoj el Egiptujo

Enkonduko:

Laŭ la Biblio (Malnova Testamento) Moseo liberigis la Israelidojn (hebreojn) el Egiptujo, kie ili estis sklavoj, kaj kondukis ilin tra la dezero al Israellando.

En israela lernejo instruisto diras al lernanto:

"Rakontu pri Moseo."

Lernanto: "Li estis nesaĝa homo."

Instruisto: "Kiel? Ĉu vi ne hontas paroli tiele pri Moseo, nia granda prapatro?"

Lernanto: "Ne, li estis granda fuŝanto, ĉar post la trairo de la Ruĝa Maro li turnis sin maldekstren. Se li estus sin turninta dekstren, estus ni – judoj-Israelanoj – kiuj havus nun la tutan nafton."

(dankon al Claus el Germanujo)

24.3.2011

Karaj 240 gelegantoj,

Pro persona kaŭzo (sano, sano…) mi ne sendis la judan ŝercon en la lasta dimanĉo. Verŝajne ankaŭ dum la venontaj monatoj vi ne ĉiam ricevos regule la ŝercojn. Do, ripozu tiam kaj pacienciĝu!

Amike salutas,

Josi

Granda apetito

Josel vetis je unu rublo, ke li enirus la bakejon de Chełm kaj manĝus tie 25 pastobulojn kun prunoj.

Bedaŭrinde li supertaksis siajn eblecojn. Li sukcesis manĝi 20 bulojn kaj tiam devis ĉesi .

Rigardante melankolie la 5 restantajn bulojn li konstatis malĝoje:

"Se mi scius ke tiel okazus, mi estus manĝinta tiujn-ĉi unue!"

(dankon al Henryk el Pollando)

27.3.2011

Konfeso

La pastoro (protestanta pastro) de la vilaĝo estis tre embarasita ĉiam, kiam kredantaj pekantoj konfesis antaŭ li siajn tre intimajn farojn.

Tial li petis de la komunumanoj la jenon: "Kiam vi deziras konfesi tiujn ĉi temojn, diru simple la kodvortojn "mi falis", kaj tiam mi komprenos.

Foje la pastoro devis forveturi kaj tiam li petis la lokan rabenon anstataŭi lin dum kelkaj tagoj en la konfesejo.

Kiam la pastro revenis, li demandis la rabenon kiel pasis la afero.

Rabeno: "Kiam vi forestis, mi parolis kun via edzino en la konfesejo. Vi devas urĝe ripari la ŝtuparon en via hejmo."

30.3.2011

Forta vira deziro

Moŝe kaj Josef iras sabate al la sinagogo en Novjorko.

Moŝe: "Ĉu vi scias? Hodiaŭ mi havas denove deziron pasigi la vesperon kun Natalie Portman.

Josef (surprizita): "Kiel vi havas denove deziron pasigi vesperon kun Natalie Portman? Kiel, denove?"

Moŝe (ridetanta): "Komprenu, hieraŭ mi ja forte havis tiun deziron … "

(dankon al Xavier el Hispanujo)


* Natalie Portman: Juda-usona filmaktorino, kiu ĵus ricevis Oscar-premion.

Ŝi povas aliĝi al la jena listo de la plej famaj judaj (aŭ duonjudaj) aktoroj:

Groucho Marx, Leslie Howard, Elisabeth Bergner, Kirk Douglas, Shelley Winters, Simone Signoret, Peter Sellers, Paul Newman, Jerry Seinfeld, Barbara Streisand, Tonny Curtis, Bette Midler, Dustin Hoffman, Sarah Bernhardt, Woody Allen, Judy Holliday, Laurence Harvey, Lauren Bacall, Dyan Cannon, Richard Dreyfuss, Elliott Gould.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.