La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XXXIV

3.7.2011

Ĉu la filo freneziĝis?

Judo enkuras la ĉambron de la rabeno kun krioj kaj plorado:

"Rabbi, helpon! Mia filo freneziĝis "!

Rabeno: "Trankviliĝu. Pro kio li freneziĝis ?"

Judo: "Imagu Rabbi, mi eniris lian loĝejon kaj tie… Ho, ve, la ŝinko sur la telero kaj gojino en la lito"

Rabeno (ridete): "Kaj vi opinias, ke li freneziĝis? Se la ŝinko kuŝus en la lito kaj la knabino sur la telero, mi dirus, ke vi pravas. Do, estu trankvila. Via filo estas normala … "

(dankon al Nina el Pollando)

6.7.2011

Sendube

Dum la unua mondmilito eniris rusa policano al juda studejo kaj trovis tie kelkajn virojn, kiuj estis diskutantaj pri la tiamaj mondaj okazaĵoj. Subite unu el ili laŭte kriis: "Granda stultulo!"

La policano ekkoleris, kaptis la judon forte per la mano kaj ekkriis: "Judo, vi ankoraŭ pagos multe pro tio, ke vi insultis la caron!"

Judo: "Ne, mi ne celis la caron sed la germanan imperiestron."

Policano: "Judo! Min vi ne trompos. Se vi diris `granda stultulo` vi sendube celis la caron."

10.7.2011

Karaj geamikoj,

Kiel ni faras ĉiun jaron en julio, ankaŭ ĉi-jare okazos paŭzo pri la dissendado de la judaj ŝercoj.

Espereble ni denove renkontiĝos surekrane dum aŭgusto, sed tio dependas ankaŭ de mia sanstato.

Agrablajn feriojn! Sukcesajn kongresojn kaj aliajn juli-aŭgustajn E-eventojn!

Amike salutas,

Josi (kiu restas ĉi-jare hejme…)

Amo al la patrujo

Enkonduko:

Kiel ni jam diris, multaj sovetiaj ŝercoj identas aŭ similas al judaj ŝercoj. Esploristoj diras, ke la juda humuro influis multe la komunistan kaj kontraŭkomunisman humuron.

Najbaro demandis judon el Rusio:

"Kio estas via sinteno al Sovetunio?"

Judo: "Same kiel al mia edzino."

Najbaro: "Kion ĝi signifas?"

Judo: "Tre simple. Mi vivas kun ĝi kaj revas pri alia."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.