|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Furioza kiento enkuris vendejon kriante al la vendisto:
"Kian ŝtofon vi vendis al mi? Mia tajloro diris, ke ĝi estas la plej malbona varo!"
Vendisto: "Kion vi diras? Bonvolu trankviliĝi. Vi estas feliĉulo. Vi havas nur 3 metrojn de tiu ĉi ŝtofo, dum mi havas plenan magazenon…" (Dankon al Nina el Pollando)
En la urbeto Gura Humorului (Bukovino, Rumanujo) okazis monkolekta kampanjo por financi la rekonstruadon de la sinagogo. Venis la loka prostituitino kaj ofertis mondonacon. La monkolektantoj ne sciis ĉu ili rajtas ricevi la monon de la pekulino kaj tial ili turnis sin al la rabeno.
Monkolektanto: "Rabeno, ĉu tio ne estas peko ricevi de ŝi la monon?"
Rabeno: "Kial peko? Estas ja mono de niaj komunumanoj".
Tri judaj patrinoj renkontiĝas en iu feriloko en Florido. Ili kune sidas kaj fanfaronas pri siaj filoj.
Becky: "Mia filo estas la plej bona advokato en Novjorko."
Sadie: "Mia filo estas eĉ pli sukcesa. Li estas la plej bona kuracisto en Novjorko."
Hannah: "La mia ne tre sukcesis pri kariero. Li laboras kiel oficisto en banko kaj li estas gejo (samseksemulo). Sed li havas du koramikojn: la unua estas la plej bona advokato en Novjorko kaj la dua estas la plej bona kuracisto en Novjorko."
Ekzistas ankaŭ nigraj judoj, ekzemple en Usono: nigruloj, kiuj konvertis sin al judismo.
Okazis en la tempo, kiam en Usono regis certagrada antisemitismo kaj granda kontraŭnigrula rasismo.
En sudusona sinagogo staras nigrulo kaj preĝas. Subite aŭdiĝas voĉo malantaŭ li:
"Nu, ĉu ne sufiĉis al vi esti nigrulo?"
Du judoj renkontiĝas en la strato.
Judo 1: "Kiel vi fartas? Vi ne aspektas bone."
Judo 2: "Se vi nur scius kio trafis min!"
Judo 1: "Kio?"
Judo 2: "Mi havas dolorojn ĉe la renoj, inflamon de la gorĝo, problemojn kun la stomako, malhelpaĵojn ĉe la spirado, ŝveliĝon de la gamboj. Kaj mi mem, mi ne fartas tre bone."
Maljuna juda virino sidas en restoracio kaj aŭskultas la interparolon de tri monaĥinoj, kiuj sidas ĉe najbara tablo.
Diras unu monaĥino al la supera monaĥino: "Eble ni pilgrimu al Jerusalemo?"
Respondis la supera monaĥino: "Ne, tie estas multaj judoj."
Tiam diras la alia monaĥino al la supera monaĥino: "Do eble ni vizitu Novjorkon?"
Respondis la superulino: "Ne, ankaŭ tie estas multaj judoj."
Tiam la judino ne plu povis elteni la parolojn de la monaĥinoj kaj diris al ili: "Do kial vi ne iru al la infero? Tie tute ne estas judoj!"
Laŭ la juda religio, por preĝi publike (grupe) estas bezonataj minimume 10 viroj, kiuj aĝas almenaŭ 13 jarojn. Tiu virdeko nomiĝas hebree MINJAN. Multfoje okazas, ke en la sinagogo aŭ aliloke oni ne komencas la komunan preĝadon, sed oni atendas alvenon de pliaj viroj, por ke estu almenaŭ MINJAN.
Komence da la dudekaj jaroj de la 20-a jarcento regis en Hungarujo dekstrema reakcia kaj kontraŭjuda registaro. Huliganoj atakadis judojn surstrate kaj en publikaj veturiloj, ĉefe trajnoj, por elĵeti ilin.
Iam veturis en trajno la mondfama juda skermisto (skermo: unu el la batalsportoj *) Attila Petschauer (1904-1943). Subite eniris tiun vagonon junulo kaj laŭte demandis: "Ĉu troviĝas ĉi tie judoj?"
Tiam Petschauer, fidante sian forton, senhezite ekstaris, aliris lin kaj deklaris atakeme: "Jes, mi estas judo! Kion vi deziras?"
"En la apuda vagono ni estas naŭ judaj viroj kaj mankas deka por ke ni povu preĝi en "MINJAN", venis la surpriza respondo.
(dankon al Teddy el Israelo)
* Skermo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Skermo
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.