|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ekde la 18-a jarcento plifortiĝis la sekulariĝo kaj eĉ la asimiliĝo (parta aŭ plena) ĉe la judoj: unue en okcidenta Eŭropo (ĉefe Germanujo) kaj poste en aliaj mondpartoj.
Unu el la karakterizaĵoj de la komenco de tiuj procedoj estas adopto de valoroj, kutimoj kaj normoj - kulturaj, religiaj kaj aliaj - kiuj apartenas al la nejudaj najbaroj.
Tio okazis je Kristnasko ĉe parte asimiliĝinta juda familio en Munkeno.
La familio feste vespermanĝis kaj en la ĉambro staris lumigita kristnaska abio.
La eta filo Hans-Abrahamo rigardas la belan abion kaj demandas la patron: "Paĉjo, ĉu ankaŭ la kristanoj lumigas ĉi-vespere la abion, same kiel ni faras?"
Ni scias ke kontraŭ stereotipoj kaj prajuĝoj ne eblas batali…
Unu el la konataj stereotipoj rilate judojn estis la opinio de la nejudaj popolamasoj, ke ĉiuj judoj naskiĝis "komercistoj", ke ili ĉiam elturniĝas facile rilate monon ktp.
Jen tiutipa ŝerco, tutcerte verkita de nejudo…
Nejuda domposedanto, loĝanta ter-etaĝe, luigis la supran etaĝon al juda familio, kiu havis multajn infanojn. Post iom da tempo tre ĝenis lin la bruo de la infanoj marŝantaj super lia kapo. Li menciis tion al sia luanto, kiu respondis, ke se troviĝus en la ĉambro tapiŝo, tiu-ĉi absorbus la paŝan bruon. "Sed mi bedaŭrinde ne estas sufiĉe riĉa por aĉeti tapiŝon", li aldonis. Tiam la posedanto donacis al la judo la bezonatan monon por aĉeti tapiŝon. Iom da tempo poste la bruo malaperis. Iun tagon, kiam la gojo eniris la loĝejon de sia juda luanto, li rimarkas ke… tute ne estis tie tapiŝo. Li demandis pri tio la luanton, kiu respondis, ke multe pli urĝis aĉeti novan vestaĵon por la edzino. Tiam ĉiuj familianoj ricevis pecon da dika ŝtofo, prenitan el la malnova patrina robo kaj algluitan sub iliaj hejmaj ŝuoj. Kaj de tiam ne plu estis bruo…
(dankon al Daniel el Svisio)
Kadre de la ŝercoj pri judaj komercistoj, negocado kaj marĉandado:
Juda komercisto vizitis faman kuraciston.
Post la konsulto li elpoŝigis kaj surtabligis 3 rublojn.
Kuracisto: "Sinjoro Kremer, por konsultado mi ricevas 10 rublojn!"
Kremer: "Kaj mi aŭdis de homoj, ke vi postulas pagon de 5 rubloj…"
En la klaso demandas la instruistino al la juda knabo:
"Se via patro pruntedonos al alia komercisto 150 rublojn je 12% jare, kiom da rubloj li gajnos dum unu jaro?"
Mojŝe: "Almenaŭ 50 rublojn."
Instruistino: "Vi ne kapablas kalkuli!"
Mojŝe: "Mi kapablas kalkuli tre bone, sed mi vidas, ke vi tute ne konas mian patron!…"
Tio okazis en la trajno iranta de Tiraspol al Kiŝinevo.
Ruso eniris vagonon kaj vidis, ke sur la sola libera sidloko kuŝas granda kesto, tuj apud juda pasaĝero.
Ruso: "S-ro judo, deprenu la keston de la benko, ĉar mi ne havas sidlokon!"
Judo: "Lasu min. Mi ne deprenos la keston de la benko!"
Ruso: "Skandalo! Se vi ne deprenos la keston, mi vokos la konduktoron!"
Judo: "Lasu min trankvila!"
Ruso: "Mi tuj vokos la konduktoron kaj ni jam vidos kiu pravas!"
(li foriras kaj revenas kun la konduktoro)
Konduktoro (al la judo): "Prenu la keston kaj metu ĝin sub la benkon!"
Judo: "Mi ne scias kial vi punas min. Ĉu mi pekis? Ĉu mi estas portisto aŭ sklavo? Kial vi ordonas al mi porti tiun ĉi pezan keston? Ĝi ne estas mia kesto!…"
Karaj legantoj,
Bv. akcepti la lastan ŝercon antaŭ la kelksemajna somera libertempo.
Mi esperas renkonti kelkajn el vi dum la Universala Kongreso de Esperanto okazonta baldaŭ en Bjalistoko, la urbo en kiu oni rakontadis multe da judaj ŝercoj antaŭ pli ol 70 jaroj.
Ĝis la 23-a de aŭgusto!
Josi
Tio okazis en Francujo inter la du mondmilitoj. Maljuna judo, portanta du grandajn tekojn, eniras stacidomon en Tuluzo. Li aliras lokan viron kaj demandas lin: "Kion vi opinias pri la judoj?"
Tiam respondas la franco: "Oh, mi alte taksas la judojn. Ili havas belan kulturon!"
La judo trovas alian francon kaj prezentas al li la saman demandon. La viro respondas: "Mi tre amas la judojn. Ili estas talentaj kaj diligentaj!"
La judo serĉas alian viron kaj demandas lin: "Kion vi opinias pri la judoj?"
Respondas la franco: "Mi malamegas ilin, ĉiujn ilin!".
Tiam la judo diras al li: "Tre bone, sinjoro. Mi vidas ke vi estas honesta homo. Bv. do fari al mi komplezon kaj gardi miajn tekojn dum mi iros al la necesejo."
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.