La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INVADO EL PASINTECO

Aŭtoro: James Patrick Hogan

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XXXVIII

La SS-kapitano, komandanta la defendon de la Enireja Pordego Numero Du en la Batalmodulo, retiris sian elstarantan antaŭen sekcion el la kluzo, kiam la centro de la interna pordo komencis brili ĉerizruĝe. La defendantoj surmetis kosmovestojn, malhermetigis la segmentojn apudkuŝantajn al la pordego, kaj fermis la fakmurojn al la internaj partoj de la Modulo. De sia observejo malantaŭ la kirasglaso de la kluzkontrolejo rigardanta al la pordego, la kapitano povis vidi la unuan el la teleregataj aŭtomataj kanonoj ruliĝi de interne.

– Rapidu kun tiuj SAA-oj! – li ekkriegis en la mikrofonon ene de sia kasko. – Sekcio Flava, prenu defendpoziciojn. Verda kaj Ruĝa, preparu retiriĝi al la kluzoj en la oblongaj fakmuroj.

– Vi devas defendi tiun ĉi postenon ĝis la lasta homo – kolonelo Oordsen, kiu observis la evoluon de okazaĵoj el la Ponto, diris de unu el la kontrolekranoj. – Ni estas preskaŭ pretaj maldokigi la Modulon.

– Ni defendos ĝin. Se necese, sir – la kapitano certigis lin.

Subite, la tuta kluzstrukturo eksplodis internen, trafita de vico da kontraŭtankaj raketoj kun trarompaj eksplodkapoj. Kvankam ne estis tie sonkondukanta aero, la muroj kaj plankoj ektremis. Kelkaj defendantoj estis surŝutitaj per rubaĵoj, kaj eĉ pli mortfalis de vico da splitaj grenadoj lanĉitaj sekundon poste tra la truo kie la aerkluzo estis antaŭ momento. La ceteraj ekpafis al la kosmovestajn figurojn antaŭenirantajn tra la vrakaĵo de la ekstera kupolo. Unu SAA blokiĝis en la restaĵoj de la kluza pordego. La alia manovris, provante flankpasi ĝin. – Ruĝa Sekcio, retiriĝu al la dua defendlinio! – la kapitano ekkriegis. – Defendante...

Sekva raketsalvo enflugis internen kaj eksplodis sur la murojn kaj strukturojn profunde en la kluza kamero, ekstermante duonon de la taĉmento, kiu ĵus komencis retiriĝi. La pluvivantoj, ŝanceliĝante inter la rubaĵoj, komencis malleviĝi kaj fali sub hajlo de eksplodantaj obusoj kaj koncentrita pafado de la M32-oj kaj infanteriaj tranĉeokanonoj. Kio restis de la defenda formacio kolapsis kaj komencis malordan retiriĝon. – Eligu ĉiujn! Retiriĝu al... – La kirasglaso frakasiĝis je rekta trafo, kaj teleregita bombo kun kvincent-funta brulema eksplodilo flugis internen, finante ĉian ajn reziston en la areo de la Malantaŭa Enireja Pordego Numero Du.

Kolonelo Oordsen, sur la Ponto en la Batalmodulo, turnigis sian vizaĝon for de la ekrano, kiu ĵus malpleniĝis antaŭ li. Sur la apuda ekrano, alia SS-oficiro raportis la situacion el interna defenda pozicio ĉe la oblonga fakmuro. – La Malantaŭa Enireja Pordego Numero Du ne ekzistas – Oordsen diris al Sterm, kiu rigardis kun malcedema esprimo. – En kelkaj minutoj ili estos ĉi tie.

– Kiom longe ĝis Kuan-yin subiros? – Sterm demandis, rigardante Stormbel-on, kiu direktis la operacion de la ŝipmalligo. Li intencis uzi la Mayflower-on II ĝis la atako povus esti lanĉita. Sed la neatendita perdo de la resto de la ŝipo, kombinita kun la perfida transfuĝo de Lesley al la malamiko kaj la perforta penetro internen de la ataktrupoj en la Batalmodulon, devigis lin ŝanĝi la sinsekvon de agoj. Ne estus senco detrui la Kuan-yin-on se li samtempe perdus la Batalmodulon.

– Ok minutojn – respondis Stormbel. – Sed ĝia fuzbovlo daŭre ne estas direktita al ni. Ni estas pretaj eldokiĝi.

– Ĉu vi certas, ke ni povas sekure atingi la ŝirmejon malantaŭ Kirono?

– Kuan-yin ne estos kapabla manovri tuj – respondis Stormbel. – Donante maksimuman akcelon por preterpasi Mayflower-on II tuj post eldokiĝo, ni estos malantaŭ la planedo longe antaŭ ol Kuan-yin povos celi. Kaj tiam ni povos eniri daŭran orbiton kontraŭ la diametro.

– Antaŭa Pordego Numero Unu kapitulacis – diris Oordseo per sufokita voĉo post ricevo de sekva raporto. – La pafado en ĉi tiu areo ĉesis. Nickalson movas siajn homojn eksteren, inkluzive de la rezervo. Ni ne havas elekton.

La okuloj de Sterm ekflamis. – Mi postulas detalan registron de ĉiuj oficiroj, kiuj dizertis – li memorigis al Stormbel. – Tiujn en la Registara Centro, tiun en Vandenberg, Lesley-on en la Heksagono, tiun ĉi tie, ĉiujn – Lia voĉo estis glacitrankvila, sed des pli minaca pro tio. – Ili respondos pri tio kiam la tempo venos. Generalo, tuj dekroĉu la Batalmodulon kaj komencu la operacion laŭplane.

Stormbel transdonis la ordonon, kaj kiam la helpmotoroj ekfunkciis, la Batalmodulo komencis degliti el la teno de la subtenaj pilonoj. La kriego de tordita ŝtalo skrapanta kontraŭ la eksteraĵo de la hulo eĥis en ĝia malantaŭa sekcio kiam unu el la provizdeklivirejoj – neniu el kiuj estis retirita ĝustatempe – unue tordiĝis, kaj poste rompiĝis. La deklivirejo disiĝis duone laŭlonge, ĝuste sur la alteco de la sekcio tenata sub normala premo, verŝante homojn kaj ekipaĵojn en la spacon. La bonŝanculoj en kosmovestoj povis esperi esti spuritaj laŭ la alarmsignaloj de siaj dissendiloj. La ceteraj ne havis tempon esperi antaŭ ol iliaj korpoj eksplodis.

– Kiam ni revenos, ĝi estos tute alia okazintaĵo – Sterm diris al sia akompanantaro sur la Ponto dum li ekfunkciigis la ĉefan motoron de la Modulo kaj oni povis eksenti la salton antaŭen kaj for de la pruo de la Mayflower II. – Sed antaŭ ĉio ni devas trakti niajn Kironajn… amikojn. Kiaj novaĵoj pri Kuan-yin?

– Ĝi ankoraŭ eĉ ne komencis prepariĝi por respondo – Stormbel respondis, kun malŝarĝiĝo en sia voĉo por la unua fojo ekde multaj horoj. – Eble ni sukcesis surprizi ilin finfine. – Li ekrigardis la nombrojn sur la vidigilo de la orbito kaj la kursprojekcio.

Sterm malrapide kapjesis kun kontento. – Bonege. Mi pensas, ĝentilmanoj, ke vi konsentos kun mi, ke ni atingis firman intertraktan pozicion.

* * *

En la Komunikadcentro de la Mayflower II, Borfontein, Wellesley, kaj la aliaj kunordigantoj de operacioj sur la tuta ŝipo kaj sur la planeda surfaco streĉe rigardis la pandemonion videban sur la ekranoj ĉirkaŭ ili. Figuroj en kosmovestoj spirale elflugis el la frakasitaj restaĵoj de unu el la provizdeklivirejoj kaj el la tri restantaj malfermitaj internoj de la kupoloj; ĉiuj montris signojn de batalo, kaj unu estis parte eksplodigita. Pecoj de armiloj, ekipaĵo kaj aliaj derompaĵoj disverŝiĝis en ĉiuj direktoj. Ĉie pendis soldatoj en skafandroj, senespere implikitaj en volvaĵoj de savŝnuroj. – Ordonu lanĉi ĉiujn trupveturilojn, riparveturilojn, pramojn kaj ĉion alian, kio povas flugi – Borfontein ekgraŭlis al unu el la oficiroj. – Prenu ilin de Vandenberg kaj de ĉi tie, kie ajn ili estas. Mi postulas, ke ĉi tiuj homoj estu savitaj, ĝis ĉiu lasta. Peterson, diru al admiralo Slessor, ke li metu ĉiujn surfacajn pramojn lanĉpretaj, kaze ke ni devos evakui la ŝipon. Kaj eksciu kiom pliajn ni povas ricevi de Canaveral.

– Vicadmiralo Crayford raportas el Vandenberg, sir!” – vokis la oficiroj.

– Majoro Lesley raportas el la pruo, sir.

– La Batalmodulo tenas konstantan rapidon kaj kurson kaj baldaŭ kaŝiĝos malantaŭ la horizonto de Kuan-yin.

Ne malproksime de Borfontein, Wellesley kaj Lechat parolis tra granda ekrano kun la Kironanoj Otto kaj Chester. Malantaŭ ili, ĉe la konzolo de unu el la ekranoj de la Centro, Bernard, Celia kaj unu el la komunikadaj teknikistoj rigardis du pli malgrandajn ekranojn. Unu montris la vizaĝon de Kath, la alia vidon de la kaoso interne de tio, kio restis de la kupolo de la liverdeklivirejo.

En la dua, Hanlon, en skafandro kun nigraj brulmarkoj, sur la unua plano, alkroĉiĝante al la restaĵo de ŝtala strukturo, tordita kaj elstaranta en la malplenan spacon, tiris per sia libera mano du interplektitajn ŝnurojn. Malantaŭ li, soldatoj tiris figurojn en la frakasitan kupolon kaj helpis ilin grimpi al la enirejo de la liverdeklivirejo. – Mi pensas, ke ĉi tiu estas tiu, kiun ni celas – la voĉo de Hanlon aŭdiĝis el laŭtparolilo apud al la ekrano. – Ha, jes... iom eluzita, sed li baldaŭ estos kiel nova. – Li ektiris lastfoje la ŝnurojn kaj dua figuro aperis en la bildo. Bernard kaj Celia suspiris malŝarĝiĝe, rekonante en la rigardilo de skafandra kasko la trajtojn de Colman, trempmalsekan de ŝvito sed nedifektitan. Colman alkroĉiĝis al la parto de la strukturo, sur kiu Hanlon sidis, malkroĉis sian sekurecan ŝnuron, kaj malimplikiĝis de alia, poste helpis al Hanlon tiri ĝin. Aperis dua figuro en skafandro, ĉi-foje renversita, kun diketa, maltrankvila vizaĝo, kiu iel sukcesis teni liajn dikajn okulvitrojn klinitajn laŭ angulo sur lia nazo.

– Hanlon havas lin – Bernard diris al la ekrano de Kath. – Li aspektas bone. Ili ankaŭ havas Swyley-on. Li ankaŭ aspektas bone.

Kath dankeme fermis siajn okulojn por momento, poste turnis sin al Veronica, Adam, Casey kaj Barbara, kiuj estis ekster vidkampo. – Ili trovis Steve-on. Li fartas bone.

Malantaŭ Bernard kaj Celia, Lechat parolis kun Otto. – Ĉiuj strategiaj armiloj estas en la Modulo. La resto de la ŝipo prezentas neniun minacon.

– Ni konscias pri tio – Otto respondis.

– Ni devis provi tion ĉi – klarigis Wellesley staranta apud Lechat. – Ni ne povis riski sciigi vin, ke tiaj homoj transprenis la kontrolon super armiloj. Tiun ĉi decidon faris mi kaj neniu alia.

Mi kredas, ke mi farus same – respondis Otto.

En tiu momento, la ĉefo de telekomunikado ekkriis: – Ni havas dissendon el la Batalmodulo! – En unu momento, la tuta Telekomunikada Centro silentiĝis, kaj sur unu el la grandaj ekranoj alte super la planko aperis la figuroj de Stem kaj Stormbel, ĉirkaŭitaj de la altrangaj oficiroj de ilia komandaro. Stem estis malvarma kaj trankvila, sed en liaj okuloj estis moka, triumfa brilo; Stormbel staris kun kruroj disigitaj, brakoj krucitaj ĉe la brusto, kapo levita, vizaĝo senesprima. La aliaj oficiroj fikse rigardis antaŭen. Post kelkaj sekundoj, Wellesley, Lechat kaj Borfontein paŝis en la centron de la ĉambro kaj ekstaris, rigardante la ekranon.

La vizaĝo de Celia, kiam ŝi rigardis Sterm-on, transformiĝis en rigidan, sangomankan maskon.

– Ni havas aktivan kanalon el la Batalmodulo – Bernard ekflustris al Kath.

– Mi scias – ŝi respondis. – Ĝi ankaŭ estas konektita al Otto kaj Chester per unu el niaj relajsaj satelitoj. Ĝi estas tridirekta konekto.

– Bonega provo, Wellesley – Sterm diris el la granda ekrano. – Malgraŭ ĉio mi estas devigita laŭdi vin pro via surpriza eltrovemo. Bedaŭrinde por vi, nun estas klare videble, ke ĝi estis vana. – Li forturnis la rigardon direkte ekster la kadro, probable al la vidigilo montranta Otton kaj Chester-on. – Kaj ankaŭ fatale por vi, mi timas, ĉar ni jam delonge deduktis la sekreton de Kuan-yin.

– Bernard – Kath diris trankvile de la konzola ekrano. Li turnis sin kaj ekrigardis ŝin. – Jes?

– Kelkaj el la segmentoj de la Mayflower II havas tegmentfenestrojn kun eksteraj ŝtalaj kovriloj, ĉu ne? – Kath diris. Bernard sulkigis la brovojn, nenion komprenante. – Jes... Kial... Kio...?

La voĉo de Kath daŭre estis mallaŭta, sed nun ĝi fariĝis urĝa. – Certigu plene, ke oni ilin ĉiujn fermos. Faru ĝin tuj.

Bernard, surprizita, skuis sian kapon kaj volis demandi plu.

– Bonvolu fari ĝin – Kath interrompis al li. – Eble ne estos multe da tempo.

Bernard rigardis ŝin ankoraŭ por momento, poste kapjesis kaj ekrigardis la ktelekomunikadan teknikiston sidantan apud Celia. – Ĉu vi povas konekti min kun Admiralo Slessor de ĉi tie? – la teknikisto konfirmis kaj kliniĝis super la konzolo, tajpante kodon.

El la centro de la ĉambro, Wellesley demandis, – Kion vi volas?"

– Bone – Sterm kapjesis aprobe. – Mi vidas tendencon al kunlaboro ĉi tie. – Li turnis sin al la Kironanoj: – Do mi supozas, ke ni komencas kompreni unu la alian.

– Ni aŭskultas – Otto respondis per plata voĉo.

– Eble estus utile se mi resumus la nun ekzistantan situacion – Sterm sugestis. – Ni posedas kompletan strategian arsenalon, kies potencon mi ne bezonas priskribi al vi, kaj la sola armilo kapabla kontraŭstari nin estas nuntempe neŭtraligita. Aliflanke, nia kapablo ataki Kuan-yin-on estas sendifekta, kaj mi certas, ke vi jam konkludis, ke ĝia detruo povas esti garantiita. Ni tenas la tutan surfacon de Kirono sub pafatingo, la Mayflower II fariĝis sendefenda, kaj la implicoj de ĉi tiuj faktoj estas evidentaj.

Sterm paŭzis dum kelkaj sekundoj por lasi la plenan signifon de liaj vortoj atingi la aŭskultantojn, poste faris malgrandan geston permane, kvazaŭ por emfazi la senesperecon de la situacio de liaj interparolantoj. – Sed ne estas mia deziro detrui valorajn rimedojn, kies malŝparo ne profitigus iun ajn el ni. Mi ne bezonas negoci, ĉar la forto estas ekskluzive mia, sed tamen mi pretas negoci. Kontraŭ via rekono de mia aŭtoritato kaj lojaleco, mi ofertas al vi la protekton de ĉi tiu forto. Mi havas la potencon fari senlimajn postulojn, sed mi decidis oferti al vi ion. Do, kiel vi povas vidi, mi traktas vin donaceme.

– Admiralo Slessor – la teleteknikisto flustris en la orelon de Bernard. Bernard kapjesis kaj klinis sin antaŭen por paroli mallaŭte al la viro, kiu aperis sur la helpa ekrano. – Estas urĝe, Admiralo. Bonvolu tuj ordoni fermon de ĉiuj eksteraj lukoj.

Slessor rekonis Bernard-on kiel unu el la iamaj dungitoj de Merrick. – Kial? – li demandis, mirigita. – Kion vi faras tie… Fallows, se mi ne eraras?

– Mi ne scias kial, sed estas grave… mesaĝo de la Kironanoj.

Slessor sulkigis la brovojn eĉ pli. Li hezitis, pensis momenton, kaj fine cedis. – Bone, mi ordonos ĝin fari. – Li malaperis el la kadro.

– Tio estas stranga propono – Otto diris al Sterm. – Vi proponas defendon, sed la sola defendo, kiun iu ajn bezonus, estus kontraŭ vi. Ĉar ja vi ĵus diris al ni, ke vi havas ĉiujn armilojn je via dispono. Via koncepto pri logiko ŝajnas stranga al mi.

Por la unua fojo, io simila al kolero ekbrilis sur la vizaĝo de Sterm. – Mi konsilus vin ne uzi ĉi tiun konversacion kiel okazon por montri vian eltrovemon – li avertis. Li paŭzis momenton por reakiri sian trankvilecon. Poste li parolis pli malrapide. – La Tero estas disŝirata en pecojn ĉar ĝi ne sukcesis produkti fortan gvidanton, kiu dispremus – Sterm levis sian manon kaj kunpremis ĝin en pugnon antaŭ sia vizaĝo – la bagatelajn rivalecojn kaj ĵaluzojn, kiuj, tra la tuta homa historio, malhelpis ĉiun ŝancon plene riveli la eblan splendoron de kolektiva unueco kaj potenco. La Tero ĉiam estis en tumulto ĉar ĝi heredis kaoson je tutmonda skalo, kontraŭ kiu la klopodoj eĉ de ĝiaj plej kapablaj organizantoj estis vanaj. Ĉu ĉi tio estas la estonteco, kiun vi deziras por Kirono?

Ĉi tiu planedo ĝis nun sukcesis eviti tian sorton; sed ĝia loĝantaro kreskos. Hodiaŭ, ĝi havas la ŝancon profiti de la instruoj de la Tero kaj semi la semojn de forta, unuigita kaj neŝancelebla ordo, nun, antaŭ ol la pesto de malunueco ĝermos kaj fariĝos venena. La samaj fortoj, kiuj invadis la Teron, estas nur du jarojn for de Kirono en la formo de la avangardo de la Orientazia Federacio. Post du mallongaj jaroj, vi alfrontos elekton: aŭ submetiĝi al la dominado de tiuj, kiuj volas sklavigi ĉi tiun planedon, aŭ kontraŭstari ilin per unuigita forto, kiu igos Kironon nevenkebla. Vi alfrontas elekton: malforteco aŭ forto, servemeco aŭ digno, sklaveco aŭ libereco, degradiĝo aŭ honoro, honto aŭ fiereco. Forto aŭ malforteco. Mi proponas al vi ĉi-lastan de tiuj solvoj. – La rigardo de Sterm ekbrilis per viziula lumo, kaj li komencis spiri pli rapide. – Mi kreos el ĉi tiu mondo potencon tian, kian la Tero neniam atingos – nekonkereblan fortikaĵon, kiun eĉ tuta aro de OAF-ŝipoj ne kuraĝos alproksimiĝi. Mi konstruos por vi ĉi tie sur Centauri la unuan stelan imperion, unu unuiĝintan popolon sub unu gvidanto... unuigitan per volo, unuigitan per ago, kaj unuigitan per celo. La malfortuloj jam ne devos batali kontraŭ la malfortuloj por supervivi. La malfortuloj estos defendataj per la forto, kiu venas de ĉi tiu unueco, kaj per unueco, la fortaj, kiuj defendas ilin, fariĝos nevenkeblaj. Ĉi tion... ĝuste ĉi tion mi ofertas al vi.

– Ĉu ĉi tiu defendo iel diferencas de la OAF-dominado, kiu supozeble devus maltrankviligi nin? – demandis Chester.

Sterm estis malkontenta pri la respondo. – Sekurigi vian planedon ne devas esti konfuzita kun kontentigaj ambicioj de konkero – li diris malakcepte.

Otto skuis sian kapon. – Se la Tero estas disŝirata en pecojn, tio estas ĉar ĝia loĝantaro permesis al si kredi la samajn mem-plenumajn profetaĵojn kiel tiujn, kiujn vi proponas al ni akcepti, sinjoro Sterm. Sed ni malakceptas ilin. Ni ne bezonas, ke vi defendu nin pli kontraŭ la homoj de la OAF-ŝipo ol ili bezonas siajn Stermojn por defendi ilin kontraŭ ni. Ni ne bezonas tian forton. Se najbaroj devas fortikigi siajn hejmojn kontraŭ najbaroj, ĉu tio estas forto aŭ paranojo? Vi devas senti vin tre malsekura volante fortikigi la tutan stelsistemon."

Sterm premis siajn lipojn en mornan, malsupren-anguligitan linion. – Por la OAF, konkero estas dogmo – li diris. – Ili komprenas neniun lingvon krom la lingvo de forto. Vi ne povas esperi interagi kun ili sur iu ajn alia nivelo.

– Tute male, sinjoro, ili komprenas tiun lingvon – la saman lingvon, kiun homoj ĉie parolas – diris Chester. – Ni traktos ilin same kiel ni jam traktis vin.

– Kaj kion precize tio signifas?– ektondris Sterm.

Otto ridetis malĝoje. – Bonvolu rigardi ĉi tiun manplenon da frenezuloj ĉirkaŭ vi – li sugestis. – Kio okazis al la homoj? Kien malaperis via Armeo? Ili ĉiuj estas jam Kironanoj. Kaj vi havas nenion por oferti al ili krom defendon kontraŭ la timo, kiun vi ŝatus fabriki en iliaj mensoj. Sed iliaj mensoj estas Kironaj. Ili vidas, ke ĉi tiu timo estas via timo, ne la ilia, kaj ke estas vi, kiu bezonas defendon, ne ili.

La vizaĝo de Sterm malmoliĝis. Estis videble, kiam li ektremis, luktante por subpremi sian koleron. – Mi emis fari interkonsentojn – li raŭke diris. – Estas evidente, ke ni ne sukcesis montri la seriozecon de niaj intencoj. Bonege, vi lasas al mi neniun elekton. Eble demonstraĵo helpos konvinki vin. – Li turnis sin al Stormbel: – Generalo, bonvolu raporti la staton de la misilo nuntempe celita al la Kirona scienca stacio en norda Selene.

– Armita kaj preta por tuja lanĉo – Stormbel respondis per monotona voĉo. – Programita por aereksplodo du mil futojn super la celo, kiun ĝi atingos en dek tri minutoj. Dudek-megatuna eksplodilo, ne-malaktivigebla kaj ne-malarmiligebla post lanĉo.

– Via lasta ŝanco rekonsideri vian pozicion – diris Sterm, rigardante de la ekrano.

– Ni havas nenion por rekonsideri – Otto respondis kalme. La vizaĝo de Sterm malheliĝis, lia buŝo tordiĝis en malagrablan grimacon. La maldika tegaĵo de bonaj manieroj defalis de li, liaj okuloj larĝiĝis, kaj por momento, eĉ de la distanco kie li sidis, Bernard sentis sin penetri la profundojn de menso droninta en frenezo. Li ektremis kontraŭvole. Celia, sidanta apud li, kaptis lian brakon.

– Generalo – Sterm ordonis. – Lanĉu la misilon en sesdek sekundoj.

Stormbel signalis al iu en la fono kaj anoncis: – La sesdek-sekunda retronombrado komenciĝis.

– La retronombrado povas esti haltigita iam ajn – Sterm informis ilin.

Wellesley, Borfontein kaj Lechat staris senhelpe kiel ŝtonigitaj en la centro de la ĉambro. – Li faros ĝin – flustris terurita Celia al Bernard.

Bernard skuis sian kapon en silenta protesto kaj deturnis siajn okulojn al la ekrano, kiu daŭre montris Kath-on. – Vi ne povas lasi tion okazi – li diris petege. – Via popolo estas tie en Selene. Jen nur la unua ekzemplo. Poste plimalboniĝos.

– Ni ne intencas lasi tion okazi – respondis Kath.

– Sed vi devas. Kion vi povas fari por haltigi ĝin?

– Vi preskaŭ mem eltrovis tion.

Bernard denove skuis la kapon. – Mi ne komprenas, kion vi diras. Kuan-yin ne povas pafi efike. Ĝi estas preter la horizonto de la Batalmodulo.

– Ĝi ĉiuokaze ne povus pafi – respondis Kath. – Ĝia rekonstruo ne estas finita. Ni jam diris tion ĉi al vi.

Bernard rigardis ŝin konfuzite. Nenio plu havis sencon. – Sed… ĝia antimateria propulso… tio ja estas via armilo, ĉu ne?

– Ni neniam asertis tion – respondis Kath. – Vi supozis tion. Kaj ankaŭ Sterm. – Bernard rigardis ŝin kun malfermita buŝo, komencante kompreni la gravecon de tio, kion ŝi ĵus diris. La vizaĝesprimo de Kath estis serioza, sed ŝi havis ekbriletojn de ironio en ŝiaj okuloj. – Estus malfacile por ni kaŝi nian sciencan laboron – ŝi diris. – Ĝi devis aspekti kvazaŭ ĝi servus legitiman celon. La antimateria propulso aspektis konvene. Sed rekonstrui Kuan-yin-on estas tre malsupra en nia prioritatlisto.

La okuloj de Bernard larĝiĝis pro nekredemo. – Sed se Kuan-yin ne estas finita, kiel estiĝis la kratero sur Remus?

– Precize tiel, kiel Jeeves respondis la demandon de Jay – akcidento kun la magneta sistemo de antimateria stokado; do ni pravis stoki ĝin tre malproksime de Kirono. Estus malfacile kaŝi ĝin post tio, kio okazis, do tio estis alia kialo, por kiu ni bezonis Kuan-yin-on.

– Ni... ni neniam kredis tiun rakonton – Bernard diris malfortvoĉe.

– Ho, tio jam estas via afero. Ni diris al vi.

* * *

Ducent mil mejlojn for, sur la sovaĝa, kraterkovrita surfaco de la dua Kirona luno – Romulus, du grandegaj kovriloj, kies eksteraj surfacoj estas identaj al la ilin ĉirkaŭanta tereno, malrapide disiĝis, rivelante la enirejon de ŝakto ducent futojn en diametro kaj du mejlojn profunda, ĉizita en solida roko. Aro da akcelaj ringoj – en la ĉambroj ĉirkaŭ la fundo de la ŝakto – jam estis plena de densaj torentoj de antimaterio, cirkulante preskaŭ je lumrapideco.

La sinkroniga komputilo eldonis komandojn, kaj la akcelaj ringoj komencis elŝargiĝi tanĝante, unu post alia, kreante koncentritan faskon de tuja anihilacio, projekciante en la spacon tra gigantaj deklinaj bobenoj, gvidataj de datumoj fluantaj de la Kironaj gvatsatelitoj. La fasko tranĉis la spacon en iom pli ol sekundo al la loko, kie la Batalmodulo estis en orbito super Kirono. Miniatura nova suno eksplodis en la ĉielo, lumigante la noktan hemisferon de la planedo. Eksplodo de gama-radiado jonigis la supran tavolon de la atmosfero, kaj fulmoj etendiĝis milojn da mejloj trans la ĉielo super Kirono. Ĉiuj sentemaj radiadaj mezurinstrumentoj ekster la hulo de la Mayflower II estis forbruligitaj, kaj elektra ŝtormo distranĉis komunikadojn kun la surfaco dum dek du horoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.