La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INVADO EL PASINTECO

Aŭtoro: James Patrick Hogan

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XXX

La streĉiĝo, kiu kreskis ekde la alveno al la planedo, kaj la ŝoko pro la plej novaj novaĵoj, estis klare videblaj sur la vizaĝo de Wellesley, kiam li leviĝis por alparoli la konsternitajn membrojn de la Kongreso de Mayflower II, kiu kunvenis kelkajn horojn poste. Li aspektis kiel ombro de la homo, kiu li estis, kaj la asembleo kiel skeleto de la leĝdona korpo, kiu kunvenis la tagon, kiam la fiera ŝipo ekiris en orbiton ĉe la fino de sia heroa vojaĝo. Kelkaj, kiel ekzemple Marcia Quarrey, malaperis sen averto en la lastaj semajnoj, ĉar la ĉiea influo de Kirono daŭre kolektis sian rikoltaĵon; kelkaj sube ne sukcesis alflugi de la surfaco. Tamen, malgraŭ la urĝeco de la alvoko, Wellesley sukcesis kolekti kvorumon. Li diris al ili pri siaj intencoj, aŭdiĝis kelkaj krioj de protesto kaj vetoo, kaj nun la leĝdonantoj atendis la anoncon de decido, kiu, por la plej multaj el ili, jam estis antaŭvidita forigo de la kazo.

– Mi aŭskultis kaj konsideris la obĵetojn, sed mi kredas, ke la vidpunkto de la plej multaj el ni fariĝis sufiĉe klara – diris Wellesley. – La politiko, kiun ni provis realigi, ne nur malsukcesis atingi siajn taskojn kaj montriĝis nekapabla atingi ilinn, sed kondukis al ago, kiun ni ĉiuj devas rekoni kiel la unuan manifestiĝon de minaco direktita kontraŭ ni ĉiuj kiel eblaj estontaj ĝiaj objektoj. Ĝi ankaŭ fremdigis nian propran loĝantaron ĝis la grado, ke multaj simpatias kun tiuj, kiuj eldonis la minacon. Ĉiu registaro, kiu provos daŭrigi ĉi tiun politikon, estos registaro nur laŭnome.

Ni spertas krizon, kiu minacas la pluan daŭron de la integreco de la tuta Misio, kaj fariĝis evidente al mi, ke niaj malfacilaĵoj povas esti nur profundigitaj per longedaŭra disiĝo de povoj. Ĉar respondeco ne povas esti delegita, mi sole respondecas pri ĉiuj konsekvencoj de mia decido. – Li paŭzis momenton por rigardi la ĉambron kaj profunde enspiris. – Per la aŭtoritato donita al mi kiel Direktoro de la Misio, mi deklaras la ekziston de krizostato. Kongresaj agadoj estas de tiu ĉi momento suspenditaj por la daŭro de la krizostato, kaj per ĉi tiu deklaro, mi alprenas ĉiujn povojn ĝis nun donitajn al la Kongreso, kun tiaj esceptoj, kiujn mi opinias konvenaj enkonduki dum la periodo de krizostato. – Post mallonga paŭzo, li aldonis per malpli formala tono: – Kaj mi petas ĉiujn el vi kunlabori por certigi, ke ĉi tiu periodo estu kiel eble plej mallonga.

Kvankam ĉiuj atendis ĉi tiun anoncon, la streĉiĝo en la ĉambro kreskis dum daŭris atendado por la vortoj de konfirmo. Nun kiam ili estis diritaj, la streĉiĝo dissolviĝis en ondo da murmuroj, akompanata de la susuro de paperoj kaj la knarado de seĝoj, kiam la sidantoj sidiĝis pli komforte.

Kaj tiam, el malantaŭ la ĉefa enirejo, aŭdiĝis pli kaj pli laŭta bruo de marŝantaj piedoj. Sekundon poste, la pordo malfermiĝis knare kaj generalo Stormbel eniris, gvidante grupon da oficiroj, antaŭantaj la unuon de SS-uranoj. La soldatoj fulme diskuris, blokante ĉiujn elirejojn, kaj Stormbel kaj la oficiroj marŝis laŭ la irejo inter la parlamentaj benkoj al la centro de la ĉambro, kie ili alfrontis la kongresanojn, antaŭ kiuj daŭre staris Wellesley. Borfontein saltis sur siajn piedojn, sed haltigis sin vidante la pistolon celitan al li de unu el la SS-koloneloj. Konsternita, li refalis en sian seĝon.

Stormbel estis malalta, fortika kaj tute kalva, kun larmoplenaj okuloj kaj ŝtona vizaĝo. Li portis maldikan lipharojn super sia supra lipo. Li apogis siajn manojn sur siajn koksojn kaj dum kelkaj momentoj rigardis la konsternitajn vizaĝojn antaŭ si. – La Kongreso estas dissolvita – li anoncis per alta, penetranta voĉo. – La misio estas metita sub la rektan komandon de la Armeo. – Li turnis sian kapon al Borfontein. – Vi estas eksigita el la komando de kaj la regulaj unuoj kaj la Specialaj Servotrupoj. Ĉi tiuj funkcioj transiras al mi.

– Laŭ kies…? – Wellesley komencis per voĉo tremanta, sed alia voĉo, laŭta kaj decida, interrompis lin.

– Laŭ mia ordono. – Matthew Sterm leviĝis de sia seĝo kaj paŝis antaŭen, ĵetante defian rigardon al la kunveninta homamaso. – Ĉi tiu babilado daŭris tro longe. Sufiĉe da tempo estis malŝparita por ĉi tiaj sensencaĵoj. Nun Vi ĉiuj iros sub eskorto al viaj asignitaj loĝejoj kaj restos tie ĝis pliaj instrukcioj. Ni havas aferojn por prizorgi. – Li kapjesis al Stormbel, kiu signalis al la gardistoj. – Mi ŝatus, ke Admiralo Slessor restu por diskuti aferojn rilatajn al la bonfarto de la ŝipo.

Kiam la soldatoj ekmoviĝis kaj la membroj de la Kongreso sidis paralizitaj en silento, Ramisson leviĝis de la benkoj kaj iris al la centro, haltante kontraŭ Sterm. – Mi ne cedos, kaj mi ne lasu min timigi – li diris tra streĉita gorĝo. – Prenu viajn homojn for de la pordo. – Li turnis sin kaj komencis iri al la ĉefa elirejo ĉe la malantaŭo.

Stormbel eltiris sian pistolon kaj celis ĝin al la dorso de Ramisson. – Mi avertas vin nur unufoje! li ekkriis. Ramisson marŝis pluen. Stormbel pafis. Ramisson stumblis akompanate de terurkrioj kaj subite falis sur sian flankon. Ĝemado aŭdiĝis de la parlamentaj benkoj. Stormbel trankvile enŝovis sian pistolon en la pistolujon, poste levis la manon, alvokante la soldatojn. – Forkonduku ĉi tiun homon kaj certigu, ke li ricevu medicinan prizorgon. – Du SS-uranoj alproksimiĝis, kaptis Ramisson-on sub la akseloj, firme sed sen troa brutaleco, kaj portis lin antaŭen. Du aliaj malfermis la pordon por ili, fermis ĝin, kaj revenis al siaj postenoj.

– Ĉu iu alia protestas? – demandis Sterm. Malantaŭ li, Wellesley, pala kaj elĉerpita, falis senpove en sian seĝon.

– Ĉesu – diris Borfontein morne. – Kiom da soldatoj laŭ vi sekvos vin?

Stormbel ĵetis al li malestiman rigardon. – Kaj kiom da viaj soldatoj restas al vi? – li demandis. – Preskaŭ ĉiuj estas sur la surfaco, kaj la oficiroj komandantaj la bazajn unuojn jam estas kun ni. Cetere, ni havas la ŝipon, kaj tio estas la plej grava afero.

– En ĉi tiu momento – aldonis Sterm. – La resto venos poste.

Borfontein lekis siajn lipojn, freneze pensante. Kiam Stormbel jam estis ripetonta la ordonon malplenigi la ĉambron, Borfontein ekrigardis Sterm-on, fermis la okulojn por momento, poste levis la manon kaj skuis la kapon. – Mi... mi eĉ ne certas, ke mi komprenas, kio okazis – li diris. – Ĉio ĉi okazis tro abrupte. Kion vi finfine intencas fari? – El la interna poŝo de sia uniformo li nerimarkeble eligis la komblok-on kaj ŝovis ĝin sub la tablon.

Sterm eligis suspiron de grave ĝenata pacienco. – Mi provos klarigi ĝin al vi per simplaj vortoj – li respondis. – Ĉi tiu klaŭneca prezento estis...

Rigardante Sterm-on, Borfontein samtempe tajpis per siaj fingropintoj la personan numeron de juĝisto Fulmire kaj trankvile ŝovis la komblok-on sub la lozajn paperojn apogitajn kontraŭ la ringolibro kuŝanta antaŭ li.

* * *

Paul Lechat ekscitite paŝis tra la salono en la loĝejo de la Fallows-oj en Cordova Village. – Mi ne opiniis, ke la Kironanoj farus ion tian – li deklaris. – Mi pensis, ke ili nur reagas al rekta perforto. Kial ili ne lasis ĉion ĉi morti per natura morto?

– Ĉu vi ne pensas, ke rabi la hejmojn de homoj kaj ĵeti ilin sur la straton estas sufiĉe rekta manifestiĝo de perforto? – Jean demandis, sidante sur unu el la seĝoj ĉe la manĝotablo, dum Jay silente aŭskultis de la alia flanko. – Kion ili supozeble faru? Ili ne tuŝis la soldatojn, sed reguligis la kontojn kun la respondeculo. Li devus esti atendanta tion.

Lechat skuis la kapon. – Tio estis nenecesa. En kelkaj tagoj, Ramisson preskaŭ certe estus elektita. Kaj tiam ĉio estus en sia loko, glate kaj pace. Ĉi tiu ago denove komplikis ĉion. Wellesley probable deklaras krizostaton nun, kio signifas, ke la baloto estas aŭtomate prokrastita. Aferoj retroiras je semajnoj, eble monatoj.

Li paŭzis momenton kaj rigardis tra la fenestro, kolektante siajn pensojn. Poste li turnis sin, rigardante unue Jean-on, poste Bernard-on, kiu aŭskultis de la sofo apud la mura ekrano. – Kvankam mi konas multajn homojn, kiuj pensas kiel Jean, ni tamen povas atendi kontraŭ-Kironajn reagojn de multaj flankoj. Kaj tio min maltrankviligas. Sed se nun ni, havante ŝancon, establos liberalan civilan administradon ĉi tie, estas bona ŝanco, ke Wellesley akceptos ĝin kiel jam fakton faritan. Eĉ se li deklaros krizostaton, li repaciĝos kun ni, kiam li komprenos la neeviteblan – kion, mi suspektas, li jam komencis kompreni. Kaj tio donos al ĉiuj fidon al morgaŭ, kaj la tuta afero baldaŭ estos forgesita. Sed ni ne havas multan tempon. Tial mi ne iris al la kunsido. Kaj ambaŭ el vi povas helpi tre simile al kiel ni jam diskutis. Unue, mi ŝatus, ke vi... – Lin interrompis alvoksignalo el lia persona komblok. Li instinkte ekrigardis sian jakan poŝon. – Pardonu min momenton. – La Fallows-oj rigardis lin elpreni la aparaton kaj konfirmi la vokakcepton per movo de sia dikfingro. Juĝisto Fulmire rigardis el la miniatura ekrano. – Ĉu vi estas sola, Paul? – li demandis sen antaŭparolo. Lia voĉo estis akra kaj interrompita.

– Mi estas en kompanio, sed ili estas fidindaj homoj. Kio…

– Evitu iri surstraten kaj kaŝu vin – diris Fulmire. – Sterm kaj Stormbel faris puĉon. Ili havas la SS-on kaj almenaŭ kelkajn el la regulaj trupoj je sia flanko – mi ne scias kiujn. Ili arestis ĉiun membron de la Kongreso ĉi tie kaj sendis patrolojn por kapti la ceterajn. Vi probable ankaŭ estas en ilia listo, do ni diru mallonge. Ili homekipas la Telekomunikadan Centron, kaj ili konsentis kun Slessor lasi lin kaj la ŝipanaron solaj se li limigas sin al ŝipaj aferoj. Foriĝu el la Phoenix se vi povas. Mi ne scias ĉu... – Ĉi-momente la voĉo kaj bildo subite malaperis.

– Kiu estis tio? – Jean demandis. Ŝiaj okuloj montris necertecon.

– Juĝisto Fulmire. – Lechat sulkigis la brovojn kaj tajpis numeron por restarigi la konekton. La aparato respondis per signalo: "numero neatingebla". Li tajpis alian kodnumeron por atentigi la deĵorantan videofoniiston. La sama respondo. – Ŝajnas, ke la ĝenerala reto estis tranĉita – li diris. – Eĉ la krizkanaloj.

– Ho, Dio... – flustris Jean. – Nun ili eltiros tiujn bombojn.

Bernard rigardis morne antaŭen, rememorante al si la bildon de la kratero truita sur la surfaco de Remus. – Ni devas haltigi ilin – li flustris senspire. – Ni devas iel sendi mesaĝon tien supre... al Sterm... por diri al li, kio minacas nin. Ankoraŭ estas miloj da homoj sur la ŝipo.

– Li ne kredos ĝin – Lechat respondis malĝoje. – Tio aspektus kiel evidenta blufo, kaj unu, kiun iu ajn povus elpensi.

Jean skuis la kapon. – Sed devas esti io... la Kironanoj! Li devos kredi al ili. Se ili sendos al li mesaĝon detaligante kion ilia armilo povas fari – ne gravas kiu diros ĝin al li, kondiĉe ke ĝi havas pruvon ke ili diras la veron – Sterm certe devos konsideri tion.

– Sed ni eĉ ne scias kun kiu el Kironanoj paroli pri tio – Lechat atentigis.

Bernard silentis ekde iom da tempo. – Kath devas scii ion pri tio, aŭ koni homojn kiuj scias – li fine diris. – Ja Kirono ne estas loĝata de miliardoj. Kaj Jerry diris, ke ŝi havas multon komune kun la homoj laborantaj pri antimaterio ĉe la universitato. Ni komencu kun ŝi.

Jean ekrigardis la ekranon, poste Bernard-on. – Ĉu ni alvoku ŝin per Jeeves... per la Kirona reto? Ĝi eble ne devus esti blokita?

– Oni ne povas fidi iujn ajn elektronikajn rimedojn – avertis Lechat.

– Tio povus esti riska – aldonis Bernard post momento da pripenso. – Se Sterm kaj kiu ajn alia preparis ĉi tiun operacion, ili verŝajne ne neglektis subaŭskulti la liniojn kaj alvokajn signalojn en ĉiuj retoj. Iu devas iri.

– Kiu? – demandis Jean.

– Nu, Paul ne povas montri sian vizaĝon ie ajn – respondis Bernard. – Vi aŭdis kion Fulmire diris. Sekvas, ke mi.

– Sed kio pri la limpostenoj? – diris Jean, timigita. – Ni ne scias kiun fidi. Fulmire ne sciis kiu parto de la Armeo estis sur kiu flanko. Batalado povus eksplodi iam ajn. Ne eblas scii en kion vi enpaŝos tie.

Bernard senhelpe ŝultrolevis. – Mi scias. Ĝi estas risko, sed kion alian oni povas fari?

Streĉa silento falis. Fine, Jay ekparolis: – Mi konas almenaŭ unu homon en la Armeo, kiun oni povas fidi. – Ili ekrigardis lin surprizite.

Bernard klakigis la fingrojn. – Kompreneble, Colman! Kial diable mi ne pensis pri li?

– Kia Colman? – demandis Lechat.

– Familiamiko, li servas en la Armeo – respondis Jean.

– Jeees – diris Bernard, plilongigante la vorton kaj kapjesante. – Li scios, kio okazas, kaj li ankaŭ scios sekuran vojon trans la limon, eĉ se tumulto eksplodos. – Li kapjesis pli energie. – Kaj oni certe povas fidi lin.

– Mi iros serĉi lin – proponis Jay. – Mi ne pensas, ke mi altiros multan atenton. Eĉ se estas SS-patroloj, ne min ili serĉas.

Bernard ekrigardis Lechat-on, kaj Lechat sulkigis la brovojn kvazaŭ li volus protesti. Sed li pensis momenton, fine suspiris, disigante siajn manojn, kaj kapjesis. Bernard turnis sin al Jay: – Okay, provu ĉu vi sukcesos. Se vi trovos lin, petu lin veni ĉi tien, kiam nur li povos.

Jay eksaltis kaj kuris al la ŝranko por sia jako. Vestiĝante, li ekrigardis Jean-on. – Jes, Panjo, mi estos singarda.

Jean devigis sin rideti. – Nu, memoru tion – ŝi diris.

* * *

Ies mano provis eltiri Colman-on el tombo, en kiu li kuŝis dum mil jaroj. – Serĝento, leviĝu – ektondris la voĉo de la Lasta Juĝo el alteco, strange simila al tiu de Stanislau. – Hanlon vokas vin al la ĉefa pordego.

– Kio—aa?... Kiu...? – Colman ruliĝis en la lito kaj duonfermis la okulojn kontraŭ brilego: iu tiris la kovrilon de lia vizaĝo.

De la radiantaj altoj, la Anĝelo Stanislau malsupreniris kaj prenis teran formon apud la lito de Colman. – Estas iu ĉe la ĉefa pordego ĉe Hanlon, kiu volas paroli kun vi. Li diras, ke estas urĝe.

Colman sidiĝis kaj frotis siajn okulojn. – Kial li ne vokis min telefone?

– La kutimaj kanaloj estas fermitaj, al la ŝipo... al ĉie – Stanislau informis. – Krizkanaloj nur por milita komando – li aldonis, donante al Colman liajn botojn. – Tuno da SS-uranoj alflugas al la prambazo, ili sendas patrolojn, arestas homojn, plejparto de Kompanio B foriris… Mi tute ne scias, kio okazas.

– Ĉu Sirocco estas ie tie ĉi? – Colman alpaŝis al la lavujo por lavi sian vizaĝon.

– En la kancelario. Hanlon vekis lin. Ŝajne, estis tumulto en la Brigado, ili elpelis Portney-on, kaj Wesserman surprizis per armiloj kelkajn SS-uranojn kaj enkarcerigis ilin.

Colman viŝis sian vizaĝon per mantuko, ĵetis ĝin al Stanislau, kaj elprenis ĉemizon el la ŝranko. – Estu dolĉa kaj purigu la lokon ĉi tie iomete – li diris. Irante al la pordo, li surmetis sian ĉapelon kaj rapidis al la kancelario, butonumante sian jakon dum li kuris. Malpli ol tridek sekundojn poste, Colman enŝovis sian kapon tra la pordo. En la kancelario regis kaoso. Sirocco, Maddock, kaj Serĝento Armley de la Unua Plotono provis estingi ion, kio aspektis kiel fajro de la ekbrilantaj lumetoj sur la alarm-komblok. – Kio diable okazas ĉi tie? – li demandis ilin.

– Kaoso – Sirocco respondis, premante butonojn kaj parolante al la ekranoj. – La alflugantoj el la pramo diras, ke io okazas tie sur la ŝipo... io granda. – Li turnis sin al unu el la ekranoj: – Tiam provu kapti lian adjutanton kaj konektu lin. – Post tio al Colman – Mi volas kapti iun ajn, ke tiu konfirmu la onidirojn por mi.

– Hanlon volas ion de mi, li urĝe vokas min al la pordego – diris Colman. – Ni parolos en kelkaj minutoj.

– Okay. Revenu kiel eble plej baldaŭ.

Colman forlasis la kazernon de Omar Bradley kaj rapide iris al la ĉefa pordego. Veturiloj alteriĝis kaj ekflugis en la parkejo, kaj municiaj kestoj estis haste malŝarĝataj el surteraj kamionoj; la kazernareo svarmis de ĉirkaŭantaj patroloj kaj oficiroj kriantaj ordonojn. Ĉe strategiaj punktoj aperis pafpostenoj ĉirkaŭitaj de sablosakoj, kiuj ne ekzistis antaŭ kelkaj horoj, kaj novaj estis fosataj.

La gardoposteno ĉe la ĉefa pordego estis duobligita. Hanlon staris ĉe unu flanko de la pordego, rigardante la gardistojn kontrolantajn la dokumentojn de la enirantoj kaj elirantoj. Tuj ekstere, apud la gardistejo, staris Jay Fallows. Hanlon ekvidis Colman-on alproksimiĝantan kaj alpaŝis al li senhaste. – Mi bedaŭras interrompi vian multe beleco-bezonatan dormeton, sed ĉi tiu junulo ĉi tie volas paroli kun vi. – Colman trairis la pordegon al Jay, kaj Hanlon revenis al sia loko. Jay parolis per serioza, mallaŭta voĉo. – Patro ordonis al mi trovi vin. Estas urĝe! Unu el la homoj, kiujn la SS serĉas, estas en nia hejmo. Sterm arestis la tutan Kongreson, kaj ni estas preskaŭ certaj, ke li kaj la militistaro anoncos ultimaton. Se ili faros tion, la Kironanoj pafos la ŝipon. Paĉjo volas eliri kun ĉi tiu ulo kaj paroli kun Kath por vidi, ĉu io ajn fareblas, sed por tio, ili devas forlasi Phoenix-on.

Colman sulkigis la brovojn. – Pafos la ŝipon? Per kio?

– Mi ne scias – Jay diris. – Tro multe por diri, sed ni certas, ke ili havas la rimedojn por tio ĉi. Vere estas tiel urĝe, Steve! Kiam vi povas transiri al ĉi tiun flanko?

– Ho, Kristo... – Lacega Colman levis la manon al sia frunto. – Okey. Nu, tuj kiam mi povos... – Alproksimiĝantaj paŝoj interrompis al li. Li ekvidis Serĝenton Armley el la kompania kancelario.

Armley haltis apud Colman kaj geste alvokis Hanlon-on. – Sirocco vokas vin tuj veni al li – li eligis la vortojn per sia lasta spiro. – Mi transprenas la pordegon. Tumultoj ĉe la prambazo. El la ŝipo venis ordonoj elĵeti ĉiujn Kironanojn kaj izoli la tutan areon. Majoro Thorpe estis tie kun parto de Kompanio A kaj rifuzis preni ordonojn de la SS. Ni devas sendi du taĉmentojn tien. Sirocco volas, ke Hanlon estu kun ili, kaj vi devas sekurigi la kazernon kaze la interpafado disvastiĝu ĉi tien.

Colman mallaŭte ekĝemis. Li estis tuj respondonta kiam li ekvidis virinon starantan aliflanke de la pordego, kontraŭ la gardistejo. Ŝi portis bireton kaj helkoloran pluvmantelon kaj provis diskrete atentigi lin. – Ho, Jesuo. – Li rigardis la aliajn. – Aŭskultu, mi bezonas kelkajn minutojn. Jay, restu ĉi tie. – Li transiris al la alia flanko, kaj nur kiam li estis tuj apud la virino li rekonis Veronican, kiu ĉi-foje havis nek ruzan nek malican mienon.

– Mi ĵus alvenis de la ŝipo, Steve. – Ŝi preskaŭ premis lin kontraŭ la foston.

– Ĉu ili ne kontrolas kiu foriras? – Colman flustris, surprizite.

– Kompreneble, ke jes. Estas kompleta kaoso.

– Do kiel...?

– Mi konas Crayford-on kaj lian edzinon. Unu el la ŝipanoj helpis min trairi. Sed tio estas sensignifa. Temas pri Celia.

Ne estis la tempo konservi ŝajnon. Colman fariĝis eĉ pli maltrankvila. – Pri kio temas? Ĉu ŝi estas en sekura? Veronika konfirmis per rapida kapjeso. – Ŝi ne estas vundita aŭ io ajn tia, sed ŝi havas grandegajn malfacilaĵojn. Ŝi implikiĝis kun Sterm kaj nun ne povas fari paŝon sen superrigardo. Ŝi povos esti en vera danĝero, Steve. Ŝi devas eliĝi de tie.

Colman kapjesis konsente, sed ankaŭ levis la manojn. – Okey, sed kiel ŝi faros tion?

– Ŝi flugos al la surfaco krepuske ĉi-posttagmeze por kolekti siajn paperojn kaj havaĵojn. Sed ŝi estos sub gardado. Ni havas planon, sed unue iu devas enkonduki min en la domon antaŭ ol ili alvenos, kaj poste iu devas kolekti ŝin. Poste mi devos iel eliri el la prambazo, kiu estos jam fermita. Vi estas la sola persono, kiun ŝi fidas. Ĉu vi povas esti libera en, ekzemple, unu horo?

Colman rigardis antaŭen, konsternnita. Hanlon kaj Armley atendis senpacience, Jay rigardis petege. Li pensis freneze. Li ne sciis, kial Celia estas en danĝero aŭ kial ŝi urĝe volas eskapi, sed tio klariĝos poste. Se li dirus, ke li bezonas foriri por kelkaj horoj, Sirocco kaŝos ĝin; tio estas bone. La plej grava minaco estis, ke la Kironanoj povas detrui la ŝipon, sed tio verŝajne ne okazos en la sekvaj kelkaj horoj. Aliflanke, Celia jam engaĝis sin en tion, kion ŝi kaj Veronica elpensis, kaj tio ne povas esti ŝanĝita aŭ malfarita. Do Celia unue. Jay povas reveni hejmen kaj diri al sia patro, ke Colman venos pli malfrue; samtempe, li avertos siajn gepatrojn prepari sin por akcepti pli grandan kompanion, ĉar Colman devos kunvenigi Celian. Kaj tio devos bone iri, ĉar ĝi permesos al ŝi sekrete eskapi el Phoenix per ununura operacio, kune kun Bernard kaj la alia serĉato, kiun Jay menciis. La aviadiloj forlasantaj Phoenix-on estis programitaj por flugi nur tra mallarĝa koridoro, krom se specife deturnitaj aliloken, do la fuĝo devos esti organizita trans la limo. Li certe povos ellabori ion kun Sirocco, kiam li revenos al la kancelario, sed tio ne gravis, ĉar Colman mem jam estis spertulo pri kontraŭleĝaj limtransiroj. Eltiri Veronica-n el la bazo devos esti lasita al Hanlon.

– Mi kredas, ke ni povas eltrovi manieron por ke vi revenu hejmen, Veronica. Mi ne scias, kio okazas ĉe la bazo nun, sed nia unuo devas alflugi tien iam ajn. Tio signifas, ke vi devas fidi ankaŭ la aliajn ulojn. Okay?

– Se tion vi pensas. Ĉu mi havas elekton?

– Ne. – Colman turnis sian kapon kaj alvokis Hanlon-on. – Bret, jen Veronica. Kia ajn estas la kialo, ŝi bezonos helpon por eliri el la prambazo malfrue ĉi-nokte. Kion vi pensas?

– Ni eltrovos ion. Kie kaj kiam? – Hanlon demandis. Colman rigardis Veronican demande.

– La pramo forflugas je 21:30 de posteno kvin – ŝi diris. – Mi eliros el ĝi ĉirkaŭ tridek minutojn antaŭ la forflugo. Mi nur devas transiri al la kironana teritorio. De tie mi jam iros memstare.

– Kien? – Colman demandis.

– Al Casey, mi supozas – ŝi respondis.

– Ĉu Casey scias? – Colman demandis. Veronica skuis nee la kapon. Colman pripensis dum kelkaj sekundoj. – Kio okazas ĉi tie odoras malbone – li diris. – Ĉu vi konas la ponton sude de la bazo – kie la magleva tubo pasas tra la malgranda ravino proksime al la ranĝadstacio?

– Mi kredas ke jes. Ĉiuokaze, mi trovos ĝin.

– Iru al la ponto kaj atendu tie – Colman ordonis. – Mi sendos unu el la knaboj al Franklin kun mesaĝo por Kath sendi Casey-on aŭ iun alian tien. Certe estos SS-patroloj vagantaj en la areo. Pli bone ne riski. – Veronica kapjesis konsente.

– Mi nun revenas internen por aranĝi ĉion – Colman diris, irante kun ŝi al la gardistejo, de kie Armley kaj Jay observis lin scivoleme. – Mike – Colman diris kiam ili haltis antaŭ la pordo, – prenu ĉi tiujn du internen, donu al ili kafonn aŭ ion similan, ĉu bone? Jay, atendu interne kun Veronica. Mi revenos en kelkaj minutoj. Ne zorgu. Ĉio estos bone.

Dek minutojn poste, en la senbruejo de la malgranda arsenalo malantaŭ la kancelario, Colman rakontis al Sirocco ĉion, kion li lernis de Jay kaj tiom, kiom li opiniis konvena pri Celia kaj Veronica. Sirocco informis Colman-on, ke Stormbel transprenis la komandon de la Armeo kaj subtenis Sterm-on, kaj Sterm sukcesis konvinki la plimulton de tio, kio restis de la Armeo, ludante sur la timoj de altrangaj oficiroj, ke la atenco kontraŭ Kalens estas simptomo de ĝenerala minaco de Kironanoj.

– Sed se tio, kion vi diras, estas vera, Steve, la ŝipo efektive estas en danĝero – diris Sirocco, tirante sian lipharon. – Kio estas ĉi tiu armilo, kaj kio povus igi la Kironanojn uzi ĝin? Mi bezonas scii pli pri ĝi.

Colman nur skuis la kapon. – Mi ne scias. Kaj Jay ne scias. ĝuste tion volas ekscii Fallows kaj tiu alia.

– Ni bezonas teni la taĉmenton kune en kazo de fina konflikto – murmuris Sirocco. – Kaj mi pensas, ke se ni volas konservi nian moviĝliberecon, por iom da tempo ni bezonas ŝajnigi, ke ni subtenas Stormbel-on. – Li turnis sin, transiris la ĉambron por plie pensi, poste turniĝis sur sia kalkano kaj kapjesis. – Okay, Bret, vi bezonas tuj iri al la bazo. Simple atendu, ĝis kiam tiu Veronica eliru el la pramo kaj eltrovu manieron ŝin eltiri de tie. Zorgu nur pri tio. Nu, ni iru.– Hanlon kapjesis kaj malaperis tra la pordo al la kancelario. – Steve – diris Sirocco – kolektu ĉiujn, kiujn vi volas sendi al Franklin, kaj poste ni lasos la ceteron al Kath. Poste malaperu kaj faru ĉion necesan por transigi Celian al la domo de Fallows-oj. Post kiam vi kolektos la aliajn du, konduku ilin ĉiujn al la punkto inter la norda limtransirejo kaj la malantaŭo de la konstruejo proksime al la ŝarĝstacio. La sekcio de Maddock kovros tiun sekcion de noktomezo ĝis la kvara horo. Ili scias kiel malatentigi la SS-urananojn, kaj mi certigos, ke ili atendos vin. – Colman kapjesis kaj volis sekvi Hanlon-on. – Hej, Steve! – Sirocco vokis, kvazaŭ nova penso trafus lin. Colman haltis ĉe la pordo kaj rigardis lin. – Ĉu vi diras, ke vi konas ĉi tiujn Fallows-ojn sufiĉe bone?

– Ne antaŭ longe – Colman respondis.

– Do ne apartiĝu de ili ĉe la limo – Sirocco diris. – Iru kun ili al Kath, eltrovu kion vi povas pri ĉi tiu diabla situacio, kaj revenu kiel eble plej baldaŭ. Tiel ni povas dedukti kion fari poste.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.