La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INVADO EL PASINTECO

Aŭtoro: James Patrick Hogan

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO III

La Mayflower II similis al rado, muntita sur la pli maldika fino de preskaŭ konusa akso, nomata la Spindelo. De la bazo de la magneta kolektorfunelo ĉe la pruo ĝis la grandega parabola fuzbovlo, formantan ĝian voston. La Spindelo mezuris pli ol ses mejlojn.

La Rado, aŭ Ringo, havis cirkonferencon de pli ol dek ok mejloj kaj estis dividita en dek ses apartajn segmentojn, konektitajn per globaj artikoj. Du segmentoj konektis la Ringon al la Spindelo, al kiu ili estis rigide konektitaj, dum la ceteraj dek kvar povis rotacii sur intersegmentaj kuplostangoj, kiuj ŝanĝis la angulojn de la plankoj en la individuaj segmentoj relative al la longituda akso de la Spindelo. Ĉi tiu varia geometria dezajno permesis, ke la laterala komponanto de rotaciaj fortoj estu kombinita kun la aksa komponanto de la propulsforto, tiel ke normala nivelo de pseŭdogravito regis en la Ringo ĉiam, sendepende de ĉu la ŝipo flugis kun akcelo aŭ, kiel dum plejparto de la vojaĝo, sen puŝo.

La segmentoj de la Ringo estis plenaj de ĉiuspecaj instalaĵoj por loĝado, laboro, ripozado, industria kaj agrikultura produktado, evoluigitaj en la periodo de la konstruado de la orbitaj setlejoj. Kiam la ŝipo alproksimiĝis al Alfa Centaŭro, ili servis tridek mil homojn. Ĉar la prokrasto por komuniki kun la Tero nun estis naŭ jaroj, ĉi tiuj tridek mil loĝantoj estis tute sendependa, aŭtonomia kaj memsufiĉa socio. Ĝi posedis siajn proprajn armetrupojn, kaj ĉar la ekspediciaj planistoj devis konsideri ĉiun eblan cirkonstancon kaj scenaron, la militistaro estis preta por ĉio – peti plifortikigojn estis neeblaj se malfacilaĵoj aperus. Armeajn taskojn plenumis mejllonga Batalmodulo, alligita al la pinto de la Spindelo, kiu povis dekroĉiĝi de la ŝipo kaj, se necese, funkcii memstare kiel militŝipo kun sufiĉa pafforto por ekstermi ajnan flankon implikitan en la Dua Mondmilito. Ĝi povis lanĉi longdistancajn celserĉajn misilojn kapablajn elekti celojn kvindek mil mejlojn for, kaj ankaŭ orbitajn misilojn por ataki la surfacon de la planedo per kaj unu-celaj bomboj kaj radiadaj armiloj; deploji alt-plafonajn sondilojn kaj subakvajn sensilojn; faligi en atmosferon bombadŝipojn kaj manovrajn misilojn flugantajn ĵus super la tero kaj lanĉi alteriĝtrupojn. Krome, ĝi portis grandajn provizojn de nukleofendeblaj materialoj.

La militistaro ankaŭ havis laborejojn por regeneri batalkapojn kaj fabriki anstataŭigan ekipaĵon. Por eviti akcidentojn kaj redukti pezon, la projektistoj lokis ilin ĉe la malproksima fino de la Spindelo, malantaŭ masiva kontraŭradiada ŝildo, kiu apartigis la reston de la ŝipo de la ĉefpropulsa ajuta flamo. La laborejoj oficiale nomiĝis la Deponejo kaj Fabriko por Regenerado de Batalkapoj, kaj neoficiale la Bombfabriko. Neniu laboris tie. Ĉiutagaj operacioj estis plenumataj de maŝinoj; inĝenieroj malofte vizitis ĝin, nur por inspektoj aŭ krizaj riparoj. Tamen, ĝi estis milita instalaĵo, kie municio estis stokita, kaj laŭ regularoj, tio signifis, ke ĝi devis esti gardata. Ne gravis, ke ĝi estis vera fortikaĵo, tiel efike elektronike defendata, ke eĉ muŝo ne povus enflugi tien senpermese – regularoj kondiĉis, ke municiodeponejoj devas esti gardataj de gardostarantoj. Kaj gardodeĵorado ĉi tie – pensis Colman – estis la plej malpuraĉa, plej feka servo en la tuta militservo.

Jen kion li pensis sidante kune kun Sirocco apud la fenestro de la gardejo, kiu rigardis la kirasan pordon de la laborejoj, gapante en la koridoron, laŭ kiu neniu pasis por dudek jaroj krom se absolute necese. Ili ambaŭ estis enkapsuligitaj en pezaj protektaj skafandroj. Malantaŭ ili, soldato Driscoll enpuŝita komforte en sian seĝon, spektis filmon sur unu el la komunikaj ekranoj, kun la aŭdio transŝaltita al la radio de sia propra skafandro. Driscoll devus esti patrolanta la koridoron, sed tiu rito ne estis observata kiam Sirocco komandis la gardtaĉmenton ekster la Bombfabriko. Antaŭ ĉirkaŭ unu jaro, iu el la D-Kompanio profitis la fakton, ke ĉiuj aspektas same en siaj pezaj skafandroj kaj konektis video-bendon pri iu jam longe forgesita deva gardisto al la cirkvito de kabla televido, tra kiu iliaj superuloj kutimis observi ilin de tempo al tempo. De tiam, neniu el la kompanio ĝenis sin patroli. Anstataŭe, la kameraojn oni transŝaltis al provizi fruan averton pri ne-anoncitaj inspektoj.

– Oni neniam scias. Vi eble havos pli bonan ŝancon kiam ni atingos la Kironon – diris Sirocco. La peto de Colman pri translokigo estis malakceptita de la Inĝenierarto. – Loĝantarkresko eksplodos freneze kaj tio malfermos diversajn eblojn. Kaj jen, kion vi ricevas.

– Do kion mi ricevas?"

– Do kion vi ricevas pro esti bona soldato kaj malbona civitano?

– Ĉu iu, kiu ne ŝatas mortigi aliajn, estas bona soldato?

– Kompreneble. – Sirocco levis manon en kirasa ganto, kvazaŭ la respondo estus evidenta. – Uloj, kiuj ne ŝatas ĝin, sed devas, furioziĝas. Kaj se ili ne povas eligi sian koleron sur tiujn, kiuj ordonas al ili, ili transdonas ĝin anstataŭe al la malamiko. Jen kiel ili fariĝas bonaj soldatoj. Sed tiuj, kiuj ĝuas tion, fariĝas riskemuloj kaj mortas. Tial ili ne estas tiel bonaj. Ĝi estas logika.

– Armea logiko – murmuris Colman.

– Mi neniam asertis, ke ĝi havas sencon. – Sirocco disigis siajn brakojn, streĉis sin iomete, kaj suspiris. Post momenta silento, li rigardis Colman-on scivoleme. – Do… kio estas nova kun tiu katido el la Brigado?

– Neniu afero.

– Ŝi ne flugis?

– Stulta.

– Terure. Kiamaniere?

– Astrologio kaj kosmaj fortoj. Ŝi volis scii sub kiu signo mi naskiĝis. Mi diris al ŝi, ke sub la signo kun scribaĵo: "Naskoĉambro". – Colman grimacis acide. – Damne, kial mi devas konstante adaptiĝi al ĉiuj?

Sirocco ridetis sub sia lipharo. – Vi ne povas trompi min, Steve. Vi simple ne volas decidiĝi ĝis vi esploros la eblojn sur la Kirono. Nu, konfesu ĝin – vi eĉ sopiras akiri la Kironajn knabinojn. – La unuaj naskitaj permaŝine estis la dekmil-persona grupo, kreita de la Kuan-yin en la unua jardeko post la alveno. La plej aĝaj el ili nun estus pli ol kvardekjaraj. Laŭ la instrukcioj konservitaj en la gepatraj komputiloj, la unua generacio devus esti komencinta siajn limigitajn reproduktajn spertojn en siaj dudekaj jaroj. La samo laŭdire validis por la dua generacio, kaj rezulte levante la populacion al ĉirkaŭ dek du mil. Sed la Kironanoj evidente havis siajn proprajn vidpunktojn pri la afero, ĉar la populacio jam nombris pli ol cent mil kaj kreskis fulmrapide, nun en sia kvara generacio. Tio kondukis al kelkaj konsiderindaj konkludoj.

– Ne estas io por zorgi – argumentis Colman, ne la unuan fojon. – Eble estas tiel, kiel pensas iuj knaboj, eble ne. Ĉiukaze, statistike, ĉiu knabino niaaĝa jam estas praavino tie.

– Kaj kiu pensas pri ili? Ĉu vi kalkulis kiom da dolĉaj pupetoj libere kuras tie sube? – Sirocco ridetis volupteme per la interfono. – Mi vetas, ke Swyley estos mirakle resanigita antaŭ ol ni atingos orbiton. – Ĉu li estis kolorblinda aŭ ne, kaporalo Swyley perfekte sciis pri la situacio. Ĉi tion pruvis la fakto, ke ĝuste dudek kvar horojn antaŭ ol Kompanio "D" estis asignota al du-semajna gardodeĵoro ekster la Bombfabriko, li raportis, ke li estis malsana pro stomakkrampoj. Ĉar li raportis tion dum sia libera tempo, li estis konsiderata malsana; se li raportus stomakkrampojn dum trejnado, la Armeo konsiderus lin simulanto.

Voksignalo de la brigada stabo eksonis, kaj Sirocco ŝaltis al la sonkanalo por ricevi la mesaĝon. Colman sidiĝis pli komforte kaj rigardis ĉirkaŭen. La montriloj kaj alarmiloj sur la kontrolpupitro antaŭ li montris nenion. En la ĉirkaŭaĵo neniu rampis sub la plankobretojn por premi sin inter la ekstera kaj interna ŝeloj de la ŝipo; neniu manipulis iujn ajn pordojn aŭ kovrilojn; neniu tranĉis truon en la motorsekcio rampante de la akcelilferdeko unu etaĝon pli supre, nek iu ajn sekrete grimpis la karenon de la ŝipo tra la kosma spaco. Unuvorte, neniu bezonis termonukleajn kapojn hodiaŭ. Colman stariĝis kaj ĉirkaŭiris la seĝon. – Mi bezonas streĉi miajn krurojn – li respondis al la ekrigardo de Sirocco de malantaŭ la kaskovitro. – Cetere estas tempo por mia rondiro. – Sirocco kapjesis kaj daŭre parolis en la mikrofonon de sia kasko. Colman surŝultrigis sian M32-on kaj forlasis la gardejon.

El la koridoro, li turnis sin en flankan pordon, neniam uzatan, kaj marŝis laŭ la galerio inter la ekstera muro de la fabriko kaj la kurteno de kabloj, tuboj kaj dratoj, moviĝante en la 15-procenta gravito per la malrapidaj, senzorgaj paŝoj, kiuj jam delonge fariĝis dua naturo por li. Kvankam translokigo al la Kompanio "D" estis konsiderata ekvivalenta al degradiĝo, Colman estus tre trankviligita finfine esti sub la komando de iu kiel Sirocco. Li estis la sola komandanto, kiun li iam konis, kiu volonte akceptis homojn kiaj ili estis, ne konsiderante sian devon formi ilin en ion alian. Li ne enmiksiĝis, nek konstante enŝovis sian nazon en la aferojn de aliaj homoj. Kondiĉe ke tio, kion li volis, estis farita, li ne aparte zorgis pri kiel ĝi estis farita kaj lasis homojn fari laŭplaĉe. Fine, li estis traktata kiel iu respondeca, respektata, kiel estaĵo kun inteligenteco kaj la kapablo uzi ĝin – ĝi estis nova kaj refreŝiga sperto. Plej multaj homoj en la kompanio sentis same. Ili ne estis la speco de homoj, kiuj fervore esprimis tiajn sentojn per vortoj... sed ili ja montris ilin.

Tio ne multe plifortigis la specon de obeemo, kiun la Armeo volis establi, sed Sirocco havis siajn proprajn vidpunktojn pri tio, kio devus esti farita, ofte signife malsamaj ol tiuj akceptitaj ene de la Armeo. Bonaj oficiroj tre zorgis pri kariera antaŭenigo kaj promocio, sed Sirocco ne povis devigi sin preni la Armeon serioze. Kompreneble, multmiliard-dolara industrio kreita por mortigi homojn estis tre serioza afero; sed Colman estis konvinkita, ke Sirocco neniam, profunde, vidis la interligitecon de ĉi tiuj aferoj. La Armeo estis simple ludo, kiun li ĝuis ludi. Kaj ĉar Sirocco tute ne intencis zorgi pri ili aŭ preni ilian ludon serioze, ili donis al li la Kompanion "D". Tio tamen montriĝis perfekte konvena al li.

Colman atingis ponton, kiu ligis la galerion kun fakmura pordo kondukanta al unu el la pumpstacioj. Tricio, produktata malantaŭe en la helpreaktoroj, estis kunpremita ĉi tie por riĉigi la nuklean plasmon de la ĉefa propulso antaŭ ol ĝi estis elĵetita en la spacon. Estis malfacile imagi la skalon de la grandegaj fortoj liberigataj ne malproksime de tie en la jetbovlo, kiam nur la konstanta, malproksima bruo atingis la orelojn. Sed Colman sentis pli ol aŭdis tiun insistan, muĝantan obtuzan baton, penetrantan el la ŝtalbendoj de la planko, tra la plandumoj de liaj skafandraj botoj, kaj tra la gantoj sur liaj manoj apogitaj sur la ponta balustraro, alte super la maŝinejo. Kaj kiel ĉiam, io interne de li ektremis, kiam tra la nerva sistemo lia korpo perceptis la impreson de liberigita ĉirkaŭe forto – sovaĝa, brutala, predanta energio, malsovaĝigita kaj obeema al la malpeza tuŝo de fingro sur ŝaltilo. Li rigardis la liniojn de superkonduktaj busbaroj, malvarmigitaj ĝis temperaturo nur kelkaj dekoj da gradoj super absoluta nulo, kurantaj kelkajn futojn for de la plasmo varmigita ĝis centoj da milionoj da gradoj; la akcelilujon super sia kapo, kie atompartikloj kuris je preskaŭ lumrapideco laŭ padoj traceitaj kun precizeco ĝis milionono de colo; la volvaĵojn de informsistemaj kabloj, transdonantaj mikrosekundon post mikrosekundo al la ĉiam atentemaj komputiloj novaĵojn pri ĉio, kio okazis ĉi tie. Kaj li pensis: ĉio ĉi estis konstruita de homoj. Li devis rememorigi sin pri tio, ĉar kelkfoje tiu loko aspektis kvazaŭ la tuta mondo desegnita kaj kreita de maŝinoj estus regno de maŝinoj, en kiu la homo estas fremda kaj nenecesa persono.

Colman, tamen, kredis, ke li mem ne estas fremdulo inter la maŝinoj. Li komprenis ilin, parolis ilian lingvon, kaj ili parolis returne al li. En tiu momento, ili parolis la lingvon de vibradoj trapenetrantaj lian skafandron. Ilia parolo estis klara kaj rekta. Ĝi konis neniujn sofismojn aŭ duoblajn sencojn. La maŝinoj neniam diris ion alian ol kion ili celis, neniam donis malpli ol ili promesis, kaj neniam postulis pli ol ili jam petis. Ili ne mensogis, trompis aŭ ŝtelis, kaj ili estis honestaj al tiuj, kiuj traktis ilin honeste. Kiel Sirocco, ili akceptis lin kia li estis, kaj ili mem ne ŝajnigis esti io alia ol si mem. Ili ne postulis, ke li ŝanĝiĝu por ili, kaj ili ne promesis ŝanĝiĝi por li. Maŝinoj ne komprenis konceptojn de supereco aŭ malsupereco kaj akceptis la diferencojn inter ili – iuj estis pli bonaj por tio ĉi, aliaj por tio. Ili povis kompreni ĉi tion. Kial – Colman scivolis – homoj ne povis fari ĉi tion?

Malantaŭ la ponto, pordo en la fakmuro estis malfermita. Iloj kuŝis apud malŝlosita ŝaltpanelkesto. Colman eniris tra la pordo al la pumpĉambro. Li trovis sin sur baril-enfermita platformo super la planka nivelo de alta halo, kiu etendiĝis supren kaj malsupren, dividita en nivelojn per sistemo de traboj kaj subteniloj. Ĉiu nivelo enhavis unu el la grandaj pumpiloj kaj ĝian helpekipaĵon. Sur la nivelo rekte sub Colman, grupo de inĝenieroj kaj muntistoj laboris pri la pumpilo. Ili malmuntis parton de la enfermaĵo ĉe unu fino de la maŝino, malmuntis la lagrojn, kaj estis en la procezo de fiksado de la kabloj al la pordega gruo sur kiuj la rotoro estis levigota. Apogante sin kontraŭ la barilon, Colman rigardis ilin dum momento, kapjesante en silenta aprobo: la ĉefaj kaj subtenaj kabloj estis ĝuste streĉitaj, ortangule; la rotoro estis subtenata per kojnoj por malhelpi ĝin dispremi la manojn de la muntistoj; la forigitaj partoj estis ordigite stokitaj for de la maŝino, kaj la nudaj lagrosurfacoj estis protektitaj per remburaĵo por malhelpi difekton de hazarde faligita ilo. Li ĝuis spekti bonan laboron.

Li staris tie dum preskaŭ kvin minutoj kiam dua pordo malfermiĝis kelkajn paŝojn for, kaj viro vestita idente kiel la inĝenieroj laborantaj sube paŝis sur la platformon. Li alproksimiĝis al la ŝtupetaro proksime de Colman, paŭzis momenton, rigardante lin strange, kaj komencis malsupreniri. La identigilo sur lia skafandra poŝo legis: B. FALLOWS. Colman levis sian manon salute kaj ŝaltis sian radion al la loka frekvenco. – Hej, Bernard, estas mi, Steve Colman. Mi ne scias ĉu vi jam aŭdis, sed mia transiĝo ne sukcesis. Dankon pro la subteno tamen.

Malantaŭ la kasko-vitro, ne estis rideto sur la vizaĝo de la alparolata viro. – S-ro Fallows por vi, Serĝento. – La voĉo estis glacia. – Pardonu, sed mi estas okupata. Mi supozas, ke vi ankaŭ havas laboron farendan. Ĉu mi rajtas sugesti, ke ĉiu el ni faru nian parton? – Li kaptis la ŝtupetaran relon, paŝis malantaŭen de la platformo, glitis iomete al la suba nivelo, kaj turnis sin por aliĝi al la grupo de laboristoj.

Colman observis lin momenton, poste malrapide turnis sin reen kaj direktis sin al la fakmurpordo. Li sentis sin nek ofendita nek aparte surprizita. Li vidis tiajn scenojn tro ofte. Fallows estis bona ulo, iu ie frotis liajn orelojn, kaj tio estis ĉio. – Eble li scias ĉion pri kiel maŝinoj funkcias – Colman murmuris al si duonvoĉe, marŝante laŭ la galerio apud la muro de la Bombfabriko. – Sed li ne scias kiel ili pensas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.