La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INVADO EL PASINTECO

Aŭtoro: James Patrick Hogan

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XXVI

La unua bombo eksplodis en la centro de Canaveral City frumatene, kaŭzante signifan damaĝon al la magleva finstacio, kie vojbrako al la prambazo konektiĝis kun la magistralo kondukanta de Franklin plu laŭlonge de la duoninsulo. Posta esploro fare de eksplodaĵaj specialistoj rivelis, ke ĝi estis transportita en magleva vagono alvenanta de Franklin. Ĝiaj solaj pasaĝeroj estis ok teranoj revenantaj de nokta ekskurso en la urbo. Ili estis mortigitaj ĉe la loko.

La dua eksplodis baldaŭ poste proksime al la ĉefa pordego de la kazerno.

Neniu estis mortigita, sed du gardistoj suferis negravajn vundojn.

La tria tute detruis Kironan vertikallanĉan aertransportilon ĉe ĝia posteno ene de la prambazo kelkajn horojn post tagiĝo, mortigante du Kironanojn laborantajn tie kaj vundante tri pliajn. Kvankam la aviadilo estis malplena, en unu horo la ĝi devis esti portonta grupon de kvindek du teraj oficialuloj, teknikistoj kaj oficiroj por vizito al Kirona centro de esplorado kaj konstruado de kosmoŝipoj kvincent mejlojn for, profunde ene de Occidena.

Tagmeze, la raportistoj de Teraj tagnovaĵoj interpretis ĉi tiujn okazaĵojn kiel Kironan reprezalion pro la skandaloj de Padawski kaj kiel averton al la Teranoj pri tio, kio povus okazi se Kalens gajnus la venontajn prezidentajn elektojn, kiu en sia lasta publika parolado alvokis la perfortan enkondukon de la Teraj leĝoj en Franklin kiel la unuan paŝon al "restabiligo" de la planedo. Intervjuoj, en kiuj la Kironanoj senpasie sed malkaŝe neis ajnan implikiĝon en la akcidentoj, apenaŭ estis menciitaj. La reagoj de la Teranoj estis kontraŭdiraj. La ekstrema alo organizis kontraŭ-Kironajn protestajn amaskunvenojn kaj manifestaciojn, kiuj en kelkaj kazoj eskaladis en homamasajn atakojn kontraŭ Kironanoj kaj iliaj posedaĵoj. Sur kontraŭa ekstremo grupo de ducent Teranoj, kiuj kredis, ke la bombadoj estis faro de Teraj kontraŭ-Kironaj ekstremistoj, anoncis, ke ili transloĝiĝas amase. Ili estis haltigitaj de milita kordono. Antaŭ ol ili povis disiĝi, ili estis atakitaj de grupo de ekscititaj kontraŭ-Kironanoj. La Kironanoj rigardis la interbatiĝon kiel senpasiaj observantoj ĉe la spektaklo, kie Teranoj batalis kontraŭ Teranoj, dum la terana militistaro, ekipita per tumultestiĝa ekipaĵo, provis apartigi ilin. Ĉe haste kunvokita sesio de la Kongreso, Howard Kalens denove kondamnis la politikon de Wellesley de "skandala indulgo al tio, kio finfine rivelis sin kiel terorista anarkio kaj banditemeco" kaj postulis krizostaton. En la varmega debato, Wellesley decide asertis, ke kvankam la eventoj estis teruraj, ili ne konsistigis ĝeneralan minacon kompareblan al la eblaj dumflugaj akcidentoj traktitaj de la krizordono; tial, ili ne pravigis validigon de tiaj ekstremaj mezuroj. Sed Wellesley devis fari ion por trankviligi la kriadon alvenantaj de ĉiuj flankoj por komenci agi por protekti Teranojn sur la surfaco de la planedo.

Paul Lechat denove prezentis la projekton pri Separismo, kaj por momento, kiam la komerca lobio forlasis la tendaron de Kalens, ŝajnis, ke li gajnus subtenon de la plimulto. Sed la etoso de la momento ne favoris Lechat-on, kaj Borfontein tuj torpedis lian proponon per venena priskribo de la situacio de Teranoj, kiuj lasis sin esti forpelitaj tra la tuta planedo kiel almozuloj de la kuireja pordo. Ramisson, kiu gvidis la movadon pri la senĝena integriĝo de Teranoj en la Kironan sistemon, alvokis al modereco en decidoj, sed li evidente konsciis, ke la etoso estis kontraŭ li, kaj parolis pli por kontentigi la atendojn de siaj subtenantoj ol pro ia kredo, ke li povus influi la situacion. La Asembleo obeeme aŭskultis lin, lasante la proponon nekonsiderita.

Fine, Kalens sukcesis certigi vastan subtenon por la formala deklaro de tera enklavo en Canaveral City, kun klare difinitaj limoj, ene de kiuj la tera juro estos promulgita kaj devigita. La projekto koncerne la Iberia – li respondis al Lechat – postulas monatojn por efektivigi, kaj la afero, kiu demandas tujan solvon, estas la sekureco de la Teranoj. Kaj sub neniuj cirkonstancoj ĝi povus esti efektivigita sen rajtigo de la balotantoj. La enklavo konservos sendifektan, funkciantan kaj interne koheran komunumon, kiu poste, se la balotrezultoj indikus tion, povus esti translokigita.Tial, la enklavo reprezentis tiom grandan paŝon en la direkto proponita de Lechat, kiun oni eblis fari, retenante realismon por la momento. Lechat estis devigita konsenti, almenaŭ iagrade, kaj sentis sin devigita subteni ĝin.

Estis klare, ke Kalens jam de iom da tempo prilaboras la detalojn de sia plano. Li reakiris la subtenon de la komerca lobio proponante, ke la Kirona "infanĝardenekonomio" estu malpermesita en la enklavo, kaj li gajnis la subtenon de la liberalaj profesioj per plano interŝanĝi ĉiujn varojn kaj servojn ene de la enklavo en speciala valuto, garantiita de la banko de Mayflower II. Kironanoj, kiuj vivus kaj laborus ene de la establitaj limoj, povus libere transiri ilin kaj ekloĝi tie konstante, se ili dezirus tion, kondiĉe ke ili agnoskus kaj respektus terajn leĝojn. Tamen se ne, ili estus devigitaj fari tion, kiel ĉiuj aliaj loĝantoj. Se la integreco de la enklavo estus minacata de ekstera subfosa agado, ĝi estus defendata kiel nacia teritorio.

Wellesley, konsentinte pri ĉio ĉi, estis maltrankviligita, sed li trovis sin en malfacila situacio. Post retiriĝo kaj abandono de la propono deklari krizostaton, Kalens aperis kiel subtenanto de racia kompromiso, kaj nur poste Wellesley komprenis, ke tio estis verŝajne ĝuste kion Kalens havis en la kapo. Li ankaŭ ne havis bonan respondon al la rimarko de Kalens, ke se io ne estus farita pri la dizertoj, Wellesley eble finus sian oficperiodon kun la dubinda honoro prezidi malplenan ŝipon – la dizertoj estis tiom dorno en la flanko de Wellesley kiom ili estis por ĉiuj aliaj.

Tio, siavice, konektiĝis kun la afero, kiu vere kuŝis malantaŭ ĉio ĉi. La neesprimita penso, kiun Kalens sugestis, penso, kiu kortuŝis ĉiujn, kvankam malmultaj malkaŝe agnoskus tion, estis, ke la tuta socia strukturo, sur kiu baziĝas ĉiuj interesoj, riskas disfali, kaj ke la vera rolo de enklavo kun difinitaj limoj ne estas tiom malinstigi Kironajn teroristojn de eniro en ĝi, sed prefere malinstigi Teranojn de foriro de ĝi. Nun, kiam Kalens havis la kuraĝon esprimi kiel eble plej multe tion, kion ĉiu el ili tenis en sia koro, ĉiuj lobioj kaj frakcioj kolektiĝis firme malantaŭ li, kaj Wellesley konstatis ĉi tion. Li tial subtenis lin, kaj pro lia helpo la propono unuanime pasis.

Marcin Quarrey tiam levis la demandon pri aparta guberniestro, respondeca al Wellesley sed loĝanta sur la planeda surfaco en enklavo por administri ĝiajn aferojn. Ŝi sugestis, ke eble la divido de aŭtoritato inter la membroj de la Direktorio, situantaj dudek mil mejlojn for sur la ŝipo, kontribuis al la malfacilaĵoj spertitaj ekde la surteriĝo, kaj ke delegado de ĝi al ununura persono, kun la avantaĝo de esti surloke, malhelpus grandan nombron da eraroj. La propono ricevis pozitivajn reagojn, kaj Quarrey proponis Sterm-on, Vicdirektoron, por la posteno. Sterm, tamen, rifuzis kandidatiĝi, argumentante, ke signifa parto de la devoj de la guberniestro implikus diplomatiajn agadojn rilatajn al la Tero-Kironaj rilatoj, kaj ĉar Direktoro de Komunikadoj jam ekzistis kun ĉi tiu respondeco, prudenta maniero eviti eblajn konfliktojn estus kombini la du postenojn. Do li prezentis la kandidatecon de Kalens, Quarrey subtenis ĝin, kaj la propono pasis voĉdone per granda plimulto.

Kaj tiel oni decidis, ke la unua etendo de la Nova Amerika Ordo estos oficiale proklamita sur la planedo Kirono, kun Howard Kalens kiel ĝia ekzekutisto. Li certigis la unuan bazon por sia imperio. – Ĉi tio estas nur la komenco – li diris al Celia tiun saman nokton. – Post dek jaroj, ĉi tio estos la centro de la tuta mondo. Kun la subteno de la tuta Armeo ĉe mi, kiel povas homamaso da brutuloj armitaj nur per manpafiloj haltigi min nun?

* * *

La saman nokton, ĉe la rando de la reflektore lumigita alteriĝejo proksime al la milita kazerno en Canaveral, Colman staris kun taĉmentoj el Kompanio "D", silente observante la alproksimiĝon de Kirona transportilo, kiu ekflugis de la kontraŭa bordo de la Mez-Kirona Maro malpli ol dudek minutojn antaŭe. Apud li staris Sirocco, kaj generalo Portney, kolonelo Wesserman kaj kelkaj oficiroj formis grupon kelkajn metrojn antaŭe.

La aviadilo alteriĝis milde. La duoblaj pordoj ĉe la flanko de atendantoj glitis duone malfermen. Alta, fortika, ruĝbarba Kironano, portanta malhelan ventojakon kun kapuĉo streĉe tirita per la zono, elsaltis eksternen, kaj post li sekvis dua Kironano, simile vestita, sed pli svelta kaj pli lerta. Lumo ekbrilisen la kajuto, rivelante kelkajn pliajn figurojn. Malantaŭ ili, ordige stakigitaj sur la planko, kuŝis du vicoj da plastaj sakoj grandaj kiel dormosakoj.

La oficiroj interŝanĝis kelkajn vortojn kun la Kironanoj, kaj Portney kun Wesserman alproksimiĝis al la aviadilo por rigardi ĝian internon. Post kelkaj sekundoj, Portney kapjesis al si mem, poste gestis al Sirocco. Tiu mangestis kaj unu el la du atendantaj ambulancoj alproksimiĝis al la Kirona aviadilo. Du soldatoj malfermis la malantaŭan pordon. Kvar aliaj eniris la kajuton kaj komencis elporti la kadavrojn. Kun ĉiu kadavrosako, Sirocco mallonge malfermis ĝian randon, dum unu adjutanto komparis la vizaĝon kun la portreto sur sia kompaka ekrano, kaj alia kontrolis la numeron sur la identiga etikedo kontraŭ listo, kiun li tenis enmane. Poste la kadavrojn oni translokigis al la ambulanco.

Entute dudek kvar personoj eskapis; naŭ kapitulacis aŭ estis mortigitaj en konfliktoj kun la Kironanoj. Anita ne estis inter ili. Colman kalkulis, dek kvin kadavrosakojn kuŝantajn ĉirkaŭe; do ŝi certe estis en unu el ili.

Pririgardinte dum kelkaj minutoj la makabran riton, Colman turnis sin al la ruĝbarba Kironanok, staranta senmove preskaŭ apud li. Li aspektis esti en siaj fruaj tridekaj jaroj, sed lia vizaĝo havis la trajtojn de maljuna homo kaj eĉ en pala lumo de reflektoroj ŝajnis sunbrunigita kaj ruĝvanga. Liaj okuloj estis brilaj, viglaj, sed ili perfidis nenion el liaj pensoj. – Kiel tio okazis? – flustris Colman, farante paŝon pli proksimen.

Sen turni la kapon la Kironano respondis per basa, malrapida, etendiĝanta voĉo. – Ni spuris ilin dum du tagoj, kaj kiam ni havis sufiĉe da niaj homoj surloke, ni ĉirkaŭis ilin per duoncirklo, kaj alia grupo alteriĝis malantaŭ ili malantaŭ la montkresto por fortranĉi ilian vojon. Kiam ili eniris la ravinon, ni blokis ambaŭ elirejojn per pafilistoj kaj anoncis nian ĉeeston. Ni donis al ili ĉiun ŝancon... ni diris, ke se ili eliros pace, ni transdonos ilin al vi. La Kironano klinis sian kapon por momento kaj suspiris. – Mi supozas, ke iuj homoj neniam komprenas, ke ili devas kapitulaci.

En tiu momento, Sirocco levis sekvan randon de la sako; interne, Colman ekvidis la vizaĝon de Anita. Ŝi estis vakse blanka. Li glutis la salivon kaj ekrigardis senesprime antaŭen. La rigardo de la Kironano rapide kuris trans lian vizaĝon. – Iu konata al vi?

Colman rigide kapjesis. – Jam antaŭ iom da tempo, sed...

La Kironano rigardis lin momenton pli longe, poste kraĉotusis mallaŭte. – Tio ne estas nia ago – li diris. – Kiam ni diris al ili, ke ili estas senelireje ĉirkaŭitaj, kelkaj el ili komencis pafi. Kvin provis eskapi, svingante blankan ĉemizon por signali sian deziron eliri. Ni ĉesis pafi, kaj tiam tiuj pafis ilin en la dorsojn dum ili kuris al ni. Ŝi estis en tiu kvino. – La Kironano turnis sian kapon por momento kaj kraĉis sur la teron en la ombro de la aviadilo. – Tiam duono de la grupo, kiu restis, komencis pafi al la alia duono – eble pro tio, kion ili faris, aŭ eble ĉar ili mem volis eliri de tie – kaj fine, nur tri aŭ kvar el ili restis. Ni ne levis fingron. Inter ili estis Padawski kaj kelkaj aliaj, same sinistraj kaj frenezaj. Ili ne lasis al ni multon farendan.

* * *

Poste tiun vesperon, Colman pensis pri Anita, kiun oni revenigis en kadavrosako, ĉar ŝi elektis alkroĉiĝi al frenezulo anstataŭ uzi sian propran menson por decidi pri sia vivo. La Kironanoj – li pensis – ne vidas siajn infanojn revenigitajn hejmen en kadavrosakoj; nek ili instruis al ili la honoron morti por obstinaj maljunuloj, kiuj neniam vidis la pafiltubon. Nek ili sendis ilin malproksimen por esti buĉitaj mile dum ili defendis la frenezaĵojn de aliaj homoj. La Kironanoj ne batalis tiel.

Tial, Colman tute ne dubis, ke la Kironanoj havis nenion komunan kun la bombatencoj. Li parolis kun Kath pri tio, kaj ŝi certigis lin, ke neniu Kironano konsentus pri tio. Kompreneble, ĝi estis nur konvinko, sed li kredis, ke Kath scias kaj diras la veron. Colman instinkte sciis, ke la Kironanoj reagus al la afero de Padawski tiel, kiel ili reagis – individue, ŝparante penon kaj kun kirurgia precizeco, certigante, ke neniuj senkulpuloj suferu.

Ĉar tiel ili batalis. Ili rigardis dum iliaj kontraŭuloj malfortiĝis unu post unu, aŭ kelkaj samtempe, kaj atendis, ĝis la ceteraj ataku unu la alian kaj finu sin. Kaj nur tiam ili intervenis.

Li ekkomprenis, ke ili rigardas kaj atendas, dum la sama afero okazas al la Misio de la Mayflower II. Kiam kaj kiel ili intervenos? Kaj se ili faros tion – li pensis – kies flankon li elektos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.