La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INVADO EL PASINTECO

Aŭtoro: James Patrick Hogan

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XXIII

Kath paŭzis la konversacion kaj klinis sin por verŝi vinon el la karafo staranta sur la noktotableto apud la lito. Colman, komforte kuŝanta sur molaj kusenoj, kun plezuro rigardis ĉirkaŭ la ĉambro, ĝuante agrablan, varman senton de malstreĉiĝo, kiun li ne sentis de longa tempo. Ĝi estis gemuta, serena kaj virineca ĉambro, plena de gobelinoj, satenaj kurtenoj, lanugaj tapiŝoj, pastelkoloroj kaj ĉarmaj etaĵoj dismetitaj sur bretoj kaj bretetoj. Ĝi multe similis la apartamenton de Veronica en la Baltimore-sekcio. Sur la kontraŭa muro pendis fotaĵo de du knaboj kun petolemaj mienoj. Kvankam ili aspektis ĉirkaŭ dek du jarojn aĝaj en la fotaĵo, li facile rekonis ilin kiel Casey-on kaj Adam-on. Aliaj fotaĵoj ĉirkaŭ ĝi montris, kiel li supozis, la reston de la familio de Kath. La sola enkadrigita, staranta sur la tualettablo, montris iun similan al Adam, kvankam malpli similan al Casey – malhelharan, barban viron proksimume samjara kiel Colman. Li divenis, ke li estis Leon, kvankam li preferis ne demandi pri tio. Pli pro inhibicio devenanta de sia propra edukado ol pro timo embarasi Kath-on. Lin altiris pentraĵo prezentanta kamparan scenon en dudeka-jarcenta Nov-Anglio – donaco de unu el ŝiaj amikoj, Kath diris, kiam li montris ĝin. Ekde alveno sur la Kirono, Colman renkontis multajn tiajn memoraĵn pri la vivo sur la Tero, nekonata al iu ajn Kironano. Demandante pri ili, li lernis, ke sento de nostalgio pri ilia devenplanedo, konata nur el rakontoj pere de maŝinoj, ne estis malofta inter la Kironanoj.

Kath turnis sin de la noktotableto kaj sidiĝis por trinki iom da vino, post tio ŝi donis al li la glason kaj denove alpremiĝis al lia brako.

– Mi supozas, Steve, ke ni devas aspekti tre strange al vi, devenante de maŝinoj kaj komputiloj. – Ŝi ekridis mallaŭte. – Mi vetas, ke estas multaj homoj sur via ŝipo, kiuj pensas, ke ni estas eksterteruloj. Ĉu ili estas konvinkitaj, ke ni moviĝas kiel la Kripulo kaj parolas per monotonaj, metalaj voĉoj?

Colman ridetis kaj trinkis el sia glaso. – Tiel malbone ne estas. Sed kelkaj el ili havas strangajn ideojn pri ĝi – aŭ almenaŭ ili havis. Multaj homoj ne povas imagi, ke infanoj naskitaj de maŝinoj povus esti io ajn, kio ne estus… "nehoma". Mi pensas, ke vi nomus ĝin per la vorto – malvarma, aŭ ia simila.

– Ĝi tute ne estis tia – ŝi diris. – Kvankam, kiel mi supozas, mi ne devus diri multon pri ĝi, ĉar mi havas nenion por kompari ĝin. Sed tie estis – ŝi levis la ŝultrojn – varme, amike... multe da amuziĝo, kaj ĉiam multe da interesaj aferoj por lerni. Mi certe ne bedaŭras, ke oni ne metis en mian kapon ĉiujn tiujn aferojn, por kiuj multon da Teraj infanoj teranoj poste devas dediĉi siajn tutajn vivojn por provi foriĝi ilin. Ni lernis rekoni kaj respekti unu la alian pro la akiritaj kapabloj, kaj malsamaj homoj estis konsiderataj gvidantoj por malsamaj aferoj. Neniu povas esti spertulo pri ĉio, do la koncepto de konstanta, absoluta "estro", aŭ kiel ajn oni nomas ĝin, neniam sukcesis.

– Kiom longe vi estis tie sur la Kuan-yin, Kath, antaŭ ol oni sendis vin malsupren, sur la planedon?

– Mi estis ankoraŭ tre juna. Mi ne povus rememori precize sen kontroli miajn notojn. Tie supre, la surfaco kaj vivkondiĉoj estis limigitaj, kaj la maŝinoj sendis la unuajn grupojn malsupren tuj kiam ili konstruis bazon por ili.

– La ŝipo multe ŝanĝiĝis de tiam – rimarkis Colman. – Mi rimarkis ĝin la tagon kiam ni flugis tien de la Mayflower II, baldaŭ post nia alveno... kiam Shirley kaj Ci renkontis Tony-on Driscoll. La pruo de la ŝipo devas esti almenaŭ duoble pli granda ol antaŭe.

– Jes, oni faris multajn diversajn aferojn tie dum la lastaj dek aŭ dek kvin jaroj.

– Kaj kiaj estas tiuj ŝanĝoj ĉirkaŭ la pobo? – demandis Colman scivoleme. – Ĝi aspektas kiel tute nova propulssistemo.

– Ĉar ĝi ja estas. La scienca teamo rekonstruas la Kuan-yin-on por testi la antimaterian propulson. La projekto jam estas tute sufiĉe progresinta. Tie sur la Tero ili laboras pri la sama afero, ĉu ne?

La brovoj de Colman leviĝis alte pro miro. – Ĝi estas vere, sed... ĝi estas revelacio por mi! Mi tute ne sciis, ke vi estas tiel progresinta ĉi tie.

Eksperimentoj kaj esplorado pri utiligado de la liberigita energio de antimaterio estis faritaj sur la Tero ekde la unua kvarono de la jarcento, ĉefe por la armilprogramo. Ilia allogo devenis de la teoria energiefikeco de materio-antimateria anihilado – 100%-a transformo de maso en energion, superante eĉ termonuklean fuzion. Aplikita al bomboj kaj faskoj de radiadigo, la procezo havus detruajn efikojn, kaj la eblecoj, kiujn tia fasko ofertis kiel tre efika propulssistemo por kosmoŝipoj, estis longe aprezataj.

Se la Kironanoj jam instalas ĝin sur la Kuan-yin, ili certe jam solvis amason da problemoj ankoraŭ kontestataj sur la Tero – pensis Colman. Kaj en tiu momento, li komprenis, ke ĉi tiu tuta planedo estis giganta centrejo, kiu instigis progreson, senĝene de iuj ajn neraciaj tradicioj aŭ la malhelpoj de posedantoj de investitaj kapitaloj. Se ĉi tiu modelo daŭros plue ĝis La Kirono fariĝos dense loĝata planedo, ĝi lasos la Teron en la Ŝtonepoko en venontaj cent jaroj.

– Ĉu vi jam flugis per ĝin iam? – li demandis, turnante la kapon al Kath. – Nu, nome la Kuan-yin-on… ĉu ĝi faris iujn ajn flugojn post eniro en orbiton ĉi tie?

Kath kapjesis. – Al ambaŭ lunoj, kaj ankaŭ al ĉiuj planedoj en la Alfa sistemo. Sed tio estis jam antaŭ longe. Ankoraŭ kun la origina propulso. Ekzistas programo por establi permanentajn bazojn tra la tuta sistemo, sed ni prokrastis la konstruadon de la ŝipoj, kiuj plenumus tion, ĝis ni decidos kiel ili estos funkciigitaj. Tial la Kuan-yin estas rekonstruata kiel eksperimenta sondilo. Ne estus saĝe rapide konstrui amason da ordinaraj fuziaj motoroj, kiuj eble estus malnoviĝintaj en kelkaj jaroj. Dum tiu ĉi tempo estas multe farenda sur la Kirono, do ne estas hasto kun ĝi. – Ŝi turnis sian kapon al li kaj frotis sian vangon kontraŭ lian ŝultron. – Sed kial ni parolas pri ĝi? Vi diris al mi, ke mi ne lasu vin paroli pri laborrilataj aferoj. Bone, do mi faris tiel. Kaj jen!

Colman ridetis kaj karesis ŝian kapon. – Vi pravas. Do pri kio vi ŝatus aŭskulti?

Ŝi alpremiĝis al li pli forte kaj metis sian manon sur lian bruston. – Rakontu al mi pri la Tero. Mi rakontis al vi kiel mi kreskis. Kaj kio pri vi?

Colman ridetis malĝoje. – Mi nek devenas de bona familio nek havas genealogion plenan de famaj prapatroj pri kiuj valoras paroli – li avertis.

– Mi ne interesiĝas pri io ajn tia. Mi simple volas aŭdi pri iu, kiu vivis tie kaj alvenis de tie. De kie vi devenas?

– Komence el urbo nomata Chicago. Ĉu vi aŭdis pri ĝi?"

– Kompreneble. Ĝi situas apud lago.

– Jes – ĉe Lago Michigan. Mi kredas, ke mi estis la rezulto de sufiĉe malfeliĉa akcidento. Mia patrino ŝatis gajan vivon – multajn virojn, noktajn elirojn, kaj ĉion tian. Mi kredas, ke mi estis ĝenaĵo por ŝi tuttempe.

– Ĉu via patro ankaŭ estis tia?

– Mi neniam eksciis, kiu li estis. Kiom mi scias, neniu eksciis.

– Ho, mi komprenas.

Colman suspiris. – Do mi konstante estis forkuranta de hejmo, eniĝante en stultajn problemojn, kaj rezulte, mi pasigis la plejparton de mia infaneco en registar-administrataj hejmoj por problemaj infanoj. De tempo al tempo oni provis meti min en diversajn familiojn, sed nenio iam funkciis. La lasta estis provanta tre forte. Ili laŭleĝe adoptis min, kaj tiel mi ricevis mian nomon. Poste ni translokiĝis al Pensilvanio… Mia adopta patro estis magnetohidrodinamika inĝeniero, kaj mi kredas, ke danke al li mi interesiĝis pri tio… Sed problemoj denove ekestis, kaj mi fine aliĝis en la armeon.

– Ĉu tie vi ekkonis inĝenierarton? – demandis Kath.

– Tio okazis poste – post kiam mi jam estis sur la ŝipo dum iom da tempo.

– Mi unue servis en la infanterio… mi vidis iom da bataloj en Afriko. Malgraŭ tio mi plejparton de vojaĝo pasigis en la Inĝeniera Korpuso… ĝis la okazaĵo antaŭ unu aŭ du jaroj.

– Kial vi volontulis por la vojaĝo?

Colman levis la ŝultrojn. – Mi ne scias. Mi supozas, ke ne ŝajnis, ke mi povus fari pli da ĥaoso ĉi tie ol mi jam faris.

Kath ekridis kaj ruliĝis sur la dorson por rigardi la plafonon. – Vi estas tre simila al ni, ĉu ne? – ŝi diris. – Vi ne scias, de kie vi devenas.

– Tio okazis al multaj homoj – li respondis. – Post la milito, estis tiom da kaoso… Ĉu ĝi iom gravas?

– Mi pensas, ke ne – diris Kath. Ŝi kuŝis silente dum kelka tempo antaŭ ol fine paroli penseme. – Sed ĝi daŭre ne estas la samo. Mi pensas, ke estis mirinde naskiĝi tie... scii, ke tra ĉiuj ĉi tiuj generacioj, vi devenas senpere kaj rekte de la tempo, kiam ĉio komenciĝis.

– Kio?

– La vivo! La Tera vivo. Vi estas parto de ĝi. Ĉu tio ne estas mirinda sento? Ĝi ja devas esti tiel.

– Sed vi ankaŭ estas la sama – insistis Colman. – La Kironaj genoj estis prenitaj de la sama banko kiel ĉiuj aliaj. Por momento, la genetikaj kodoj ŝanĝiĝis al la elektronikaj, kaj poste reen al deoksiribonuklea acido. Nu, kio do? Libro ĉifrita en komputila datumbazo daŭre estas la sama libro kiam oni eltiras ĝin de tie.

– Teknike, vi pravas – konfesis Kath. Ŝi levis la kapon por distrite rigardi la fotaĵojn de siaj infanoj. – Ili povas disiĝi tra la tuta planedo; ilia vivmaniero povus esti stranga kompare kun tio, al kio vi kutimis. Laŭ sia propra maniero, ĝi estas feliĉa familia vivo – ŝi flustris. – Sed ĝi daŭre ne estas tio. Ne ŝajnas, ke iu ajn parto de ĝi estas ligita al io pli ol kvindek jarojn pli aĝa. Ĉu vi ne pensas, ke tio estas... mi ne scias, iom embarasa?

Colman ne komprenis, kion ŝi pensis, ĝis post unu horo, kiam li sidis en la magleva vagono survoje al Canaveral, alfrontante la malgajan perspektivon gajni eble unu horon da dormo antaŭ ol komenci servon antaŭ sunleviĝo, kun atendanta lin malfacila tago.

Familio?

Tero?

Li subite rektiĝis en sia seĝo, kiam la kompreno, pri kiel ĉio ĉi interligiĝas, ekbrilis en lia kapo. Eble Swyley finfine alvenis al la ĝusta konkludo.

Ĝuste tial iu el la Kirono konsentas konservi rilatojn kun iu el la Tero!

* * *

La Kironanoj provizis provizoran kazernon por la militunuoj loĝantaj sur la planedo per ĵus finita komplekso de konstruaĵoj projektataj kiel lernejo, malfermota poste, post kiam Canaveral City disvolviĝos. Ĝi inkluzivis administran kaj socian blokon, kiun la Armeo ankaŭ uzis ĉefe por administraj kaj sociaj celoj; komplekson de lernejaj blokoj, ĉefe servantaj kiel kazerno, unu el kiuj gastigis arestejn; sportan kaj ekzerccentron, kiu estis transformita en stokejon, arsenalon kaj garaĝon; kaj komunan manĝejon, kiu restis senŝanĝa.

Estis jam post la 4:00 a.m. laŭ loka tempo kiam Colman revenis al la ĉambro, kiun li dividis kun Hanlon en la Kazerno de Omar Bradley. Eĉ en la Kirona dudek-kvar-hora sistemo de "longaj horoj", ĉi tio estis same abomeninda horo de la tago kiel sur la Tero. Havante la ĉambron por sia ekskluziva dispono, ĉar Hanlon deĵoris, Colman kun plezuro rampis inter la litotukojn, ignorante la banon, por plej bone utiligi sian ŝancon de neĝenata dormo ĝis lia deĵoro alvenos je la 5:30. Ŝajnis, ke lia kapo apenaŭ tuŝis la kusenon, kiam eksplodo skuis la ĉambron, la tondranta sono igis lin stariĝi antaŭ ol li eĉ povis reakiri konscion. Ekster la konstruaĵo, eksplodoj eĥis rapide sinsekve, sekvataj de la sonoj de pafado, krioj kaj la martelado de kurantaj piedoj. Sekundojn poste, sireno vekriis, kaj voĉo tondris el la laŭtparolilo en la ĉambro: – Ĝenerala Alarmo! Ĝenerala Alarmo! Provo de fuĝo el arestejo. Ĉiuj oficiroj kaj soldatoj raportu al alarmstacioj.

Poste venis la Ĝenerala Disordo.

Colman renkontis Siroccon en la oficejo de la kompanio, agantan memstare post ricevo de konfliktaj ordonoj de la stabo de Kolonelo Wesserman. Sirocco direktis la plej multajn el siaj soldatoj sekurigi la blokon kontraŭ eksteraj entrudiĝoj kaj blokis ĉiujn vojojn kondukantajn eksteren de la pordego. Li sendis Colman-on kun kombinita unuo de la dua kaj tria taĉmentoj por provizi helpon kie ajn li opiniis necesa. Ili tuj renkontis unuon de SS-uranoj, kiu prenis ilin kun si al la okcidenta enirejo – malgranda pordeto kondukanta en la tendaron – kie, laŭ raportoj, la operacio okazis. Colman volis starigi gardostarantojn ĉirkaŭ la parkejo, kie estis parkitaj kelkaj ŝarĝaviadiloj senditaj de la Mayflower II, sed lia supera oficiro protestis, certigante lin, ke alia SS-unuo plenumos la taskon. Kaj tiam ĉiuj lumoj estingiĝis.

Ŝajnis kvazaŭ duono de la armeo kure aperis al la okcidenta pordego, kie grupo de rifuĝintoj estis premita al la tero per pafado. La konfuzo atingis sian kulminon, kaj serio da tondraj eksplodoj englutis la malliberejon kaj stokejojn en fumo. Kiam la fumo malaperis, unu el la transportiloj mankis. Neniu gardis la parkejon.

Baldaŭ poste, la grupo ĉe la okcidenta pordego kapitulacis, kaj montriĝis, ke estas nur kelkaj el ili, portante amason da forlogaĵoj. Radaro detektis la transportilon flugantan malalte kaj rapide super la Mez-Kirona Maro. Du Teraj ĉasaviadiloj, prete atendantaj ĉe la Canaveral Aerarmea Bazo, estis senditaj persekuti ĝin. Ili kaptis ĝin ĝuste kiam ĝi pasis trans la kontraŭan bordon kaj, lanĉante du avertajn raketojn, returnis sin, poste eskortis ĝin al Canaveral, kie ĝia skipo estis arestita de la SS-uranoj.

Sed la historio, kiu komencis evidentiĝi en la mateno, dum la pridemandadoj daŭris, ne povis alporti senton de malŝarĝiĝo. Montriĝis, ke Padawski diris al la estro de la grupo ĉe la okcidenta pordego, certa soldato Davis, ke la pordego estus la kunvenejo por atako sur la parkejo. Aŭ Davis estis intence metita tiel por deturni la postkuron, aŭ Padawski ŝanĝis siajn planojn lastmomente. Neniu alia aperis ĉe la okcidenta pordego, kaj la grupo de Davis restis trompita. Sed estis nur kelkaj soldatoj en la kaptita transportilo, kaj Padawski ne estis inter ili. Ili deklaris, ke post kaptado de la aviadilo, ili aŭdis sciigon en la radio de Padawski, ke ili eskapu tiel longe kiel eble, ĉar li kun la ĉefa grupo estis blokitaj ĉe la kazerno de Omar Bradley. Sed Sirocco bone sekurigis kaj gardis la kazernon de Omar Bradley, kaj neniu alproksimiĝis tien. Kaj iel, meze de ĉio ĉi, Padawski kaj dudek tri aliaj, ĉiuj peze armitaj, malaperis en la aeron.

Du fuĝintoj kaj unu gardisto estis mortigitaj ĉe la okcidenta pordego, du gardistoj estis grave vunditaj en la arestejo. Ses el la soldatinoj tie, inkluzive de Anita, mankis.

– Ĝi estis fenomene fuŝita de komenco ĝis fino – deklaris Sirocco, skuante sian lipharojn dum vespera konversacio kun Colman. – Tro multaj aferoj, kiuj ne povis misfunkcii, ja misfunkciis... Neniu gardis la aviadilojn, neniu gardis la elektrocentralon, kelkaj unuoj estis senditaj al unu loko kaj neniu unuo al iu ajn el la aliaj... Kaj kiel ili akiris la armilojn? Mi ne ŝatas ĝin, Steve, mi tute ne ŝatas ĝin. Ĉi tiu tuta afero malbonodoras, kvazaŭ de ĉi tie ĝis la ĉielo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.