La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
En la jaro 1848, en la vilaĝeto Hydesville, Ŝtato Nov-Jorko, Usono, loĝis John D. Fox kun sia edzino Margaret kaj du filinoj: – Margaretta, 15-jara, kaj Katie, 12- jara.
En la nokto de 31 de Marto de tiu jaro la knabinoj ektimis pro fortaj frapoj sur la muroj de ilia dormoĉambro, kaj enkuris en la ĉambron de siaj gepatroj S-ro John D. Fox eliris kaj rigardis ĉirkaŭ la domo, sed neniu estis tie. La frapado tamen daŭre ripetadis plu. Iom post iom la knabinoj konvinkiĝis, ke la frapanto ne estas danĝera, forpelis la timon kaj alparolis lin. Per interkonsentita nombro da frapoj li respondis la demandojn pri ciferoj – aĝo, nombro da infanoj k. s. – ĉiam ĝuste. Oni proponis al li interkonsentitan abocon per frapoj kaj li rakontis sian propran historion. Li estis kolportisto 31-jara, nomata Charles Rosma, havis kvin infanojn: tri knabinojn kaj du knabojn.
Antaŭ kvin jaroj oni murdis lin en tiu domo por rabi kvincent dolarojn, kiujn li tenis. Lian kadavron oni enterigis en la kelo de tiu domo.
La familio Fox kaj ties najbaroj fosis en la kelo por serĉi la kadavron, sed la loko estis marĉa kaj akvo kun koto inundis ĉiun fosaĵon. Oni devis forlasi tiun klopodadon ne trovinte la kadavron.
La knabinoj forvojaĝis: Margaretta iris al Rochester, N. J., en la hejmon de sia edzinigita fratino S-ino Fish; Katie veturis al najbara urbo.
En ambaŭ lokoj la frapoj komenciĝis kaj aliaj personoj konstatis, ke ankaŭ ili havas la povon ricevi tiajn inteligentajn frapojn. Tiuj provoj fariĝis epidemio en Usono kaj transsaltis la oceanojn kaj disvastiĝis en Anglujo, Francujo k. a. landoj tra la mondo.
Oni forte kalumniis la fratinojn Fox, sed malgraŭ tio la frapoj furoris tra la mondo kaj tiel naskiĝis Spiritismo.
Nur 56 jarojn pli poste, kiam la frapoj en Hydesville j am estis tute forgesitaj, iu okazintaĵo pravigis la historion de Charles Rosma.
La 23-an de Novembro 1904, la "Boston Journal" publikigis artikolon pri la eltrovo de homa skeleto en la kelo de ruinigita domo de Hydesville. La iama loĝejo de familio Fox estis nun forlasita ruinaĵo kaj iuj knaboj, revenantaj el lernejo, tie haltis por ludi en la ruinoj, kaj konstatis, ke en la kelo estis falinta interna muro, iam starigita paralele kun la ekstera, kaj inter tiuj du muroj kuŝis homa skeleto kaj fera kofro.
Tiuj estis la restaĵoj de Charles Rosma, murdita tie antaŭ 61 jaroj, fare de antaŭaj loĝantoj en tiu domo nun ruinigita.
La fosado en la kelo neniam trovus la kadavron, ĉar ĝi kuŝis post la interna muro de la kelo, dum oni fosis nur interne, supozante, ke tiu muro estis ekstera.
La asertoj de la mortinto estis do veraj kaj similaj faktoj okazas ĝis nun en aliaj lokoj de la mondo. Spiritismo renaskiĝas ĉiam, ĉar ĝia fundamento estas naturaj faktoj, kiuj ĉiam ripetiĝas.
Nun ekzistas tre riĉa kaj bela mediumeca literaturo, kiu kreskas kun ĉiu tago.
Tiuj faktoj estas eternaj. Ties neperfekta observado naskis la malnovajn mitologiojn, religiojn, superstiĉojn; ilia pli detala studado em nia tempo estas la kreskanta vivo de Spiritismo.
Studante tiujn faktojn, Allan Kardec publikigis de 1857 ĝis 1869 tre interesajn librojn, el kiuj jam aperis en Esperanto la plej gravaj, nome La Libro de la Spiritoj, La Libro de la Mediumoj, La Evangelio laŭ Spiritismo.
Ĉar la faktoj nun nomataj spiritismaj ripetiĝas spon t anee en ĉiuj lokoj kaj en ĉiuj tempoj, Spiritismo nepre varbos al si en la estonteco la tutan mondon, simile kiel ĉiuj aliaj veraĵoj apogataj sur faktoj. Ĝi ne estas ia religia sekto de iuj homoj, kiel tiom da aliaj. En la estonteco ĝi apartenos al ĉiuj .
Ĉiuj atakoj, kontraŭdiroj, persekutoj, kalumnioj estos vanaj kaj tiel ridindaj kiel la iama malkonsento pri la movoj de la Tero kaj pri ekzisto de antipodanoj.
Nur nescio fanatike neas sen antaŭa studado de la temo diskutata.
La Trad.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.