La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
V. – Faktoj pozitivaj, jen kion la nekredemuloj dezirus vidi kaj petas, sed kion oni plej ofte ne povas al ili havigi. Se ĉiuj povus atesti tiajn faktojn, dubo jam ne trovus al si lokon. Kial do tiom da homoj vidis nenion, malgraŭ sia bonvolo? Oni al ili kontraŭmetas, ili diras, ilian mankon de fido; je tio ili rediras, ja prave, ke ili ne povas havi ian antaŭan fidon kaj ke, se oni volas, ke ili kredu, oni devas havigi al ili rimedojn por kredi.
A. K. – La motivo de tio estas tre simpla. Ili volas la faktojn sub sia ordono, sed la Spiritoj obeas neniajn ordonojn: estas necese atendi ilian volontecon. Ne sufiĉas do diri: "Montru al mi tian fakton, kaj mi kredos"; oni devas voli persistadi, lasi la faktojn okazi per si mem, ne volante ilin perforte estigi aŭ direkti; tiu, kiun vi celas, eble ne estas ĝuste tiu, kiun vi ricevos, sed aliaj montriĝos, kaj tiu, kiun vi deziras, venos en la momento, kiam vi tute ne pensas pri ĝi. Antaŭ la okuloj de atenta kaj penema observanto aperas da ili amasoj, kiuj konfirmas unu alian; sed homo, kiu pensas, ke sufiĉas ekturni ian krankon, por ekfunkciigi la maŝinon, tiu tute eraras. Kion faras naturisto, deziranta studi la kutimojn de iu besto? Ĉu li ordonas al ĝi fari tion aŭ alian, por, nerapidante, ĝin laŭplaĉe observadi? Ne, ĉar li ja scias, ke ĝi lin ne obeos; li spionas la spontaneajn manifestiĝojn de ĝia instinkto; li ilin atendas kaj preterpase kaptas. La sola komuna saĝo diras, ke des pli prave same devas esti kun la Spiritoj, inteligentoj multe pli sendependaj ol la bestoj.
Estas eraro pensi, ke por kredi estas necesa fido; ne, sed bonfido, kio estas io alia; nu, ekzistas skeptikuloj, kiuj neas eĉ evidentaĵojn kaj kiujn miregindaĵoj ne povus konvinki. Kiom da ili, vidinte, ĉiam ankoraŭ klarigas la faktojn laŭ sia maniero, dirante, ke tio pruvas nenion? Tiaj homoj taŭgas nur por malordigi la seancojn, sen ia profito por ili mem; tial oni ilin fortenas kaj oni ne volas perdi sian tempon kun ili. Kelkaj eĉ estus malkontentaj, se ili estus devigitaj kredi, ĉar ilian memestimon vundus la konfeso, ke ili eraras. Kion oni respondu al tiaj homoj, kiuj ĉie vidas nur iluzion kaj ĉarlatanismon? Nenion; oni ilin flanke lasu kaj diru, se ili tiel deziras, ke ili vidis nenion kaj eĉ, ke oni povis aŭ volis vidigi al ili nenion.
Krom ĉi tiuj harditaj skeptikuloj estas ankaŭ aliaj, kiuj volas vidi laŭ sia maniero, kiuj, farinte al si iun opinion, volas ĉion rilatigi al ĝi; ili ne komprenas, ke fenomenoj ne povas obei al ilia arbitro; ili ne scias aŭ ne volas trudi al si la necesajn kondiĉojn. Kiu volas observi bonafide, tiu devas, mi ne diras blinde kredi, sed flanken meti ĉian antaŭjuĝon; ne voli intersimiligi aferojn neakordigeblajn inter si; li devas atendi, sekvi, observi kun senlaca pacienco; ĉi tiu kondiĉo eĉ utilas al la adeptoj, ĉar ĝi pruvas, ke ilia konvinkiteco ne estiĝis ventanime. Ĉu vi estas tiel pacienca? Ne, vi diras, mi ne havas tempon por tio. Vi do ne okupu vin pri ĝi, pri ĝi ne pensu: neniu devigas vin al tio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.