La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
100. Ĉe la necerteco de la malkaŝoj farataj de la Spiritoj, oni demandas por kio taŭgas la studo de Spiritismo?
Ĝi taŭgas por materiale pruvi la ekziston de la spirita mondo.
Ĉar la spirita mondo estas formita per la animoj de tiuj, kiuj vivis sur la Tero, ĝi estas pruvo pri la ekzisto de la animo kaj de ties vivado post la korpo.
La manifestiĝantaj animoj malkaŝas siajn ĝojojn aŭ siajn suferojn laŭ la manieroj kiel ili uzis la surteran vivon; el tio rezultas la pruvo pri la estontaj punoj kaj rekompencoj.
La animoj aŭ Spiritoj priskribas sian staton kaj sian situacion, tiel ili korektas la falsajn ideojn, kiujn oni havis pri la venonta vivo kaj precipe pri la naturo kaj daŭro de la punoj.
Tiel la estonta vivo transiras de la stato de malpreciza kaj duba teorio al la stato de pruvita kaj pozitiva fakto, kaj el tio rezultas la bezono labori kiel eble plej vigle dum la nuna mallonga vivo, profite al la venonta, kies daŭro ne estas difinita.
Ni supozu, ke dudekjara homo estas certa morti kiam li estos dudekkvinjara, kion li faros dum kvin jaroj? Ĉu li laboros por sia estonteco? Certe ne; li penos ĝui kiel eble plej multe: li rigardus kiel trompon trudi al si penojn kaj seniĝojn sen ia celo. Sed se li estas certa, ke li vivos ĝis la aĝo de okdek jaroj, li kondutos tute alie, ĉar li komprenas la bezonon oferi iujn momentojn da nuna ripozo por akiri ripozon venontan por multaj jaroj.
La samo okazas al kiu estas tute certa pri la estonta vivo.
La dubo pri la estonta vivo nature kondukas al la ofero de ĉio al nunaj ĝuoj; sekve al troa sklaviĝo al la materiaj bonaĵoj.
La graveco dediĉata al materiaj bonoj incitas la avidecon, la envion, la ĵaluzon de kiu posedas malmulton, kontraŭ kiu tenas multon. De la envio al la deziro akiri je iu ajn prezo tion, kion posedas lia najbaro, estas nur unu paŝo; de tie la malamoj, la kvereloj, la procesoj, la militoj kaj ĉiuj malbonoj naskitaj de egoismo.
Kun la dubo pri la estonteco, premita en ĉi tiu vivo, de ĉagreno kaj malfeliĉo, la homo vidas nur en la morto la finon de siaj suferoj; nenion pli esperante, li trovas prave mallongigi ilin per memmortigo.
Sen espero al la estonteco, estas kompreneble, ke la homo impresiĝas kaj malesperas pro la elreviĝoj, kiujn li provas.
La fortegaj skuoj, kiujn li travivas, produktas en lia cerbo difektojn, kiuj estas kaŭzoj de la plej multaj okazoj de frenezeco.
Sen la estonta vivo, la nuna vivo fariĝas por la homo la ĉefa afero, la sola celo de liaj zorgoj; li ligas ĉion al ĝi; kaj tial li volas je ĉiu prezo ĝui ne nur la materialajn bonojn, sed ankaŭ la honorojn; li sopiras brili, altiĝi super la aliaj, eklipsi siajn najbarojn per sia pompo kaj per sia rango; de tie lia senmezura ambicio kaj la graveco de li pruntita al la titoloj kaj al ĉiuj ludiloj de la vanteco, por kies akiro li oferus ĉion, eĉ sian honoron mem, ĉar post tio li vidas ja nenion.
La certeco pri la estonta vivo kaj pri ĝiaj konsekvencoj tute ŝanĝas la ordon de la ideoj kaj vidigas la aferojn sub tute alia lumo: ĝi levas vualon kaj malkrovas senliman kaj brilegan horizonton.
Antaŭ la senfineco kaj grandiozeco de la transtomba vivo, la surtera vivo forviŝiĝas kiel la sekundo antaŭ la jarcentoj, kiel la sablero antaŭ la monto. Ĉio ĉi tie fariĝas malgranda, mizera kaj oni miras je si mem pro la graveco, kiun oni iam alligis al tiel efemeraj kaj infanecaj aferoj. De tio venas kvieteco, trankvileco en la okazaĵoj de la vivo, kio ja estas feliĉo en komparo kun la zorgoj, la turmentoj, kiujn oni trudas al si mem, la malpacienco por altiĝi super la ceteraj; de tio venas ankaŭ pri la sortoŝanĝoj kaj la disreviĝoj, ia indiferenteco, kiu nin liberigas je falo kiel kaptaĵo de malespero kaj sekve de la plej multaj okazoj de freneziĝo, kaj nin deturnas de la penso pri memmortigo. Kun certeco pri la estonteco, la homo atendas kaj rezignas; kun la dubo, li perdas paciencon, ĉar li atendas nenion krom de la nuna tempo.
La ekzemplo de tiuj jam vivintaj sur la Tero montras, ke la sumo de la venonta feliĉo estas proporcia kun la morala progreso plenumita kaj kun la bono farita sur la Tero; ke la sumo de la malfeliĉo estas proporcia kun la malvirtaj kaj malbonaj agoj, sekve, ĉiuj plene konvinkitaj pri tiu vero tute nature emas do fari la bonon kaj eviti la malbonon.
Kiam la pli granda parto de la homoj estos konvinkitaj pri tiu ideo, kaj sekvos tiujn principojn, farante la bonon, tiam la bono venkos la malbonon sur la Tero; la homoj jam ne penos malutili unuj aliajn; ili reguligos siajn sociajn instituciojn celante la bonon de ĉiuj kaj ne en profito de kelkaj. Unuvorte, ili komprenos ke la leĝo de karito, instruata de la Kristo, estas la fonto de la feliĉo, ankaŭ en ĉi tiu mondo, kaj tiam ili fundamentos la civilajn leĝojn sur la leĝo de karito.
La konstato pri la spirita mondo nin ĉirkaŭanta kaj pri ĝia agado sur la korpan mondon, estas malkaŝo pri unu el la potencoj de la naturo, kaj sekve la ŝlosilo por amaso da fenomenoj nekomprenataj, en la ordo fizika kaj en la ordo morala.
Kiam la scienco kalkulos kun tiu nova forto, ĝis nun nekonata de la scienculoj, ĝi korektos amason da eraroj devenantaj de tio, ke ĝi atribuas ĉion al unu unika kaŭzo: – la materio. La rekono de tiu nova kaŭzo en la fenomenoj de la naturo, estos levilo por la progreso, kaj produktos la efikon de la eltrovo de tute nova agento.
Kun la helpo de la spirita leĝo, la horizonto de la scienco larĝiĝos, kiel ĝi larĝiĝis kun la helpo de la leĝo de gravito.
Kiam la sciencistoj, de sur la instruada seĝo, proklamos la ekzistadon de la spirita mondo kaj ties agadon sur la fenomenojn de la vivo, ili enfiltrigos en la junularon la kontraŭvenenon kontraŭ la materialistaj ideoj, anstataŭ antaŭinklinigi la junulojn al neado de la estonteco.
En la lecionoj de klasika filozofio, la profesoroj instruas la ekziston de la animo kaj de ties atributoj, laŭ la malsamaj skoloj, sed sen materialaj pruvoj. Ĉu ne estas strange, do, ke kiam tiaj pruvoj alvenas, ili estas rifuzataj kaj traktataj de tiuj samaj profesoroj kiel superstiĉoj?
Ĉu tio ne estas diri al siaj lernantoj: "ni instruas al vi la ekziston de la animo, sed nenio pruvas ĝin?" Kiam sciencisto eldonas hipotezon pri unu punkto de la scienco, li diligente serĉas, akceptas kun ĝojo la faktojn, kiuj povas el tiu hipotezo fari veron; kiel do profesoro de filozofio, kies devo estas pruvi al siaj lernantoj, ke ili havas animon, traktas kun malŝato la rimedojn por doni al ili evidentan demonstron?
101. Ni eĉ supozu, ke la Spiritoj ne estas kapablaj instrui al ni ion, kion ni ankoraŭ ne scias, aŭ kion ni ne povus lerni per ni mem, oni tamen vidas ke la sola konstato de la ekzisto de la spirita mondo nepre kondukas al revolucio en la ideoj; nu, revolucio en la ideoj estigas neeviteblan revolucion en la ordo de la aferoj; ĉi tiun revolucion Spiritismo preparas.
102. Sed la Spiritoj faras pli ol tion; se iliaj malkaŝoj estas ĉirkaŭitaj de certaj malfacilaĵoj; se tiuj malkaŝoj postulas detalajn zorgojn por konstati ilian ĝustecon, ne malpli vere estas, ke la kleraj Spiritoj, kiam oni scias ilin pridemandi, kaj kiam tio estas al ili permesata, povas malkaŝi al ni nekonatajn faktojn, doni al ni klarigojn pri aferoj nekomprenataj, kaj meti nin sur la vojon al pli rapida progreso.
Precipe en tio la plena kaj atenta studado de la spiritisma scienco estas nepre necesa, por peti de ĝi nur tion, kion ĝi povas doni, kaj nur en la maniero kiel ĝi povas tion doni; transpaŝante tiujn limojn, oni estas en danĝero esti trompita.
103. La plej etaj kaŭzoj povas produkti la plej grandajn efikojn; tiel, el malgranda semo povas kreski grandega arbo; tiel, el la falo de pomo oni eltrovis la leĝon regantan la mondojn; tiel, ranoj saltantaj en plado malkaŝis la galvanan forton; same, el la vulgara fenomeno de turnantaj tabloj eliris la pruvo pri la nevidebla mondo, kaj el tiu pruvo venis doktrino, kiu en kelkaj jaroj veturis tra la tuta mondo, kaj povas ĝin regeneri per la sola forto de la realaĵo de la estonta vivo.
104. Spiritismo instruas malmulte aŭ neniel verojn tute novajn, laŭ la aksiomo, ke estas nenio nova sub la suno. Nur la eternaj veroj estas absolutaj; tiuj veroj, instruataj de Spiritismo, estas fondataj sur la naturaj leĝoj, ekzistas do de ĉiuj tempoj; tial, en ĉiuj tempoj oni trovas iliajn ĝermojn, kiujn pli kompleta studado kaj pli atentaj observoj elvolvigis. La veroj instruataj de Spiritismo estas do pli konsekvencoj ol eltrovaĵoj; ĝi ne eltrovis ankaŭ la spiritan mondon je kiu oni kredis en ĉiuj tempoj; ĝi nur pruvas ĝin per materialaj faktoj kaj ĝin montras sub ĝia vera lumo, sen la antaŭjuĝoj kaj la superstiĉaj ideoj, kiuj naskas dubon kaj nekredemon.
Rimarko. Kvankam tute nekompletaj, ĉi tiuj klarigoj sufiĉas por montri la bazon, sur kiu ripozas Spiritismo, la karakteron de la manifestiĝoj kaj la gradon da konfido, kiun tiuj manifestiĝoj povas inspiri laŭ la cirkonstancoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.