La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Rimedoj por konvinko

V. – Mi konsentas, sinjoro, ke el la vidpunkto filozofia la spiritisma doktrino estas absolute racionala, tamen ĉiam restas la demando pri la manifestiĝoj, kiun nur la faktoj povas solvi; nu, ĝuste la realecon de la faktoj multaj homoj kontestas; vi do devus ne trovi miriga la deziron, kiun oni esprimas, ilin atesti.

A. K. – Mi opinias ĝin tute natura, tamen, ĉar mi penas, ke la faktoj estu profitaj, mi tial klarigas, kiujn kondiĉojn oni devas kontentigi, por pli bone observi kaj precipe por ilin kompreni; nu, kiu ne volas kontentigi tiujn kondiĉojn, tiu ja ne serioze deziras instruiĝi, kaj tiam estas senutile perdi sian tempon kun li.

Vi ja ankaŭ konsentos, sinjoro, ke io stranga tio estus, se iu racionala filozofio elkoviĝus el iluziaj kaj kontesteblaj faktoj. Laŭ sana logiko la realeco de iu efiko kuntrenas la realecon de ĝia kaŭzo; se unu estas vera, la alia ne povas do esti malvera, ĉar, kie arbo tute ne estas, tie oni povus rikolti neniajn fruktojn.

Ne ĉiuj homoj, estas vero, povis konstati la faktojn, ĉar ja ne ĉiuj kontentigis la kondiĉojn necesajn por ties observado kaj al tio ne oferis la necesajn paciencon kaj persiston. Sed ĉi tie okazas same, kiel en ĉiuj sciencoj: kion unuj ne faras, tion faras aliaj; oni ĉiutage akceptas la rezultaton de la astronomiaj kalkuloj, ilin ne farinte mem. Kiel ajn ĝi estas, se vi trovas bona la filozofion, vi do povas akcepti ĝin, tiel same, kiel vi akceptus alian, rezervante vian opinion pri la vojoj kaj rimedoj, kiuj kondukis al ĝi, aŭ almenaŭ, akceptante ĉi tiujn nur kiel hipotezon ĝis plena konstato.

La rimedoj por konvinko ne estas unuj samaj por ĉiuj homoj; kio konvinkas unujn, tio neniel impresas aliajn: jen kial estas necese iom de ĉio. Sed estas eraro pensi, ke la sola rimedo por konvinko estas la fizikaj eksperimentoj. Mi vidis homojn, kiujn la plej frapantaj fenomenoj ne kapablis ŝanceli, kaj kiujn simpla respondo skribita konvinkis. Kiam oni vidas iun fakton, kiun oni ne komprenas, ju pli eksterordinara ĝi estas, des pli suspektinda ĝi aspektas, kaj tiam la menso tie ĉiam elserĉas ian kaŭzon ordinaran; se oni ĝin klarigas al si, oni ĝin pli facile akceptas, ĉar ĝi havas ian pravon de ekzisto: tio mirakleca kaj tio supernatura forviŝiĝas.

Certe la klarigoj, kiujn mi ĵus donis al vi dum ĉi tiu konversacio, tute ne estas kompletaj; tamen, kiel ajn supraĵaj ili estas, mi estas konvinkita, ke ili instigos vin al pripensado, kaj se la cirkonstancoj havigas al vi okazon, por vidi kelkajn manifestiĝojn, vi ilin vidos per okuloj kun malpli da antaŭjuĝo, ĉar vi povos starigi rezonadon sur iu bazo.

Ekzistas du aferoj en Spiritismo, nome: la eksperimenta parto de la manifestiĝoj kaj la filozofia doktrino.

Nu, ĉiutage vizitas min personoj, kiuj vidis nenion, sed kiuj kredas tiel solide, kiel mi, dank’al la sola studado, kiun ili faris pri la filozofia parto; laŭ ilia sento, la manifestiĝoj estas io akcesora, la fundo estas la doktrino, la scienco; ili vidas ĝin tiel granda, tiel racionala, ke ili en ĝi trovas ĉion, kio povas kontentigi iliajn animajn aspirojn, aparte de la manifestiĝoj mem; el tio ili konkludas, ke, eĉ ĉe la supozo, ke la manifestiĝoj ne ekzistas, tamen la doktrino estus ankoraŭ tiu, kiu plej bone solvas multegon da problemoj, kiujn oni opinias nesolveblaj.

Kiom da homoj diris al mi, ke tiuj ideoj ja ekĝermis en ilia cerbo, sed ĉio tie estis konfuza! Spiritismo ordigis, korpigis tiujn ideojn, kaj por tiuj homoj estis kvazaŭ ia lumradio. Jen kio klarigas la nombron da adeptoj, kiujn varbis al ĝi la sola legado de La Libro de la Spiritoj . Ĉu vi opinias, ke tiel okazus, se oni restadus plu ĉe la turniĝantaj kaj parolantaj tabloj?

V. – Vi estis prava, sinjoro, dirante, ke el la turniĝantaj tabloj ekfontis filozofia doktrino, kaj mi tute ne imagis al mi la sekvojn, kiuj povus rezulti el afero, kiun oni rigardis kiel nuran scivolobjekton. Mi nun vidas, kiel vasta estas la kampo, kiun malfermis via sistemo.

A. K. – Ĉi tie mi interrompas vin, sinjoro; vi min tro honoras atribuante tiun sistemon al mi, ĉar ĝi ne al mi apartenas: ĝi tute elfluis el la instruado de la Spiritoj; mi vidis, observis, kunaranĝis, kaj penas komprenigi al la ceteraj homoj, tion, kion mi mem komprenas: jen el tio la tuta parto, kiu min koncernas. Inter Spiritismo kaj la ceteraj filozofiaj sistemoj ekzistas jena esenca diferenco, ke ĉi tiuj lastaj ĉiuj estas verko de pli aŭ malpli klarmensaj homoj, dum en tiu, kiun vi atribuas al mi, mi ne meritiĝas je la elpenso eĉ de unu sola principo.

Oni diras: la filozofio de Platono, de Descartes, de Leibniz, sed oni tute ne diras la doktrino de Allan Kardec, kaj ĉi tio estas feliĉo, ĉar, kiom pezus ia nomo en tiel grava demando? Spiritismo havas helpantojn multe pli elstarajn, ĉe kies flanko ni estas nenio krom iaj atomoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.