La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
V. – Ĉar la mediumeco estas rimedo por la rilatoj kun la okultaj inteligentoj, tial ŝajnas al mi, ke mediumoj kaj sorĉistoj estas pli aŭ malpli la sama unu.
A. K. – En ĉiuj tempoj ekzistis naturaj kaj nekonsciaj mediumoj, kiuj, nur pro tio, ke ili okazigas strangajn kaj ne komprenatajn fenomenojn, estis kvalitigitaj kiel sorĉistoj kaj akuzitaj pri interligo kun la diablo; tio sama estis kun la plej multaj kleruloj, kies scioj staris super tiu vulgara. La malkleruloj trovalorigis al si ilian povon, kaj ili mem ofte ekspluatis la publikan kredemon; el tio la justa riproĉo, kiu ilin trafis. Sufiĉas kompari la povon, atribuatan al la sorĉistoj, kun la kapableco de la veraj mediumoj, por distingi unu de la dua, sed la plimulto el la kritikantoj ne donas al si ĉi tiun penon. Anstataŭ revivigi la sorĉarton, Spiritismo ĝin per unu fojo disbatas, senigante ĝin je ĝia supozita supernatura potenco, je ĝiaj formuloj, sorĉolibroj, amuletoj kaj talismanoj, kaj kondukante la eblajn fenomenojn al ilia ĝusta valoro, ne flanken metante la naturajn leĝojn.
La identiĝo, kiun iuj personoj pretendas estigi, originas el ilia eraro, ke la Spiritoj troviĝas sub la dispono de la mediumoj; ilia prudento malvolontas akcepti, ke povas dependi de iu ajn laŭplaĉe kaj en iu difinita momento venigi la Spiriton de tia aŭ alia pli aŭ malpli klera homo; pri tio ili pensas tute laŭ la vero, kaj se, antaŭ ol ataki Spiritismon, ili penus ĝin ekkoni, tiam ili scius, ke ĝi formale asertas, ke la Spiritoj obeas nenies kapricojn kaj ke neniu povas ilin arbitre kaj kontraŭvole venigi; el tio sekvas, ke la mediumoj ne estas iaj sorĉistoj.
V. – Laŭ ĉi tio, ĉiuj efikoj, kiujn certaj fidindaj mediumoj laŭplaĉe kaj antaŭ la publiko okazigas, en viaj okuloj estas nuraj ĵonglaĵoj?
A. K. – Mi tion ne asertas en maniero absoluta.
Tiaj fenomenoj ne estas neeblaj, ĉar kelkaj malaltklasaj Spiritoj povas esti pretaj al tiaj aferoj kaj amuziĝas ĉe tio, eble estinte ĵonglistoj sur la Tero, kaj ankaŭ kelkaj mediumoj speciale taŭgas por tiu speco de manifestiĝoj; sed la plej simpla komuna saĝo forpuŝas de si la ideon, ke Spiritoj, kiel ajn malaltrangaj ili estas, venas paradi kaj fari ĵonglaĵojn, por amuzi scivolulojn.
La okazigo de tiuj fenomenoj laŭplaĉe, kaj precipe antaŭ la publiko, estas ĉiam suspektinda; en ĉi tiu okazo la mediumeco kaj la prestidigitarto estas tiel proksimaj unu de la dua, ke ofte estas malfacile ilin distingi inter si; antaŭ ol vidi tie la agadon de la Spiritoj, oni devas fari detalajn observojn kaj konsideri ne nur la karakteron kaj la antecedentojn de la mediumo, sed ankaŭ multe da cirkonstancoj, kiujn nur profunda studado de la teorio de la fenomenoj spiritismaj povas instrui ĝuste taksi. Estas rimarkende, ke ĉi tiu speco de mediumeco – se nur mediumeco tie ekzistas – limiĝas je la okazigo de unu sama fenomeno, eventuale je iaj variaĵoj de tiu, kio ne sufiĉas por forigi dubojn. La plej bona garantio de sincereco estus absoluta neprofitamo.
Kiel ajn realaj tiuj fenomenoj kiel mediumaj efikoj, ili havas bonan rezulton, nome, ke ili alportas famon al la spiritisma ideo. La diskutado, kiu naskiĝas pri ĉi tiu objekto, instigas multajn homojn al pli profunda studado.
Certe ne tie oni iru ĉerpi seriozajn sciojn pri Spiritismo aŭ la filozofion de la Doktrino, sed tio estas tamen ia rimedo por altiri la atenton de la indiferentaj kaj devigi tiujn plej obstine kontraŭstarantajn paroli pri ĝi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.