La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
79. La mediuma kapablo apartenas al la organismo; ĝi estas sendependa de la moralaj kvalitoj de la mediumo, kaj oni ĝin trovas elvolviĝintan en la plej malindaj same kiel en la plej indaj. Sed ne same estas la prefero donata de la bonaj Spiritoj al la mediumoj.
80. La bonaj Spiritoj komunikiĝas pli aŭ malpli volonte per tia aŭ alia mediumo, laŭ sia propra simpatio al ties Spirito. Kio formas la kvaliton de iu mediumo, ne estas la facileco per kiu li ricevas la komunikaĵojn, sed lia kapablo ricevi nur bonajn komunikaĵojn kaj ne fariĝi ludilo de ventkapaj kaj trompemaj Spiritoj.
81. Se la mediumoj morale pli malperfektaj kelkafoje ricevas tre bonajn komunikaĵojn, kiuj povas veni nur de bonaj Spiritoj, kion oni malprave miras, ĝi estas ofte en la intereso de la mediumo mem, por doni al li saĝajn avertojn. Se li ĉi tiujn ne profitas, li estas plej kulpa, ĉar li skribas sian propran kondamnon. Dio, kies boneco estas senlima, ne povas rifuzi helpon al tiuj, kiuj plej bezonas ĝin. La virta misiulo, kiu venas al krimuloj por ilin moraligi, faras nur tion, kion la bonaj Spiritoj faras ĉe le neperfektaj mediumoj.
Aliflanke, kiam la bonaj Spiritoj volas doni instruon utila al ĉiuj, ili uzas la instrumenton, kiun ili havas ĉemane; sed ili ĝin forlasas kiam ili trovas alian, kiu estas al ili pli simpatia, kaj kiu profitas el la ricevataj lecionoj. Kiam la bonaj Spiritoj eliras, la malsuperaj Spiritoj, senzorgaj pri moralaj kvalitoj, kiuj ĝenas ilin, havas la kampon libera.
El tio rezultas, ke la morale malperfektaj mediumoj, kiuj ne korektas sin, frue aŭ malfrue estas predo de la malbonaj Spiritoj, kiuj ofte ilin kondukas al la ruino kaj al la plej grandaj malfeliĉoj en ĉi tiu sama mondo.
Koncerne ilian kapablon, kiu estis bela kaj tia restus, ĝi unue perversiĝas pro la forlaso fare de la bonaj Spiritoj kaj fine perdiĝas.
82. La plej meritaj mediumoj ne estas en ŝirmejo kontraŭ mistifikoj de trompemaj Spiritoj; unue, ĉar ne ekzistas persono sufiĉe perfekta por ne havi ian malfortan flankon tra kiu li povus malfermi enirpordon al malbonaj Spiritoj; due, kelkafoje la bonaj Spiritoj tion permesas por ekzercigi la juĝadon, instrui distingi la veron el eraro kaj vigligi malkonfidon, ke oni nenion akceptu blinde kaj sen kontrolo; sed la trompo neniam venas de bona Spirito, kaj ĉiu respektinda nomo subskribanta eraron nepre estas apokrifa.
Tio povas esti ankaŭ provado por la pacienco kaj la persistemo de ĉiu spiritisto, mediumo aŭ ne; kiu senkuraĝiĝus pro kelkaj disreviĝoj, tiu pruvas al la bonaj Spiritoj, ke ĉi tiuj ne povas kalkuli sur lin.
83. Ne estas pli mirige vidi malbonan Spiriton obsedi meritplenajn personojn, ol surprizige vidi malbonajn homojn furioze ataki sur la Tero la honestajn personojn.
Estas rimarkinde, ke post la publikigo de "La Libro de la Mediumoj", la obseditaj mediumoj estas malpli multaj ol antaŭe, ĉar ili estas avertitaj, ili sin gardas, kaj spionas la malplej grandajn signojn, kiuj povas malkaŝi la aleston de trompema Spirito. La plej multaj nun obseditaj mediumoj, aŭ ne ĝin antaŭe studis, aŭ ne profitis ĝiajn konsilojn.
84. Kio estigas la mediumon ĝuste difinitan, tio estas la kapablo; en tiu senco li povas esti pli aŭ malpli formita, pli aŭ malpli elvolvita. Kio estigas la mediumon sekura, tiun, kiun oni povas vere taksi kiel bonan mediumon, tio estas la aplikado de la kapablo, la taŭgeco por esti interpretisto de la bonaj Spiritoj. Flanke lasante la tutan kapablon, la povo de la mediumo por altiri la bonajn Spiritojn kaj forpeli la malbonajn, estas proporcia je lia morala supereco; tiu supereco estas proporcia je la sumo de la kvalitoj, kiuj faras la honestan homon; per ĝi oni favorigas al si la simpation de la bonuloj, kaj havas aŭtoritaton super la malbonaj.
85. Pro la sama motivo, la sumo de la moralaj malperfekta ĵoj de la mediumo lin alproksimigas al la karaktero de la malbonaj Spiritoj kaj forprenas de li la influon necesan por ilin forigi; anstataŭ sin trudi al ili, ĉi tiuj lin regas. Ĉi tio aplikiĝas ne nur al mediumoj, sed al iu ajn persono, ĉar ĉiuj ricevas influon de la Spiritoj.
86. Por sin trudi al la mediumo, la malbonaj Spiritoj scias lerte ekspluati ĉiujn moralajn maniojn; kio donas al ili pli da facilaĵo, tio estas la fiero; tial fiero estas la plej reganta sento ĉe la plej multaj obseditaj mediumoj, sed precipe ĉe tiuj fascinitaj. Fiero igas ilin kredi al sia propra neerareblo kaj rifuzi avertojn. Bedaŭrinde, tiu sento estas ekscitata de la laŭdoj, kiujn ili ricevas; kiam ili havas kapablon iom transcendan, oni ilin serĉas, ilin flatas, ili fine kredas al sia graveco; ili rigardas sin kiel nepre necesajn, kaj ĉi tio ilin pereigas.
87. Dum la neperfekta mediumo fieras pro la eminentaj nomoj, plej ofte apokrifaj, en la komunikaĵoj, kiujn li ricevas, rigardas sin kiel privilegian interpretiston de la ĉielaj potenculoj, la bona mediumo neniam sin juĝas sufiĉe inda je tia favoro: li ĉiam havas utilan dubon pri la bona kvalito de tio, kion li ricevas, kaj ne konfidas al sia propra juĝo: estante nur pasiva instrumento, li komprenas, ke se tio estas bona, li ne havas personan meriton, same kiel li ne estas priresponda, se ĝi estas malbona, kaj ke estus ridinde interveni por la absoluta identeco de la Spiritoj manifestiĝantaj al li; li lasas al triaj personoj neŭtralaj juĝi la demandon, kaj lia memamo ne suferas pro malfavora juĝo, same kiel aktoro ne suferas pro mallaŭdo al teatraĵo, kiun li nur ludas. La ĉefaj trajtoj de lia karaktero estas simpleco kaj modesteco; li estas feliĉa de la posedata kapablo, ne por vantiĝi de ĝi, sed ĉar ĝi donas al li rimedon por esti utila, kion li volonte faras, sed neniam ofendiĝante se oni ne metas lin en unuan rangon.
La mediumoj estas perantoj kaj interpretistoj de la Spiritoj; la elvokanto aŭ eĉ la simpla observanto devas do havi la taskon juĝi la meriton de la instrumento.
88. La mediuma kapablo estas donaco de Dio, same kiel ĉiuj aliaj kapabloj, kiun oni povas uzi egale por la bono aŭ malbono, kaj kiun oni povas malrespekti. Ĝia celo estas meti nin en senperan rilaton kun la animoj de tiuj, kiuj vivis, por ricevi iliajn instruojn kaj nin inici en la estontan vivon. Kiel la vido rilatigas nin kun la videbla mondo, la mediumeco rilatigas nin kun la nevidebla mondo. Kiu uzas ĝin kun utila celo, por la progreso de si mem kaj de aliaj homoj, tiu plenumas veran mision el kiu li ricevos rekompencon. Kiu malbonuzas ĝin kaj ĝin uzas por aferoj banalaj kaj kun materialaj interesoj, ĝin deturnas de la providenca celo; frue aŭ malfrue, tiu suferas la punon, same kiel ĉiu, kiu malbonuzas iun ajn kapablon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.