La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Rimedoj por komunikado

V. – Vi parolis pri la rimedoj por komunikado: Ĉu vi povus havigi al mi ian ideon pri ili, ĉar estas malfacile kompreni, kiel tiuj nevideblaj estuloj povas konversacii kun ni?

A. K. – Volonte, sed mi ĝin faros malmultvorte, ĉar tio postulus tro longan elvolvadon, kion vi legos precipe en La Libro de la Mediumoj. Tamen la malmulto, kiun mi nun diros al vi pri la afero, sufiĉos, por konigi al vi ĝian meĥanismon kaj precipe servos por igi vin kompreni kelkajn el la eksperimentoj, kiujn vi povus ĉeesti, antaŭ ol komenci vian efektivan inicadon.

La ekzisto de tiu duonmateria envolvaĵo, aŭ perispirito, estas jam ia ŝlosilo, kiu klarigas multajn aferojn kaj montras la eblecon de certaj fenomenoj. Rilate la rimedojn, ili estas tre diversaj kaj dependas, ĉu de la pli aŭ malpli puriĝinta naturo de la Spirito, ĉu de la aparta humoro de la homoj, servantaj al ili kiel perantoj. Tiu plej ordinara, tiu, kiun oni povus nomi universala, estas la intuicio, t. e. la ideoj kaj pensoj, kiujn ili inspiras al ni, sed ĉi tiu rimedo plejparte estas tro malmulte sentebla: ekzistas aliaj pli materiaj.

Iuj Spiritoj komunikiĝas per frapoj, respondantaj al jes kaj ne, aŭ signantaj la literojn, kiuj devas konstrui la vortojn. Oni povas ricevi la frapojn per la baskulmovado de iu objekto, ekzemple tablo, kiu frapas la plankon per unu piedo. Ofte ili aŭdiĝas en la materio mem de la korpoj sen ties moviĝo. Ĉi tiu primitiva procedo estas tro malrapida kaj apenaŭ taŭgas por iom vastaj komunikaĵoj; la skribado ĝin anstataŭis kaj fariĝas en pluraj manieroj. Oni unue uzis, kaj oni ankoraŭ kelkafoje uzas, ian oportune moveblan objekton, kiel tabuleto, korbo, skatolo, al kiu oni adaptas krajonon, kies pinto sin apogas sur la papero. La speco kaj la substanco de la objekto estas indiferentaj. La mediumo apogas la manojn sur tiu objekto, al kiu li transigas la influon, kiun li ricevas de la Spirito, kaj la krajono strekas la literojn. Tiu objekto estas ja, ĝustadire, simpla kontinua ĵo de la mano, ia krajoningo. Oni poste konstatis la senutilecon de tiu perilo, kiu estas nura kvina rado ĉe veturado kaj kies sola merito estas pli materie montri la nedependecon de la mediumo; ĉi tiu povas skribi, tenante mem la krajonon.

La Spiritoj manifestiĝas ankaŭ kaj povas transigi siajn pensojn per artikitaj sonoj, kiuj rebruas ĉu ie en la aero, ĉu en la orelo; per la voĉo de la mediumo, per la vidado, per desegnoj, per la muziko kaj per aliaj rimedoj, kiujn kompleta studado konigas. Por ĉi tiuj diversaj rimedoj la mediumoj posedas specialajn kapablojn, kiuj dependas de ilia esteco. Tiel do ekzistas mediumoj por fizikaj efikoj, t. e. tiuj kapablaj okazigi materiajn fenomenojn, kiel la frapoj, la movado de korpoj k. a.; la mediumoj aŭdivaj, parolivaj, vidivaj, por desegnado, por muzikado, skribivaj. Ĉi tiu lasta kapableco estas la plej ordinara, tiu, kiu plej bone disvolviĝas per ekzerciĝado; ĝi estas ankaŭ la plej valora, ĉar ĝuste ĝi ebligas la plej longajn kaj plej rapidajn komunikiĝojn.

La skribiva mediumo prezentas multenombrajn varia ĵojn, el kiuj du forte distingiĝas de la ceteraj. Por ilin kompreni, oni devas ekscii, kiel fariĝas la fenomeno.

La Spirito agas iafoje rekte sur la manon de la mediumo, donante al ĝi impulson tute ne dependantan de lia volo kaj sen la konscio de la mediumo pri tio, kion li skribas: tio estas la skribiva mediumo mekanika. Aliajn fojojn la Spirito agas sur la cerbon; lia penso trafluas la cerbon de la mediumo, kiu tiam, kvankam skribante pretervole, tamen pli aŭ malpli klare konscias tion, kion li ricevas: tio estas la skribiva mediumo intuicia; lia rolo estas ĝuste tiu de iu interpretanto, kiu transdiras penson, kiu estas ne lia, sed kiun tamen li devas kompreni.

Kvankam en ĉi tiu okazo la pensoj de la Spirito kaj de la mediumo iafoje interkonfuziĝas, tamen la sperto instruas ilin klare distingi unu de alia. Per ĉi tiuj du specoj de mediumoj oni ricevas egale bonajn komunikaĵojn; tiuj mekanikaj estas preferindaj precipe rilate la ankoraŭ ne konvinkitajn homojn. Cetere la esenca eco de iu mediumo kuŝas en la naturo de la lin influantaj Spiritoj kaj en la komunikaĵoj, kiujn li ricevas, multe pli bone, ol en la maniero de tiu ricevo.

V. – Ĉi tiu procedo ŝajnas al mi el la plej simplaj.

Ĉu mi povus mem ĝin provi?

A. K. – Sendube, mi eĉ diras, ke se vi posedus la mediuman kapablecon, tio estus la plej bona rimedo, per kiu vi mem konvinkiĝus, ĉar vi ne povus suspekti vian propran bonfidon. Mi nur vin forte admonas fari nenian provon, antaŭ ol esti zorge studinta la aferon. La transtombajn komunikiĝojn implikas pli da malfacilaĵoj, ol kiom oni imagas; ili ne estas liberaj de malbonaĵoj kaj eĉ ne de danĝeroj por homoj sen la necesa sperto. Ĉi tie okazas tio sama al senspertulo, kiel al iu, kiu volus fari ĥemiajn manipuladojn, ne konante ĥemion tiu riskus brulan kripliĝon.

V. – Ĉu ekzistas ia signo, laŭ kiu oni povus konstati tiun kapablecon?

A. K. – Ĝis hodiaŭ oni konas neniajn simptomojn de la mediumeco; ĉiuj, pri kiuj oni pensis, ke oni ilin rekonis, havas neniom da valoro; iu provo estas la sola rimedo, por sciiĝi, ĉu oni ĝin posedas. Cetere mediumoj estas multenombraj, kaj tre malofte, se oni ne estas mem mediumo, oni ne trovas iun en iu sia familiano aŭ inter siaj konatoj. Sekso, aĝo kaj temperamento ne gravas: mediumeco ekzistas ĉe viroj kaj virinoj, ĉe infanoj kaj maljunuloj, ĉe bonfartantoj kaj malsanuloj.

Se la mediumeco elmontriĝus per ia ekstera signo, tio kuntrenus la konstantecon de tiu kapablo, dum ĝi estas esence moviĝema kaj pasema. Ĝia kaŭzo fizika troviĝas en la pli aŭ malpli facila asimilado de la perispiritaj fluidaĵoj de la enkarnulo kaj de la elkarniĝinta Spirito; ĝia kaŭzo morala kuŝas en la volo de la Spirito, kiu komunikiĝas tiam, kiam tio plaĉas al li, sed ne laŭ nia volo; el tio sekvas, ke: 1-e, ne ĉiuj Spiritoj povas komunikiĝi tute egale per ĉiaj mediumoj; 2-e, ĉiu mediumo povas perdi aŭ vidi interrompiĝi sian kapablon ĝuste en la momento, kiam li tion tute ne pensis. Ĉi tiuj malmultaj vortoj sufiĉas, por montri al vi, ke pri ĉi tio ekzistas vasta studado farenda, por ke oni sciiĝu pri la multaj flankoj de ĉi tiu fenomeno.

Estus do eraro pensi, ke ĉiu Spirito povas veni al la elvoko, kiun oni al li faris, kaj komunikiĝi per ĉia mediumo. Por ke iu Spirito komunikiĝu, estas necese unue, ke tio estu lia intereso; due, ke lia situacio aŭ liaj okupoj tion ebligos al li; trie, ke li trovu en la mediumo ilon taŭgan, konforman al lia naturo.

En principo oni povas komunikiĝi kun ĉiaklasaj Spiritoj, kun siaj parencoj kaj amikoj, kiel kun la Spiritoj plej alte sidantaj, tiel ankaŭ kun tiuj plej vulgaraj, sed, ne konsiderante la individuajn kondiĉojn de ebleco, ili venas pli aŭ malpli volonte laŭ la cirkonstancoj kaj precipe dank’al sia simpatio al la elvokantoj, sed ne laŭ la peto de iu ajn, kiu ekhavas la fantazion elvoki ilin el scivolo; en tia okazo ili ne farus al si klopodon, kiam sur la Tero, kaj des malpli post sia morto.

La seriozaj Spiritoj venas nur al seriozaj kunsidoj, kien ili estas elvokataj kun pia enpensiĝo kaj por temoj seriozaj; ili estas pretaj al nenia afero pri scivolo, pri elprovo aŭ havanta bagatelan celon, kaj ankaŭ al nenia eksperimento.

La frivolaj Spiritoj iras ĉien, sed en la seriozaj seancoj ili silentas kaj tenadas sin aparte, por aŭskulti, kiel farus lernejanoj inter klera kunsidantaro. En la kolektiĝoj de ventkapuloj ili donas liberan kurson al sia petolemo, faras al si amuzon el ĉio, ofte mokas la ĉeestantojn kaj je ĉio respondas, ne zorgante pri la vero.

La tiel nomataj "frapantaj" Spiritoj, kaj entute ĉiuj, kiuj okazigas fizikajn manifestiĝojn, apartenas al malsupera ordo, tamen pro tio ili ne estas esence malicaj; ili havas iel specialan kapablecon por la materiaj efikoj; la Superaj Spiritoj sin ne okupas pri tiaj aferoj, tiel same, kiel niaj kleruloj ne sin donas al akrobataĵoj; se ili trovas necesaj tiujn efikojn, ili uzas la servemon de tiuj Spiritoj, simile kiel ni uzas manlaboristojn por maldelikataj taskoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.