La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pri la mediumoj

54. En siaj povoj la mediumoj prezentas la plej malsamajn kapablojn, kio faras ilin pli aŭ malpli taŭgaj por tiu aŭ alia speco de komunikaĵoj, de tia aŭ alia fenomeno.

Laŭ tiuj kapabloj, ili distingiĝas kiel mediumoj, por fizikaj efikoj, por inteligentaj komunikaĵoj, vidantoj, parolantoj, aŭdantoj, sensitivoj, desegnistoj, poliglotoj, poetoj, muzikistoj, verkistoj k. a. Oni ne povas atendi de unu mediumo ion, kio estas ekster lia kapablo. Ne konante la mediumajn kapablecojn, la observanto ne povas kompreni certajn malfacilaĵojn, aŭ iajn neeblaĵojn ekzistantajn en la praktiko. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XVI, n-ro 185.)

55. La mediumoj por fizikaj efikoj estas pli kapablaj por okazigi materiajn fenomenojn, kiaj movoj, frapoj k. s., per tabloj aŭ aliaj objektoj; kiam tiuj fenomenoj montras penson aŭ obeas ies volon, ili estas inteligentaj efikoj; ĉar ili malkaŝas inteligentan kaŭzon: ĝi estas por la Spirito iu maniero manifestiĝi. Per difinita nombro da batoj, laŭ konvencio, oni ricevas respondojn per jes aŭ per ne, aŭ la montron de la literoj de la alfabeto por formi vortojn kaj frazojn. Tiu primitiva rimedo estas tro malrapida kaj ne taŭgas por longaj elvolviĝoj. La parolantaj tabloj estis la komenco de tiu scienco; hodiaŭ oni jam posedas rimedojn de komunikiĝoj tiel rapidaj kaj plenaj kiel ĉe la vivantoj kaj nur escepte, kiel eksperimentadon, oni uzas la parolantan tablon.

56. El ĉiuj rimedoj de komunikiĝoj, la skribado estas samtempe la plej simpla, la plej rapida, la plej oportuna, kaj tiu, kiu permesas pli da elvolviĝoj; ĝi estas ankaŭ la kapablo plej ofte trovata ĉe la mediumoj.

57. Por akiri la skribon, oni uzis en la komenco diversajn materiajn perantojn kiel korbetojn, tabuletojn k. a., provizitajn per krajono. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XIII, n-oj 152 kaj sekvantaj.) Pli poste oni rekonis la senutilecon de tiuj akcesoraĵoj kaj la eblecon por la mediumoj skribi rekte per la mano, kiel en la ordinara skribado.

58. La mediumo skribas sub la influo de la Spiritoj, kiuj uzas lin kiel instrumenton; lia mano estas kondukata de nevola movado, kiun plej ofte li ne povas regi.

Certaj mediumoj havas nenian konscion pri tio, kion ili skribas; aliaj havas pli aŭ malpli malprecizan konscion, kvankam la penso estas al ili fremda: ĉi tio distingas la meĥanikajn mediumojn disde la intuitivaj mediumoj aŭ de la duonmeĥanikaj. La spirita scienco klarigas la manieron de la transsendo de la penso de la Spirito al la mediumo kaj la rolon de ĉi tiu lasta en la komunikiĝoj.

(La Libro de la Mediumoj, ĉap. XV, n-roj 179 kaj sekvantaj; – ĉap. XIX, n-ro 223 kaj sekvantaj.)

59. La mediumo posedas nur la kapablon, sed la efektiva komunikaĵo dependas de la Spiritoj. Se la Spiritoj ne volas manifestiĝi, la mediumo nenion ricevas; tiam li estas muzikilo sen muzikisto. La Spiritoj komunikiĝas nur kiam ili volas aŭ povas; ili neniam estas sub kaprico de iu; neniu mediumo havas la povon ilin venigi laŭ sia plaĉo kaj kontraŭ ilia volo.

Ĉi tio klarigas la intermitecon de la kapabloj ĉe la plej bonaj mediumoj, kaj la interrompojn, kiujn ili suferas kelkafoje dum pluraj monatoj. Estus do malprave identigi la mediumecon kun iu talento. La talenton oni akiras per laboro; kiu ĝin posedas estas ĉiam ĝia mastro; la mediumo neniam mastras sian kapablon, ĉar ĉi tiu dependas de fremda volo.

60. La mediumo por fizikaj efikoj, kiu ricevas regule kaj laŭvole iujn fenomenojn, kaj ne supozante, ke tio fariĝas per ĵonglado, estas en rilatoj kun Spiritoj de malalta tavolo, al kiuj plaĉas tiuj montriĝoj, kaj kiuj eble havis similan metion en sia vivo; sed estus absurdo pensi, ke Spiritoj, eĉ malaltnivelaj, amuziĝas per parado.

(Vidu antaŭe paĝon 55. Pri ĵonglado.)

61. La mallumo necesa al la produktado de certaj fizikaj efikoj sendube povas veki suspekton, sed ĝi pruvas nenion kontraŭ la vereco de tiuj fenomenoj. Oni scias, ke en ĥemio iuj kombinaĵoj ne povas efektiviĝi sub la lumo; ke iuj komponadoj kaj malkomponadoj efektiviĝas sub la agado de la luma fluidaĵo; nu, ĉiuj spiritaj fenomenoj estas rezultato de kombinado de fluidaĵoj apartenantaj al la mediumo kaj al la Spirito; ĉar tiuj fluidaĵoj estas materio, estas neniel strange, ke en iuj okazoj la luma fluidaĵo estas kontraŭa al tiu kombinado.

62. La inteligentaj komunikiĝoj ankaŭ efektiviĝas per la fluideca agado de la Spirito super la mediumo; estas necese, ke la fluidaĵo de ĉi tiu lasta identiĝu kun tiu de la Spirito. La facileco de la komunikiĝoj dependas de la grado da akordiĝemo ekzistanta inter la du fluida ĵoj. Ĉiu mediumo estas do pli aŭ malpli kapabla ricevi la impreson aŭ la impulson de la penso de tia aŭ alia Spirito; li povas esti bona instrumento por unu kaj malbona por alia. El tio rezultas, ke se du egale bone naturdotitaj mediumoj estas unu apud la dua, iu Spirito povas manifestiĝi per unu kaj ne per la alia.

63. Estas do eraro kredi, ke sufiĉas esti mediumo por ricevi kun egala facileco komunikaĵojn de ĉiu Spirito.

Ne ekzistas universalaj mediumoj por la elvokado, kiel ekzistas neniu kun kapableco por produkti ĉiujn fenomenojn.

La Spiritoj serĉas preferinde instrumentojn vibrantajn unisone kun ili; trudi al ili la unuan renkontitan, estus same kiel trudi al pianisto ludi violonon, ĉar sciante muzikon li devas povi ludi ĉiujn instrumentojn.

64. Sen la harmonio, kiu povas konduki al la fluideca asimiliĝo, la komunikiĝoj estas neeblaj, nekompletaj aŭ falsaj. Ili povas esti falsaj, ĉar pro neeblo de la Spirito dezirata, ne mankas aliaj pretaj kapti la okazon manifestiĝi, kiuj tre malmulte zorgas pri la vero.

65. La fluideca asimiliĝo estas kelkafoje tute ne ebla inter iuj Spiritoj kaj iuj mediumoj; aliajn fojojn, kaj ĉi tio estas la plej ordinara, ĝi stariĝas nur iom post iom en longa tempo; ĉi tio klarigas kial la Spiritoj, havantaj kutimon manifestiĝi per unu mediumo, ĉi tion faras kun la plej granda facileco, kaj kial la unuaj komunikiĝoj montras preskaŭ ĉiam iom da ĝeno kaj ne estas tre klaraj.

66. La fluideca asimiliĝo estas tiel necesa en la komunikiĝoj per tiptologio kiel per skribado, ĉar en ambaŭ okazoj temas pri la transsendo de la penso de la Spirito, kiu ajn la materia rimedo uzata.

67. Ne povante trudi mediumon al la Spirito, kiun oni volas elvoki, konvenas lasi al li la elekton de sia instrumento.

En ĉiuj okazoj, estas necese, ke la mediumo identiĝu unue kun la Spirito per enmemiĝo kaj preĝo, almenaŭ dum kelkaj minutoj, aŭ eĉ dum pluraj tagoj antaŭe, se ĉi tio estas farebla, en maniero starigi kaj aktivigi la fluidecan asimiliĝon. Ĉi tio estas la rimedo por malgravigi la malfacilaĵon.

68. Kiam la fluidecaj kondiĉoj ne estas favoraj al la senpera komunikiĝo de la Spirito al la mediumo, ĝi povas fariĝi per helpo de la spirita gvidanto de la mediumo; en tiu okazo la penso alvenas per dua peranto, t. e. post trairo tra du instrumentoj. Oni komprenas do kiel grava estas la bona spirita asistado al la mediumo, ĉar se li estas sub influo de obsedanta, malklera aŭ fiera Spirito, la komunikiĝo nepre estos falsita.

Tie la personaj kvalitoj de la mediumo nepre ludas gravan rolon, pro la karaktero de la Spiritoj, kiujn li altiras al si. La plej malindaj mediumoj povas havi fortajn kapablojn, sed la plej sekuraj estas tiuj, kiuj krom tiuj kapabloj, ĝuas la plej bonajn simpatiojn en la spirita mondo; nu, tiuj simpatioj neniel estas garantiataj de pli aŭ malpli imponantaj nomoj de la Spiritoj, aŭ kiujn prenas la Spiritoj, kiuj subskribas la komunikaĵojn, sed de la karaktero konstante bona de la ricevataj komunika ĵoj.

69. Kiu ajn estas la maniero de la komunikiĝoj, el vidpunkto eksperimenta la praktikado de Spiritismo prezentas multenombrajn malfacilaĵojn, kaj ne estas libera de danĝero por kiu ne havas sperton. Kiel eksperimentanto mem aŭ kiel simpla observanto, estas necese scii distingi inter la malsamaj karakteroj de la Spiritoj, kiuj povas manifestiĝi, koni la kaŭzon de ĉiuj fenomenoj, la kondiĉojn en kiuj ili povas efektiviĝi, la obstaklojn, kiuj povas ilin kontraŭi, por ne peti ion neeblan; ne estas malpli necese koni ĉiujn kondiĉojn kaj ĉiujn rifojn de la mediumeco, la influon de la medio, la moralan sintenadon k. a. (La Libro de la Mediumoj, 2-a parto.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.