La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Mi demandas vin unue, kian neceson oni havis krei la vortojn spiritista, spiritisma, spiritisto, spiritismo, por anstataŭigi spiritualista, spiritualisma, spiritualisto, spiritualismo, kiuj ekzistas en la vulgara lingvo kaj estas komprenataj de ĉiuj? Mi aŭdis iun kvalitigi tiujn vortojn barbarismoj.
A. K. – La vorto spiritualisto jam longe havas tute difinitan sencon, donitan de la Akademio: SPIRITUALISTO, SPIRITUALISTINO, tiu homo, kies doktrino estas kontraŭa al la materialismo. Ĉiuj religioj nepre sin bazas sur spiritualismo. Kiu kredas, ke en ni ekzistas io krom materio, tiu estas spiritualisto, el kio ne sekvas, ke li kredas la ekziston de la Spiritoj kaj ties manifestiĝojn.
Kiel vi distingus lin de tiu, kiu kredas tion? Vi devus uzi ĉirkaŭfrazon, dirante: Li estas spiritualisto, kiu kredas, aŭ ne kredas la ekziston de la Spiritoj. Por novaj aferoj estas necesaj novaj vortoj, se oni volas eviti dubasencaĵojn. Se mi estus doninta al mia REVUE la kvalifikon spiritualisma, mi tute neniel estus difininta ĝian celon, ĉar, ne neigante ĝian titolon, mi povus tie ne diri eĉ unu vorton pri la Spiritoj kaj eĉ ilin kontraŭbatali.
Antaŭ kelka tempo mi legis en gazeto, pri ia filozofia verko, artikolon, en kiu oni diris, ke la aŭtoro ĝin skribis el la vidpunkto spiritualisma; nu, la partianoj de la Spiritoj sentus sin profunde trompitaj, se, fidante tiun aserton, ili kredus, ke ili tie trovos eĉ la plej malgrandan akordon kun iliaj ideoj. Se do mi alprenis la vortojn spiritista, spiritisma, spiritisto, spiritismo, tiel mi agis tial, ke ili sen ia dubo esprimas la ideojn rilatajn al la Spiritoj. Ĉiu spiritisto estas nepre spiritualisto, sed ne ĉiuj spiritualistoj estas spiritistoj. Eĉ se la Spiritoj estus ia ĥimero, estus ja utile havi specialajn terminojn por tio, kio ilin koncernas, ĉar estas necesaj vortoj por la ideoj malveraj, kiel ankaŭ por la ideoj veraj.
Tiuj vortoj cetere ne estas pli barbaraj ol tiuj, kiujn la sciencoj, la artoj kaj la industrio ĉiutage kreas; ili tiaj certe ne estas pli ol tiuj, kiujn Gall* imagis por sia nomenklaturo de la fakultoj, kiel sekretiveco, amativeco, bataliveco, nutriveco, afekciiveco k. a. Iuj homoj pro kontraŭemo kritikas ĉion, kio ne venas de ili kaj pretendas afekti oponon; tiuj, kiuj elmovas tiajn mizerajn ĉikanojn, elmontras nur unu aferon, nome la malvastecon de siaj ideoj.
* Francisko Jozefo Gall, germana kuracisto (1758-1828), elpensinto de la frenologio. – La Trad.
Alkroĉiĝi al tiaj bagatelaĉoj estas montri mankon de bonaj motivoj.
Spiritualismo, spiritualisto respondas al la anglaj vortoj, uzataj en Usono ekde la komenco de la manifestiĝoj de Spiritoj, unue kaj dum kelka tempo ankaŭ en Francujo; sed de kiam aperis la terminoj spiritismo, spiritisto, oni tiel bone komprenis ties utilecon, ke la publiko ilin tuj akceptis. Hodiaŭ ilia uzado estas tiel konfirmita, ke la kontraŭuloj mem, tiuj, kiuj la unuaj ilin kvalitigis barbarismoj, ne aliajn uzas. La predikoj kaj la episkopaj mandatoj, kiuj anatemas Spiritismon kaj la spiritistojn, ne povus, sen konfuzo de ideoj, esti anatemintaj la spiritualismon kaj la spiritualistojn.
Ĉu barbarismoj aŭ ne, ĉi tiuj vortoj jam eniris en la komunuzan parolon en ĉiuj eŭropaj lingvoj; nur ilin solajn uzadas ĉiuj publikigaĵoj, favoraj aŭ malfavoraj, en ĉiuj landoj. Ili okupas la supron de la nomenklaturo de la nova scienco; por esprimi la fenomenojn proprajn al ĉi tiu scienco, estis necesaj specialaj terminoj; Spiritismo de nun havas sian nomenklaturon tiel bona, kiel la Ĥemio.
La vortojn spiritualismo kaj spiritualisto, por la manifestiĝoj de la Spiritoj, hodiaŭ uzas nur la adeptoj de la tiel nomata usona skolo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.