La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Halucino. – Magneta fluidaĵo. – Reradiado de la penso – Cerba superekscitiĝo. – Somnambula stato de la mediumoj.
V. – La kritiko celas precipe la okazigitajn fenomenojn.
Ni flanke lasu ĉian supozon pri ĉarlataneco kaj konsentu absolutan bonfidon: ĉu oni ne povus pensi, ke la mediumoj mem estas ludilo de ia halucino?
A. K. – Mi ne estas informita, ĉu oni jam plene klarigis la mekanismon de la halucino. Eĉ tia, kiel oni komprenas la halucinon, ĝi tamen estas forte stranga kaj tre studinda okazaĵo. Kial do tiuj, kiuj pretendas interpreti la spiritismajn fenomenojn kiel halucinon, ne povas klarigi la halucinon? Kelkaj faktoj cetere nuligas tiun supozon: kiam iu tablo aŭ alia objekto moviĝas, leviĝas, frapas; kiam la tablo libere trakuras la ĉambron sen ies kontakto; kiam ĝi deteniĝas de la planko, kaj sen ia apogo sin tenas en la aero; fine, kiam, refalinte, ĝi rompiĝas – tio certe ne estas ia halucino. Ĉe la supozo, ke la mediumo, kiel efiko de sia imagemo, kredas, ke li vidas ion, kio ne ekzistas, ĉu estas probable, ke tutan ĉeestantaron kaptas la sama senseraro, ke tia sama eraro fariĝas ĉie, en ĉiuj landoj?
Se tiel estus, la halucino estus io pli mireginda, ol la fakto mem.
V. – Se oni konsentas la realecon de la fenomeno de la turniĝantaj kaj frapantaj tabloj, ĉu ne estas pli racie atribui ĝin al la agado de ia fluidaĵo, ekzemple la magneta fluidaĵo?
A. K. – Tio estis la unua penso, kaj mi mem ĝin havis, kiel tiom da aliaj. Se la faktoj estus simple faktoj materiaj, sen ia dubo oni ilin povus klarigi en tia maniero; sed, kiam tiuj movoj kaj tiuj frapoj pruvas inteligentecon; kiam oni konstatis, ke ili tute libere respondas la penson, tiam oni tiris jenan sekvon: Se ĉia efiko havas ian kaŭzon, ĉia efiko inteligenta havas do ian kaŭzon inteligentan. Ĉu tio estas la efiko de ia fluida ĵo, se nur oni ne diras, ke tia fluidaĵo estas inteligenta?
Kiam vi vidas la stangeton de telegrafo faranta signalojn, kiuj transsendas la penson, vi ja scias, ke tiu stangeto el ligno aŭ fero ne estas inteligenta: vi diras, ke ĝin movas ia inteligento. Same estas kun la tablo. Ĉu ekzistas aŭ ne ekzistas inteligentaj faktoj? Jen la demando.
Tiuj, kiuj tion kontestas, estas homoj, kiuj ne ĉion vidis kaj kiuj rapidas konkludi laŭ siaj propraj ideoj kaj el supraĵa observado.
V. – Je tio oni respondas, ke, se fariĝas iu inteligenta efiko, tiu estas nenio alia ol la inteligento mem, ĉu de la mediumo, ĉu de la demandanto, ĉu de la ĉeestantoj, ĉar, oni diras, la respondo ĉiam troviĝas en ies menso.
A. K. – Ĉi tio estas ankoraŭ unu eraro, frukto de neperfekta observado. Se tiuj, kiuj tiel pensas, estus penintaj studi la fenomenon laŭ ĉiuj ĝiaj aspektoj, ili estus sur ĉiu paŝo konstatintaj la absolutan sendependecon de la manifestiĝanta inteligento. Kiel ĉi tiu tezo povus akordi kun respondoj trans la komprenpovo kaj la instruiteco de la mediumo? respondoj, kontraŭantaj liajn ideojn, liajn dezirojn, liajn opiniojn, aŭ tute fiaskigantaj la antaŭvidojn de la ĉeestantoj? respondoj per mediumoj, kiuj skribas en lingvo, de ili ne konata, aŭ en sia propra lingvo, dum ili povoscias nek legi, nek skribi?
Tiu opinio, ĉe la unua ekrigardo, neniel estas neracia, mi konsentas, sed ĝin neigus tiom multaj kaj tiel konkludigaj faktoj, ke oni jam neniel povas dubi ilian originon.
Cetere, eĉ se oni akceptus ĉi tiun teorion, la fenomeno, anstataŭ plisimpligita, estus multe pli eksterordinara.
Kio! ĉu la penso reradius de iu supraĵo, simile al la lumo, la sono, la varmo? Efektive, tie estus io, kio ekzercus la sagacecon de la scienculoj. Eĉ plue, kio aldoniĝus al la miregindaĵo, tio estas, ke el dudek kunsidantaj personoj reradius la penso de tia persono kaj ne la penso de tia alia. Tia sistemo estas netenebla.
Estas efektive kurioze vidi la kontraŭdirantojn streĉantaj la cerbon serĉe de kaŭzoj centoble pli eksterordinaraj kaj pli malfacile kompreneblaj ol tiuj, kiujn oni al ili prezentas.
V. – Ĉu oni ne povus akcepti, laŭ la opinio de kelkaj, ke la mediumo troviĝas en ia krizostato kaj ĝuas ian mensklarecon, kiu havigas al li somnambulan perceptokapablon, kvazaŭan duoblan vidadon, kio klarigus la momentan pliampleksiĝon de liaj intelektaj fakultoj?
Tiel estus, ĉar, oni diras, la komunikaĵoj, ricevitaj per la mediumoj, ne atingas pli malproksimen, ol tiuj per la somnambuloj.
A. K. – Jen ankoraŭ unu sistemo, kiu ne eltenas profundan ekzamenon. La mediumo nek troviĝas en ia krizostato, nek dormas, sed tute maldormas, agas kaj pensas kiel ĉiuj homoj, sen io eksterordinara. Eble certaj unuopaj faktoj naskis tiun miskomprenon, sed kiu ĉe la juĝado de la aferoj ne rigardas nur unu el iliaj aspektoj, tiu senpene konstatas, ke la mediumo estas dotita per ia speciala kapablo, laŭ kiu oni ne povas intermiksi lin kun la somnambulo; krom tio, plej evidentaj faktoj pruvas la absolutan sendependecon de lia pensado.
Ne konsiderante la skribitajn komunikaĵojn, kia somnambulo iam ŝprucigis ian penson el iu inerta korpo?
Kia estigis videblajn, eĉ tuŝeblajn aperaĵojn? Kia povis tenadi multepezan korpon senapoge en la aero? Ĉu per somnambulismo unu mediumo foje desegnis en mia domo, antaŭ dudek personoj, la portreton de junulino, mortinta antaŭ dek ok monatoj kaj kiun li neniam vidis, portreton, kiun rekonis ŝia patro, ĉeestanta en la kunsido?
Ĉu per somnambulismo, tablo precize respondas proponitajn demandojn, eĉ mensajn? Certe, se oni akceptas, ke la mediumo troviĝas en ia magnetiza stato, ŝajnas al mi malfacile kredi, ke la tablo estas somnambulo.
Oni diras ankaŭ, ke la mediumoj parolas klare nur pri konataj aferoj. Kiel do klarigi jenan fakton kaj multegon da aliaj similaj? Unu mia amiko, tre bona skribiva mediumo, demandis Spiriton, ĉu iu homo, kiun li jam de dek kvin jaroj ne vidis, ankoraŭ apartenas al ĉi tiu mondo. "Jes, li ankoraŭ vivas – tiu respondis –; li loĝas en Parizo, strato tia, numero tioma." La mediumo tien iris kaj trovis la homon en la indikita loko.
Ĉu tio estis ia iluzio? Lia menso des malpli povus sugesti al li ĉi tiun respondon, ĉar pro la aĝo de tiu homo tute probable estis, ke ĉi tiu jam tiam ne vivis sur la Tero. Se en iuj okazoj oni vidis, ke respondoj akordas kun la penso, ĉu estas racie el tio konkludi, ke tia akordo estas ĝenerala normo? En ĉi tiu, kiel en ĉiu alia rilato, la trorapidaj juĝoj estas ĉiam danĝeraj, ĉar ilin povas neigi faktoj, kiujn oni ankoraŭ ne observis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.