La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIO ESTAS SPIRITISMO?Aŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La pozitivismo akceptas nenion ekster tiuj leĝoj, sed – ĉu ĝi ilin ĉiujn konas? En ĉiuj tempoj tiuj fenomenoj, kies kaŭzo estis nekonata, estis rigardataj kiel supernaturaj; ĉiu nova leĝo, eltrovita de la scienco, forŝovis la limojn de tio supernatura; nu, Spiritismo elmontras iun novan leĝon, laŭ kiu la konversacio kun la Spirito de mortinto sin bazas sur leĝo tute same natura kiel tiu, laŭ kiu la elektro ebligas la interkomunikiĝon de du homoj en la distanco de du mil kilometroj unu de la dua; kaj same pri ĉiuj ceteraj spiritismaj fenomenoj.
Spiritismo, kio ĝin koncernas, forpuŝas de si ĉian fakton miraklecan, t. e. ekster la leĝoj de la Naturo; ĝi faras nek miraklojn, nek potencaĵojn, sed klarigas, laŭ iu leĝo, certajn faktojn, ĝis hodiaŭ rigardatajn kiel miraklojn kaj potencaĵojn, kaj ĝuste tiel ĝi pruvas ilian eblecon.
Ĝi tiele plivastigas la kampon de la scienco, kaj pro tio ĝi mem estas scienco; sed, ĉar la eltrovo de tiu nova leĝo kuntrenas moralajn sekvojn, tial la kodo de tiuj sekvoj faras ĝin samtempe filozofia doktrino.
El ĉi tiu lasta punkto de vidado ĝi respondas sur pozitivaj kaj raciaj bazoj al la aspiroj de la homo koncerne lian estontecon, tial ĝi konvenas al la pozitiva spirito de nia jarcento; tion vi komprenos, kiam vi prenos sur vin la penon ĝin studi. (La Libro de la Mediumoj, Ĉap. II; Revue Spirite, Decembro 1861, pĝ. 393, kaj Januaro 1862, pĝ. 21; ankaŭ Ĉap. II de ĉi tiu verko.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.