La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIO ESTAS SPIRITISMO?

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA HOMO POST LA MORTO

144. Kiel efektiviĝas la disiĝo de la animo kaj de la korpo? Ĉu ĝi fariĝas subite aŭ laŭgrade?

La liberiĝo fariĝas laŭgrade kaj kun malrapideco malsama laŭ la individuoj kaj la cirkonstancoj de la morto. La ligiloj unuigantaj la animon kaj la korpon, nur iom post iom rompiĝas, kaj des pli malrapide ju pli la vivo estis pli materiala kaj pli voluptama. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 155.)

145. Kia estas la situacio de la animo tuj post la morto de la korpo? Ĉu ĝi havas subite konscion pri si mem? Unuvorte, kion ĝi vidas? Kion ĝi spertas?

En la momento de la morto ĉio unue estas konfuza; la animo bezonas iom da tempo por rekonsciiĝi; ĝi estas kvazaŭ senpripensa kaj en la stato de homo eliranta el la profunda dormo kaj kiu penas ekkompreni sian situacion.

La klareco de la ideoj kaj la memoro pri la pasinteco revenas al ĝi laŭ proporcio kiel forviŝiĝas la influo de la materio, el kiu ĝi ĵus sin liberigis, kaj disbloviĝas la speco de nebulo, kiu malheligis ĝiajn pensojn.

La daŭro de konfuzo sekvanta la morton estas tre varia, ĝi povas daŭri nur kelkajn horojn, kiel ankaŭ plurajn tagojn, plurajn monatojn kaj eĉ plurajn jarojn. Ĝi estas malpli longa ĉe tiuj, kiuj dum sia vivo identiĝis kun sia estonta stato, ĉar ili tuj komprenas sian situacion; ĝi estas tiel pli longa kiel pli materie vivis la homo.

La sensacio, spertata de la animo en tiu momento, estas tre varia; la perturbo sekvanta la morton, estas neniel dolora por la virta homo; ĝi estas trankvila kaj en ĉio simila al tiu, kiu sekvas pacan vekiĝon. Por tiu, kies konscienco ne estas pura kaj kiu estas pli ligita al la materia ol al la spirita vivo, ĝi estas plena de malkvieteco kaj angoroj, kiuj pligrandiĝas laŭmezure kiel li reakiras konscion; ĉar tiam li estas kaptita de timo kaj de ia speco de teruro pro tio, kion li vidas, kaj precipe pro tio, kion li antaŭvidas.

La sensacio, kiun oni povus nomi fizika, estas tiu de granda faciligo kaj senlima bonstato; oni sentas sin kvazaŭ liberigita el ŝarĝo, kaj oni estas feliĉega jam ne senti la korpajn dolorojn, kiujn oni suferis antaŭ kelkaj momentoj, senti sin libera, facilmova kaj vigla kiel tiu, de kiu oni ĵus deprenis pezajn katenojn.

En sia nova situacio, la animo vidas kaj aŭdas tion, kion ĝi vidis kaj aŭdis antaŭ la morto, sed ĝi vidas kaj aŭdas ankaŭ aliajn aferojn, kiuj eskapadis al la maldelikateco de ĝiaj korpaj organoj; ĝi havas sensaciojn kaj perceptojn al ni nekonatajn. ("Revue Spirite", 1859, paĝo 244: Morto de spiritisto. – Same, 1860, paĝo 332: La vekiĝo de la Spirito. – Same,1862, pĝ. 129 kaj 171: Enteriga soleno de S-ro Sanson.)

Rimarko. Ĉi tiuj respondoj kaj ĉiuj aliaj pri la situacio de la animo post la morto aŭ dum la vivo, ne estas rezultato el teorio aŭ sistemo, sed el rektaj studoj farataj pri miloj da personoj observataj en ĉiuj fazoj kaj en ĉiuj periodoj de ilia spirita ekzistado, ekde la plej malalta ĝis la plej alta ŝtupo de la ŝtuparo, laŭ iliaj kutimoj dum la surtera vivo, laŭ la speco de la morto k. a. Parolante pri la estonta vivo oni ofte diras, ke oni nenion scias pri ĝi, ĉar neniu de tie revenis; ĉi tio estas eraro, ĉar ĝuste tiuj, kiuj tie troviĝas, venas instrui nin, kaj Dio ĝin permesas hodiaŭ pli ol en iu ajn alia epoko, kiel lasta averto al nekredemo kaj materialismo.

146. Ĉu la animo forlasinta la korpon, vidas Dion?

La kapabloj de la animo estas proporciaj je ĝia elpuriĝo; nur la plej perfektaj animoj povas ĝui la ĉeeston de Dio.

147. Se Dio estas ĉie, kial ne ĉiuj Spiritoj povas Lin vidi?

Dio estas ĉie, ĉar Li disradias ĉien, kaj oni povas diri, ke la universo estas mergita en Dio, kiel ni estas mergitaj en la suna lumo; sed la subelvolviĝintaj Spiritoj estas ĉirkaŭitaj de ia speco de nebulo, kiu Lin kaŝas de iliaj okuloj, kaj kiu nur disiĝas laŭmezure kiel ili elpuriĝas kaj elmateriiĝas. La malsuperaj Spiritoj estas koncerne la vidon de Dio, tiaj, kiaj estas la enkarnuloj pri la Spiritoj, vere blindaj.

148. Ĉu post la morto la animo konscias pri sia individueco; kiel ĝi konstatas tion kaj kiel ni povas la samon konstati?

Se la animoj ne havus sian individuecon post la morto, ĝi estus por ili kaj por ni absolute la samo kiel se ili jam ne ekzistus, kaj la moralaj konsekvencoj estus ĝuste la samaj; ili havus nenian distingigan karakteron, kaj tiu de krimulo estus en la sama rango de tiu de virta homo, el kio rezultus, ke oni havus neniun intereson fari la bonon.

La individueco de la animo estas malkaŝata en maniero, por tiel diri materiala, en la spiritaj manifestiĝoj, per la parolmaniero kaj la kvalitoj apartaj de ĉiu; ĉar ili pensas kaj agas en malsamaj manieroj, unuj estas bonaj kaj aliaj malbonaj, unuj estas kleraj kaj aliaj malkleraj, unuj volas tion, kion aliaj ne volas, tio estas evidenta pruvo, ke ili ne estas kunfanditaj en homogena tutaĵo, ne parolante pri la evidentaj pruvoj, kiujn ili donas al ni esti animintaj tiun aŭ tiun individuon sur la Tero. Dank’al la eksperimenta Spiritismo, la individueco de la animo jam ne estas io malpreciza, sed ĝi jam estas rezultato de observado.

La animo mem konstatas sian individuecon, ĉar ĝi havas siajn penson kaj volon proprajn, diferencajn de tiuj de aliaj. Ĝi ankaŭ tion konstatas per sia fluideca envolvaĵo aŭ perispirito, speco de limita korpo, kiu faras ĝin aparta estulo.

Rimarko. Certaj personoj supozas ŝpari al si la riproĉon de materialismo, akceptante ian universalan inteligentan pricipon, el kiu ni absorbas parton ĉe la naskiĝo, kio estus la animo, por ĝin redoni post la morto al la komuna maso, kie ĉiuj animoj kunfandiĝas kiel akveroj en la oceano. Ĉi tiu sistemo, speco de transiĝo, ne meritas eĉ la nomon de spiritualismo; ĉar ĝi estas tiel malespera kiel materialismo mem; tiu komuna rezervujo de la universala tutaĵo estus egala al la neniaĵo, ĉar tie jam ne estus individuecoj.

149. Ĉu la speco de morto influas la staton de la animo?

La stato de la animo tre konsiderinde varias laŭ la speco de la morto, sed ĉefe laŭ la naturo de la kutimoj dum la vivo. Ĉe natura morto, la liberiĝo okazas laŭgrade kaj sen skuoj; ofte ĝi komenciĝas eĉ antaŭ ol la vivo estingiĝas. Ĉe morto perforta, per ekzekuto, memmortigo aŭ akcidento, la ligiloj estas abrupte rompitaj; la spirito, senprepare surprizita, estas kvazaŭ senkonscia pro la ŝanĝo okazinta en li mem, kaj ne klarigas al si mem sian situacion. Fenomeno pli-malpli konstanta en tiu okazo, estas la konvinko en kiu li troviĝas, ke li ne estas mortinta, kaj ĉi tiu iluzio povas daŭri plurajn monatojn, kaj eĉ plurajn jarojn. En tia stato li iras tien kaj reen, kaj supozas okupiĝi pri siaj aferoj, kvazaŭ li estus ankoraŭ de ĉi tiu mondo, tre surpriziĝas kiam oni ne respondas liajn demandojn. Ĉi tiu iluzio ne apartenas ekskluzive al la okazoj de perforta morto; oni ĝin trovas ĉe multaj individuoj, kies vivo estis absorbita per ĝuoj kaj materiaj interesoj. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 165. – "Revue Spirite", 1858, paĝo 166: La memmortiginto de la Samaritaine. – Same, 1858, paĝo 326: Unu Spirito en la ceremonio de la entombigo de lia korpo. – Same, 1859, paĝo 184: La Zuavo el Magenta. – Same, 1859, paĝo 319: Unu Spirito, kiu ne kredas sin mortinta. – Same, 1863, paĝo 97: François Simon Louvet.)

150. Kien la animo iras post kiam ĝi forlasis la korpon?

Ĝi neniel perdiĝas en la senlimeco de la Infinito, kiel oni ordinare imagas al si; ĝi vagas en la spaco, kaj pli ofte en la medio de tiuj, kiujn ĝi konis, kaj ĉefe de tiuj, kiujn ĝi amis, povante transportiĝi en momento al grandegaj distancoj.

151. Ĉu la animo konservas la korinklinojn, kiujn ĝi havis sur la Tero?

Ĝi konservas ĉiujn moralajn korinklinojn; ĝi forgesas nur la materialajn inklinojn, kiuj jam ne apartenas al ĝia esenco; tial ĝi venas feliĉa revidi siajn parencojn kaj amikojn, kaj ĝi sentas ĝojon pro ilia rememoro. ("Revue Spirite", 1860, paĝo 202: La amikoj ne forgesas nin en la alia mondo. – Same, 1862, paĝo 132.)

152. La animo konservas la memoron pri tio, kion ĝi faris sur la Tero; ĉu ĝi interesiĝas pri la laboroj, kiujn ĝi lasis nefinitaj?

Tio dependas de ĝia alteco kaj de la karaktero de tiuj laboroj. La elmateriiĝintaj Spiritoj malmulte priokupiĝas pri materiaj aferoj el kiuj ili sentas sin feliĉaj liberiĝi. Koncerne la laborojn, kiujn ili komencis, laŭ ilia graveco kaj utileco, kelkafoje ili inspiras al aliaj la penson ilin fini.

153. Ĉu en la mondo de la Spiritoj la animo renkontas siajn parencojn kaj amikojn, kiuj ĝin antaŭiris tien?

Ĝi renkontas ne nur tiujn, sed ankaŭ multajn aliajn, kiujn ĝi konis de siaj antaŭaj ekzistadoj. Ordinare tiuj kiuj plej vive amis ĝin, venas akcepti ĝin ĉe ĝia alveno en la mondo de la Spiritoj, kaj helpas ĝin liberiĝi el la surteraj ligiloj. Tamen la neebleco vidi la plej karajn animojn kelkafoje estas puno por kulpuloj.

154. Kia estas en la alia vivo la morala kaj intelekta stato de la animo de infano mortinta en malalta aĝo? Ĉu ĝiaj kapabloj estas en infaneco kiel dum la vivo?

La nekompleta elvolviĝo de la organoj de la infano ne permesas al la Spirito plene manifestiĝi; liberaj el tiu envolvaĵo, liaj kapabloj estas tiaj, kiaj ili estis antaŭ la enkarniĝo. Ĉar la Spirito pasigis nur kelkajn momentojn en la vivo, liaj kapabloj ne povis ŝanĝiĝi.

Rimarko. En la spiritaj komunikiĝoj, la Spirito de infano povas do paroli kiel tiu de matura homo, ĉar li povas esti tre progresinta Spirito. Se li kelkafoje uzas infanan lingvaĵon, tio estas por ne forpreni de la patrino la ĉarmon, kiu ŝin ligas per amo al gracila kaj delikata estulo, ornamita per la gracio de senkulpeco.("Revue Spirite", 1858, paĝo 17: Panjo! ... mi estas ĉi tie.) La sama demando povante esti farata pri la intelekta stato de la animo de kretenoj, idiotoj kaj frenezuloj post la morto, ĝi trovas respondon en la antaŭaj klarigoj.

155. Kia diferenco ekzistas, post la morto, inter la animoj de scienculo kaj malklerulo, de sovaĝulo kaj civilizito?

Preskaŭ la sama diferenco, kiu ekzistis inter ili dum la vivo; ĉar la eniro en la mondon de la Spiritoj ne donas al la animo ĉiujn sciojn, kiuj al ĝi mankis sur la Tero.

156. Ĉu la animoj progresas intelekte kaj morale post la morto?

Ili progresas pli aŭ malpli, laŭ sia volo, kaj kelkaj progresas multe; sed ili bezonas meti en praktikon, dum la enkorpa vivo, tion, kion ili akiris en scienco kaj moraleco. Kiuj restis senprogresaj, tiuj reprenas ian ekzistadon analogan al tiu, kiun ili lasis; la progresintoj meritas enkarniĝon de pli alta ordo.

Ĉar la progreso estas proporcia kun la volo de la Spirito, iuj Spiritoj konservas dum longa tempo la samajn gustojn kaj la inklinojn, kiujn ili havis dum la vivo kaj tenas la samajn ideojn. ("Revue Spirite", 1858, paĝo 82: La reĝino de Oude. – Same, paĝo 145: La Spirito kaj la heredintoj. – Same, paĝo 186: La tamburisto de Bérésina. – Same. 1859, paĝo 344: Antikva ĉaristo. – Same, 1860, paĝo 325: Progreso de la Spiritoj. –Same, 1861, paĝo 126: Progreso de perversa Spirito.)

157. Ĉu la sorto de la homo, en la estonta vivo, estas nenuligeble fiksita post la morto?

La nenuligebla fiksado de la sorto de la homo post la morto estus la absoluta neado de la justeco kaj de la boneco de Dio, ĉar multaj ne povis sufiĉe instruiĝi, eĉ se ni ne pensus pri la idiotoj, la kretenoj, la sovaĝuloj kaj la multegaj infanoj, mortintaj antaŭ ol kompreni la vivon. Eĉ inter la plej kleraj, ĉu estas multaj, kiuj povas juĝi sin sufiĉe perfektaj por ne bezoni ion plian fari, kaj ĉu ne estas evidenta pruvo, ke per Sia boneco Dio permesas al la homo fari morgaŭ tion, kion li ne povis fari hieraŭ? Se la sorto estas nenuligeble fiksita, kial la homoj mortas en tiel diferencaj aĝoj, kaj kial Dio, en Sia justeco, ne lasas al ĉiuj la tempon necesan por fari kiel eble plej multe da bono, kaj por ripari la malbonon faritan?

Kiu scias, ĉu la kulpulo, mortinta tridekjara, ne estus pentinta kaj fariĝinta virta homo, se li estus vivinta dum sesdek jaroj? Kial Dio forprenis de li la rimedon, dum Li ĝin konsentis al aliaj? La sola diverseco de la daŭro de la vivo kaj la morala stato de la plej multaj homoj, pruvas la neeblecon, se oni akceptas la justecon de Dio, ke la sorto de la animo estu nenuligeble fiksita post la morto.

158. Kia estas, en la estonta vivo, la sorto de la infanoj mortintaj en malgranda aĝo?

Ĉi tiu demando estas unu el tiuj, kiuj plej bone pruvas la justecon kaj la bezonon de la plureco de la ekzistadoj.

Animo vivinta nur kelkajn momentojn, ne farinte bonon nek malbonon, ne meritus rekompencon nek punon; laŭ la maksimo de la Kristo, ke ĉiu estas punata aŭ rekompencata laŭ siaj faroj, estus tiel mallogike kiel kontraŭe al la justeco de Dio, ke, sen laboro, ĝi estus vokita por ĝui la perfektan feliĉon de la anĝeloj, aŭ ke ĝi povus esti senigita je tiu feliĉo, kaj tamen ĝi devas havi ian ajn sorton; nedifinita stato, por la eterneco, estus tute egale maljusta. Ĉar ekzistado interrompita tuj en sia komenco ne povas do havi ian konsekvencon por la animo, ĝia nuna sorto estas tiu sama, kiun ĝi meritis en sia antaŭa ekzistado, kaj ĝia estonta sorto estos tiu, kiun ĝi meritos per siaj postaj ekzistadoj.

159. Ĉu la animoj havas okupojn en la alia vivo?

Ĉu ili okupiĝas de aliaj aferoj krom siaj ĝojoj aŭ siaj suferoj?

Se la animoj okupiĝus nur pri si mem en la Eterneco, ĉi tio estus egoismo, kaj Dio, kiu kondamnas la egoismon, ne povus aprobi en la spirita vivo tion, kion Li punas en la korpa vivo. La animoj aŭ Spiritoj havas okupojn laŭ sia grado da progreso, dum samtempe ili penas instruiĝi kaj pliboniĝi. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 558: Okupoj kaj misioj de la Spiritoj.)

160. En kio konsistas la suferoj de la animo post la morto? Ĉu la kulpaj animoj estas torturataj en materiaj flamoj?

La Eklezio plene rekonas hodiaŭ, ke la fajro de la Infero estas morala kaj ne materiala fajro, sed ĝi ne difinas la naturon de la suferoj. La spiritaj komunikiĝoj metas ilin sub niajn okulojn; per tiu rimedo ni povas ilin taksi kaj konvinkiĝi, ke, kvankam ili ne rezultas el materia fajro, kiu efektive ne povus bruligi nemateriajn animojn, en certaj okazoj ili ne estas malpli teruraj. Tiuj punoj neniel estas unuformaj; ili varias senlime laŭ la karaktero kaj la grado de la faritaj pekoj, kaj preskaŭ ĉiam la pekoj mem funkcias kiel punoj: tiel iuj murdintoj estas devigataj resti en la loko mem de la krimo kaj senĉese vidi siajn viktimojn sub siaj okuloj; la voluptulo ĝuema de maldelikataj materiaj sensacioj de sensualismo, konservas tiujn samajn gustojn, sed ne havas la eblecon ilin materiale kontentigi kaj ĉi tio estas torturado por li; iuj avaruloj supozas suferi la malvarmon kaj la seniĝojn, kiujn ili eltenis dum la vivo pro avareco; aliaj restas apud la trezoroj, kiujn ili enterigis, turmentataj senĉese de la timego, ke oni ilin forprenos; unuvorte, ne ekzistas unu malvirto, unu morala malperfekta ĵo, unu malbona ago, kiu ne havas sian kompensa ĵon kaj siajn naturajn konsekvencojn en la mondo de la Spiritoj; kaj tial ne estas necesa ia limigita kaj ĉirkaŭita loko: ĉie, kie li troviĝas, la perversa Spirito portas kun si sian suferon.

Krom la spiritaj punoj, estas ankaŭ la punoj kaj provoj materiaj, kiujn la neelpurigita Spirito suferas en nova enkarniĝo, dum kiu li estas lokita en kondiĉojn por suferi tion, kion ili igis aliajn suferi: esti humiligita, se li estis orgojla; mizera, se li estis malbona riĉulo; malfeliĉa pro siaj infanoj, se li estis malbona filo, ktp.

Kiel ni diris, la Tero estas unu el la lokoj de ekzilo kaj pentofaro, iu purgatorio, por la Spiritoj korektendaj, al kiu dependas de ĉiu el ni ne plu reveni, pliboniĝante sufiĉe por meriti pli bonan mondon. ("La Libro de la Spiritoj"`, n-ro 237: Perceptoj, sensacioj kaj suferoj de la Spiritoj. – Same, 4ª. parto: Esperoj kaj konsoloj; estontaj suferoj kaj ĝuoj. – "Revue Spirite", 1858, paĝo 79: La murdinto Lemaire. – Same, 1858, paĝo 166: La memmortiginto de la Samaritaine. – Same, 1858, paĝo 331: Sensacioj de la Spiritoj. – Same, 1859, paĝo 275: Pastro Crépin. – Same, 1860, paĝo 61: Estelle Régnier. – Same, 1860, paĝo 247: La memmortiginto de Strato Quincampoix. – Same, 1860, paĝo 316: La puno. – Same, 1860, paĝo 325: Eniro de kulpulo en la mondon de la Spiritoj. – Same, 1860, paĝo 384: Puno de egoisto. – Same, 1861, paĝo 53: Memmortigo de ateisto.– Same, 1861, paĝo 270: La rebata puno.)

161. Ĉu la preĝo estas utila por la suferantaj animoj?

La preĝo estas rekomendata de ĉiuj bonaj Spiritoj; cetere, ĝi estas petata de la malperfektaj Spiritoj kiel rimedo por faciligi iliajn suferojn. La animo, por kiu oni preĝas, ĝuas faciligon, ĉar preĝo estas atesto de intereso, kaj la malfeliĉulo estas ĉiam kvietigata, kiam li trovas karitemajn korojn, kiuj kompatas liajn dolorojn. Cetere, per la preĝo oni ekscitas la penson kaj la deziron fari tion, kio estas necesa, por esti feliĉa; tiel oni povas mallongigi lian punon, se liaflanke li helpas per sia bona volo. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 664. – "Revue Spirite", 1859, paĝo 315: Efikoj de la preĝo super suferantaj Spiritoj.)

162. En kio konsistas la ĝuoj de la feliĉaj animoj?

Ĉu ili pasigas la eternecon en kontemplado?

La justeco postulas, ke la rekompenco estu proporcia je la merito, same kiel la puno je la graveco de la peko; estas do nekalkuleblaj gradoj en la ĝuado de la animo, de la momento kiam ĝi eniras en la vojon de la bono ĝis kiam ĝi atingas la perfektecon.

La feliĉo de la bonaj Spiritoj konsistas en la kono de ĉiuj aferoj, ne havi malamon, nek ĵaluzon, nek envion, nek ambicion kaj nenian el la pasioj, kiuj faras la malfeliĉon de la homoj. La amo, kiu ilin unuigas, estas por ili la fonto de superega feliĉo. Ili ne havas niajn bezonojn, nek suferojn, nek angorojn de la materia vivo. La stato de ĉiama kontemplado estus stultega, monotona feliĉo; ĝi estus la feliĉo de la egoistoj, ĉar ilia ekzisto estus s enfina nuleco.

Kontraŭe, la spirita vivo estas senĉesa aktiveco per la misioj, kiujn la Spiritoj ricevas de la Plej Alta Estulo, kiel Liaj agentoj en la regado de la universoj; misioj proporciaj je ilia progreso, kaj pri kiuj ili estas feliĉaj, ĉar tiuj misioj liveras al ili okazojn esti utilaj kaj fari la bonon. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 558: Okupoj kaj misioj de la Spiritoj. – "Revue Spirite", 1860, paĝoj 321 kaj 322: La puraj Spiritoj; la loĝejo de la feliĉegaj. – Same, 1861, paĝo 179: Madame Gourdon.)

Rimarko. Ni invitas la kontraŭulojn de Spiritismo kaj tiujn, kiuj ne akceptas la reenkarniĝon, doni al la supraj problemoj solvon pli logikan per ĉiu alia principo krom tiu de la plureco de la ekzistadoj.

FINO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.